Akademia decido pri pasivecaj adjektivoj

A. La Akademio de Esperanto konstatas,

  1. ke en la Esperanta lingvouzo ekzistas kelkaj adjektivoj (ekzemple korekta, komplika, fiksa, malferma kaj veka), kiuj estas formitaj el verba vortobazo1 kaj la adjektiviga finaĵo -a, kaj kies signifo (aŭ unu el kies signifoj) estas parenca al tiu de pasiva participo de la koncerna verbo;
  2. ke ne regas konsento inter la parolantoj de Esperanto — eĉ ne inter spertaj parolantoj de Esperanto — pri la demando ĉu ĉi tiuj pasivecaj adjektivoj2 estas ĝustaj aŭ eraraj, ĉu ili estas parto de bona lingvouzo aŭ evitindaj neregulaĵoj.

B. Esplorinte la problemon en ĝia tuteco el diversaj vidpunktoj, la Akademio aldone konstatas,

  1. ke adjektivoj de la formo V-a, kie V estas verba vortobazo, ĝenerale havas la signifon rilata al aŭ karakterizata de la ago V-i;
  2. ke ĉi tiu ĝenerala signifo povas plipreciziĝi laŭ la kunteksto kaj laŭ la signifo de la vortobazo V;
  3. ke fojfoje ĉi tiu pliprecizigita signifo eĉ povas simili al la signifo de V-ita, V-ata, V-eblaV-inda, kiel ĉe skriba kaj parola en esprimoj kiel skriba atesto kaj parola lingvo;
  4. ke la kontestataj pasivecaj adjektivoj kiel korekta, komplika, fiksa, malferma kaj veka ne estas klarigeblaj kiel laŭkuntekste aŭ laŭ la vortbaza signifo pliprecizigitaj variaĵoj de tiu ĝenerala signifo;
  5. ke ĉi tiu malkohereco de la kontestataj pasivecaj adjektivoj kun la kutima signifo de verbobazaj adjektivoj estas en la plej oftaj okazoj klarigebla surbaze de la ekzisto de similformaj nacilingvaj adjektivoj kun la kontestata pasiveca signifo;
  6. ke la pasivecaj adjektivoj kontribuas al tio, ke homoj uzas klare malĝustajn formojn kiel korektigi, komplikigi kaj vekigi (en la sencoj de korekti, kompliki kaj veki), kiuj minacas la oficialan kaj kutiman bazan signifon de tiuj radikoj;
  7. ke kelkaj el tiuj kontestataj pasivecaj adjektivoj (precipe korekta, falsa, duba kaj komplika) estas jam delonge forte enradikiĝintaj en la lingvouzo de spertaj parolantoj de Esperanto, tiel ke oni ne povas senprobleme stampi ilin kiel erarajn, sed prefere devas nomi ilin tradiciiĝintaj nekoheraĵoj;
  8. ke ĉiuj ĉi konstatoj aplikiĝas egale al la koncernaj adverboj kiel korekte, komplike ktp (la ĝenerala signifo de adverbo de la formo V-e, kie V estas verba vortobazo, estas en maniero rilata al aŭ karakterizata de la ago V-i).

C. Surbaze de ĉi tiuj konstatoj la Akademio

  1. rekomendas, ke al lernantoj de Esperanto oni ne prezentu la kontestatajn pasivecajn adjektivojn kiel ekzemplojn de regula vortfarado, sed kiel tradiciiĝintajn esceptojn al la kutimaj reguloj de vortfarado per la finaĵo -a;
  2. esprimas sian subtenon al tiuj Esperantistoj, kiuj penas plene eviti tiajn kontestatajn pasivecajn adjektivojn, samtempe agnoskante ke la uzo de la pli enradikiĝintaj pasivecaj adjektivoj estas tolerebla ĝuste tial, ke ili enradikiĝis en la efektivan lingvouzon;
  3. tute malaprobas la uzon de formoj kiel korektigi, komplikigi kaj vekigi en la sencoj de korekti, kompliki kaj veki;
  4. konfirmas la adjektivan karakteron de la radiko abstrakt/, kia ĝi aperis jam laŭ la tradukoj en la Unua Oficiala Aldono, kaj sekve aprobas la laŭregulajn derivaĵojn abstraktigi, abstraktigo ktp.

D. La Akademio kompilis la ĉi-suban liston de kontesteblaj pasivecaj adjektivoj. La listo donas aldonajn informojn pri la unuopaj adjektivoj. Krome, ĉe la efektive kontestindaj adjektivoj ĝi mencias eblajn alternativajn esprimojn, kiujn oni povas uzi por eviti la koncernajn adjektivojn. La listo traktas ĉefe la pasivecajn signifojn de la koncernaj adjektivoj; sekve, se adjektivo estas menciita sen precizigo de la intencita signifo, tiam temas pri ĝia pasiveca senco.

E. Aldonaj konsideroj kaj argumentoj, kiuj pravigas la ĉi-suprajn konstatojn kaj rekomendojn, troviĝas en la aparta dokumento Aldonaj detaloj subtenantaj la Akademian decidon pri pasivecaj adjektivoj.

abstrakt/a

Kelkaj vortaroj, ekzemple la Plena Vortaro, listigas abstrakt/i kiel bazan formon de abstrakt/. Sekve, laŭ tiuj vortaroj ŝajnas, ke abstrakt/a ankaŭ estas pasiveca adjektivo, al kiu povus aplikiĝi ĉi tiu Akademia decido. Tamen la Oficiala Aldono atribuas al la radiko abstrakt/ nur la multe pli oftan signifon de la adjektivo abstrakta en ties kutima signifo, kiu do ne estu kontestata.

Aliflanke, la verbo abstrakt/i devas, laŭ la kutimoj de la esperanta derivado, signifi esti abstrakta.

Same laŭregula estas la uzo de abstraktigo, trovebla en la reala uzado3.

En tia uzo la vorto abstrakta kaj ties derivaĵoj (abstraktigo ktp) estas plene simetriaj kun sia kontraŭo konkret/a (konkretigo ktp).

bezon/a

Ĉi tiu vorto estis en la frua tempo de Esperanto kaj ĉe Zamenhof relative ofta, sed poste rapide maloftiĝis kaj estas ekde la dua mondmilito apenaŭ uzata. Taŭgaj alternativoj estas bezonata kaj necesa.

difekt/a

difekta estas unu el la plej maloftaj el la ĉi tie listigitaj pasivecaj adjektivoj. Pro tio ĝi ne estas pravigebla per la lingva tradicio, kaj la Akademio tute malrekomendas ĝin. Depende de la kunteksto, taŭgaj alternativoj povas esti difektita, difektohava, mankohava, nefunkciantaneuzebla.

dub/a

Taŭga alternativa esprimo estas dubinda.

fals/a

Aldone al tio, ke falsa estas unu el la pasivecaj adjektivoj plej forte enradikiĝintaj en la efektivan lingvouzon, la Akademio jam en la Baza Radikaro Oficiala de 1969 deklaris ĝin dukategoria radiko, kiu do havas du bazajn signifojn, unu agan kaj unu ecan, ne regule deriveblajn unu de la alia. La Akademio nun decidis ne malfari tiun decidon, sed nur pliprecizigi ĝin per oficiala difino de la radiko. La oficialigita eca signifo de fals/ estas malaŭtentika, falsita, dum la fojfoje renkontataj signifoj malĝusta/malvera kaj prezentanta la veron mensoge/erare estis malrekomendataj.

fals/ havas do iom specialan statuson kiel oficiale dukategoria radiko. Se oni tamen volas uzi ĝin nur verbkaraktere, oni povas uzi malaŭtentikafalsita por la oficialigita signifo de falsa kaj malĝusta, malvera, mensoga kaj erariga por la malrekomendataj signifoj de falsa.

ferm/a

ferma ŝajne ne aperis en Esperanto pro nacilingva influo, sed pro analogeco al malferma (kiu ja klarigeblas per nacilingva influo). Ĝi estas unu el la plej maloftaj el la ĉi tie listigitaj pasivecaj adjektivoj. Pro tio ĝi ne estas pravigebla per la lingva tradicio, kaj la Akademio tute malrekomendas ĝin. Plej ofte taŭgas kiel alternativo la participo fermita. Tamen fojfoje povas ĝeni, ke laŭ la kutima signifo de -it-, io nur povas esti fermita se ĝi antaŭe estis malfermita; ekzemple okuloj de hundidoj, kiuj ĝis nun neniam malfermis siajn okulojn, laŭ tiu logiko ne povas esti konsiderataj fermitaj. Ofte tiu signifero de fermita estas ignorata en la efektiva uzo, kaj fermita estas simple uzata por priskribi staton sen konsidero pri antaŭa statŝanĝo. Sed kiam tiu signifero de fermita efektive povas kaŭzi miskomprenon, eblas uzi la alternativon nemalfermita.

fiks/a

Multaj uzoj de fiksa kaj fikse estas en esprimoj kiel fiksa rigardo kaj fikse rigardi. Kelkaj naciaj lingvoj havas similsignifajn esprimojn, kie en la loko de fiksa aperas vorto kun signifo simila al fiksita (ekzemple la franca “regard fixe”). Pro tio oni povus emi interpreti tiujn uzojn de fiksa kiel pasivecajn uzojn. Tamen ankaŭ eblas interpreti rigardi ion fikse kiel rigardi fiksinte sian rigardon sur io, kio estas ne-pasiveca interpreto de tiu esprimo. En la esprimo fiksa rigardo do eblas interpreti fiksa kiel pliprecizigon de la ĝenerala senco rilata al aŭ karakterizata de la ago fiksi. Tiu uzo de fiksa do estas tute bona kaj neniel evitinda.

Tamen fojfoje fiksa aperas ankaŭ en vere pasiveca uzo, ekzemple en esprimoj kiel fiksa prezofiksa ideo. Taŭgaj alternativaj esprimoj por tiaj uzoj estas fiksita kaj firma.

fuŝ/a

Depende de la kunteksto, taŭgaj alternativoj estas malbona, aĉafuŝita.

hered/a

Kelkaj uzoj de hereda estas ne pasivecaj kaj sekve ne kritikindaj, ekzemple hereda imposto. Ĉe kelkaj pasivecaj uzoj de hereda, la intencita signifo ne estas simple hereditaheredata, sed havanta kiel karakterizan econ ke ĝi kutime estas heredata, ekzemple hereda malsanohereda bieno; ĉi tiuj uzoj estas klarigeblaj kiel pliprecizigoj de la ĝenerala signifo rilata al aŭ karakterizita de la ago heredi, kaj sekve estas tute akceptindaj. Sed kiam la intencita signifo estas hereditaheredata, oni ne uzu hereda.

implic/a

implica estas unu el la plej maloftaj el la ĉi tie listigitaj pasivecaj adjektivoj. Pro tio ĝi ne estas pravigebla per la lingva tradicio, kaj la Akademio tute malrekomendas ĝin. Taŭga alternativo estas implicita. La vorto implice en frazoj kiel “La deklaracio implice agnoskis la rolon de Esperanto kiel identigilo.” tamen estas klarigebla en ne-pasiveca maniero kaj ne bezonas esti anstataŭigita de implicite.

kaŝ/a

Multe pli ofta ol la adjektivo kaŝa estas la adverbo kaŝe. Ĝi kutime havas signifon samtempe proksiman al kaŝante sin kaj al kaŝite/nevideble/nerimarkeble. Tiu uzado de kaŝe estas pravigebla kaj ne estu kontestata. Inter la uzoj de kaŝa simile troveblas kelkaj uzoj nekontestindaj: Temas unuflanke pri uzoj kun senco simila al sin kaŝanta, ekzemple “la regantoj estas mem regataj de kaŝaj fortoj”, kaj aliflanke pri uzoj kiuj priskribas agon, kies subkomprenata aganto mem kaŝas sin aŭ ion, ekzemple “kaŝaj renkontiĝoj” kaj “kaŝaj manieroj agi”. Tamen kelkaj uzoj de kaŝa estas pasivecaj en pli kontestinda maniero, ekzemple “okazis skandalo pri la kontraŭleĝaj kaŝaj kasoj de la partiestro”. Taŭga alternativo por tiaj okazoj estas kaŝita.

komplik/a

Depende de la kunteksto, taŭgaj alternativaj esprimoj estas malsimpla, malfacilakomplikita.

konfuz/a

konfuz/ estas verba radiko kaj havas tri klare distingeblajn signifojn:

1. malordigi/malklarigi (konfuzi pensojn, eldirojn aŭ ideojn)

2. kaŭzi malklarecon en la menso de iu (konfuzi personon)

3. ne kapabli distingi (konfuzi du aferojn)

konfuza havas en la efektiva lingvouzo du klare distingeblajn signifojn:

1. kaŭzanta malklarecon en la menso de iu (konfuzaj ideoj, eldiroj)

2. havanta malklarecon en sia menso (konfuza persono)

La unua senco de konfuza estas bone pravigebla surbaze de la dua senco de konfuzi, sed la dua senco de konfuza nur klarigeblas en pasiveca maniero kaj sekve estas kontestinda. Taŭga alternativo estas konfuzita.

korekt/a

La kutiman signifon de korekta plej bone trafas la alternativoj senerara kaj laŭregula. Tamen ankaŭ la iomete alisignifa vorto ĝusta tre ofte taŭgas kiel alternativo al korekta. Kiam oni parolas pri personoj, krome ofte taŭgas unu el la alternativoj senriproĉa, bonkonduta, morkonforma, honesta kaj ĝentila.

korupt/a

Tradicie Esperantaj vortaroj listigas korupt/ kiel verban radikon, kaj tiam la kutima uzado de korupta ŝajnas pasiveca. Sed post zorga studado de la efektiva lingvouzo de korupt/ ĉe bonaj aŭtoroj, la Akademio konstatis, ke substantiva karaktero pli bone klarigas ĝian kutiman funkciadon, kaj sekve oficiale deklaris ĝin substantiv-karaktera, samtempe provizante ĝin per oficiala traduko. La kutima uzo de korupta do ne estas kontestinda.

mal/ferm/a

Plej ofte taŭgas kiel alternativo la participo malfermita. Tamen ĝi fojfoje povas kaŭzi problemon similan kiel tiu menciita pri fermita ĉi-supre sub ferm/a. Tiam eblas uzi nefermita.

miks/a

Kvankam miksa en uzoj kiel miksa raso havas signifon similan al miksita, ĝi tamen estas ankaŭ klarigebla kiel pliprecizigo de la ĝenerala signifo karakterizata de miksado, kaj do ne estas vere kontestinda. Simile statas pri uzoj de miks/ en kunmetaĵoj kiel miksrasamikskolora.

parol/a

Kvankam parola en uzoj kiel parola lingvo havas signifon similan al parolata, ĝi tamen estas tute bone klarigebla kiel pliprecizigo de la ĝenerala signifo karakterizata de parolado, kaj do ne estu kontestata.

ripet/a

Kvankam ripeta en uzoj kiel ripeta kaj teda tasko havas signifon similan al ripetataripetita, ĝi tamen estas ankaŭ klarigebla kiel pliprecizigo de la ĝenerala signifo karakterizata de ripetado, kaj do ne estas vere kontestinda.

skrib/a

Kvankam skriba en uzoj kiel skriba atesto kaj skriba lingvo havas signifon similan al skribitaskribata, ĝi tamen estas tute bone klarigebla kiel pliprecizigo de la ĝenerala signifo karakterizata de skribado, kaj do ne estu kontestata.

Oni notu ke eĉ kiam skriba alprenas signifon iom similan al skribitaskribata, ekzistas klara signifodiferenco inter skriba kaj skribitaskribata: Skriba atesto estas atesto donita en skriba formo, dum skribita atesto povas ankaŭ esti atesto origine donita en parola formo sed poste ial skribita de alia persono. Skriba lingvo estas lingvo kun skriba tradicio aŭ pli precize la skribe uzata variaĵo de tia lingvo; skribita lingvo (aŭ skribata lingvo) ankaŭ povas esti lingvo uzata nur parole sed skribe registrita (aŭ registrata) de lingvistoj de ekster la lingva komunumo. En esprimo kiel skriba formo de nomo, skriba tute ne estas anstataŭigebla per skribitaskribata; oni ja ne skribas la formon sed la nomon. Ĉiuj ĉi uzoj de skriba tamen povas senprobleme esti klarigataj kiel pliprecizigoj de la ĝenerala signifo karakterizata de skribado.

specif/a

En la 9-a Oficiala Aldono, la Akademio oficialigis specifi kun la signifo Nome esprimi, detale difini, precize mencii, kaj aparte oficialigis specifa kun la signifo Havanta ecojn karakterizajn aŭ unikajn por unu individuo aŭ unu klaso; propra al individuo aŭ klaso5. Kvankam ĉi tiu signifo de specifa nur iom peze interpreteblas kiel pliprecizigo de rilata al aŭ karakterizata de la ago specifi, la Akademio plu opinias ĉi tiun signifon uzinda.
Tamen multaj reale renkonteblaj uzoj de specifa ne havas ĉi tiun signifon, sed signifojn pli pasivecajn: Relative ofte ĝi havas signifon similan al aparta (precipe en adverba uzo6, sed ankaŭ en adjektiva uzo7). Malpli ofte specifaiu specifa estas uzata en duondifina funkcio antaŭ substantivo (simile kiel la duondifinaj uzoj de certa antaŭ substantivo, do por indiki ke la parolanto pensas pri difinita objekto, kvankam li ne priskribas ĝin sufiĉe detale por difini ĝin por la aŭskultanto). Ankoraŭ iom malpli ofte specifa havas signifon similan al specifitadifinita.

Por ĉi tiuj pasivecaj signifoj de specifa eblas uzi alternativojn kiel aparta, specifita, difinitacerta.

suspekt/a

Ĉi tiu estas la sola pasiveca adjektivo trovebla en la Fundamento de Esperanto. Tamen ĝi neniam estis ofta vorto, kaj nuntempe eĉ estas malpli ofta ol en la frua Esperanto. Anstataŭe oni uzadas la pli regulan formon suspektinda, kiu estas taŭga alternativo.

vek/a

Maldormi estas taŭga esprimo uzebla anstataŭ esti veka. Ĝenerale uzeblaj anstataŭigoj por veka estas krome maldormanta kaj maldorma, kun nur nuanca signifodiferenco. En kelkaj kuntekstoj ankaŭ taŭgas la alternativoj vekiĝinta kaj vekita.

1alivorte el verba radikalo, do el verba radiko aŭ el kunmetaĵo de vorteroj kune kondutantaj kiel verba radiko

2Por simpligi la priskribon, ni ĝenerale uzas la esprimon pasiveca adjektivo kiam ni parolas pri pasivecaj uzoj de adjektivoj derivitaj de verba vortobazo. La samaj adjektivoj ankaŭ povas havi nepasivecajn uzojn, pri kiuj ĉi tiu decido tamen ne temas.

3Ekzemple, “La nocia pensado aperas nur ĉe la homo. Ĉe tiu ĉi pensado oni operacias per nocioj kiel rezultoj de abstraktigo.” — Jan Werner: “Terminologia kurso”.

5Ekzemplaj uzoj estas “la specifa stilo de pentristo” (la stilo karakterizas ĝuste tiun pentriston) kaj “la specifaj formoj de unu klaso de bestoj” (nur tiu klaso havas tiujn formojn).

6ekz-e en “ankoraŭ ne malarmis sin respublikismaj organizaĵoj — specife la t.n. Irlanda Respublika Armeo (IRA)”

7ekz-e en “Ĝis nun en Esperanto haveblis malmulto pri budhismo, kaj eble nenio verkita de budhisto, sentendenca, kaj ne propagandanta specifan skolon”