Laborplano por la Sekcio pri la Faka lingvo

Propono de Sergio Pokrovskij

Ĉeftaskon de nia Sekcio difinas la Statuto per sia Artikolo 2ª :

... Ĝi [AdE] verkas teknikajn terminarojn, aŭ kontrolas kaj aprobas tiajn terminarojn, verkitajn de aliaj aŭtoroj ...

Mi dubas pri realigeblo de tia tasko en la kadro de la Akademio. Mi humile konfesas, ke almenaŭ mi ne kompetentas pri la multegaj branĉoj de Scienco kaj Teĥniko.

Se entute tio sencas, tio estus en ellaborado de ĝeneralaj principoj kaj rekomendoj; kaj eble unu-du modelaj terminaroj, pri kiuj la kolegoj ja estas kompetentaj (ekz-e: lingvoscienco, ĉar en tiu fako ni laboras; plus ĉiutaga komputado, ĉar iom da fakuloj ja estas inter la kolegoj, kaj ĉar komputilojn nun uzas ĉiuj).

Ĉi-sube mi proponas plurajn eblajn direktojn por nia laboro, pli ol ni probable sukcesos realigi dum la jartrio. Espereble ni kune sukcesos elekti, per kiu(j) ni komencu.

Ellaborado de terminologiaj rekomendoj

Pri tio en Esperanto ekzistas longa tradicio, de Rollet de l'Isle1 kaj E. Wüster (aŭ eĉ pli frue) ĝis Jan Werner2 (kaj supozeble ankaŭ poste).

Oni ne troigu la valoron de tiaj rekomendoj. Eminentaj kritikistoj malofte estas egale grandaj verkistoj. En mia studaĵo3 mi ekzamenas modelan terminfaradon laŭrekomendan, kies rezulto (en mia opinio) estas tute fuŝa.

Tamen oni ankaŭ ne malestimu tian laboron. Almenaŭ ĝi disponigas al ni kritikan aparaton (ĉu taŭga uzo de la vorto? jen ekzemplo pri esplorindaĵo), lingvaĵon por debati pri la terminoj. Nia laboro ĉi-rilata povus (interalie) konsisti en fiksado de terminologia terminaro.

Laboron pri ĉi tiu direkto ni povas fari en fona reĝimo: debatoj pri praktika terminaro neeviteble naskos argumentadon per principoj, kiujn ni povos registri dumvoje.

Modela studo: mezurunuoj, oblo- kaj ono-prefiksoj

Unu el la tiklaj kaj eterne aktualaj problemoj estas la neesperantaj «sciencaj afiksoj». Plej ofte debato perdiĝas en senfrukta argumentado ke la koncernan signifon (ne) eblas egale bone esprimi per la bazaj rimedoj de la lingvo. Mi proponas ekzameni la obloprefiksojn (kilo-, mega-, giga-, tera- ...) kaj la ono-prefiksojn (deci-, centi-, mili-, mikro-, nano- ...). Probable ni povos eviti diskuton pri neceso de tiaj rimedoj; ankaŭ ilia formo ne prezentas seriozajn problemojn. La problemo estas en la statuso de tiuj vorteroj. Evidente, en tio bonvenus kunlaboro kun la sekcioj Gramatika kaj Ĝeneralvortara.

Modelaj terminaroj

Mi proponas ke sen nepra bezono ni ne eliru la nociaron (eĉ «nocio» estas vorto neoficiala!) de la komuna klero. Sekve la prilaborataj terminoj apartenos al la teritorio kiun ni kunhavas kun la Sekcio pri la Ĝenerala vortaro, kies kunlaboron mi esperas ricevi. La apartaĵo en nia labormaniero konsistos en tio, ke ni devos prepari sistemajn arojn (tezaŭrojn) da interrilataj terminoj.

Elektante fakojn por nia laboro mi evitis la «nomenklaturajn» fakojn, kies granda parto konsistas en fremdlingva (aŭ fremdlingveca) nomenklaturo; tiaj estas biologio, ĥemio, geologio. En tiuj nomenklaturoj abundegas duoblaĵoj por la komunlingvaj vortoj kaj nekutimaj afiksoj. Fakte tiuj nomenklaturoj formas apartan planlingvon, certagrade konkurencan kun Esperanto. Mi ne havas pretan opinion, kiel ni traktu tiun konkurencon; tial mi preferas ke unue ni flegu pli purajn fakojn, kiel ekz-e matematiko, kiuj ne trudas fremdajn lingvostrukturojn; nur kiam en nia lingvo plifirmiĝos siaj propraj, organikaj tradicioj terminaraj, nur tiam ni konsideru tiujn malfacilajn fakojn.

Alia grava konsideraĵo estas ekzisto de pretaj resumaj verkoj pri traktota fako. Interalie, pri matematiko kaj komputado tiaj verkoj jam ekzistas en la formo de sencodifinaj faklingvaj leksikonoj; mi ne konas ion similan pri terminoj lingvosciencaj (ĉu tamen?).

Terminaro terminologia

Tio povas esti fona laboro.

Terminoj logika-filozofiaj: nocio, koncepto; amplekso kaj enhavo de nocio; subnocio, supernocio; tezaŭro ...

Eĉ la vorto «terminologio» mem estas neoficiala (samkiel «nocio»).

Kutimaj frazaĵoj, kiajn oni bezonas en fakaj artikoloj; ekz-e kiel diri en Esperanto «Common sense»? (Iam mi vidis, ke laŭvortan tradukon de la responda frazaĵo rusa, «здравый смысл», per «sana menso», oni perceptis kiel insulton).

Matematikaj terminoj

En la nuna konsisto de la Sekcio estas pluraj matematikistoj (probable ili estas pli multaj ol reprezentantoj de aliaj fakoj); kaj pri matematikaj terminaroj jam ekzistas tradicio malnova kaj pli sukcesa, ol pri iu ajn alia fako (laŭ mia opinio).

Unue, ni povus ekzameni la fundamentajn kaj la jam oficialigitajn terminojn. Kunlabore kun la Sekcio pri la Ĝenerala vortaro ni povus marki la terminojn (aŭ la terminajn signifojn de komunaj vortoj) per matematika vinjeto, kaj provizi ĝustan difinon. Ideale oni havus rimedon por ekstrakti matematikan (aŭ alifakan) vortaron el la Ĝenerala vortaro.

Eble tio estus realigebla en kunlaboro kun ReVo.

Due, ni povus prepari por oficialigo jam stabiliĝintajn terminojn ankoraŭ neoficialajn, kiel ekz-e orto, reelo, entjero, integralo, divizoro ... (sed ne racion[al]o??)

Trie, matematiko posedas apartan sistemon da siaj formuloj. La rekomendinda maniero voĉlegi tiujn formulojn ankaŭ bezonas normigon.

Evidente, tio okazu en kunlaboro kun la sekcio pri la Ĝenerala vortaro (mi opinias, ke unue ni okupu nin pri la nocioj de mezlerneja matematiko).

Terminoj komputadaj

Tute simile al la matematika direkto. Nun la komputiloj estas ĉiutagaĵo por ĉiuj, do almenaŭ la komputadajn terminojn ĉiutagajn endas prilabori. Ankaŭ pri tiu fako ni estas sufiĉe kompetentaj.

Kunlabore kun la sekcio pri la Ĝenerala vortaro.

datumo : dateno = вещественный : действительный

Terminoj lingvosciencaj

Nia laboro en la Akademio estas laboro lingvoscienca, kaj vole-nevole ni bezonas terminojn lingvosciencajn. Samkiel pri matematiko, iom da oficialigo jam okazis, kvankam la tuto impresas min malpli bone en en la fako matematika.

Evidente ni bezonos kunlaboron de la sekcioj gramatika, prononca kaj ĝeneralvortara.


1. Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teknikaj vortoj. Raporto starigita de la scienca kaj teknika komisiono de la Internacia Scienca Asocio Esperantista. (Direktoro: S-ro Rollet de L'Isle.) Kötzschenbroda–Dresden 1911.

2. Jan Werner: Terminologia kurso. Sdružený ZK ROH Roudnice n.L., 1986. P. 70–71.

3. Sergio Pokrovskij: Fandi kaj gisi.