Bitlibra revolucio

Studaĵo de Sergio Pokrovskij

Versio unua: 2015-12-22

Versio ĵusa: 2016-06-01

(Reta versio de la studaĵo publikigita en La Ondo de Esperanto, n-ro 257 (2016:3), p. 10–11; n-ro 258+259 (2016:4,5), p. 16–20; n-ro 260 (2016:6), p. 15–20.)

Enhavtabelo

Enhavtabelo
Libroj presitaj kaj ciferecaj
Terminaro
Nacilingva konfuzo
Interfaka konfuzo
Fiziologio, estetiko, ergonomio
La avantaĝoj de la bitlibroj
Ekranoj tralumaj kaj reflektaj
La normoj
Deĵavuo (.djvu) kaj PDF (.pdf)
DRM
Plata teksto (.txt)
HTML, OeB kaj ties idaro (Epubo k.s.)
Fikŝenbuko (FictionBook, .fb2)
Piednotaj ekzemploj
La prezentiloj
Ĝeneralaĵoj
Vortodivido
La rolo de la platformo
Adobe Digital Editions
Alridero (AlReader)
Calibre E-book Viewer
FBReader
Gitden Reader: EPUB3 & EPUB2
Kulridero (CoolReader)
La Fajrovulpaj kromaĵoj
fb2pdf
Konkludo

Libroj presitaj kaj ciferecaj

Okazas revolucio komparebla al la Gutenberga. Ĉiam pli da homoj legas librojn per elektronikaj aranĝaĵoj, kaj multaj klare preferas tian libroformon. Aliflanke, multege da homoj energie insistas pri sia prefero por la tradiciaj libroj presitaj (paperaj).

Grava obĵeto estas la ofte tro malbona kvalito de bitlibroj pro nekompetenta aŭ senzorga memeldonado. Tamen bedaŭrinde nun tro ofte mi povas diri la samon pri libroj presitaj. Kaj aliflanke, ankaŭ libroj tre elstaraj aperadas kiel memeldono de kompetenta aŭtoro.

Mi bonege komprenas ambaŭ sintenojn. Kvankam mi iom post iom anstataŭigas mian paperan bibliotekon per cifereca, tamen restas nemalmulte da libroj kiujn mi plu tenos (ankaŭ) en la presita formo — iujn kiel belajn verkojn presartajn, aliajn pro sentimentala rememoro pri la unua tralego en la formo presita, kiel malnovajn kaj bone konatajn amikojn.

Mi prezentos la argumentojn de ambaŭ partioj, tamen por fari tion necesas antaŭe fiksi la terminojn.

Terminaro

Multaj esperantistoj paŭsas en Esperanto siajn naciajn terminojn, sen konscii, ke la nacilingvaj tradicioj diferencas. Mi do difinu:

bitlibro
Libro (t.e. kopio de verko) en formo de cifereca dosiero, legebla per komputilo (precipe, per poŝkomputilo aŭ speciala elektronika librolegilo) uzante taŭgan programon.

La komenca bit- en la termino «bitlibro» estas regula maniero indiki, ke temas pri aĵo cifereca (cifereca, bitigita libro). Cifereca biblioteko (angle digital library) estas kolekto da bitlibroj.

Angle bitlibron oni nomas «e-book» (de «electronic book»), kaj sekve ankaŭ en Esperanto ekzistas ties paŭsaĵoj: e-libro, elektronika libro. La plej grava ekzemplo pri tia uzo estas la pionira serio da PDF-libroj de Franko Luin.

Fig. 1. Marta.

Fig. 1. La elektronika librolegilo «PocketBook360°».

Per si mem bitlibro ne estas io elektronika; elektronika estas aparato uzata por ĝin legi: komputilo, poŝtelefono aŭ speciala elektronika bitlibrolegilo (angle e-reader), t.e. speco de platkomputilo speciale farita por legi bitlibrojn (ekz‑e Kindlo, aŭ mia malnovega PocketBook360° montrita sur Fig. 1).

La termino legilo (aŭ bitlibrolegilo) povas indiki du malsamajn aferojn: la aparaton (do, elektronikan legilon) aŭ programon (do, programan legilon, angle Reading App; ekz‑e Adobe Acrobat Reader, Mobipocket Reader, Moon+ Reader estas programoj).

Por malkonfuzi la du legilojn, mi nomos la programan legilon libroprezentilo (ĝi «prezentas» bitlibron al la leganto, ĝin aranĝas kaj surekranigas).

Nacilingva konfuzo

Mia unua (kaj plu preferata) elektronika librolegilo estis PocketBook360 (t.e. legilon oni nomas «poŝlibro»). Sur la pakaĵo de mia dua legilo (Sony PRS-T1) estas presita dulingva klarigo: Digital Book Reader (angle), kaj Livre électronique (france).

Jen konstato el la franca Vikipedio (laŭ la stato je 2015-12-24):

En la reala uzo «livre électronique» (elektronika libro) kaj livrel (valizvorto responda al e-book) egale bone povas indiki aŭ la enhavon (la tekston) aŭ, metonimie, la ujon (la rimedon ebligantan vidigi la enhavon). Tiuj du esprimoj sinonimas do kun «liseuse» (legilo), la elektronika legilo destinita por legi ciferecajn librojn.

[Dans l’usage, livre électronique et livrel désignent aussi bien le contenu (le texte lui-même) que, par métonymie, le contenant (le support permettant de visualiser le contenu). Ces deux expressions sont donc aussi synonymes de « liseuse », le lecteur électronique destiné à lire les livres numériques.]

Simile en la rusa Vikipedio (2015-12-26):

Электро́нная кни́га — … Данный термин применяется как для произведений, представленных в цифровой форме, так и в отношении устройств, используемых для их прочтения. (Elektronika libro — … Ĉi tiu termino estas uzata kaj pri la verkoj prezentitaj ciferece, kaj pri la aranĝaĵoj uzataj por legi ilin.)

Logike la terminformo «elektronika libro» egale (mal)konvenas por nomi bitlibron aŭ legilon:

Krome, la formo E-libro estas eĉ pli misgvida en Esperanto, ĉar ni ofte uzas la mallongigon E por Esperanto, ekz‑e E-klubo, E-kongreso ktp.

Interfaka konfuzo

Alia malfacilaĵo pri la terminaro de la bitlibra fako estas tio, ke multaj tradiciaj terminoj komputadaj estas metaforaj vortoj, kiuj ĉi-fake ofte aktualas ankaŭ rektasence. Ekz-e formato, kiun oni ofte anglamaniere uzas por paroli pri datumaranĝo de dosiero, bezonatas en sia rekta senco tipografia por paroli pri ekrano de elektronika legilo; prezento, termino ofte uzata por paroli pri «interna prezento» de informoj, aktualas kiam oni parolas pri surekranigo.

Mi uzos la terminon normo por indiki la manieron en kiu bitlibro estas aranĝita en sia dosiero (mi parolos pri la bitlibraj normoj PDF, FictionBook, ePub ktp); mi diros bildigosurekranigo kiam temos pri ekstera prezento de bitlibro al la leganto.

Ĉi-sube libro indikos verkon rakontan, kian oni legas de «komenco» ĝis «fino», ekz‑e romano aŭ scienca traktaĵo. Eventuale ĝi povas havi multajn internajn referencojn (hipertekstajn ligilojn) — sed ĝi ne estos vortaro. La vortaroj postulas iom aliajn teĥnikojn, ol la rakontaj libroj; ili ne estos nia temo ĉi tie — kvankam la klienta uzeblo de vortaroj estas grava aspekto de bitlibra funkciado.

Multaj libroj entenas komentojn: piednotojn, finnotojn (speco de hipertekstaj pecoj, ĵus menciitaj). Ankaŭ la leganto povas skribi siajn komentojn, kaj la bitlibraj prezentiloj kutime disponigas specialajn rimedojn por registri tiajn «marĝenaĵojn». Ĉi-sube la vorto noto rilatas al parto de la libro (piednoto ktp); dum la komentojn de la leganto mi nomos rimarkoj.

Alia kolizio estas pri la vorto paĝo, kiu estas unuo de teksta aranĝo en libro — kaj povas indiki tutan dokumenton (similan al «skribrulo») en TTT (retpaĝo). Ĉi-sube paĝo aperos nur en la tipografia signifo.

Fiziologio, estetiko, ergonomio

Tre bone mi komprenas la homojn, kiuj abomenas legi beletron de sur la ekrano de surtabla komputilo. Ial tio min lacigas kaj ne estas agrabla. Eble pro la fonlumo, kiu lacigas la okulojn; eble pro la fiksitaj pozo kaj loko (tio probable plej gravas). Alia kaŭzo povas esti forta refleksa asociaĵo de la komputilo kun streĉa laborado.

Tekkomputilo kaj precipe platkomputilo (angle tablet computer) aŭ «inteligenta» poŝtelefono (iuj diras saĝtelefono) forigas la pozajn katenojn: oni povas iri ien ajn, oni povas legi en brakseĝo, sur sofo aŭ en la lito; sed la brila kaj bunta ekrano plu lacigas la okulojn.

La avantaĝoj de la bitlibroj

Malgraŭ tiuj rezervoj, notindas gravaj avantaĝoj de la bitlibroj.

1. Bitlibro estas oportuna por laboro. Oni povas facile trovi vorton, frazon, dirmanieron kaj aliajn informojn per kunteksta serĉo; oni povas rekte el la teksto facile konsulti vortarojn aŭ enciklopediojn (kies presita versio pezas kilogramojn), lokajn aŭ (se disponeblas retkonekto) retajn; oni povas kopii tekston en verkatan artikolon; en la libron oni povas skribi rimarkojn aŭ almenaŭ aldoni legosignojn.

2. Adapteblo al la variaj aparatoj, ĉirkaŭaj kondiĉoj, humoro kaj kaprico. Unu saman bitlibron mi povas legi hejme aŭ vojaĝe; en trajno, avio, sur sofo, sur plaĝo aŭ ĉe labortablo. Ie estas mallume, aliloke estas hela sunlumo; ie mi havas grandan ekranon, aliokaze mi legas per poŝtelefono; tamen mi povas sinkronigi la aparatojn per la Reto, kaj havi kontinuan legadon.

Fig. 2a. Paĝoparo. Fig. 2b. Telefona versio.

Fig. 2. Diversaj prezentoj de unu sama bitlibro.

Ne nur la aparatoj, sed ankaŭ miaj humoro kaj farto varias. Iam mi estas en «humoro serifa», iam mi deziras tiparon senserifan. Iam mi povas legi sen okulvitroj tiparon malgrandan, iam mi bezonas tiparon pli dikan kaj grandan. En presita libro la aranĝo estas fiksita, eble ĝi estas bela, eble ĝi estas fuŝa; la leganto devas pasive ĝin akcepti. Bitlibron mi povas rearanĝi laŭ mia (ĉi-momenta) belgusto, mi mem povas aktive kunaŭtori pri la dizajno.

3. La bitlibroj ŝparas spacon. Malgraŭ mia penado min liberigi de la paperlibroj, mi tamen plu havas pli ol 40 m (la suma longo de la librobretoj, malpli ol 2 mil volumoj) da ili en mia hejma biblioteko; sed mi havas multe pli da bitlibroj (103 924 libroj, 27 Gbajt) en mia (dimensie negranda) tekkomputilo.

Forveturante al la varma maro, mia edzino iam kunprenadis dekojn da poŝlibraj detektivaj romanoj (certe pli ol kilogramon, kaj grandan volumenon en la pakaĵo). Nun ŝi havas tunojn da tia makulaturo en sia 300-grama legilo. Ŝparo de pakaĵoj — sed ankaŭ ŝparo de arboj.

4. Bitlibrojn facilas akiri kaj publikigi. Multaj libroj iĝas disponeblaj en la Reto (senpage aŭ kontraŭ mono) pli rapide ol sur papero. Kaj aliflanke, oni povas pli facile prepari bitlibron kaj publikigi ĝin per la Reto, ol presigi ĝin per tradicia eldonejo. Multaj bitlibroj estas tute senpagaj, kaj la perpagaj estas multoble malpli multekostaj ol la libroj paperaj. Ekz‑e la plena verkaro de Ch. Dickens kostas en Amazono 99 cendojn.

Ekranoj tralumaj kaj reflektaj

Por eviti la lacigan efikon de la ekrana fonlumo oni povas uzi ekranon reflektan, kiu mem ne eligas lumon tra la ekranan bildon (la tralumon), sed vidigas la bildon per la ekstera, ĉirkaŭa lumo (samkiel presita paĝo). Traluma ekrano «blindiĝas» (paliĝas) sub rekta sunlumo, dum la reflekta ekrano ĝuste tie plej bone legeblas.

Nuntempe la plej prestiĝaj elektronikaj librolegiloj havas reflektajn ekranojn funkciantajn per «elektronika inko» aŭ «elektronika papero» — teĥnologioj alternativaj al la likvakristalaj kaj bildotubaj.

Ĉi tiuj inka-paperaj ekranoj havas kontrastan kaj tre stabilan bildigon, same bonan, kiel la presaĵoj sur la ordinara papero. La bildo ne bezonas regeneradon, kaj persistas ĉe malŝalto de elektro (do, tiaj ekranoj estas ege energiŝparaj: energion bezonas nur bildoŝanĝo, ekz‑e ĉe paĝoturno).

Aliflanke, la komerce disponeblaj inka-paperaj ekranoj estas nigra-blankaj (koloraj ekranoj tiutipaj ekzistas en eksperimentaj partioj, sed merkate ili restas marĝenaj); kaj ĉe tio ili estas pli multekostaj. Eĉ pli grave, la bildoŝanĝo estas relative malrapida, kaj postulas apartan forviŝon de la antaŭa bildo. La bildoŝanĝo sur inka-papera ekrano estas pli okulfrapa, laciga por la okuloj ol sur ekrano likvakristala. Atentu tion, ĉar tio gravos en posta priskribo de libroprezentiloj.

Por mi ideala solvo estus likvakristala reflekta ekrano nigra-blanka, kiel tiu priskribita en mia artikolo pri Psion Revo+ (LOdE n-ro 96, 2002:10). La koloro ne funkcias por reflektaj ekranoj likvakristalaj — tiurilate ili similas la ekranojn inka-paperajn; ili konsumas pli da elektro — kvankam je 30–60% malpli ol la koloraj likvakristalaj ekranoj kun fonlumo; sed la bildoŝanĝo estas perfekte facila kaj glata. Tiajn ekranojn havas pliparto da ciferaj horloĝoj elektronikaj kaj la malnovaj kalkuliloj. Bedaŭrinde, la merkatistoj opinias ke librolegiloj kun tiaj malbuntaj kaj malmultekostaj ekranoj estus nevendeblaj. (La inka-paperaj ekranoj estas egale malbuntaj, sed ili estas pli imponaj ĉar multekostaj kaj prestiĝaj kiel «nova teĥnologio»).

La normoj

Normale bitlibro estas unu dosiero, kiu eventuale povas esti pakaĵo (aŭ «arkivo») de diversaj datumoj. Homon, kiu pretigas tian pakaĵon (t.e. bitlibron) laŭ ia normo mi nomos redaktoro.

Kiajn datumojn oni metu en bitlibron? Diversaj normoj malsame konceptas, kiaj informoj estas esenca parto de libro.

Unu ekstremo estas skanaĵo de presita libro. Popularaj normoj por tiaj skanitaj libroj estas Deĵavuo (DjVu) kaj PDF. Tiaj skanaĵoj havas sian valoron, samkiel faksimilaj eldonoj de gravaj dokumentoj (ekz‑e de la Fundamento de Esperanto).

El la avantaĝoj de bitlibroj la skanaĵoj havas oportunon de konservado kaj komunikeblon. Multaj grandaj bibliotekoj nun disponigas retan atingon al siaj tiel bitigitaj libroj. Sed multajn aliajn bonajn trajtojn ili malhavas: maleblas aŭtomate serĉi tekstopecon, konsulti vortaron pri markita vorto (tioj tamen eblas, se oni speciale zorgas kaj aldonas al la grafika skanaĵo rekonitan tekstan tavolon), adapti la tekstaranĝon al la formato de la legila ekrano ktp.

Evidente, krom la propran enhavon de la verko la skanaĵo samnivele konservas ĉiujn specifajn apartaĵojn kompostajn. La bitlibrojn tianormajn mi nomos fiksformataj — kontraste al la bitlibroj fleksformataj, kies normo ebligas rekompostadon kaj adapton de la teksto al la ekrano kaj preferoj de la leganto.

Oni atentu ĉi tiun diferencon inter paĝo de dokumento (bitlibro) kaj ekrano de elektronika legilo (aŭ fenestro de komputila ekrano). Ofte la negranda ekrano legila povas bildigi nur parton de fiksformata paĝo; kaj inverse, sur granda ekrano oni volonte lokas paĝoparon, similan al paĝoparo de papera libro malfermita (vd. Fig. 2, Fig. 3).

Moderna libro presita havas la formon kodeksan: ĝi estas broŝurita (kaj eventuale bindita) aro da paĝoj. Multaj tekstoj komputilaj (ekz‑e la dokumentoj HTML-aj) pli similas la antikvajn skribrulaĵojn, sen dispartigo en paĝojn. Ankaŭ inter la bitlibraj normoj troveblas similaj specoj.

En la mondo ekzistas multe da bitlibraj normoj; mi ekzamenos nur kelkajn, kiuj aktualas por mia regiono.

Mi ne parolos pri la vortaroj (krom kliente).

Deĵavuo (.djvu) kaj PDF (.pdf)

Estas du manieroj, kiel komputilo povas rilati al presita libro:

  1. Estas intereso enkomputiligi malnovan, plumbe kompostitan libron, por ebligi ĝian perkomputilan traktadon, surekranigon ktp. Ekz‑e ni volas havi komputile trakteblan faksimilon de la Fundamento.
  2. Nun oni normale ne plu kompostas presotajn librojn, sed preparas ilin per komputilo — tamen celante postan surpaperigon, eble en presejo, aŭ eventuale per la printilo de legonto. Ekz‑e tiel oni preparas «La Ondo»n.

Evidente, temas pri movoj en kontraŭaj direktoj: de la papero en komputilon (1); aŭ de la komputilo sur la paperon (2).

Speciale por (1) ekzistas la normo Deĵavuo (DjVu), lanĉita en la jaro 1996ª de AT&T (la kompanio, al kiu ni ŝuldas Unikson kaj la programlingvon C). Deĵavua bitlibro esence estas aro da rastrumaj skanaĵoj, kiujn oni povas legi kiel libron, fari rimarkojn, legosignojn kaj emfazojn (Fig. A), transmeti per la Reto ktp.

Fig. A. Deĵavua rimarko.

Fig. A. Deĵavuaj emfazo kaj ŝprucrimarko prezentitaj per Okularo (Linukso).

Oni krome povas aldoni en la bitlibron tekstan subtavolon per komputila signorekono, provizante rekonitajn vortojn je iliaj koordinatoj en la rastruma bildo. Tiam eblas labori kun la bitlibro preskaŭ kiel kun teksta dosiero: kopii el ĝi tekstopecojn aŭ serĉi signoĉenojn (Fig. B).

Fig. B. Serĉo pri ĉ-komencaj vortoj.

Fig. B. Deĵavua Fundamento kun submetita tekstotavolo: Serĉo pri ĉ-komencaj vortoj.

Por la (2)a tasko, por la kontraŭa movo el la komputilo sur la paperon, estis kreita la normo PDF (de la angla Portable Document Format). En tia movo ĉefas la teksto, surbaze de kiu kreiĝas grafika bildigo; tio fariĝas ne per rastruma, sed per «vektora» grafiko; sekve tian tekston oni povas libere zomi sen perdi la kvaliton (dum la rastrumaj literoj iĝas malbele «vilaj» ĉe zomo).

En la moderna mondo oni ĉiam pli ofte, anstataŭ presi dokumenton sur la paperon, ĝin surekranigas, kaj tial PDF estas populara normo ankaŭ por bitlibroj. Ĉar en tia formo la teksto ĉefas, tial la PDF-prezentiloj por tiaj bitlibroj disponigas la tekstotraktajn komandojn. Tia, interalie, estas la PDF-versio de LOdE; tiaj estas la eLibroj de Franko Luin.

Aliflanke, jam dekomence PDF ebligis akompanigi tekstojn per ilustraĵoj, per rastrumaj bildoj; aparta okazo estas do PDF-dokumento farita el skanaĵoj, samkiel bitlibro deĵavua; ankaŭ por tiaj bitlibroj en PDF aperis ĉiuj rimedoj egalaj al la deĵavuaj (ankaŭ la eblo submeti tekstan tavolon; fakte tie ĝi aperis eĉ pli frue, ol en Deĵavuo). Sekve, PDF-normo estas kombino, «du normoj en unu»: PDF-a bitlibro povas esti vektorgrafika aŭ rastruma.

En Rusio kaj landoj orienteŭropaj multaj uzantoj (kaj retaj bibliotekoj) preferas Deĵavuon por la bitlibroj rastrumaj, kaj PDF-on por la bitlibroj vektorgrafikaj; ĉar por la unuaj Deĵavuo prezentas plurajn teĥnikajn avantaĝojn, dum por la duaj Deĵavuo ne taŭgas. En la Okcidento Deĵavuo estas malmulte konata: oni preferas toleri 3- aŭ 7- aŭ 10-oble pli pezajn librojn PDF-ajn, sed ĉiam uzi unu saman libroprezentilon, elskatole disponeblan. Cetere, Vikipedio akceptas materialojn deĵavuajn.

La avantaĝoj de la (vektorgrafika, nove aranĝita) PDF-libro gravas por la sekvaj bezonoj:

La eblo enpaki necesajn tiparojn estis precipe grava en la periodo kiam la esperantaj kromliteroj ĉapelitaj ne estis ĝenerale disponeblaj — tiel estis dum la estiĝo de la jam menciita PDF-biblioteko de F. Luin.

PDF-prezentiloj disponeblas por ĉiuj gravaj platformoj kaj legiloj.

La ĉefa malavantaĝo de la normo estas ĝuste tio, ke la libroj estas fiksformataj. Nuntempe la plej popularaj librolegiloj elektronikaj havas ekranojn kun 6-cola diagonalo (9×12 cm²); la defaŭlta formato por PDF estas A4 (aŭ simila nacia varianto); la e-libroj de F. Luin havas la formaton 11×18 cm². Sekve, legi per ili tian PDF-libron oni povas aŭ per paĝopecoj (ekrano prezentas nur parton de PDF-paĝo), kio postulas ĝenajn manipuladojn por ŝovadi la surekranigatan paĝoparton kaj ne donas kompletan vidon de la paĝo; aŭ skalinte la paĝon laŭ ties pli granda dimensio, kio rezultas en mikroskopaj literoj kaj perdo de la ekrana spaco (la eLibra formato 11:18=0,61 estas pli oblonga ol 9:12=0,75).

PDF laŭlarĝe.

Fig. 3. PDF-paĝo skalita laŭlarĝe: la tiparo legebla samkiel la preslibra, sed nur 37% de la vertikala dimensio estas surekranigita.

Mi en la PDF-aj bitlibroj de mi faritaj enpaĝigas la tekston en la formaton 9×12 cm² (kun la marĝenoj po 1 mm). Tiaj libroj estas bone legeblaj kaj per elektronikaj librolegiloj, kaj per surtabla komputilo; tamen ankaŭ tiel la leganto plu ne povas ŝanĝi la tiparojn kaj aliajn detalojn de la aranĝo.

DRM

PDF-dosiero, samkiel kelkaj aliaj normoj (i.a. Epubo, Kindlo, Deĵavuo) povas (sed ne devas) enteni malliberigilon DRM, specon de ŝlosilo, limiganta senpermesan uzeblon (legeblon, kopieblon ktp) de bitlibro (precipe, por malebligi senpagan uzon de bitlibro). La siglo devenas el la angla Digital Rights Management, kio egale (mal)bone povas signifi "cifereca administrado (?) de rajtoj" aŭ "administrado de ciferecaj rajtoj (?)".

Plata teksto (.txt)

Temas pri dosiero konsistanta el tekstaj linioj, kutime ne pli ol 65–70 signojn longaj (laŭ la rekomendoj de la Biblioteko Gutenberga).

Ekz‑e jen peco el «La batalo de l’vivo» el tiu biblioteko:

 PARTO UNUA.


 Antaŭ longa, longa tempo -- tute egale kiam kaj kie en Anglujo
 -- estis varmega batalo. Oni batalis en longa somera tago, kiam
 la ondanta herbo estis verda. Multaj kampaj floroj, kreitaj de la
 mano de la Plejpotenca por esti odora pokalo por la roso, vidis
 en tiu tago sian multekoloran kalikon plenigita de sango kaj
 mortis en teruro. Multaj insektoj, kiuj havis sian delikatan
Fig. 4. «La batalo de l’ vivo» el la Gutenberga biblioteko, peco de la plata teksto.

Sed tia tekstoprezento aĉas sur malgranda ekrano. Feliĉe, la koncerna teksto havas tre simplan strukturon: ĝi havas nur titolojn kaj alineojn, kaj multaj prezentiloj povas ilin rekoni kaj rearanĝi la tekston (kaj eĉ enŝovi vortodividojn) — kiel presisto kompostanta tekston surbaze de tajpita manuskripto:

Plata teksto mallarĝe. Plata teksto aranĝita.

Fig. 5. La sama peco prezentita per Kulridero sur mallarĝaj ekranoj, krude kaj aranĝite.

Tamen ne ĉiuj tekstoj estas tiel simplaj, kiel «La batalo de l’ vivo». Tajpita teksto povas esti speciale aranĝita por prezenti tabelojn, desegnaĵojn, matematikajn formulojn:

    Oni scias, ke la triangulo formita, sur la sfero cxiela, per la polo,
 la zenito kaj la suno donas :

                kos f kos h - sin f tg D
 (1)  kot a  =  ------------------------
                          sin h
Fig. 6. Matematika formulo prezentita per Askia grafikaĵo («La sunhorloĝo en Dijon» el la «Fundamenta krestomatio» el la Gutenberga biblioteko).

Ĝi povas krome enteni dispartigon en paĝojn kun paĝonumeroj kaj piednotoj ktp (ekz‑e malnova difino de la programlingvo C++). Tiajn strukturojn la libroprezentiloj plejparte ne rekonas, kaj se ili aranĝas ilin laŭ la «batala» maniero, rezultas plena konfuzo. Tial la prezentiloj disponigas por plattekstaj dosieroj du reĝimojn: la krudan (la teksto aperas senŝanĝe, kun ĉiuj apartaĵoj de «askia grafikado»); kaj fleksformatan, kun rekono kaj rearanĝo de la alineoj kaj titoloj.

Cetere, atentu la iksisman vorton cxiela (Fig. 6). Dum longa tempo la Gutenberga projekto insistis, ke la sola normo taŭga por eternigi tekstojn estas plata tekstodosiero en la 7-bita Askio. Nun oni toleras ankaŭ Unikodon (kp Fig. 4); tamen sekve de la longa askiismo, da rusaj libroj tie estas nur 9 (!) — neniom kompare kun la maro da rusaj bitlibroj en la similtipa biblioteko Moŝkova.

HTML, OeB kaj ties idaro (Epubo k.s.)

Mi ne bezonas rakonti pri uzeblo de la Interreta markingvo HTML por enretigi librojn; sufiĉas mencii Vikifontaron. HTML disponigas kelkajn elementojn, kiuj mankas en la plata teksto, precipe la tiparajn fasonojn kaj bildojn. Tamen estas du problemoj: TTT-dokumento ofte konsistas el pluraj dosieroj; kaj bitlibron oni povu legi sen retkonekto.

Nu, ĉia deca TTT-foliumilo ebligas paki HTML-dokumenton en unu arkivan dosieron, entenantan la propre HTML-an parton kaj ties dependaĵojn (bildojn, stildosierojn ktp). Ekz‑e Fajrovulpo povas fari tion per la kromprogramo Mozilla Archive Format; la Majkrosofta Esplorilo ebligas konservi tian arkivon kiel .mht-dosieron.

La malnova normo OeB (Open eBook Publication Structure), iniciatita de la firmaoj Microsoft kaj Adobe, esence difinas bitlibron kiel samspecan zipitan pakaĵon da HTML-dokumentoj, kun aldono de bibliografiaj informoj, enhavtabelo ktp. La ideo ne estas inĝenia: apliki jam pretan teĥnologion.


La francia firmao Mobipocket de post 2000 iom etendis la normon OeB kaj senpage disponigis sian sukcesan librofaran kaj librolegan programaron por diversaj komputilaj platformoj, surtablaj kaj poŝaj (kaj konsiderindan bibliotekon da siaj .mobi-bitlibroj).


En 2005 la usona firmao Amazon aĉetis Mobipoketon kaj transformis la mobi-normon en sian AZW-normon por siaj elektronikaj legiloj Kindle (ĉi-sube Kindlo); la diferencoj koncernas precipe la densigan algoritmon kaj DRM-on; krome, la Kindloj ekde Kindlo-3 (2010) konas la esperantajn kromliterojn unikodajn.

Fig. 7. Kindlo-4 (2011) bildigas esperantajn literojn (foto el Vikipedio).

Poste venis la normo KF8 (Kindle Format 8), alinome azw3, kiu inkludas subaron de HTML-5 kaj la stilfoliojn CSS-3.


Dume OeB ŝanĝis sian nomon al ePub (la angla prononco estas ipab, de Electronic Publication), esperantigebla per «Epubo». Nun validas ties 3-a versio, Epubo-3, definitivigita en 2011; ĵuse ISO oficialigis ĝin estkiel sian normon ISO/IEC TS 30135. En la Okcidenta mondo Epubo estas la plej populara nefirmaa normo. Interalie, esperantaj bitlibroj epubaj disponeblas ĉe Sezonoj kaj FEL; Epubon akceptas Vikifontaro kaj la projekto Gutenbergo.

Epubo-3 permesas uzi grandan parton de HTML-5 (preskaŭ ĉiom da ĝi). HTML-5 estas fenomeno multe pli grandioza ol tio, kion oni bezonas por prezenti bitlibrojn; kaj samtempe ĝi vojas direkte al alia mondo, ol la tradicia mondo libra. En tiu mondo estas multaj aferoj malnecesaj en la mondo libra (Ĝavaskripto, video ktp); sed aliflanke, mankas elementoj specife libraj (pri tio vd sube en la sekcio pri Fikŝenbuko).

La normo do estas tro ambicia kaj misdirektita. Ne mirinde, ke malmultaj (se entute iuj) prezentiloj ĝin plene realigas. Mi kontrolis kelkajn ties trajtojn per 6 prezentiloj, kiuj pretendas kompreni Epubon:

  1. Adobe Digital Editions.
  2. AlReader.
  3. Calibre E-book Viewer.
  4. CoolReader.
  5. Fajrovulpa EPUBReader.
  6. FBReader.

Do,

Inter la megalomania normo kaj la prezentila realo estas abismo, kaj prudenta redaktoro evitos multajn normajn «eblojn» kiuj praktike ne estas eblaj. La normo ne estas firma grundo por redaktoro, ĝi estas kolekto da piaj bondeziroj.


OeB kaj ĉiuj ĝiaj derivaĵoj estas inter si tre similaj, kaj posedas unu komunan difekton: ilia baza koncepto estas ne libro, sed HTML.

Tio ne estas tre inteligenta solvo, ĉar HTML estas destinita por dokumentoj alispecaj ol la libroj. Libraj konceptoj, kiaj estas ekz‑e ĉapitro, moto, versaĵo, piednoto ktp mankas en HTML — kaj sekve en la ĝenerale uzata Epubo. HTML kaj Epubo rilatas al libroj proksimume kiel kinarto rilatas al teatro. Kinarto havas sian valoron, sed ĝi ne estas teatro; bitlibro epuba aŭ kindla iom similas filmitan spektaklon.

Multaj gazetoj tutmonde estas aboneblaj rete, laŭ la normoj Epubo kaj Kindlo (ĝuste por tia uzo la proksimeco al HTML estas avantaĝa; sed nun ni parolas pri libroj). Alia atesto pri tio, ke temas pri iom alia arto, ol la tradicia libro.

Fikŝenbuko (FictionBook, .fb2)

Mobipocket kaj Kindlo dum longa tempo agnoskis nenian kodon krom la okcidente latinajn Latin-1 kaj Windows-1252, do ne estis rekte uzeblaj en la aliaj kulturaj regionoj.

La nun aktuala (la 2-a) versio de Fikŝenbuko aperis en 2004, difinite per sia XML-skemo (formala gramatiko). Praktike ĝi difinas aron da nocioj, necesan kaj sufiĉan por konstrui la strukturon de ordinara libro beletra: sekcio (parto, volumo, ĉapitro ktp), titolo (de la tuta libro, de sekcio ktp), alineo, moto, versaĵo, noto, citaĵo, bildo

Kontraste al Epubo k.s. Fikŝenbuko difinas ne eksteran tipografian aranĝon, sed la strukturon de teksto. La ĵus listigitaj elementoj indikas la funkcion de la koncerna peco, lasante la detalojn de la tipografia aranĝo al la prezentilo kaj la agordaro de la leganto.

Ekz‑e por prezenti versan strofon Fikŝenbuko disponigas enkonstruitajn elementojn poemo — strofo — verso:

<poem>
  <stanza>
    <v>Tra densa mallumo briletas la celo,</v>
    <v>Al kiu kuraĝe ni iras.</v>
    <v>Simile al stelo en nokta ĉielo,</v>
    <v>Al ni la direkton ĝi diras.</v>
    <v>Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,</v>
    <v>Nek batoj de l’ sorto, nek mokoj de l’ homoj,</v>
    <v>Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita</v>
    <v>Ĝi estas, la voj’ elektita.</v>
  </stanza> . . .
Fig. 8. Ekzemplo pri Fikŝenbuka fontteksto.
Versaĵo en Fikŝenbuko

 

Versaĵo en Fikŝenbuko Versaĵo en Epubo
Fig. 9. Versaĵo el la Fikŝenbuka (maldekstre) kaj Epuba (dekstre) versioj de la Fundamenta krestomatio.

Evidente, la versaĵoj ja bezonas apartan aranĝon kaj meritas siajn apartajn markilojn (XML-elementojn): ĝenerale oni aranĝas la versojn maldekstren; sed ĉe linifaldo la vostojn oni aranĝas dekstren (kiel en la verso pri «mokoj de l’ homoj» en la Fikŝenbuka versio).

Fig. 10. La stilaj agordoj por <poem> en Kulridero.

La redaktoro de Epuba teksto tiajn markilojn malhavas kaj devas esprimi strofon per specialstila tabelo aŭ alineo (<p></p>) dishakita per linirompoj (<br>); tamen la parametrojn de tia speciala stilo (ekz‑e la marĝenojn, kiuj sur Fig. 9 estas tro grandaj en la Epuba versio) povas difini nur la redaktoro, la leganto ne havas eblon influi ilin. En Fikŝenbuko versaĵo estas «abstrakta datumtipo» konata al la prezentilo, kaj la leganto povas adapti ĝian realigon al siaj preferoj kaj al sia ekrano (Fig. 10). Rezulte la Fikŝenbuka versio bezonas nur unu linifaldon — kaj ĉi tiun ĝi aranĝas bonstile.

Simile, citaĵojn (la elementon <cite>) sur larĝa ekrano oni povas bildigi per enŝovo (pli grandaj marĝenoj, kiajn oni kutime faras por la HTML-a <blockquote>); sed ĉe legado sur mallarĝa ekrano (ekz‑e tiu de poŝtelefono) oni preferus lokŝparan apartigon per tiparo kajaŭ (fon)koloro ktp.

Do, kontraste al Epubo, Fikŝenbuko estas multe pli simpla kaj pli altnivela. Ĝi celas pli specifan aplikterenon (tradician beletron), havas multe malpli da nocioj — sed interalie la nociojn esencajn por tiu tereno, kiuj mankas en Epubo. Sekve de tio Fikŝenbuko malpli taŭgas por prezenti gazetajn abonojn aŭ scienc-teĥnikan literaturon (tiucele oni povas uzi nur suprajn kaj subajn indicojn, plus enliniajn bildojn); sed la tradician beletron ĝi ebligas prezenti pli simple, pli adapteble kaj pli bone. (Tamen por multaj tekstoj filologiaj, kaj speciale por kritikaj eldonoj de klasikaĵoj, Fikŝenbuko estas tute taŭga.)

Cetere, kontrolante epubajn prezentilojn mi provis la specimenan «Linearan algebron» (teksto anglalingva), kaj konstatis, ke tiu bela bitlibro postulas iom grandan ekranon por komforte legi ties matricajn ekvaciojn ktp. Sed sur tiom granda ekrano ankoraŭ pli bele oni povus aranĝi PDF-libron! Tiom pli saĝa mi nun opinias la sinlimigon de Fikŝenbuko.

En kelkaj okazoj mi tamen sentis ĝin tro limigita. Ekz‑e la elemento <text-author>, destinita por atribui tekstopecon al aŭtoro, uzeblas nur por citaĵoj, poemoj kaj motoj; ĝi tamen bonvenus ankaŭ por subskribi antaŭparolon aŭ sur titolpaĝo.

Simile al Esperanto, Fikŝenbuko vivas en neformala komunumo; ĝi disponigas nenian DRM-on; tamen ĝi restas la preferata normo por la plej grandaj retaj bitlibraj bibliotekoj ruslingvaj. (Kompreneble tiuj bibliotekoj entenas ankaŭ alilingvajn bitlibrojn; ĵus — je 2015-12-29 — mi kontrolis unu el ili, kaj trovis tie 168 fikŝenbukajn bitlibrojn en Esperanto.)

Historie Fikŝenbuko unue estis konceptita kiel io simila al la nunaj DocBookPandoc (tamen por la multe pli simpla beletra tereno), kiel formo por arkivado de tekstoj kaj eventuala generado por prezentiloj; tamen surprize al la aŭtoroj, ĝi montriĝis rekte interpretebla ne malpli efike, ol la prezentocelaj OeB-normoj.

Kontraste al OeB, Fikŝenbuka bitlibro estas unu teksta dosiero (duumaj datumoj estas alkroĉitaj transskribite en la kodo base64) kun la sufikso .fb2. Tiun dosieron oni kutime densigas per zipgzip, tiel ke la prezentiloj povas ricevi la libron ankaŭ kun la duobla sufikso .fb2.zip.fb2.gz . Dum en OeB-familio la konsisto de bitlibro estas priskribata almenaŭ 3-loke (la titoloj en la ĉefteksto; la enhavtabelo; la enhav-listo content.opf; plus eventualaj «gvidiloj»), en Fikŝenbuko la strukturon (kaj la enhavtabelon) la prezentilo ekstraktas el la ĉefteksto mem. Sekve ne povas estiĝi malakordo inter enhavtabelo kaj la reala konsisto de la libro; aliflanke, en OeB-libroj la enhavtabelo povas havi alian tekston ol la titoloj (interalie, ĉar en Fikŝenbuko la enhavtabelo estas kompilata el la titoloj, tial oni evitas titolojn tutmajusklajn, kiuj aspektus malagrable en la enhavtabelo).

Piednotaj ekzemploj

Piednotoj estas trajto de kodeksa (paĝa) aranĝo de libro; ili mankas en la esence skribrulaĵa HTML, kaj tial estas problemo por la OeB-familio.

Fikŝenbuko entenas koncepton «noto», kaj tio ebligas prezenti notojn paĝosube, kiel piednotojn (vd Fig. 2, Fig. 11, Fig. 17).

Tiu aranĝo tamen estas defio al programisto realiganta prezentilon; sed ĉar Fikŝenbuka noto estas «abstrakta tipo», tial malpli inteligenta prezentilo povas realigi ĝin per «finnotoj» (t.e. en aparta sekcio referencata per hiperligiloj).

Fakte, en la epoko de poŝkomputiloj (la unua duono de la nuldekaj jaroj), kiam la ekranoj estis malgrandaj sed facile rebildigeblaj, tute konvenis realigi notojn kiel finnotojn. Tiel estis en la unua prezentilo fikŝenbuka HaaliReader; je tiu stato restis FBRidero. Tamen por la ink-ekranaj legiloj dezirindas minimumigi la rebildigojn, revenante al la tradiciaj piednotoj. Cetere, piednotoj estis bonvenaj ankaŭ en la frua epoko, se la ekrano estis sufiĉe granda (kiel ĉe surtabla komputilo), kaj tial ni vidas ilin en tiuepoka (2005) OrnamentBook (Fig. 11).

La unua paĝoparo de «Milito kaj paco»

Fig. 11. La unua paĝoparo de «Milito kaj paco» (la teksto en Fikŝenbuko, prezentita per la malnova linuksa OrnamentBook)

Cetere, iun leganton eble ne interesas la notoj; tial ankaŭ la prezentiloj ebligantaj notojn piedajn (kia ekz‑e Kulridero) havas la opcion por elekti, ĉu prezenti la notojn paĝopiede aŭ hiperligile. En la dua okazo la notoj ne okupos spacon sur la ĉefteksta ekrano (krom per la alklakeblaj referenciloj).

La hiperligila finnota prezento estas ofte uzata en la OeB-familio (Fig. 12); tamen tiam senopcie, kaj se la leganto ja volas konsulti la notojn, tiam li devas akcepti la ĝenajn intermitajn bildoŝanĝojn.

Kindla finnoto

Fig. 12. Hiperteksta finnoto (¹) en la Amazona-Kindla «Milito kaj paco»

Tia blinkado estas speciale incita, se la noto estas stulta (Fig. 13):

Pikvika finnoto

Fig. 13. Epuba finnoto en ĉap. 1 de «Pikviko»

La leganto alklaku la hipertekstan ligilon «E.V.P.M.K.P.», kiu bildigas paĝon kun la mallonga klarigo «Eterna VicPrezidanto, Membro de Klubo Pikvika», post kio la leganto devas iel (malsame en diversaj prezentiloj) reveni al la ĉefteksto, suferi ties rebildigon — kaj en la sekva alineo ripeti la vojaĝon al la finnotoj por legi egale stultan noton pri «Ĝenerala Prezidanto, Membro de Klubo Pikvika.». Kio estas tolerebla kaj preskaŭ amuza en teksto kun piednotoj incitas en teksto kun finnotoj — la humuraĵo ja ne estas tre sprita.

En anglalingva Kindla-Amazona azw-eldono kaj en la epuba Viki-fonto la noto estas entirita en la ĉeftekston (Fig. 14):

Piednoto en Fikŝebnuko Piednoto en Amazon-Kindle

Fig. 14. Piednoto Fikŝenbuka (maldekstre) kaj Kindla (dekstre).

Tia maniero prezenti notojn (heredita de la plata teksto) almenaŭ estas malpli ĝena — tamen ĝi iel fuŝas la ŝercon. Kaj kiam la noto estas pli ampleksa, tiu azw-eldono ĝin aperigas post la komentata alineo (Fig. 15); malpli ĝene por la okulo, tamen perpleksige por la legofluo.

Piednoto en Fikŝebnuko Piednoto en Amazon-Kindle

Fig. 15. Piednoto Fikŝenbuka (maldekstre) kaj Kindla (dekstre).

La apartigo de la abstrakta koncepto «noto» ebligas ankoraŭ alian konkretan realigon, disponeblan la en Mozila kromaĵo por legi Fikŝenbukon rekte el Fajrovulpo: la realigon per ŝprucnoto (Fig. 16). La noto ŝprucas sur la ekrano kiam la muskursoro ŝvebas super ties referencilo (samkiel en Vikipedio). Solvo malpli stabila ol la piednotoj, sed pli okulŝpara ol la finnotoj.

Kaŝitaj ŝprucnotoj.

 

Kaŝitaj ŝprucnotoj. >La noto 1 ŝprucis.

Fig. 16. Ŝprucnotoj en la fajrovulpa «FB2 Reader».

Teorie ankaŭ en Epubo-3 (de post 2011) ekzistas tre simila nocio (estkiel epuba speco de la elemento <aside>, enkondukita en HTML-5). Praktike tamen ĝi apenaŭ estas uzata. Mi trovis epuban tekston kun tia noto inter la specimenoj en la oficiala retejo de Epubo-3; tamen eĉ nun, pli ol 4 jarojn post tiu ennormigo, neniu el miaj 6 Epub-prezentiloj ĝin komprenas (t.e. en la ĉefteksto aperas la referencilo [1], sed ĝi estas tute malviva, kaj la teksto de la noto estas simple perdita). Onidire la Apla (de Apple Inc.) prezentilo Ajbukso (iBooks) tiajn notojn ja interpretas (kiel ŝprucnotojn). Ĉe tia stato de la prezentiloj redaktoro de epuba bitlibro hezitus uzi la normajn notojn epubajn (krom se la bitlibro estas destinita speciale por iu taŭga prezentilo).

Male, en la bibliotekoj fikŝenbukaj bitlibroj kun piednotoj abundas kaj estas subtenataj de la prezentiloj dum pli ol dek jaroj (kiel en la frua ekzemplo sur Fig. 11). Kaj eĉ se prezentilo ne kapablas aranĝi fikŝenbukajn notojn paĝopiede, ĝi tamen realigas ilin per finnotoj, kaj ĉiuokaze sen perdi ilin.

Ofta demando estas: Kion fari, se sur la kuranta paĝo mankas sufiĉa spaco por loki la tutan noton? Diversaj prezentiloj kondutas iom malsame; mi preferas la konduton de Kulridero, kiu agas ekzakte tiel, kiel la presistoj de paperaj libroj: la daŭrigo de la piednoto aperas sur la sekva(j) ekranpaĝo(j), kiel montrite sur Fig. 17. Tia agmaniero minimumigas rebildigojn de la ekrano: ja referenco al tia piednoto povas aperi nur en la lasta ĉefteksta linio de la ekrano, kaj la leganto por daŭrigi la legadon ja ĉiuokaze devas turni la paĝon. (Se la referencilo venas lastlinie, tiam la tuta lasta linio transiras sur la sekvan ekranpaĝon.)

Paĝoparo kun piednoto

Fig. 17. Transira (daŭrigata) piednoto prezentata de Kulridero.

La prezentiloj

La bitlibroj en la fiksformataj normoj PDF kaj Deĵavuo antaŭdecidas pri ĉio en la aspekto de la ekrana prezento, tial ĉi-sube mi parolos nur pri prezentiloj de fleksformataj normoj. Pli speciale, mi parolos pri la prezentiloj por Epubo (kiun preferas la internaciaj eldonistoj kaj inter ili la redakcio de LOdE), kaj por Fikŝenbuko (kiun preferas la rusaj legantoj, kaj inter ili mi mem). Mi jam diris, ke ĉiuj normoj de la OeB-familio inter si tre similas, kaj la dirota pri Epubo plejparte validas pri ties parencoj.

Ĝeneralaĵoj

Multaj fleksformataj prezentiloj ebligas legi po plurajn fleksformatajn normojn (sed plejparte ili ne povas legi librojn en PDF aŭ Deĵavuo). Kutime tia prezentilo realigas iun «kernan» normon, por kiu ĝi precipe estas destinita; kaj laŭeble ĝi iel komprenas kelkajn normojn similajn.

Oni ne blinde kredu la pretendojn, ke iu prezentilo «realigas la normon NN»: plej ofte temas pri kelkaj bazaj trajtoj, malofte prezentilo scipovas la tutan normon.

Prezentilo estas la rimedo per kiu la leganto povas influi la manieron de surekranigo, kompletigi aŭ ŝanĝi la agordojn de la redaktora stilfolio. Tamen la sortimenton da manipuleblaj agordoj difinas la normo (ekz‑e oni povas agordi la manieron prezenti la versaĵojn nur se tiu nocio estas difinita en la normo, kaj se la versaĵoj estas taŭge markitaj en la bitlibro).

Tiurilate Epubo kaj Fikŝenbuko reprezentas kontraŭajn principojn: en Epubo ĉion regas la redaktoro, kiu preskribas la prezentadon per konvenaj stilaj «klasoj» (kiujn la leganto ne konas kaj ne povas influi); dum en Fikŝenbuko la librolelementaj nocioj estas normigitaj kaj disponeblaj al la leganto per prezentilaj agordiloj. Ekz‑e la prezentilo ADE (vd ĉi-sube) havas 9 agordajn parametrojn (por bitlibro epuba); dum Kulridero havas 34+13×14 = 180 parametrojn (por bitlibro fikŝenbuka).

Por taksi la kvaliton de prezentilo oni atentu ne tiom la okulfrapajn efektajn kromaĵojn, kiom la vivnecesajn rimedojn, inter kiuj menciindas:

Oportuna navigado — enhavtabelo, hipertekstaj ligiloj, la historio de la transiroj (la «reven-butono» ktp).

La eblo fari rimarkojn kaj legosignojn, konservado de la legostato inter seancoj de legado, eble ankaŭ sinkronigo de la legostato inter pluraj aparatoj de la leganto.

La piednotoj sube de la paĝo (jam priparolita en la ĵusa parto).

La eblo konsulti vortarojn, en la reĝimo aŭtonoma (sen retkonekto), aŭ en la Reto, laŭ la cirkonstancoj. La prezentilo disponigu taŭgajn interfacojn.

Vortodivido. Ĉi tiu grava trajto meritas apartan pritrakton en tujsekva sekcio.

Necesas atenti apartaĵojn aparatajn, interalie tiujn de inka ekrano.

Plurplatforma disponeblo oportuna ĉe pluraparata uzo (temo aparte traktota).

Kapablo trakti diversajn skribosistemojn, interalie la ŝemidan (de dekstre maldekstren) kaj orientazian (en vertikalaj linioj, de dekstre maldekstren), eventuale en kombino kun la sistemo eŭropa (horizontale de maldekstre dekstren) — ekz‑e por esperanta teksto kun hebreaj citaĵoj el Biblio. Tiu aspekto povas esti decida por homoj apartenantaj al la koncernaj kulturaj rondoj; sed por Esperanto (kaj por la alfabetoj cirilaj) tiu problemo estas definitive solvita per Unikodo.

Ĉar ĉi tiu tereno estas la sola (en mia opinio), kie Epubo havas seriozan avantaĝon kompare kun Fikŝenbuko, mi eksperimente faris bitlibrojn (laŭ Epub-2a kaj laŭ Epub-3a) en la ekzota Ŝava skribo (adaptaĵo al Esperanto de fonologia alfabeto inventita por la angla lingvo). Ties alfabeto ne estas normale disponebla en la legiloj, tial necesas enpaki ĝian tiparon en la bitlibron; tiu skribo malhavas kursivon, tial anstataŭe mi uzis maldensigon (samkiel oni faras en la presaĵoj gotikaj, interalie en la germana parto de la Fundamento) — laŭnorme ĝi disponeblas en Epubo per ties stilfolio.

La kapablo voĉlegi bitlibron per voĉsintezilo gravas por blindulo aŭ ŝoforo. Mi tion ne tuŝos (mi provis tion per FB-Ridero, kaj estis agrable surprizita: la voĉlegado estas pli taŭga ol mi supozis).

Vortodivido

Estas du ĉefaj motivoj por uzi vortodividon: ŝparemo kaj belamo. Pli ŝparema uzo de la ekranspaco ebligas vidi pli da teksto sur unu ekranpleno, kaj iomete malpliigi la paĝoturnojn, ĝenajn por la okulo kaj mano. La estetika aspekto ne ĉiam estas klare konsciata: amiko kiu laŭte deklaris la bitlibrojn maltaŭga surogato vidinte ilian prezenton per ADE (sen vortodivido), ŝanĝis sian opinion vidinte ties glatan prezenton (kun vortodividoj) per FB-Ridero.

Fig. 1. Nek glatigo, nek vortodivido. Fig. 2. Glatigo sen vortodivido. Fig. 3. Glatigo kun vortodivido.

Fig. 18. Tri prezentaj reĝimoj de Kulridero: 1. Nek glatigo, nek vortodivido. 2.  Glatigo sen vortodivido. 3. Glatigo kun vortodivido.

Vortodividon povas plenumi prezentilo mem, se tia kapablo estas enkonstruita kaj se la vortodividaj reguloj (vortodivida ŝablonaro) estas al ĝi provizita: tio estas dumlega, aŭ dumprezenta vortodivido. Ĝi disponeblas ekz‑e en Alridero, FB-Ridero, Kulridero. Aŭ la redaktoro povas indiki ĉiujn konvenajn tranĉlokojn en la teksto enskribante en ĝin specialan stirsignon (eventualan streketon). Kelkaj programoj (ekz‑e Calibre) disponigas specialan rimedon por tio. Tian manieron mi nomos redaktora vortodivido.

La redaktora vortodivido liberigas la prezentilon je la bezono scii la vortotranĉajn regulojn de la koncerna lingvo; tamen

  1. Ĝi malebligas tekstoserĉojn: la programo ne trovos la signoĉenon “literaturo”, se en la bitlibro la vorto estas dismarkita kiel “li·te·ra·tu·ro”.
  2. La eventualaj streketoj (kiujn la prezentilo forfiltras ĉe vidigo) riveliĝos ĉe kopiado de la teksto el la libro.
  3. La bitlibra dosiero iomete ŝvelos (sed tio malmulte gravas).

La rolo de la platformo

En komputado platformo estas kombino de aparataro kaj programaro (precipe la operaciumo). Ekz‑e inkekrana legilo funkcianta sub Androjdo; aŭ tekkomputilo kun Vindozo.

Plurplatforma funkciado de prezentilo estas avantaĝa, se sur ĉiuj platformoj ĝi same funkcias — ekz‑e Kulridero estas esence samfunkcia en androjda aŭ linuksa inkekrana legilo, en vindoza aŭ linuksa tekkomputilo.

Aliflanke, estas avantaĝe ke prezentilo funkcianta kadre de iu platformo bone en ĝin integriĝu, uzu ties interfacojn (la internajn kaj la uzulajn), profitu la rimedojn de ties operaciumo (ekz‑e la rimedojn por HTML-5, aŭ la vortodividajn ŝablonojn). Sed uzado de tiaj operaciumaj rimedoj kaŭzas diferencojn en la konduto de prezentilo en diversaj versioj de la operaciumo; ekz‑e la funkciaro de FB-Ridero sub Androjdo-2.3 estas tre diferenca disde ĝia funkciaro sub Androjdo-4.4.

La programaro por inkekranaj legiloj konsiderinde maldevancas la plej ĵusajn oficialajn eldonojn de operaciumoj. Ekz‑e antaŭ du jaroj, kiam mi volis aĉeti «pli modernan» inkekranan legilon, la reganta versio de Androjdo estis 4.4 (KitKat), kaj jam aperis 5.x (Lollipop); sed la operaciumoj de la androjdaj inkekranaj legiloj (min interesis Sony, Barnes & Noble Nook, Onyx) plu restis ĉe 2.x. La hodiaŭ vendataj inkekranaj legiloj havas Androjdon-4.4; sed la aktuala versio estas jam 6.0 (Marshmallow); kaj ĉiel ajn, nuntempe la legiloj kun Androjdo pli nova ol 2.x restas malpli multaj kompare kun la malnovaj, fabrikitaj dum la antaŭaj 6 jaroj.

Tiu operaciuma maldevanco kaŭzas grandegan diferencon en la funkciaro de la epubaj prezentiloj inkekranaj kompare kun tiuj por likvakristalaj platkomputiloj aŭ smartoj1.

Krome, diversaj platformoj havas por la programistoj malsamajn prioritatojn: la androjda klono de FB-Ridero estas multe pli povuma ol la linuksa, kaj la linuksa pli evoluinta ol la vindoza.

En la antaŭa parto mi plendis, ke mi ne konas androjdan prezentilon, kiu realigas Epubon-3an kun ties piednotoj. Nun mi konas du tiajn prezentilojn; ambaŭ funkcias sur Androjdo 4.4 (aŭ pli nova), kaj estas neuzeblaj en miaj ne tiom novaj inkekranaj legiloj; unu el ili (FB-Ridero) havas versiojn vindozan kaj linuksan, kiuj restas ĉe Epubo-2a. (Cetere, ambaŭ androjdaj prezentiloj realigas epubajn piednotojn kun eraroj.)

Tiaj diferencoj ne ekzistas ĉe la prezentiloj fikŝenbukaj. Ilia celo estas prezenti libran paĝon, ne multemediajn efektojn de Epub-3/HTML-5; kaj por prezenti libran paĝon sufiĉas la simplaj bazaj rimedoj, egale disponeblaj en Androjdo-1.6 kaj en Androjdo-6.x.

Mi ne parolos pri prezentiloj por legiloj kun iOS kaj MacOS (malpermesemaj kaj multekostaj), nek pri Kindlo (tro malriĉa je libroj rusaj aŭ esperantaj) — ilin mi neniam uzis.

Adobe Digital Editions

Adobe estis unu el la iniciatintoj de OeB (kies posteulo estas Epubo), do al ĝia prezentilo ADE oni tradicie rezervas honoran lokon en la prezentilaj listoj.

ADE estas destinita por Epubo kaj PDF (nekutima kombino; ĉi tie mi parolos nur pri la Epuba parto). Ĝi funkcias en Vindozo, MacOS, Androjdo. La ĉefa zorgo de la projekto estis ebligi legadon de DRM-ŝlositaj libroj per pluraj aparatoj (kun sinkronigo tra interreta nubo).

Estkiel prezentilo ADE ne estas oportuna. Ĝi pretendas realigi la normon Epubo-3a, sed plejparte restas ĉe Epubo-2a (interalie, la piednotoj, la matematikaĵoj, la epub-3a enhavtabelo ktp ne funkcias). Mankas tia simpla navigilo, kiel reveno al referencanta paĝo (ofte bezonata ĉe la perligila finnota realigo de notoj, tradicia en Epubaj bitlibroj). La instrukcio nenion diras pri vortaro aŭ vortodivido (ADE komprenas almenaŭ vortodividojn redaktorajn).

ADE obeas la enpakitan stilfolion, interalie maldensigon, kaj uzas enpakitajn tiparojn en Epubo — sen eblo anstataŭigi ilin per tiuj de la leganto (ĝenerale, la leganto povas agordi preskaŭ nenion krom zomi kaj transŝalti la noktan/tagan reĝimon).

Oni ofte esprimas la opinion, ke «profesiaj», komercaj programoj estas pli kvalitaj ol la «liberaj» programoj faritaj de volontuloj. ADE estas kontraŭekzemplo (verdire, ĝi estas senpaga — tamen ĝi ja estas firmaa produkto). Ĝi impresas kiel verko de profesiaj indiferentuloj, kiuj strikte realigis preskribitan taskon, sed kiuj mem sian produkton ne uzas. Alie ADE havus, interalie, pli oportunan navigadon.

Malgraŭ sia maloportuno, ADE estas enkonstruata en diversajn librolegilojn (ekz‑e mia Sony-legilo ĝin havis kiel la ĉefan elskatolan legilon; mi kompreneble tuj instalis Kulrideron).

Alridero (AlReader)

La «Prezentilo fare de Alano» (Alan’s Reader) estas tre grandaĝa prezentilo, senpaga por privata uzo, aperinta en la epoko de WinMobile kaj similaj poŝkomputiloj; nun ĝi estas uzata sub Androjdo (komencante de ties praa versio 1.6); plu disponeblas (ne plu evoluigata) versio por Windows XP (Fig. 19).

Ĝi estas elskatole disponebla (eventuale sub alia nomo) en iuj inkekranaj legiloj (ekz‑e en tiuj de «Onyx Boox»), interalie ĉar ĝi havas specialan aranĝon por «rapida» rebildigo (ĉe paĝoturno ktp).

AlReader por Vindozo

Fig. 19. Fikŝenbukaj «Fabeloj» en la Vindoza Alridero.

Alridero komprenas multajn fleksformatajn normojn (sen DRM): fb2, fbz, txt, epub, html, doc, docx, odt, rtf, mobi, prc (PalmDoc), tcr. Fikŝenbukon ĝi komprenas je kontentiga nivelo (kun tabeloj kaj piednotoj, sed sen enpakitaj stilfolioj). Epubon ĝi komprenas je la nivelo de Epubo-2 (do sen piednotoj, enpakitaj tiparoj ktp).

Eblas klienta uzo de multaj vortaraj programoj: ColorDict3, GoldenDict, Fora Dictionary, Dictan, Lingvo, FreeDictionary, HedgeDict, AardDictionary, QuickDict, Slovoed.

Elskatole disponeblas vortodividaj ŝablonoj por 23 lingvoj. Mi aldonis la ŝablonaron por Esperanto, kaj ĝi funkcias.

Multaj prezentiloj ebligas difini 2 apartajn agordarojn, pli aŭ malpli detalajn, por «la nokta» (sen ĉirkaŭa lumo) kaj «la taga» reĝimoj de legado (ekz‑e Fig. 2). Alridero ebligas konservi (kaj laŭplaĉe ŝalti) kompletajn agordarojn, kaj havi pli multe da ili. Interalie sencas havi malsamajn facile ŝalteblajn agordarojn laŭ diversaj tipografiaj tradicioj lingva-landaj, laŭ diversaj etosoj (klasikisma, romantika…) ktp.

Calibre E-book Viewer

La populara konvertilo Kalibro (Calibre), kies ĉefnormo estas Epubo, krom siaj konvertaj rimedoj enhavas tre atentindan prezentilon, kiun mi preferas sub Linukso kiel zorgan realigon de Epubo (en ties 2ª versio). Pli ĝuste, mi uzas ĝin por taksi la kvaliton de la redaktora laboro en epuba bitlibro; bedaŭrinde, tiu laboro ofte malsuperas miajn postulojn, kaj la Kalibra prezentilo malhavas la utilan opcion «Ignoru la enpakitan stilfolion».

Fig. 20 ilustras la problemojn de la epuba tipografio. La bildoj maldekstraj havas formaton proksiman al tiu, kiun celis la redaktoro; ili jes estas belaj. Sed en ŝanĝita formato Michael Warden perdas la kapon, kaj la teksto pri la bebo-porko surtretas la Ĉeŝiran Katon.

Calibre img Calibre img

 

Calibre img Calibre img
Fig. 20. Epubaj bildoj kun enpakita stilo en la Kalibra prezentilo: taŭga aranĝo (maldekstre) kaj misaranĝo ĉe neatendita formato de ekrano/fenestro (dekstre).

Vd Fig. 9, Fig. 13, Fig. 20.

Fikŝenbukon la Kalibra prezentilo prezentas nekontentige: ĝi eĉ ne kompilas la enhavtabelon; la notojn ĝi realigas per finnotoj ktp.

La prezentilo kapablas malfermi PDF-tekstojn (kio estas malofta ĉe fleksformataj prezentiloj), tamen prezentas ilin fuŝe.

La agordoj estas malmultaj, kio estas atendebla en OeB-orientita prezentilo.

Estkiel konvertilo Kalibro taŭge konvertas inter la OeB-devenaj normoj, kiuj plu restas esence tre similaj. Fikŝenbuko principe povus bone konvertiĝi en la OeB-normojn, se la konvertilo bone komprenus Fikŝenbukon (sed Kalibro ne bone ĝin komprenas): estas kiel traduko el lingvo altnivela en maŝinkodon. La inversa konverto (OeB→Fikŝenbuko, ekz‑e Epubo→Fikŝenbuko) estas same problema, kiel traduko el maŝinkodo en altnivelan programlingvon: en la OeB-normoj la strukturo de la libro ne estas esprimata alie ol per tipografia aranĝo.

FBReader

FBReader, aŭ esperantigite FB-Ridero (fo-bo-ridero), estas unu el la plej multeplatformaj prezentiloj, disponebla interalie por Androjdo, Linukso, Vindozo, Mac OS, BlackBerry OS. Ĝi estas senpaga kaj libera.

La programo aperis en 2005, kaj tiam Fikŝenbuko (.fb2) estis ĝia defaŭlta normo. Nun ĝia retejo prezentas ĝin kiel Favorite Book Reader. La aŭtoroj kompreneble rajtas ŝanĝi siajn prioritatojn; tamen bedaŭrindas ke pro la misgvida nomo multaj legantoj mistaksas la kapablojn de Fikŝenbuko laŭ ties nekompleta realigo per FB-Ridero.

Nun la ĉefnormo por FB-Ridero estas Epubo, tamen ankaŭ ĝin ĝi realigas nekomplete: ekz‑e ĝi ignoras la enpakitajn tiparojn kaj stilojn (en la versioj por Vindozo, Linukso kaj la malnovaj Androjdoj). Sekve la bildo pri la Ĉesira kato aspektas (Fig. 21) malpli bele ol sur la dekstra parto de Fig. 20 (ankaŭ por la novaj Androjdoj), sed pli akcepteble ol sur ties parto maldekstra. Aliflanke, ĝi konvene bildigas ambaŭdirektan (bidi) tekston, eĉ en Fikŝenbuko (ekz‑e hebree cititajn bibliajn vortojn meze de ruslingva teksto).

Alice in FBReader

Fig. 21. La kata bildo en FB-Ridero.

Uzeblas la Alridera vortodivida ŝablonaro (ankaŭ esperanta, kaj por Fikŝenbuko, kaj por Epubo).

FB-Ridero por Androjdo-4.1 komprenas elementojn de Epubo-3a, i.a. enpakitajn tiparojn, stilfoliojn kaj piednotojn (prezentatajn ŝpruce). Tamen estas erareto: la tiparo en la ŝprucnotoj ne obeas la stilfolion (sekve la noto povas esti nelegebla, se ĝi bezonas enpakitan tiparon). La enhavtabelon, faritan laŭ la normo Epubo-3a, FB-Ridero ignoras (necesas do uzi la redundan enhavtabelon el la normo Epubo-2a).

Tiu androjda versio demonstras alian eksternorman, sed tre utilan heŭristikaĵon: la ligilojn levitajn en la pozicion de supra indico ĝi povas vidigi kiel ŝprucnoton (konduto ŝaltebla per opcio). Tio pruvas, ke la problemo pri piednotoj estas reala; kaj tio estas solvo pli grava ol la realigo de la normo de Epubo-3a, ĉar da epubaj libroj kun tiaj finnotoj estas miloj, dum da libroj kun laŭnormaj notoj de Epubo-3a estas nur kelkaj demonstraj. Cetere, ankaŭ ĉi tiuj normaj ŝprucnotoj ne respektas la stilojn (Fig. 24).

Ĉefteksto kun levita ligilo

Fig. 22. "Ĉefteksto kun «levita ligilo» en FB-Ridero.

Laŭnorma prezento de finnotoj

Fig. 23. Laŭnorma prezento de finnotoj en FB-Ridero.

Heŭristika prezento ŝprucnota

Fig. 24. Heŭristika prezento ŝprucnota en FB-Ridero.

Sen DRM.

Kompare kun Kulridero, FB-Ridero estas pli pardonema: eĉ se ĝi komprenas malpli da elementoj, ĝi facile ignoras nekomprenaĵojn, do ankaŭ la erarojn kontraŭ XML-skemo (epuba aŭ fikŝenbuka). Tial ĝi iel-tiel prezentas iujn (nenormajn) bitlibrojn, kiujn Kulridero malakceptas.

Gitden Reader: EPUB3 & EPUB2

La korea prezentilo Gitdeno (Gitden Reader) pretendas disponigi la plej kompletan realigon de la normo Epubo-3a en la mondo, kaj mi emas kredi tion.

Gitdeno prezentas nur Epubon kaj nur sur du platformoj: Androjdo kaj iOS. Ĝi estas senpaga kaj ne trudas reklamon. Sed Androjdon ĝi postulas almenaŭ de la versio 4.0.3 aŭ pli novan; sekve ĝi ne taŭgas por miaj legiloj inkekranaj. Mi tamen sukcesis instali ĝin en mian smarton.

Tie Gitdeno sukcesis atingi la lokan vortaron (GoldenDict) kaj ebligis rete konsulti Vikipedion. Vortodividon ĝi ne faras, sed promesas tion per rimedoj operaciumaj (por ties lingvoj) en Androjdo-6.x (mia smarto havas 4.4).

Gitdeno taŭge prezentas skribojn ekstereŭropajn: la ŝemidajn (de dekstre maldekstren) kaj la orientaziajn (en vertikalaj linioj).

Ĝi eminente prezentas matematikon kaj tre fidele obeas la enpakitajn stilojn. La leganto povas legi en la «originala» (redaktore difinita, eventuale enpakita) tiparo — aŭ elekti unu el 4 aliaj tiparoj proponataj por la lingvo de la bitlibro (kial nur 4? kutime oni povas elekti iun ajn el la instalitaj tiparoj).

Fig. 25. La kata bildo en Gitdeno.

Eblas transŝalti tagan/noktan reĝimon kaj zomi la tekston. Ĉar la prezentilo obeas la enpakitan stilfolion, la rezulto povas esti fuŝa (Fig. 25) — mi preferas nigran fonon, kaj ne tro malgrandajn literojn; la rezulta teksto parte aperas kiel «blanko sur blanko», ĝi surtretas la propre bildan parton, kaj restas mallarĝa eĉ sub la bildo. Tio ne estas kulpo de Gitdeno, kiu tre fidele obeis la epubajn preskribojn. La problemon povus solvi opcio malŝaltanta la redaktorajn stilojn (tiaj opcioj disponeblas en FB-Ridero) — sed Gitdeno tion malhavas. La leganto povas malgrandigi la tiparon kaj ricevi la saman aranĝon, kiel sur Fig. 20 — sed tiam por legi la tekston oni bezonos lupeon.

Fig. 26. La teksto de noto restas en la ĉefteksta fluo.

Gitdeno jes realigas la notojn (ŝpruce), tamen kun eraro: la notoj bonorde ŝprucas, kaj eĉ en la preskribita tiparo — sed ili krome restas en la ĉefteksta fluo, kiel ordinaraj alineoj, sur la loko kien la redaktoro metis ilin — do, proksimume kiel la noto en la Kindla «Pikviko» sur Fig. 15 {{Fig. 13 en la LOdE-versio!!}}. Mi elturniĝis kolektinte la notojn en apartan dosieron (notoj.xhtml aŭ simile) kaj foriginte ĝin el la tekstofluo (per <itemref idref="notoj" linear="no"/> en la .opf-dosiero); sed la normo tion ne postulas, kaj en kelkaj modelaj bitlibroj akompanantaj la normon la notoj estas prezentataj kun ĉi tiu eraro (Fig. 26).

Kulridero (CoolReader)

Kulridero (CoolReader) estas libera (GPL) plurplatforma (Androjdo, Linukso, Vindozo) prezentilo kun libera kodo, komprenanta plurajn fleksformatajn normojn: fb2, txt, epub, rtf, doc, tcr, html, chm, pdb, mobi.

Kulridero disponigas la plej kompletan realigon de Fikŝenbuko, kiu estas ĝia ĉefa normo. Ne hazarde granda parto da bildoj en ĉi tiu artikolo estas faritaj per tiu prezentilo (Fig. 1, Fig. 2, Fig. 5, Fig. 9, Fig. 14, Fig. 15, Fig. 17). Sekve de tiu prefero ĝi ne konas DRM-on.

La agordaj menuoj kulrideraj ebligas al la leganto difini siajn stilojn por la ĉefaj elementoj fikŝenbukaj (Fig. 27). Interalie, la agordaĵojn por <poem> oni povas vidi sur Fig. 10.

Stilfolioj kulrideraj

Fig. 27. Stilfolie agordeblaj elementoj en Kulridero.

La Fikŝenbuka normo lasas al la prezentilo la devon kompili la enhavtabelon. Tio estas facila tasko, ĉar la strukturo de la libro estas malimplice esprimita. Fig. 28 demonstras la enhavtabelon de la «Fundamenta krestomatio», kompilitan de Kulridero.

Enhavtabelo de FK

Fig. 28. La enhavtabelo de la «Fundamenta krestomatio» kompilita de Kulridero.

Kulridero uzas la Alrideran vortodividan ŝablonaron (ankaŭ tiun por Esperanto oni povas instali).

La sola el ĉiuj fikŝenbukaj prezentiloj de mi konataj ĝi atentas enpakitajn stilfoliojn en fikŝenbukaj bitlibroj. Tamen surprize, ĝi ne atentas enpakitajn stilfoliojn por Epubo, kie ili estas pli kutimaj. Ĝi ankaŭ ignoras la enpakitajn tiparojn epubajn.

Kaj por Fikŝenbuko, kaj por Epubo ĝi disponigas tabelojn. En Fikŝenbuko la tabelojn oni uzas kiel tabelojn, sed en Epubo tabeloj ofte estas (mis)uzataj por prezenti versaĵojn (Epubo ja ne konas tian tekstospecon). La rezulton demonstras Fig. 29.

Alice-table vojo-table

Fig. 29. Tabelaj versaĵoj en Epubo.

Por la simplaj plattekstoj (kia «La batalo de l’ vivo», Fig. 4) Kulridero sufiĉe trafe kompilas enhavtabelon (sammaniere kiel ĝi kompilas enhavtabelon el la titoloj fikŝenbukaj).

La Fajrovulpaj kromaĵoj

Ambaŭ ĉi-subaj prezentiloj disponeblas kiel oficialaj fajrovulpaj kromaĵoj (plugins). Mi ne provis uzi fajrovulpajn kromaĵojn kiuj ial ne estas registritaj ĉe tiu foliumilo (ekz‑e Azardi).

EPUBReader

Esence ĝi funkcias por Epubo-2a. Certagrade ĝi komprenas la normon Epubo-3a (almenaŭ, ĝi ne paneas ĉe la ŝanĝitaj formoj de la komunaj elementoj; interalie ĝi duone prezentas la enhavtabelon difinitan laŭ Epubo-3a: per peconumeroj, sed sen ĉapitraj titoloj). Esence novajn trajtojn de Epubo-3a ĝi ne komprenas aŭ realigas en la maniero de Epubo-2a (ekz‑e piednotojn per hipertekstaj ligiloj, tamen lasante la tekston de la noto en la ĉefteksta fluo tie, kien la redaktoro ĝin metis).

Agordoj estas malmultaj, kaj navigado ignoras la agordojn fajrovulpajn.

Respektas stilfoliojn (i.a. tiparoj, maldensigo; sed ne majuskletoj). Prezentas matematikaĵojn. Sen vortodivido. Sen DRM.

FB2 Reader

Evidente temas pri prezentilo por bitlibroj fikŝenbukaj.

Kiel konvenas al retumila prezentilo, FB2 Reader funkcias ne en laŭpaĝa, sed en ruluma reĝimo; sekve la piednotojn ĝi prezentas ŝpruce, kiel ni jam vidis sur Fig. 16 {{en LOdE – Fig. 14!!}}. Samkiel ĉiuj fikŝenbukaj prezentiloj krom Kulridero, FB2 Reader ignoras la redaktorajn stilojn; aliflanke, la leganto povas agordi ĉiujn stilojn laŭplaĉe per alia fajrovulpa kromaĵo, Stylish [stajliŝ]. Verdire, tio estas farata per redaktado de .css-dosiero, facila por programisto sed eble problema por ordinara uzanto; nu, oni povas preni iun el la 7 pretaj stildosieroj, disponeblaj en la stilbazo.

fb2pdf

Kiel legi bitlibron fikŝenbukan per legilo kiu Fikŝenbukon ne komprenas (ekz‑e per Kindlo)? La memtruda ideo konverti ĝin en iun OeB-normon donas aĉan rezulton, unue ĉar la konvertiloj (Kalibro k.a.) tre supraĵe interpretas Fikŝenbukon, kaj — pli grave — ĉar OeB-normoj ne sufiĉas por taŭge prezenti tradiciajn librojn. Tial en la fikŝenbuka mondo oni preferas alian solvon: prezenti per PDF, konvertante per fb2pdf.

Formale ĉi tiu Ĝavo-programo estas do konvertilo; simile al konvertilo ĝi funkcias sur «la granda frato» (surtabla aŭ teka komputilo) de la legilo; tamen esence ĝi ja fiksas prezenton de Fikŝenbuka bitlibro laŭ la preferoj de la leganto, simile al Alridero ktp.

La prezentajn agordojn la leganto provizas en aparta stila dosiero, kiu entenu la parametrojn de la legilo (formato, distingivo ktp), kaj la aranĝajn preferojn de la leganto (interalie, ĉu la notojn loki paĝopiede aŭ fine, ktp). Aldone al la multaj agordoj fikŝenbukaj eblas indiki pli fajnajn agordojn PDF-ajn, por la ĝuo de la plej agordemaj legantoj.

Tamen en diversaj legokondiĉoj la preferoj de la leganto povas varii; kaj PDF estas normo fiksformata. Verdire, iuj PDF-prezentiloj povas rearanĝi simplajn tekstojn PDF-ajn, sed ĉe iom malsimpla teksto la rezulto estas malbona. fb2pdf ebligas krei «duoblan prezenton», t.e. en unu rezultan PDF-dosieron paki du prezentajn versiojn generitaj laŭ du malsamaj uzulaj stildosieroj (kiuj povas preskribi malsamajn tiparajn gradojn kajaŭ aliajn stilajn agordojn), tiel ke poste la leganto povu transŝalti kaj legi laŭplaĉe jen en unu, jen en la alia prezenta stilo.

La evidenta kosto estas la memoro: ekz‑e fikŝenbuke Georgo_Dandin.fb2.zip okupas 59 Kbajt; ĝia prezento en (la unuobla) PDF pezas 574 Kbajt, preskaŭ 10-oble pli malŝpare.

La programo estas liberkoda, tial mi senprobleme aldonis mian vortodividan ŝablonaron esperantan, kaj taŭge ĝin funkciigis.

Verkite en Ĝavo, ĝi funkcias sur diversaj platformoj, kaj produktas PDF-version por ĉia ajn legilo (aŭ printilo), kiu scipovas PDF-on. Por Linukso, Vindozo kaj MacOS ekzistas grafikaj uzulinterfacoj.

Fakte, tiu solvo realigas la originan koncepton de la kreintoj de Fikŝenbuko, kiuj intencis fari laŭenhavan skemon, konforme al la principoj de SGML kaj XML.

Konkludo

Granda parto de ĉi tiu studaĵo prezentas kontrastigon de du konceptoj pri tio, kio estas bitlibro.

Unu koncepton reprezentas Fikŝenbuko. Ĝi esprimas la strukturon de libro tradicia, kun ties hierarkio de tekstaj sekcioj (partoj, volumoj, ĉapitroj ktp), tekstospecoj (versoj, alineoj, titoloj, notoj ktp), du emfazaj rimedoj (kutime prezentataj per kursivo kaj graseto).

La alian koncepton reprezentas Epubo. Ĝi celas verkojn alispecajn, avangardajn, teorie ĝi ebligas fari efektajn bitlibrojn «kun muziko kaj pafoj». Eble tiaj estos la libroj de morgaŭ; mi ja vidas, ke junuloj legas librojn (se entute ili legas ilin) alimaniere ol mia generacio. (Tamen reale la epubaj libroj plejparte restas en la kadro tradicia, kaj plimulto da epubaj prezentiloj apenaŭ superas la kapablojn de la malnova Mobipocket.)

Legante bitlibron fikŝenbukan mi sentas min en libreca etoso; legante libron epuban mi sentas HTML-on (kio ĝi fakte estas).

Epubo pensigas min pri la infanaj libroj faldofiguraj2. Efektive, la plej belaj libroj epubaj kiujn mi vidis, estis libroj porinfanaj, kun multaj efektaj trukoj, «tintiloj kaj fajfiloj» (angle bells and whistles), kun «bantoj kaj ruŝoj» (ruse «бантиками и рюшечками»); tamen tio estas iom aparta librospeco. Por la tradiciaj libroj seriozaj Epubo estas malpli taŭga ol Fikŝenbuko. (Mi tamen koncedas, ke animaciaj bildoj povas esti utilaj en bitlibro serioza; tiel mi mem uzis tiajn ilustraĵojn en la HTML-versio de ĉi tiu artikolo; sed tio povas aperi nur en libroj nove verkitaj speciale por perkomputila legado.)

Epubo (samkiel PDF) estas normo de redaktoro: la redaktoro antaŭdecidas pri ĉiuj detaloj de la prezento; la leganto estas pasiva konsumanto. Fikŝenbuko ebligas kunlaboron de redaktoro kaj leganto: la detalojn de la prezento regas la leganto; sed por ebligi tion al la leganto la redaktoro devas ĝuste dismarki la tekston, apartigi la pecojn videblajn al kaj manipuleblajn de la leganto.

Por la komercistoj gravas, ke Epubo (kaj la aliaj OeB-devenaj normoj) posedas DRM-on. Fikŝenbukon oni ofte priskribas kiel «popolan normon», kiu malhavas ian ajn seruron.


1. smarto: portebla, poŝa aparato, kombinanta funkciojn de poŝtelefono, fotilo kaj poŝkomputilo, kapabla ineragi kun aliaj komputilaj sistemoj kaj la Interreto. (De la angla smartphone).

2. faldofigura libro: porifana libro kies paĝoj entenas falditajn figurojn, kiuj ĉe malfermo de la paĝoparo leviĝas kaj formas 3-dimensiajn scenojn (angle pop-up books) — kiel demonstras jena bildo prenita el Vikipedio:
Infana faldofigura libro.
Infana faldofigura libro.