Pro Iŝtar. — Romano el la antikva Babela historio originale verkita en Esperanto. Per la Ŝava alfabeto transskribis Sergio Pokrovskij.

Elektu tiparon:

Serifa Senserifa Skribeska Latina

pro ·iŝtar

ĉapitro unua. renkonto

nokta mallumo kovris la landon araban. estis la horo antâ la matena krepusko en la vasta altplataĵo de la nordorienta parto de ·arabujo, nomita «lando ·uc». stela baldakeno, ornamita kvazâ per milionoj da tremetantaj diamantoj, etendiĝis super mistere silenta pejzaĝo. timiga blekado de leonoj kaj hienoj, kiu interrompadis la silenton, jam ĉesis, kaj nun la tuta, virga naturo ŝajne ĝuis la plej profundan ripozon, ĝis la suno vekos ĝin al nova, ĝoja aktiveco.

tamen ne mankis signo de homa vivo. sur malgranda altaĵo vidiĝis neforta ardo de estingiĝonta fajro, kiu ĵetis rubenoruĝan lumon sur altkreskan, senmovan figuron de viro, staranta kelke da paŝoj for de ĝi. se facila venteto okaze ne flirtigus la randaĵon de lia baŝlikosimila kapovesto, oni pensus, ke ĝi estas senviva statuo. la viro, kiu estis vestita per longa mantelo el ŝafofelo, peze apogis sin per ambâ manoj sur longa, per tufo ornamita lanco, tenante la kapon kaj la ŝultrojn iom klinitaj antâen. la lumo de la mortanta fajro vidigis el inter la randoj de la kapuĉo vizaĝon kun bruna barbo. profunda enpenseco kaj malĝojo sin pentris sur tiu vizaĝo, kaj liaj malhelaj okuloj reve rigardis en la mallumon de apuda valeto. steloj post steloj, en sia majesta, silenta irado malleviĝis en la okcidento, kaj malaperis trans neklare siluetita horizonto.

ankorâ tie la viro staris, senmove; stranga vidaĵo! la brilega ·siriuso alproksimiĝis al la hordo de la granda nekonatejo, kaj jam pala, flavruĝa lumo ekkolorigis la orientan ĉielon, kiam la solulo malrapide levis la kapon, kaj direktis la rigardon al la ·plejadoj, briletantaj super li. dum momento la malgajeco de lia vizaĝo cedis lokon al esprimo de espero kaj preskâ ĝoja, arda sopiro.

– amataj steloj, – li diris mallâte, – bonekonataj, kiel la trajtoj de la amatoj, kiuj ne estas plu. kiel mirinda estas la mano, kiu senerare vin gvidas! kaj ĉu ne gvidas tiu sama mano, same senerare, la homajn aferojn, la sekretajn aferojn de koroj, dediĉitaj al vi? mi ne petas, ·eternulo, ke vi lumigu per brila lumo mian teran vojon. donu al mi nur en la koro radieton, trankvilon, kaj helpu al via sklavo ekpaŝi sentime; sen timo pro mi mem; pro miaj duboj; pro mia … pasio!

rimarkante la malaperon de la brila stelo, li subite rektiĝis kaj rigardis la orientan ĉielon. ne pli frue ol tiam, li sentis, ke liaj membroj rigidiĝis de la malvarmo.

– unu duonon de kaŝbuo [1] plu, – li diris al si, – ĝis plena taglumo; du kaŝbuojn plu, kaj eble mi vidos ·lemuelon, ·ĥaranidon, la senripozan agemulon, kiu tamen posedas tian mirindan animpacon.

[1kaŝbu â kazab = 2 horoj. en ·babel kaj apudaj regionoj la tago kaj la nokto dividiĝis ĉiu en 6 kaŝbuojn â kazabojn de du horoj.

la granda taglumiganto plenumis preskâ kvaronon de sia flama vojo. la tranoktinto troviĝis jam kelke da mejloj for de sia soleca haltejo, kaj nun vigle iris suden lâ longuzita karavanvojo, portante sian pezan mantelon per la lanco, metita trans la maldekstra ŝultro. li surhavis blankan, zonitan tunikon kun mallongaj manikoj, kiu lasis preskâ tute nudaj sunbrunigitajn brakojn kaj, malsupre de la genuoj, fortmuskolajn krurojn. liaj piedoj estis vestitaj per ledaj sandaloj. ĉirkâ la muskolaĵo de la maldekstra brako li portis oran braceleton kvin centimetrojn larĝan, kaj ornamitan per seso da grandaj turkisoj; kaj ĉirkâ la kapo similan, sed malpli larĝan kaj malpli dikan strion, ordotenantan al li la kapoveston. sur ĉi tiu strio brilis, en la mezo de la frunto, aro da belaj briliantoj en formo de rikoltilo â kvaronluno; kaj ĉe ambâ flankoj vidiĝis aroj da malgrandaj turkisoj, iom serpentosimile aranĝitaj. la fizionomio de la viro, kiu havis la aĝon de kvardek jaroj, estis alloga, pensema kaj nobla. lia tuta sinteno estis plena de digno.

la regiono, tra kiu li pasis, estis bela kaj ridetanta en la matena sunlumo. ondoformeco de la tero, kaj multaj disaj aretoj da arboj, pleje kverkoj, terebintarboj kaj cipresoj, donis al la pejzaĝo tre plaĉan aspekton. sed la tuta lando estis ankorâ virga, kaj la sola homa signo estis serpentumanta, ŝajne senfina karavanvojo.

atinginte la supron de malgranda altaĵo, la viro ekvidis en kelka malproksimeco la atendatan de li karavanon, envolvitan en polva nubo. ĝi estis longa karavano kun pli ol kvindek kameloj, el kiuj tri kvaronoj estis peze ŝarĝitaj per komercaj pakaĵoj kaj tendaĵoj. kiam la vojaĝistaro sufiĉe alproksimiĝis, la viro faris signon per svingo de la mano. tiu signo tuj ricevis respondon per simila mansvingo de unu el la unuaj karavananoj. momenton poste la respondinto dekameliĝis, donis la bridon al kunrajdanto, kaj rapidpaŝe venis antâen. li estis vestita per ruĝebruna tuniko kaj griza, polvokovrita mantelo, vasta kaj malpeza, kiu gaje flirtis en la vento pro la rapida, energia moviĝado de la portanto. lia kapovesto estis malvasta ĉe la supro, ligita ĉirkâ la frunto per simpla rubando, sed pendis en faldoj sur la ŝultroj. la parte nudaj brakoj kaj kruroj, kiujn la tuniko lasis vidiĝi, estis maldikaj. lia tuta, iom malgrasa korpo estis tre fleksebla kaj facilmova, elmontrante muskolan energion kaj mensan viglecon. ne estus facile, per unu rigardo, konjekti lian aĝon. longa, griziĝanta barbo supozigis alproksimiĝon al maljuneco, sed liaj viglaj, lumaj okuloj kaj lia juneca moviĝado ŝajne kontrâdiris tiun supozon. se forestus la griziĝanta barbo, oni pensus, ke li havas la aĝon de ne pli ol kvindek kvin jaroj. efektive li estis preskâ okdekjarulo.

ambâ viroj haltis momenton je interspaco de dekkelke da paŝoj, kaj profunde klinsalutis; poste, levante la manojn, ili rapidpaŝe alproksimiĝis kaj ĉirkâbrakis unu la alian. la pli maljuna viro kisis sian amikon sur ambâ vangoj, kaj diris ĝoje, tamen kun deca seriozeco:

– la ·eternulo vin benu, ·omar.

– dio estu kun vi, ·lemuel, – respondis la alia fervore, kun mieno plena de amo kaj respekto. – mi ĝojas, ke vi alvenis. la karavano malfruas jam plenan tagon.

– jes; unu kunvojaĝanto el ·uzal malsaniĝis survoje kaj mortis antâ tri tagoj; tial la malfruiĝo. sed, de kie vi venas, ·omar, tiel frue en la tago?

– mi vizitis, lâ mia kutimo, la karavanrenkontejon ·padar por aĉetado. la karavano el ·damasko jam alvenis hierâ matene, iom pli frue ol oni atendis. en la vespero mi malplezuriĝis ĉe la konduto de multaj babelaj kaj feniciaj komercistoj pro iliaj blasfemaj kaj malĉastaj paroloj en la gastejo de ·modad, la kadmonido; kaj mi preferis solecon sub amika stelaro. mi do pasigis la nokton sola, mezdistance de ĉi tie. verdire, mi volis, antâ nia renkontiĝo, ordigi al mi la pensojn; mi volis estigi en mia internaĵo iom li klaran bildon de la multaj aferoj, kiuj embarasas kaj premas mian koron. ho, ·lemuel, mi sopiris kun granda sopiro al via saĝa konsilo, al via trankviliga kunuleco. vidi vian vizaĝon estas por mi kiel ekbrilo de la suno post nokta uragano.

·lemuel rigardis la pli junan viron kun grava mieno. en liaj grizaj, penetremaj okuloj montriĝis sincera kunsento kaj malkaŝa korinklino.

·omar, – li diris, – mia konsilo kaj multo krom tio ĉiam ja estas je via dispono. sed, ĉu vi estas inklina atenti mian konsilon? jam ĉe mia lasta vizito en ·betraĥ mi penis forpeli el via koro nubon de malĝojo; sed nun eĉ pli malhela ombro kuŝas sur vi, kaj ŝajne ankorâ pli peza malfeliĉo premas al vi la koron. via senorda barbo tion ja montras.

– pro kompreneblaj kâzoj.

– kiaj?

la viro kun la ora strio ĉirkâ la kapo ne tuj respondis. li kondukis ·lemuelon for de la karavano, je distanco de unu ŝtonĵeto; kaj dum kelka tempo la du viroj iris flankon ĉe flanko, ne parolante. la kapo de ·omar estis klinita, kaj lia vizaĝo aspektis pensema, kvazâ li serĉas ĝustajn vortojn, por esprimi siajn neklarajn pensojn. fine li ekparolis:

– la suno trapasis ok stelbildojn de la zodiako, de kiam ni priparolis la staton de nia lando ĉe nokta fajro antâ mia tendo en ·betraĥ; kaj ni same opiniis, ke tiu stato estas priplorinda. hodiâ ĝi, efektive la stato de la tuta mondo, estas ankorâ pli malbona ol tiam. ĉirkârigardu! krom nemultaj disaj fideluloj, la tuta mondo dronas en demonadoraĉo; kaj la morala stato konformiĝas al la malvirtaj karakteroj de la falsaj dioj. ĉu vi iam âdis pri la malnova, pura kredo inter la disiĝintaj posteuloj de ·jafet? vi konstante travojaĝas la landojn de la ĥamidoj: la ĥaldeoj; la triboj loĝantaj lâlonge de la orienta kaj suda marbordoj de ·arabujo; la egiptoj; la kanaanidoj kaj tiel plu. ĉu ili ne ĉiuj jam delonge forlasis la servon al la ·eternulo, kaj tute perdiĝis en la plej absurdaj kaj malvirtaj kredaroj? restas la ŝemidoj. kio fariĝis el la posteuloj de la grandaj patriarkoj, ·abraham, ·isaak kaj ·izrael, la sanktuloj, al kiuj la okuloj de la fideluloj sin turnadis? la izraelidoj ankorâ estas en la lando egipta. la ·eternulo estas por ili preskâ nur nomo. la riĉaj kampoj grasigis al ili la koron; kaj ŝajnas, ke ili tute malatentas la altan destinon proponitan al ili.

– vi troigas, ·omar. mi scias, ke inter ili troviĝas ne malmultaj, kiuj ankorâ alkroĉiĝas al la promesoj donitaj al la granda princo ·abraham.

– mi ĝojas tion âdi; sed kio fariĝis el la ceteraj posteuloj de ·abraham: la iŝmaelidoj kaj la filoj de ·ketura; la esavidoj? nenio krom rabistoj kaj gorĝotranĉuloj. la idoj de ·lot neniel superas ilin, nek la multenombraj triboj de la joktanidoj en via lando, kiuj jam delonge fordonis sin al fetiŝismo kaj adorado al la steloj, anstatâ al la ·kreinto.

– ree vi troigas, amiko, – trankvile respondis la grizbarbulo. – mi komercadas inter ·nineve kaj ·bubastis kun multaj komercistoj, kiuj ne meritas tian severan juĝon; kiuj, male, estas honestaj en negocoj.

– jes, kiam honesteco estas pli profitema ol friponeco.

ne atentante ĉi tiun diron, ·lemuel dâre parolis:

– vi ankâ malmemoras la hik-ŝasu [2], la posteulojn de ·ŝem. kio ajn estus iliaj nunaj pensoj pri la ·eternulo, ili ne estas idolanoj. plue, ĉu ne troviĝas kredo en ·teman, kaj saĝo en la lando edoma?

[2]  â hiksosoj.

– buletoj da oro en sabla dezerto; solecaj floroj en sovaĝejo, kiujn viaj indulgemaj okuloj vidas. sed fine, ni rigardu mian propran hejmlandon. eble vi ne povas prezenti al vi la insidajn klopodojn de la babela pastraro, delogi la jam nemultajn fidelulojn, kaj semi la pereigajn semojn de sia satandevena kulto. la kulto de ·iŝtar [3] jam havas inter ni multe pli da sekretaj anoj, ol vi eble supozas. kelkaj el niaj junulinoj sekrete kunvenas ĉe la somera solstico, por priplori la morton de ·tamuz kaj la foreston de ·iŝtar en la subtera mondo. ofte ni âdas en la nokto, el tendoj kaj el luksaj domoj, belsonajn, sed vere blasfemajn himnojn al la diino de la amo, kiel fonto de la plej amaj kaj sanktaj sentoj. ili enhavas por malfirmanimaj gejunuloj la plej allogajn kaj fantaziajn ideojn pri naturaj interrilatoj kaj pri la interna, spirita vivo. la imago flamiĝas, kaj sentamo sekvas. ho, ·lemuel, ĉu venos ankâ ĉi tien la senhontaj ritoj el ·uruk kaj ·babel, por malvirtigi la tutan landon? memoru la gefilojn de ·ijob. dio, vidante ilian malvirtiĝon, juste pereigis ilin kaj multajn aliajn. per tio li senigis ·ijobon je kordoloroj eĉ pli akraj ol li jam suferis.

[3]  ·astarto.

la polvokovrita vojaĝisto nun interrompis la parolanton, kaj ekkriis:

·ijob! kiel fartas via amata amiko kaj mia? mi jam âdis en malproksima ·saba, ke dio mirinde benadis lin, kaj ree kovras lin per honoro kaj favoro.

radio de ĝojo eklumigis la seriozan vizaĝon de ·omar. kun emocio li respondis:

– tiu famo estas ĝusta. lia sortoŝanĝo vere estas tiel miriga, kiel subita estis lia antâa malfeliĉo.

– nu, ĉu tio ne pruvas, ke liaj suferoj estis nur dia provotempo?

– mi neniam dubis pri tio; sed, malfeliĉe, la fido de multaj malfortiĝis per liaj teruraj travivaĵoj. ankorâ mi demandas min, kial …

– kial? – tuj rediris ·lemuel, – mi demandas min «kiel» ĉio ĉi tio fariĝis. mi diras al vi, ·omar, ke mi ne ripozos, ĝis mi malkovros la misterojn ĉirkâantajn la malfeliĉaĵojn de ·ijob. mi jam pensas, ke mi estas sur ĝusta vojo. demandadi sin «kial» faras ĉi tion â tion la ·eternulo, kaj plendadi pri la malbonegaĵoj en la mondo, tio egalas dubadon pri lia saĝo. ĉu la nuboj demandas: kial ni peliĝas orienten â okcidenten? â ĉu la marondoj demandas: kial vi furiozigas nin? dum vi plorĝemas, mi agas.

– volonte kaj danke mi profitas vian saĝon, ·lemuel, antâ kiu mia scio estas nur malsaĝo. mia koro instigus min meti la manon sur mian buŝon, se mi ne sentus, ke, esplorante la «kialojn», mi nur penas firmigi mian fidon en tempo, kiam disfalas la kredo de tiom da homoj; kiam ektremas ĝuste la fundamentoj de ĉio, por ni sankta. – vidante en senpacienca gesto de ·lemuel, ke ĉi tiu ree volas interrompi lin, ·omar eklevis la manon, kaj milde parolis plue:

– âskultu min pacience, saĝa amiko. mi ne volas ĉi tie denove starigi diskuton pri tiaj malsimplaj demandoj, kiujn vi ne ŝatas; prefere mi petas vin, lumigi per via saĝo la mallumon de mia vojo. sciu do, ke jam delonge mi ne povas forĵeti suspekton, ke mi estas celo de sekretaj, misteraj intrigoj. ĉi tiuj intrigoj estas por mi des pli misteraj, ĉar mi ne havas malamikojn, kun escepto, eble, de homoj, kiuj estas malamikoj al nia prapatra maniero servi dion.

·lemuel enpense ekbalancis la kapon.

– jam dufoje – ·omar dâre parolis, – iu faris atencon kontrâ mia vivo per veneno. iu â iuj persiste penas kalumnii min tiel, ke mi preskâ ne scias, kiu estas mia vera amiko, kaj kiu vere kredas je mia honesteco. nekonatoj kaj trapasantoj penadas malpaciĝi kun mi, dum aliaj volas per diversaj rimedoj konsentigi min forlasi la landon de miaj prapatroj, kaj ekloĝi en ·babel. kelkaj eĉ parolas delogeme pri ebleco penetri en la misterojn de la postmorta vivo per interrilatiĝo kun demonoj [4].

[4]  mortintaj herooj, adorataj kiel dioj.

·lemuel ree balancis la kapon kun serioza mieno. post kelkmomenta silento ·omar dârigis:

– pluan kâzon de mia malĝojo vi ja konas: hodiâ estas la dua reveno de la tago, kiu rabis al mi la amatajn filetojn kaj ilian patrinon per unu terura sortobato.

·omar ĉesis paroli, kaj la du viroj ree iris dum kelke da minutoj, flankon ĉe flanko, ne parolante. superrega kordoloro silentigis unu, kaj respekta kunsento la alian. fine ·lemuel parolis:

– mi ne malestimas vian malĝojon, ·omar. mi kunsentas kun vi en viaj afliktoj. tamen, mi ne povas deteni min de admono: via malĝojo estas kâzata grandaparte de tro malvasta perspektivo. via spirito estas katenita de memforĝitaj katenoj; kaj viaj pensoj tro multe loĝas en via propra interno. vi estas juna kaj riĉa: vojaĝu tra la vasta, bela mondo, kiun dio plenigis per belaĵoj kaj bonaĵoj por nia ĝuado kaj nia profito; kaj via animo malpeziĝos kaj feliĉiĝos. eliĝu el la malvasta rutino de via vivo; eliĝu el vi mem! kiom da tempo vi kaj viaj amikoj en ·betraĥ senutile pasigas, plorĝemante pri la stato de la mondo, anstatâ agi! mi senpacienciĝas pri viaj senfinaj, sencelaj diskutadoj pri senutilaj subtilaĵoj. kian utilon iam donis al vi la longaj rezonadoj kaj harofendadoj kun ·bildad, kun ·zofar kaj ·elifaz kaj aliaj? ili paradas sian ekstere senmakulan justecon; kaj per sia malvastanimeco kaj sia malsincereco forpelas la nemultajn fidelulojn, kiuj ankorâ restas en via lando. kaj dume vi ĉiuj fariĝas blindaj je la politikaj, socialaj kaj spiritaj danĝeroj ĉirkâantaj vin. kiam fine vi vekiĝos el viaj meditoj, vi estos tiel senhelpaj, kiel vespertoj en sunlumo. ĉu iam venis en vian kapon suspekto, ke ·ijob estis viktimo de konspiro de fanatika pastraro, kiu volas ĉiurimede elradikigi la kredon al ·jehova, kaj firmigi adoron al ·merodaĥ kaj ·iŝtar kaj la tuta arego da malsuperaj dioj? ili malsukcesis. vin gardu, ho ·omar, ke, celante vin, ili ne sukcesu!

·omar rigardis sian amikon iom maltrankvile. kun sincera respekto li respondis:

– niaj temperamentoj estas ja malsimilaj, ·lemuel: vi estas tre agema, iom impulsema kaj, eble, kelkafoje eĉ senpacienca. ni, en la trankvileco de nia kamparo estas pli meditemaj. ni amas diskutojn. vi ne amas ilin. ofte mi pasigis feliĉajn kaj profitajn vesperojn antâ la tendo de ·ijob, priparolante la profundajn aferojn de ambâ mondoj. ne malofte tiam la malsaĝo de babilemuloj vidigis en bela lumo la saĝon kaj la virtojn de nia aminda amiko. tamen mi devas konfesi, ke via parolo enhavas multon da vero kaj bonan konsilon. mi konservos ĝin en mia koro. sed mi nur aludis la aferojn, pri kiuj mi deziras konsiliĝi kun vi, kaj mi tre esperas, ke vi ne akompanos ĉi tiun karavanon al ·babel, sed pasigos kelkan tempon kun ni en ·betraĥ. ·ijob sopiras revidi vin. liaj travivaĵoj kaj lia nuna prospero pli profundigis lian internan vivon; kaj lia ŝanĝita animstato sendube ĉarmos vin, malgrâ via emo rigardi ĉion per la okuloj de praktikemulo.

·lemuel volonte konsentis, dirante, ke post seninterrompa vojaĝado en la dâro de ses monatoj li bezonas ripozon, kaj ke la reviga trankvileco de la paŝtejoj en la lando ·uc allogas lin tiel forte, kiel la plezuro revidi amatajn amikojn. dum li parolis, stranga rideto flirtis trans lia vizaĝo. ·omar vane penis diveni la signifon de tiu rideto, sed ne kuraĝis peti klarigon.

ĉapitro dua. antikva foiro

la du amikoj alvenis al ·padar, grava renkontejo de karavanoj, iom post tagmezo, du horojn post la alveno de la vojaĝistoj el la sudo de la lando. vivegaj, bruaj scenoj sin prezentis antâ ili. ĉi tie, en ekstremaĵo de la malgranda urbo, kuŝis dormeme en la ombro de terebintarboj aro da kameloj, ĉirkâitaj de la ŝarĝoj deprenitaj de sur iliaj dorsoj. tie, inter aro da disaj palmoj, novalvenintoj starigis tendojn, dum virinoj pretigis manĝaĵojn. bruemaj buboj interpuŝiĝis, proponante sian servon, kriegante kaj malpaciĝante. en alia, pli centra parto de la urbo, interŝanĝado, vendado kaj brokantado jam estis en plena fluo. sur stabloj, mataĵoj â sur la herbo elmontriĝis multespecaj komercaĵoj: iŝmaelidoj kaj midjanaj komercistoj alportis el ·egiptujo kosmetikojn, parfumojn, juvelojn multekostajn, delikatajn tolaĵojn kaj tiel plu. sabaanaj karavanistoj el ·dedan brue asertis la superecon de siaj hindaj spicoj kaj oraj ornamaĵoj super similaj komercaĵoj el ĉiuj aliaj landoj. same brue kaj eĉ pli insiste, kanaananoj proponis siajn tapiŝojn, lanajn ŝtofojn kaj tranĉilaĵojn el ·damasko. dume senditoj de la babela pastraro vendis, senbrue sed persiste kaj elokvente, amuletojn kontrâ la potenco de malbonaj spiritoj; statuetojn de la diino ·iŝtar; rozariojn de la «·sankta ·koro» â ringojn ĉiuspecajn kun kabalaj surskriboj.

multaj karavanistoj kaj aĉetantoj salutis ·lemuelon kun signoj de respekto, lâ la salutmaniero de sia lando. al ĉiuj ·lemuel respondis afable, sed kun dignoplena sinteno: la ·eternulo, kreinto de la ĉielo kaj de la tero, benu vin.

la homaj loĝejoj en la ĉirkâaĵo de la urbo estis plejparte tendoj. ĉi tie kaj tie vidiĝis ŝtonaj teretaĝaj konstruaĵoj, ĉirkâitaj de boskoj el diversaj arboj. kelkaj el ili, sufiĉe grandaj, montris nur altan, eksteran muron kun unu pordego. preskâ ĉiuj pordoj estis fermitaj; nur malmultaj donis vidon al mallarĝaj vestibloj â neinviteme aspektantaj koridoroj. en la mezo de la urbo troviĝis kelke da grandaj, ŝtonaj domoj kun plataj tegmentoj, konsistantaj el du â tri etaĝoj. ĉi tiuj domoj estis neregule kaj krude konstruitaj, kaj, tre kredeble, estis loĝataj de nombro da malriĉaj familioj. en tiu kvartalo troviĝis ankâ seso da gastejoj, grandaj kaj malgrandaj. la gastejo, al kiu ·omar kaj ·lemuel sin direktis, estis elstare la plej granda, kaj vizitadata de la plej riĉaj vojaĝistoj. aleo da cipresoj kondukis al granda malfermaĵo en alta, ekstera muro, konstruita el glazuritaj brikoj. tra tiu malfermaĵo estis videbla la interna, vasta korto. la du amikoj eniris grandan vestiblon, flankumitan per vicoj da kolonoj. el unu flanka loĝio vigle elpaŝis ·modad, la gastejomastro, interfrotante al si la manojn kun tro humila, komplezaĉa rideto sur la senbarba vizaĝo. li bonvenigis ·lemuelon kun multaj profundaj klinsalutoj kaj ripete eldirita deziro, ke la «·eternulo» lin benu. (cetere li elvokadis la benojn de diversaj dioj kaj diinoj sur la kapon de siaj gastoj, lâ iliaj kredoj.)

·lemuel respondis lâ sia kutima, dignoplena maniero, sed kun iom malvarmeta sindeteno. la kadmonido salutis ·omaron kun montro de surprizo, kiu enhavis, tamen, ion malsinceran, demandante lin, kie li pasigis la nokton kaj la tutan matenon. ·omar iom malplezure respondis:

– sub la steloj, ·modad. se vi ne bridos la malpurajn buŝojn de kelkaj el viaj gastoj, vi perdos la favoron de ĉiuj bonmoraj vojaĝistoj.

ne atentante la senkulpigojn de la domomastro, la du viroj iris antâen en la korton. en la mezo de vasta, rektangula spaco vidiĝis ovala lageto kun fontano, ĉirkâita de deko da negrandaj arboj. tri flankojn de la korto formis vicoj da gastoĉambroj, plejparte nur senpordaj ĉeloj. sur la dekstra, suda flanko, tamen, troviĝis nombro da pli grandaj kaj luksaj ĉambroj, antâ kiuj multekoloraj baldakenoj invite proponis agrablan ombron. aretoj da viroj kuŝis sur molaj tapiŝoj en la ombro de la arboj â de la baldakenoj, â sidis sur la ŝtona rando de la lageto, vigle interparolante. preskâ ĉiuj estis, supozeble, komercistoj, vendantoj kaj aĉetantoj, kiuj sin retiris tien, por pli oportune kaj trankvile fari siajn negocojn.

ĉe unu flanko de la enirejo, lâlonge de la korto, troviĝis vasta, publika ĉambro kun verando. ĉi tie sidis sur tapiŝoj disaj grupetoj da viroj. ili estis komercistoj, farantaj kontraktojn sub la gvido de skribistoj, interpretistoj â spertuloj pri la leĝaro de ·ĥammu-rabi [5]. la skribistoj lerte skribis la dokumentojn per grifeloj sur malseke mola, enkadrigita brikaĵo. aliaj, pograndistoj, dungis kolportistojn, kiuj devis kvitanci liston de la vendotaj komercaĵoj, kaj surskribi la kondiĉojn de la interkonsento.

[5]  reĝo de ·babel, 2327 ĝis 2284 antâ ·kristo; en la ·biblio nomita ·amrafel. vidu ·genezo 14:1.

tuj kiam ·omar kaj ·lemuel eniris la korton, viro elvenis el unu el la baldakenohavaj ĉambroj, kaj, salutinte ·omaron kun granda respekto, informis ·lemuelon, ke ĉio estas aranĝita, kaj ke du komercistoj el ·damasko atendas lian alvenon, por konfirmi la negocon preparitan de li. la viro, mezaĝulo, estis ·hagaj, iama sklavo, al kiu ·lemuel redonis la liberecon, kiel rekompencon por eksterordinare fidela servado, kaj al kiu li konfidis la prizorgon de gravaj negocoj. la sinjoro levis la sklavon al pozicio de konfidato kaj amiko, kiu repagis tiun honoron per kortuŝa aldoniteco.

dum ·lemuel konfirmis siajn negocojn, ·omar refreŝigis sin per lavo kaj manĝo, kaj poste ripozis mediteme sur la rando de la lageto en la korto. subite lia medito interrompiĝis de bruo ekster la gastejo. tra la larĝa pordegejo li ekvidis infanojn amasiĝi, kaj âdis ilin brue voki unu al aliaj:

– venu infanoj; venu rapide; nova belega karavano alvenas!

viroj kaj virinoj haltis, kaj ĉiuj rigardis en la sama direkto, mallâte interparolante, kvazâ ili interŝanĝas sekreton. la koro de ·omar tuj eksaltis, kaj trudis al li la demandon:

– ĉu tio povas esti – ŝi? la unua impulso instigis lin eliri por rigardi la kavalkadon, sed tuj poste li venkis tiun deziron. sento de digneco retenis lin. nombro da scivolemaj gastoj, tamen, kaj la gastejomastro eliris sur la straton, kaj pligrandigis la amason, kiu jam ĉirkâis la alvenintojn. post nemultaj minutoj ·modad, la kadmonido, revenis kaj rekte aliris ·omaron kun dignoplena sinteno, kvazâ li estas portanto de tre grava komuniko.

·omar, mia sinjoro, – li diris, – ·zalmuna, la ·belulino, mia sinjorino, honoris min per ordono. ŝi petas vin elveni kaj interparoli kun ŝi.

·omar tuj leviĝis kaj, ne parolante, eliris. en lia koro diversaj emocioj furioze interbatalis: ĝojo, maltrankvilo, espero. ne malproksime de la enirejo en la gastejon, apud la kapo de la cipresa aleo, staris vico da belege ornamitaj kameloj, ĉirkâitaj de duonnudaj infanoj. la plenkreskuloj, ne malpli scivolaj, sin tenis je kelka distanco, pro respekto.

sur la unua duo da bestoj, starantaj flankon ĉe flanko, sidis du viroj, tute same vestitaj per blankaj tunikoj, kaj armitaj per longaj lancoj kun grandaj ruĝaj kvastoj. ambâ viroj estis dikaj kaj senbarbaj, kun iom virina aspekto. kredeble ili estis ênukoj. ilia sinteno estis preskâ ridinde pompa. kun senmovaj, senesprimaj mienoj ili rigardis en la spacon, kvazâ ili estas tute indiferentaj pri ĉio okazanta ĉirkâ ili. post ili kuŝis genue tre riĉe ornamita kamelo, portanta vastan, sferosimilan sunŝirmilon, faritan el fleksitaj kanoj kaj kovritan per verda ŝtofo. ĉe la kapo de la kamelo staris sklavo de la gastejo, tenante la bridon. sekvis du kameloj kun similaj, sed malpli luksaj ŝirmiloj, el kiuj elrigardis du virinoj. la postgvardion formis kvar sklavoj, peze armitaj, rajdantaj sur dromedaroj.

·omar aliris la unuan kamelon, portantan ŝirmilon, al kiu la plimulto el la rigardoj de la ĉirkâstarantoj direktiĝis. kiam li alproksimiĝis, du blankaj manoj, ornamitaj per multekostaj ringoj, disŝovis la kurtenojn, kaj vidigis en facila duonlumo la vizaĝon kaj la formon de eksterordinare bela virino. ŝia beleco estis la matura beleco de virino jam preter la fruaj jaroj de junula ĉarmo. ŝi aspektis kiel virino, konscia pri neordinaraj allogeco kaj inteligenteco, kaj plue, konscia pri la potenco, kiun donas ĉi tiuj naturaj ecoj. abundaj, ruĝebrunaj haroj, ligitaj nur ĉe la frunto per orfadena rubando, kovris ŝiajn ŝultrojn, kaj kelkaj bukloj falis sur la bruston kaj nudajn, belformajn brakojn. ŝi estis bonguste vestita per blanka, tunikosimila kaj zonita vesto. lâforme ŝia vesto ne multe diferencis de vira tuniko, sed ĝi estis tre arte kaj bele surbrodita per oraj kaj koloraj fadenoj, kaj havis franĝojn ĉe la malsupro kaj ĉe la ŝultroj. la vesto atingis ĝis malsupre de la genuoj, kaj vidigis blankan, vastan pantalonon, kunfalditan ĉe la maleoloj. la sandale vestitaj piedoj estis ornamitaj per juveloj. de braceleto pendis malgranda, cilindroforma sigelilo.

– mi ĵus sciiĝis, ke vi estas ĉi tie, ·omar, sur la vojo al ·babel, – ekparolis la virino per belsona voĉo. la tono de la voĉo estis duone karesa, duone plenda. ŝajne la parolantino volis per ĝi esprimi samtempe surprizon, virinan ofendiĝon kaj ioman deziremon.

– la ·eternulo vin benu, ·zalmuna, mia sinjorino, kaj prosperigu vian vojaĝon. sed oni malĝuste informis vin. mi ne intencas iri al ·babel; mi venis ĉi tien por aĉetoj kaj por renkonti ·lemuelon, mian malnovan amikon. kune ni iros morgâ matene al mia domo en ·betraĥ.

·omar diris tion kun kelka maltrankvilo en la voĉo, kaj kun embaraso en la mieno. distrite li palpis la borderaĵon de la ŝirmilotuko, kaj nur unu- â dufoje ekrigardis la vizaĝon de ·zalmuna, kvazâ li timas ŝiajn sorĉajn, bluajn okulojn. tamen li sopiregis per sia tuta koro, enrigardi, kaj atingi per la okuloj ĝis la animo mem de la virino, kaj esplori la tutan por li allogan, sed turmentan misteron de ŝia koro. la sinjorino, aliflanke, ne forprenis la okulojn for de lia vizaĝo; kaj facila, senĝena rideto ludis ĉirkâ ŝia ruĝa, belforma buŝo. tiu rideto kune kun memfida mieno divenigus al rigardanto, ke jam prosperis al ŝi sondi liajn pensojn kaj lian koron, kaj ke ŝi ludas sian ludon konforme al tiu eltrovo. ĉe la mencio de la nomo ·lemuel la rideto ĉirkâ ŝia buŝo transiris en malestiman kaj malplezuran esprimon.

·lemuel, – ŝi diris tordetante la supran lipon, kaj vidigante blankan, perlosimilan dentaron, – ·lemuel, la kolportisto! mi ne povas kompreni vian amikecon al tiu viro, ·omar.

– vi komprenus, mia sinjorino, se vi konus lin, kiel mi lin konas.

– dankon, ne. mi jam âdis sufiĉe pri liaj ridindaj, malnoblaj principoj. li, nura komercisto, volas renversi nian antikvan socian sistemon, sin enmiksi en la aferojn de superaj klasoj, kaj plibonigi la sorton de la sklavoj! prefere li restu ĉe sia metio.

·omar enpense rigardis la vivecan, inteligentan vizaĝon de ·zalmuna kaj respondis iom malgaje, tamen plaĉivole:

– ne malplaĉu al vi, ·zalmuna, mia sinjorino; ·lemuel estas riĉa komercisto, famekonata en la tuta mondo pro sia honesteco kaj pro sia saĝeco. povas esti, ke liaj sociaj idealoj estas iom neordinaraj kaj antâtempaj, eble tro altaj, sed ili estas tute sinceraj.

la virino montris ioman senpaciencon; kaj kun malkontenta mieno, kvazâ de dorlotita infano, ŝi diris:

– kaj nun vi iros kun li al ·betraĥ, anstatâ plenumi vian jam ofte donitan promeson akompani min al ·babel. kiam vi fine plenumos tiun promeson?

– mi plenumos, mia sinjorino, kiam oportuna okazo venos, – respondis ·omar heziteme.

– pli ol unu jam venis antâe.

– la vojaĝo estos por mi alsopirata plezuro, kvankam verdire la urbego ·babel kun sia brua interpuŝiĝado kaj kun sia idolkulto ne allogas min. mi pli amas la kvietan, mediteman vivon en la lando de niaj prapatroj.

·omar, – rediris ·zalmuna vivece kaj senpacience, – via malgajeco, kutima jam delonge, tre dolorigas ĉiujn viajn amikojn. vi devas forskui la «kvietan, mediteman vivon» en nia urbeto, kaj serĉi en pli ĝojaj ĉirkâaĵoj novajn, pli feliĉajn, pli lumajn pensojn – novajn idealojn! la mondo ekster la mallarĝa amplekso de via nuna vivo estas pli bela, pli luma kaj pli bona, ol vi kaj kelkaj el viaj amikoj supozas. la veron, kiun vi serĉas, vi neniam trovos per mallarĝanimaj, sencelaj diskutadoj. tre povas esti, ke vi trovos ĝin en kunuleco kun viroj, havantaj altajn, liberajn vivocelojn. almenâ esploradu kun elĉenigita animo, kaj poste decidiĝu.

·omar enpense, preskâ nerve, palpis la franĝojn de la ŝirmilo, kaj rigardis la kapon de la grumblanta kamelo. li sentis doloran ĝenatecon pro ondo post ondo da konfliktaj pensoj, kiuj premis lian koron. li sentis, kvazâ la ardantaj okuloj de la bela virino trapenetras lin, sed li ne kuraĝis ŝin rigardi, timante, ke li disĵetos al la kvar ventoj ĉiujn konsciencajn konsiderojn kaj antâavertojn de la prudento, kaj konfesos al ŝi sian pasian amon. io, lia pli bona memo, instigis lin, kontrâe, paroli pri la maltrankviligaj aferoj, pri kiuj li interparolis kun ·lemuel sur la vojo al ·padar. li sopiris ekscii, kie staras la mistera virino antâ li, rilate al ĉi tiuj demandoj. li sentis, ke li devus eltrovi tion. tamen li ne kuraĝis ekparoli pri ĝi, pro timo, apenâ klare konsciata, ke la eltrovo eble estos por li maldolĉa seniluziiĝo. li penis kredigi sin, ke la nuna momento ne estas oportuna okazo por tia esploro, kaj ke li bezonas pluan prepariĝon, antâ ol komenci ĝin. samtempe li ne povis subpremi en si akuzan voĉon, ke li jam antâe lasis preterpasi pli ol unu okazon.

lian mediton interrompis rava sento, kiu travibris kaj preskâ tremigis lin: ·zalmuna metis manon sur lian nudan brakon kaj diris karese:

– venu kun mi morgâ matene, ·omar.

·omar rigardis la suprenturnitan vizaĝon de la virino, kaj lia koro ekbatis furioze:

– kiel bela ŝi estas, – li pensis, – kiel ĉarma ŝia mola voĉo, kiel frenezigaj ŝiaj bluaj okuloj! – la animkonflikto estis mallonga, sed terura.

– kiel mi povus akompani vin morgâ, ·zalmuna, – li respondis malgaje kaj petege. – mi insiste petis ·lemuelon pasigi kelkajn tagojn en mia domo. li do estas kvazâ jam mia gasto; kaj la sankteco de la moro de gastigado malpermesas tion.

– la moro de gastigado ne estas la sola sankta moro, ·omar, – rediris la virino iom malfervore. ŝajnas al mi, ke la viroj babelaj estas pli ĝentilaj, ol la viroj en la lando ·uc.

·omar sentis sin trapikita ĝis la koro:

– ne estu kruela, mia sinjorino, – mi ne sciis, ke vi intencis akompani ĉi tiun karavanon al ·babel, alie …

– nu, alie …

– alie mi ĝoje konsentus. sed kiam ajn vi ree iros norden, via deziro estos por mi ordono.

·omar sentis kreskantan ĝenatecon pro la ĉirkâstarantaj kaj scivole alrigardantaj homoj; kaj kiam la kamelo, sur kiu ·zalmuna sidis, ree montris senripozecon, li kaptis la okazon por ĉesigi la interparolon.

– via vojaĝo estu prospera, ·zalmuna, – li aldiris, – kaj dio vin rekonduku hejmen, kaj vian servistaron.

– dankon, ·omar; tiel estu. mi havas gravajn aferojn en ·babel. mi volas viziti miajn egibojn [6], por vendi akciojn en komerca entrepreno, kiujn mi heredis de mia patro. via kunesto kaj via konsilo estus por mi tre valoraj. tamen, sendube mi devos tre baldâ ree viziti la grandan urbon.

[6·egibi estis bankieroj, tiel nomitaj lâ la nomo de la fondinto de la unua banka firmo ·egibu.

adiâe sin klinante, ·omar diris, dum rideto eklumigis lian kutime seriozan vizaĝon:

– la famo diras, ke vi superas per lerteco ĉiujn komercistojn kaj juĝistojn en ·babel.

ĉapitro tria. ·lemuel dârigas sian esploron

nokto ree kovris la landon. kiel malsamaj estis por ·omar la ĉirkâaĵoj hodiâ, kompare kun la trankviliga soleco, kiun li ĝuis la antâan nokton sub la majesta silento de la stelbrila ĉielo! la samaj, mildaj steloj supre ridetis, invitante maldormantojn al animaltiga medito â al esploro pri iliaj misteraj vojoj; la sama, ridetanta luno ĵetis arĝentan lumon sur la pejzaĝon, sorĉaliformante ordinarajn vidaĵojn en revigan feinejon. sed ne unu alia persono en tiu senripoza urbeto dediĉis eĉ unu penseton al la nokta beleco. komercado, disputado kaj trompado jam ĉesis dum kelka tempo, kaj multaj anoj de la karavanoj kune kun multaj el la loĝantoj de la urbeto ankorâ sin fordonis al diversaj amuzaĵoj.

jen venis el kelka malproksimeco bruaj sonoj de kanto el rondo da viroj, kârantaj ĉirkâ fajro; jen eksonis lâta ridado el alia grupo, kaj brua malpacado inter ebriaj karavanistoj el tria. en la korto de unu el la duaklasaj gastejoj dancis kaj kantis dubindaj virinoj, hierodulinoj [7] el ·uruk. en la gastejo de ·modad regis malpli da tumulto ol la antâan nokton; kaj malkonvenaj scenoj preskâ tute malestis. ŝajnis, ke la admono de ·omar estis bonefika. aro da nesubpremeblaj fenicianoj kaj damaskanoj, kiuj trinkis fortan vinon el la montoj de ·elam kaj mielakvon pli libere ol prudente, de tempo al tempo brue rompis la konvenecon de la loko, sed la kadmonido lâdinde penis subteni la kutiman dignon de sia gastejo. en unu parto de la vasta korto dudeko da gastoj ĉirkâis ĥaldean rakontiston, kiu ensorĉis la âskultantaron per vivecaj recitoj, en poezia formo, pri fabelaj heroaĵoj de ·gilgameŝ, la sumera pratipo de ·herkuleso.

[7]  virinoj, aligitaj al la temploj de ·iŝtar kiel servistinoj.

antâ la ĉambro de ·lemuel sidis la du amikoj, apud lignofajro. ŝajnis, ke unu temo de ilia interparolo ĵus finiĝis, kaj kelkminuta silento regis inter ili. ·omar enpense rigardis la ardantajn karbojn, dum ·lemuel ame esploris per siaj viglaj, penetremaj okuloj la allogan kaj noblan fizionomion de la amiko. la pli maljuna viro subite demandis:

– kie vi havigis al vi tiujn multekostajn zonetojn, ·omar?

– ili estis donaco de ·zalmuna.

– de ·zalmuna, la ·belulino?

– jes.

– kion signifas tia multekosta donaco?

– nenion, ·lemuel, krom signo de dankeco pro tio, ke mi savis al ŝi la vivon – almenâ tion ·zalmuna persiste asertas.

en la dâro de ĉi tiu dialogo ·omar ne levis la okulojn for de la fajrujo; kaj ·lemuel klare vidis, ke lia amiko ne estas tre inklina paroli pri ·zalmuna. sed ·lemuel antâe decidiĝis, serĉi okazon direkti la interparolon al tiu stranga virino, kaj, se eble, malvolvi la misteron, ĉirkâantan ŝin. ĝuste pro tio, ke ·omar montris malinklinon priparoli tiun sinjorinon, ·lemuel volis dârigi la temon, ĉar li ne dubis, ke lia amiko profunde enamiĝis en ŝin. li rigardis ŝin kun forta suspekto.

– kia temo por balado! sendube el la buŝegoj de leonoj?

·omar devigis sin rideti. – ne, – li respondis, – la savo ne estis tia heroa afero. mi kune kun seso el miaj servistoj savis ŝin el la manoj de sabaanaj rabistoj. ni ĉiuj ricevis donacon.

– la fasono de la kapzono estas tute babela, kaj memorigas al mi tre similajn, kiujn mi vidis ĉe kelkaj sindediĉintoj al ·iŝtar en ·uruk. la briliantoj, aspektantaj kiel rikoltilo, povas figuri kvaronlunon, sanktaĵon de ·iŝtar; kaj la aranĝo de la turkisoj suspektinde similas al serpentoj.

·omar movetiĝis iom maltrankvile, kaj, rigardante la fajron, diris post kelke da momentoj:

– antâjuĝa imagaĵo, ·lemuel. mi ne scias, kio igas vin tiel suspektema. se mi pensus tion, mi ne portus ĉi tiun zoneton unu momenton plu. verdire, mi ne tre amas tiajn luksajn ornamojn, sed mi ne volis malkontentigi mian samurbaninon. la tuta lando montras al ŝi respektegon.

– por multaj ŝi estas mistera persono. mi demandis min pli ol unu fojon, kion signifas ŝiaj tre oftaj vojaĝoj al ·uruk, al ·eridu kaj al ·babel. ŝi, senedza virino, vizitas ·damaskon kaj eĉ vizitis foje ·ĉitimon [8] kaj ·egiptujon.

[8]  la insulo ·cipro.

– ŝia deveno de la akkadanoj – de la flanko de ŝia patrino – klarigas ŝian sendependecon kaj ŝian memstarecon [9]. aldonu al tio, ke ŝi estas tre riĉa, heredinte de sia patro posedaĵon en diversaj lokoj, nome, grandan renton el turkisa minejo en la lando ·sinaj; domojn en ·babel kaj aliaj urboj; akciojn en tri â kvar gravaj entreprenoj kaj tiel plu.

[9]  la virinoj ĉe la primitivaj ŝemidoj estis nur «ombroj», sklavinoj de la edzo; sed ĉe la akkadai (â montanoj), la praloĝantoj en la orienta, monta parto de la babela regno, ili okupis preskâ egalrajtan pozicion kun la viroj, kaj posedis multe da libereco.

– tion mi jam sciis, kaj multajn aliajn interesajn aferojn; sed ne en tio konsistas la mistero, kiu ŝin ĉirkâas. oni âdadas multajn strangajn famojn, sidante, en la vespero, ĉirkâ karavanfajro.

·lemuel atendis, ke ·omar demandos, kiajn famojn oni âdas; sed ĉi tiu ne demandis. iom poste ·lemuel parolis plue:

– ŝia domo en ·betraĥ estas malgranda palaco. ĉu vi konas la internon de la domo?

– mi ofte vizitis ·dusadadon, ŝian patron, en lia aparta ĉambraro â la ĝardeno, sed de lia morto antâ kvar jaroj mi nur du- â trifoje estis en la vestiblo â en la akceptejo. memoru, ke ·zalmuna estas senedza virino. la domo estas treege lukse ornamita.

– ĉu vi vidis ion rimarkindan?

·omar rigardis sian amikon kun miro, kaj respondis:

– ne … kial?

eviteme ·lemuel respondis:

– mi ne mirus, se vi trovus. – tuj poste, por ŝanĝi la temon, li diris, parolante kun tono de sincera kunsento:

– vi diris, ·omar, ke hodiâ estas la dua reveno de la malfeliĉa tago, kiam vi perdis la edzinon kaj la filetojn. ĝis nun mi ne volis aludi tiun malĝojan temon, ĉar mi vidis, ke via kordoloro estas profunda; sed mi ĉiam tre deziris ekscii pli detale, kiel tio okazis.

·omar silentis en la dâro de kelkaj minutoj. fine li respondis:

– ĉiuj vundoj cikatriĝas post paso de tempo; sed mia sopiro al rekuniĝo estas ankorâ ne malpli dolorplena ol tiam. la knaboj, sesjaraj ĝemeloj, estis la lumo de miaj okuloj; kaj la edzino … krom ioma, kelkafoje nekomprenebla strangeco de konduto dum la lastaj jaroj, estis aminda, bona virino. nu, jam de kelka tempo ŝi suferis de korpremateco – tion vi ja ankâ rimarkis – kaj imagis, ke ŝi korpe fartas malbone. ŝia animo rifuzis konsolon, krom de ·zalmuna, kiun ŝi vizitadis. ·zalmuna estas eksterordinara virino kun mirindaj sagaco kaj kono de la homa koro. multaj virinoj en nia lando iradas al ŝi, por ricevi helpon, konsilon kaj resanigon. tiun fatalan tagon, en la vespero, ·amtelaj iris viziti ·zalmunan lâ instigo de sia servistino ·nupta.

·nupta, la silentema virino el ·nippur?

– jes. vidante la kompatindan staton de sia sinjorino, ·nupta petegis ŝin iri. ·amtelaj do iris. mi ne vidis ŝin, kiam ŝi revenis; sed ·nupta diris, ke ŝia sinjorino aspektis trankvila, preskâ serena. tiun nokton ŝi venenis la knabetojn kaj sin mem. stranga, nekomprenebla fatalo!

la voĉo de ·omar tremis. li volis diri ion plu, sed ŝajne timis, ke pro emocio li ne povos regi sin; kaj nur eligis ĝemon. ree li fikse rigardis la fajron, kaj silento regis inter la du viroj. post kelka tempo ·lemuel sin klinis al la amiko, metis manon sur lian genuon, kaj diris kun kortuŝa bonkoreco:

– vi scias, ·omar, ke via aflikto estas mia aflikto. ne bezone estas, ke mi diru ion plu pri tio. sed, – li aldiris milde kaj delikate, – ĉu vi iam kunrilatigis tiun malfeliĉan okazon kun la misteraj intrigoj, per kiuj oni jam de kelka tempo turmentas vin? plue, ĉu vi eltrovis, kie ·amtelaj havigis al si la venenon?

·omar ree ekrigardis la amikon kun miro:

– ne … – li respondis, – mi devas konfesi, ke ne; eble pro tio, ke tiam tiuj misteraj intrigoj ankorâ ne komenciĝis. sed vi estas iom stranga hodiâ, ·lemuel; kaj viaj demandoj konfuzas min.

– mi volas nur malplekti interkonfuzaĵojn.

antâ ol ·omar povis intermeti vorton, ·lemuel diris plue:

– ne ofendiĝu, amiko, pro konsilo, kiun mi volas al vi doni: reedziĝu. mi konas junan virinon, kiu adoras eĉ la polvon defalintan de viaj piedoj, kaj kiu estos bonega kaj ama patrino por via filineto.

·omar ankorâ unu fojon rigardis sian amikon demande kaj maltrankvile, sed silentis; kaj ·lemuel dâre parolis:

– mi aludas ·adahan, vian servistinon. ŝi estas bela knabino el bona, altestimata familio en ·dhafer en ·hadamaut. mi bone konas ŝian onklon ·sabad, joktanidon, tre honestan viron, kiu estas parenco de princo ·nooman, do posteulo de ·joktan kaj ·ŝem. krom tio, ·adaha estas fidela adorantino de ·jehova.

– mi scias tion, – respondis ·omar, – kaj mi estimas ·adahan; sed glora deveno, eĉ se kunigita kun beleco kaj aliaj estimindaj ecoj, ne estas ĉio, kion la koro postulas. mi neniam pensis pri ŝi en tiu rilato.

tiel la amikoj interparolis.

kiam post noktomezo ·omar serĉis dormon sur kuŝejo, farita el ŝafofeloj, li ne povis, malgrâ korpa laceco, forpeli el siaj pensoj la travivaĵojn de la ĵus pasinta, longa tago. en la dâro de pli ol unu horo li vane penis ekdormi. li ne povis dubi, ke ekzistas inter ·lemuel kaj ·zalmuna reciproka malinklino, â eĉ efektiva malamikeco. konfuzis lin la demando, kiel stariĝis ĉi tiu malamikeco; ĉar ili, kiom li sciis, havis preskâ neniajn personajn interrilatojn. li miris des pli multe, ĉar malamemo estis ja tiel kontrâa al la karaktero de ambâ. ·zalmuna neniam aspektis en liaj okuloj tiel rave bela, tiel sorĉe ĉarma, kiel hodiâ. neniam antâe li sentis tiel forte, ke lia tuta animo estas alligita al ŝia animo. kaj tamen, li ne povis elpeli el sia kapo strangan antâtimon, sinadmonon, ke lia pasia amo al ·zalmuna enhavas en si ion nebonan, ion, kontrâ kio la konscienco lin avertis. ·lemuel ŝajne nutras suspekton kontrâ ŝi – kaj li alte estimis la saĝon kaj la sagacon de la amiko. li penis subpremi en sia propra koro naskiĝantan suspekton, kaj konvinki sin, ke suspektemo estas malinda je li mem, kaj maljusta kaj mallojala kontrâ ·zalmuna.


frumatene, la sekvintan tagon, ·omar kaj ·lemuel kune ekforiris al ·betraĥ; unu hejmen, la alia por pasigi «kelkajn tagojn da ripozo kaj medito» inter karaj amikoj. sed ili ne vojaĝis duope. viro el ·babel, kiu prezentis sin per la nomo ·ilu-ittia [10], petis permeson akompani ilin sur parto de la vojo. li estis bone vestita, kaj havis ĝentilajn, delikatajn manierojn. lia aspekto estis plaĉa kaj milda. per montro de ne malgranda klereco kaj preciza scio pri tre multaj, komuninteresaj aferoj, li igis sin tre agrabla kunulo en la dâro de la unua duono de la kunvojaĝo. evidente li estis viro de vasta sperto pri registaraj kaj internaciaj aferoj, kaj parolis kun aplombo de persono, kiu havas envidon en aferojn administrajn kaj politikajn. sed ĉar la spirita stato de la tiama mondo estis elstare en la pensoj de ·omar kaj ·lemuel, la interparolo post kelka tempo turniĝis al tiu temo.

[10]  dio kun mi.

la babelano, kiu lerte evitis aludajn demandojn pri la celo de sia vojaĝo kaj pri sia ordinara okupo, penis naski en la pensoj de siaj kunvojaĝantoj la impreson, ke li estas larĝanima liberpensulo.

– mi ĉiam lasas, – li diris, – al ĉiuj, kiuj posedas la kapablon memstare pensi, plenan liberecon pri religiaj aferoj. ne estas grave, kion kredas la vulgaruloj. ili efektive ne kredas; ili nur senpripense sekvas. malgrâ ŝajna fendego, la diferenco inter ni, prudentaj instruituloj, estas surprize malgranda: pli-malpli diferencaj opinioj pri negravaj detaloj; sed preskâ la sama fundamenta koncepto pri la eterna estaĵo, kiun oni nomas per diversaj nomoj, per nomoj, kiuj montras nur parton de la tutaĵo de lia ecaro.

·omar, kiu ne volis ofendi la ŝajne bonkoran nekonaton, parolis kun fervora elokventeco pri la pureco kaj la beleco de la origina ·jehova-kulto, kaj pri ĝia granda simpleco. ·lemuel, lâ sia malkaŝema karaktero, kaj estante malpli zorgema pri delikataj sentoj de idolanoj, parolfrapis lin kun sincera indigno pri abomenaj maldecaĵoj, okazantaj ĉe iuj idolservoj, precipe pro la honoro de la diino ·iŝtar de ·uruk, kaj pri la insidaj kaj senskrupulaj penadoj de la babela pastraro detrui la restaĵon de la ·jehova-kulto.

al ĉio ĉi tio ·ilu-ittia respondis milde kaj senpasie:

– multaj trajtoj de la ·iŝtar-kulto en ·uruk estas ja tre bedârindaj, sed jam multaj sinceraj kaj – mi ne dubas – altanimaj adorantoj kaj precipe adorantinoj de la diino forte klopodas purigi kaj altigi ŝian kulton. cetere ·iŝtar en ·uruk, kaj ·iŝtar en ·babel kaj ·ninive jam ne estas unu sama diino. kion vi, ·lemuel, nomas malbonaj spiritoj, estas ne tiaj, sed herooj-dioj, animoj de eminentaj, homaj bonfarintoj, adorataj de vulgara posteularo, kiel dioj, sed rigardataj de kleraj pensuloj kiel eblaj peruloj inter homoj kaj la pli alta dieco. la homa koro, konsciante pekemecon, sopiradas ja al peranto.

·omar interrompis la parolanton:

– la ·eternulo efektive promesis al la unuaj geedzoj savonton, sed la tempo por lia alveno ankorâ ne estas.

– tion mi scias, kaj mi ne malmemoras ĝin, – tuj respondis afable, sed eviteme la babelano, kaj, sin turninte ree al ·lemuel, li parolis plue, – ·lemuel, mia amiko, ne tro facile kondamnu kiel blasfemulojn la homojn, kiuj sincere serĉas interrilatiĝon kun la ·plejalta pere de dioj kaj diinoj, kiujn ili eble mem elektis. kio estas blasfemo por unuj, estas religiaj penso kaj emocio por aliaj. kredu, ke la «blasfemo» de religiuloj estas pristudinda. multaj, kiujn vi kondamnas, en efektiveco adoras la ·eternulon, kvankam ili timas kaj, sekve, ankâ servas diojn kaj diinojn, kiuj, en multaj okazoj, nur reprezentas ecojn de la plejalta dieco. multaj kleruloj, cetere, vidas en la aventuroj kaj klopodoj de ·gilgameŝ, kaj en la bataloj de ·merodaĥ, la printempa suno, kontrâ ·timat, la malbonulo, la eternan batalon kontrâ pekaj emoj. plue, en la diino ·iŝtar vidas multaj homoj sopiron de la koro al ĉio bela kaj, – li aldiris kun milda rideto, – tute naturan deziron diigi tiun superegan, sanktan interrilaton, la amon inter la viro kaj la virino. por aliaj ·iŝtar estas fonto de la plej delikataj kaj la plej sanktaj sentoj kaj imagoj, efektive de interna, morala kaj spirita vivo. al la militemaj kaj ĉasamaj asirianoj ·iŝtar estas diino de la milito kaj de la ĉasado; emblemoj pli ol realaĵo, naskitaj de deziro esti brava, kaj venki.

kun montro de senpacienco ·lemuel diris:

– ĉio ĉi tio estas nur subtilaĵoj. nekompreneble por mi estas, kiel prudentaj homoj povas okulmalferme kredi tiajn doktrinojn; kiel homoj povas adori siajn kompatindajn kunhomojn, kiel diojn, ankorâ regatajn de la samaj malvirtoj. ne nur tiajn ili adoras, sed ankâ ŝtipojn kaj ŝtonojn kaj stelojn en la ĉielo, kiuj ĉiuj estas senanimaj objektoj, kreitaj de la ·eternulo. la racio kontrâas tiujn ĥaosajn sentotrompiĝojn.

– nenio estas pli trompa, – rediris ·ilu-ittia, – ol ampleksa diraĵo, pretendanta la racion kiel patrinon. la racio limigas la animon, kiu serĉas diecon en ĉio dia.

·lemuel jam laciĝis pro la elturniĝemo de la babelano, kaj pensante, ke plua argumentado kun li estos senutila, li ne dârigis ĝin. ·omar indigniĝis pro la indiferenteco de la fremdulo pri la vero; kaj pro tio silentis. ·ilu-ittia siaflanke pensis, ke li jam gajnis sufiĉe da poentoj, kaj ke li prefere ne persistu. la interparolo do nature transiris en aliajn temojn. ne longe poste, ĉe vojkruciĝo, la babelano adiâis siajn kunvojaĝintojn, dirante, ke li deziras, se eble, atingi antâ vesperiĝo la apudriveran urbon ·damar.

tuj kiam li estis sufiĉe malproksime, ·omar diris:

– kia sensenta indiferenteco ĉe klerulo! ŝajnas, ke estas por li tute indiferente, ĉu ·jehova â ·baal estas la reganto de la mondo. tamen mi ricevis la impreson, ke li estas bonkora, eble eĉ aminda homo.

– tre povas esti, – diris ·lemuel, – ke tiu indiferenteco estas nur ŝajna. ĉiuokaze ·ilu-ittia estas misterulo. vi sendube rimarkis, kiel eviteme li respondis al miaj pli personaj demandoj. mi nun demandas min, kion tia klerulo kun delikataj gustoj povas serĉi en ·damar, loko loĝata nur de krudaj maristoj kaj fiŝkaptistoj. cetere, por iri de ·padar al ·damar ekzistas ja pli rekta vojo, kaj parto de la karavano el ·damasko trapasas ĝin hodiâ â morgâ matene. eble vi ne rimarkis, fine, ioman fremdlandan elparolon ĉe li. mi dubas, ĉu li estas babelano.

ĉapitro kvara. ·ijob akceptas fremdlandajn vizitantojn

vespera suno ĵetis longajn, groteskajn ombrojn de la vojaĝantoj kaj de iliaj bestoj sur la vojon, kiam la urbeto ·betraĥ, la celo de ilia vojaĝo, ekvidiĝis. jam ili alproksimiĝis al la unuaj antâurbaj tendoj, en kiuj loĝis bonhavaj urbanoj. dum la somero multaj preferis la plaĉegan, liberan aeron sub tendo pli ol la sufokecon en urbaj domoj. apud la tendoj virinoj pretigis simplan vespermanĝon, dum gravmienaj viroj ripozis post la taga laboro, kaj feliĉkoraj infanoj ludis sur la herbejo. plaĉa, alloga vidaĵo sin prezentis al la okuloj de la lacaj viroj, vigligante ilin per promeso pri dolĉa ripozo. inter folioriĉaj arboj vidiĝis aretoj da blankaj domoj kun plataj tegmentoj, aspektantaj kiel ovoj en verdaj nestoj. ĉi tie kaj tie staris pli grandaj domoj, ĉirkâitaj de belaj ĝardenoj, kies ĉefa trajto estis aleoj da cipresoj. la malhela verdo de la cipresoj bele kontrastis la blankon de la muroj. la tuta pejzaĝo estis beligita de la subiranta suno kaj prezentis treege ĉarman aspekton.

la rajdantoj nun alproksimiĝis al loko, kie vojo el la okcidento aliĝis al ilia vojo. samtempe alproksimiĝis al tiu vojforko, de la alia flanko, kvar vojaĝantoj, rajdantaj sur kameloj. esplore rigardante la venantojn, ·lemuel diris:

– la garnaĵoj de la kameloj supozigas, ke ili venas el la lando egipta. ĉiuokaze lâ aspekto ili venas de tre malproksime. ili estas polvokovritaj kaj montras signojn de longa vojaĝo.

– ni do malrapidigu nian iradon, por saluti ilin, – diris ·omar.

– unu el ili estas â izraelido, â hiksoso el ·egiptujo; pli kredeble la lasta, – aldiris ·lemuel, kaj tuj poste ekkriis:

– ho! ĝuste tiun, la blankharan maljunulon mi konas! tio estas efektive ·hamul el ·bubastis, posteulo de ·ŝem, la ·potenculo, viro de granda dia saĝo! kio venigas tian grandaĝulon ĉi tien?

·omar kaj ·lemuel haltis kaj salutis la fremdulojn per tiel profunda riverenco, kiel permesis al ili la sida pozo, kaj poste per levo de la manoj.

·omar ekparolis:

– en la nomo de la ·eternulo, mi bonvenigas vin al ·betraĥ, ho fremduloj el malproksima lando egipta!

·lemuel siaparte salutis ilin kun montro de granda respekto kaj ĝojo:

– benoj de dio restu sur vi, ·hamul, mia sinjoro, kaj sur vi, liaj feliĉaj kunuloj!

la kvar vojaĝantoj el la lando de la ·nilo ankâ haltis momenton, kaj gravamiene respondis al la salutoj en simila maniero. post reciproka konatigado ambâ aroj da viroj kune eniris la urbon. sciiĝinte, ke la egiptujanoj volas viziti ·ijobon survoje al ·babel, la du enlandanoj sin detenis de demandoj pri pluaj celoj de ilia vojaĝo, lâ la kutimoj de la lando, kiuj tion malpermesis, antâ ol la gastoj refreŝiĝos per lavo kaj manĝo.

por atingi la tendon de ·ijob la vojaĝantoj devis trapasi la tutan urbon. la fremduloj ĉirkârigardis kun granda intereso, komparante la aspekton de ĉio vidata kun similaj objektoj en sia propra lando. ili estis por la vulgaruloj de la loko ne malpli grandaj interesaĵoj, ĉar nur malmultaj fremdlandaj vojaĝantoj maltrankviligis ĝian dormeman serenecon. preterpasinte aron da dometoj de malriĉuloj, la fremduloj ekvidis en kelka malproksimeco, sur altaĵeto, rimarkinde belan palacon, ne grandan, sed konstruitan, kun parada malŝparemo, el multekostaj materialoj. larĝaj ŝtuparoj kaj terasoj alterne kondukis al kolonejo, ĉirkâanta parton de la domego. la glataj, poluritaj kolonoj kun riĉe ornamitaj kapiteloj kaj altaj frisoj estis el kalkŝtono, kaj montris influon de egipta arĥitekturo, dum la masiveco de la ĉefa konstruaĵo mem vidigis laboraĵon de babela konstruisto. tute glata, flanka muro sen pordo â fenestroj, kiu sin prezentis al la vojaĝantoj, estis konstruita el kolorigitaj kaj brile emajlitaj brikegoj. diversaj koloroj estis harmonie aranĝitaj lâ longaj vicoj. la subiranta suno moderigis kaj moligis la diverskolorecon de la muro, origante la pli helajn nuancojn, kaj lumigante la pli malhelajn. la sama sunlumo dolĉe rozkolorigis la blankecajn kalkŝtonojn, kaj donis al la tuta konstruaĵo magian, majestan aspekton.

·hamul ekbridis sian kamelon, kaj kun silenta admiro rigardis la okulfrapan vidaĵon. post kelke da momentoj li diris:

– ankâ ĉi tie malriĉeco troviĝas flankon ĉe flanko kun luksego kaj amo al la belo. kia belega palaco! miksaĵo de egipta delikateco kaj babela solideco. mi ne antâvidis trafi ĉi tie tian domegon; kredeble ĝi estas la sola tiaspeca en via urbo; ĉu ne, ·omar?

la alparolito, kiu estis ne malpli ravita de la neordinara beleco de la vidaĵo, respondis iom distrite, kvazâ li vekiĝas el revo:

– jes … ĉiuj surpriziĝas. ni fieras pri ĝi. la domon konstruigis tre riĉa viro kun vastaj komercaj rilatoj en ·babel kaj ·egiptujo.

– kaj la beleco de la nuna posedantino, – aldiris ·lemuel kun, por ·omar, signifoplena balanceto de la kapo, – eĉ superas la belecon de ŝia palaco.

trapasinte la urbeton, la rajdantoj alvenis al neprofunda valo, en kies mezo staris granda longeforma tendo kaj, malantâ ĝi, en kelka malproksimeco, areto da plimalgrandaj tendoj kaj terkulturaj budoj.

apud la malfermaĵo de la granda tendo sidis viro, senokupe. ŝajne li reve rigardis aretojn da malpezaj, lanerosimilaj nubetoj, malrapide naĝantaj en la dubeverda bluo de la vespera ĉielo. rimarkinte la alvenon de vojaĝantoj, li leviĝis kaj ŝirmis al si la okulojn per mano kontrâ la preskâ horizontalaj sunradioj, por pli oportune rigardi ilin. li estis viro de iom pli ol mezkreska staturo kun zorge frizita, malhele bruna barbo kaj impona mieno. alta kaj larĝa frunto indikis profundan pensulon. lâ aspekto li havis la aĝon de ĉirkâ sesdek kvin jaroj. kun dignoplena sinteno li atendis, ĝis la rajdantoj estis en la proksimeco de centkelke da paŝoj de li, kaj tiam li malrapide ekiris renkonte al ili, ĝentile sin klinante de tempo al tempo.

la vojaĝantoj dume haltis kaj facilmove desaltis de la kameloj, kun escepto de la grandaĝulo, ·hamul, kiu devis igi sian beston, ne sen ioma peno, kâri, por ke li povu elseliĝi. ·lemuel, facile montrante al la alproksimiĝanta viro, diris simple, sed solene:

– amikoj, jen ·ijob; – kaj sin turnante al ĉi tiu, li diris kun mieno, kiu vidigis samtempe respektegon kaj ĝojon, – la ·eternulo volas aldoni al via beniteco, ho benita ·ijob, kondukante al vi ·hamulon, ŝemidon kaj tri el liaj intimuloj. ili estas sur la vojo el ·egiptujo al ·babel kaj deziras vidi vian vizaĝon, kaj amikiĝi kun vi. mi bone konas ·hamulon, la famekonatan hiksoson el ·bubastis, kaj tre alte estimas lin, kiel viron de granda saĝo kaj diotimo.

la tiel interprezentitaj viroj profunde riverencis. ·ijob, post afabla rigardo al la tri kunuloj de la blankharulo, sin turnis al ĉi tiu lasta, kiu videble estis homo de elstara eminenteco inter la fremdularo. en liaj iomete enkavaj, reve penetremaj okuloj eklumis ĝoja bonvenigemo. dum li alparolis la gloran ŝemidon kun princa digno, feliĉa rideto ludis ĉirkâ lia buŝo. tamen, nek tiu rideto, nek la ĝojo sin montranta en liaj okuloj, povis tute forigi la ŝajne kutiman seriozecon de lia mieno kaj la postesignojn, kiujn akraj animdoloroj gravuris sur lia vireca vizaĝo. li diris:

– mia kara amiko ·lemuel estas konanto de la homa koro; li estas sagaca viro, kiu ne vane uzas sonorajn vortojn. sed ankâ la vido de la okuloj certigas al mi, ho ·hamul, ke vi estas viro riĉe benita de la ·eternulo. li sendube, direktis vian vojon ĉi tien: benata la homo, kiun li kondukas per sia okulo. venu, vi kaj viaj kunuloj, sub mian humilan tendon, kaj restu, ĝis plaĉos al vi dârigi vian vojon. mia havo estas je via dispono.

la alvenon de la fremduloj rimarkis ankâ du servistoj, kiuj tuj prizorgis kun bonkora vigleco la kamelojn de la egiptujanoj. du knaboj ĝoje plenumis ordonon konduki la kamelojn de ·lemuel kaj ·omar al la domo de tiu lasta. dum la gastoj refreŝiĝis per lavo, ·ijob, lia edzino ·dina kaj la geservistoj pretigis vespermanĝon. post mirige mallonga tempo abundaj manĝaĵoj estis pretaj. ĉiu ĝoje plenumis sian apartan, jam antâe al li difinitan taskon. rapide prepari manĝaĵon por neatenditaj gastoj evidente ne estis maloftaĵo.

la manĝorestaĵoj estis forprenitaj; kaj la sep viroj duonkuŝis sur tapiŝetoj kaj kusenoj ĉe la larĝe malfermita kurtenpordo de la tendo. la tri kunvojaĝantoj de ·hamul ne multe partoprenis la interparoladon; ili estis junaj, modestaj kaj iom silentemaj homoj, kiuj traktis la grandaĝulon kun sinretirema respektego, preskâ adoro. la impona indeco de ·ijob, lia stranga, transmonda trankvileco, kune kun la profunda estimo, kiun ·hamul montris al li, estigis en ili sentojn alproksimiĝantajn al solena timo. krom tio, ili ne sufiĉe sciis la dialekton de la lando ·uc, kaj tial interparolo kun ili plejparte fariĝis per babela lingvo, kiu jam tiam estis internacia komunikilo. ·dina sin tenis aparte, sed âskultis la interparoladon kun streĉa atento.

en la komenco ĉiuj silentis, ĝis ·hamul estos parolinta. la kapo de la maljunulo estis frapante bela. longaj, neĝoblankaj haroj falis bukle sur la ŝultrojn. la mentonon ornamis blanka rektangula barbo, proksimume dek centimetrojn longa kaj zorge frizita. alie la vizaĝo estis glate razita. lia, malgrâ eksterordinare granda aĝo, vireca kaj vigla vizaĝo tre imponis al liaj novaj konatoj. ĉiu trajto en ĝi montris majstrecon, dignon kaj trankvilecon, kvankam kelkaj linioj indikis, ke ankâ li iam suferis multajn animdolorojn. post nelonga medito ·hamul ekparolis:

– kun granda deziro, ho ·ijob, mi deziris vidi vian vizaĝon, kaj âdi la voĉon de la viro, kiun la ·eternulo tiel mirinde honoris kaj benis. en tempoj pasintaj li ofte parolis kun niaj prapatroj, vizaĝon kontrâ vizaĝo, sed mi kredas, ke, de la tempo, kiam li âdigis sian voĉon al ·izrael, li ne vizitis homidojn, ĝis li parolis kun vi. survoje ni estis gastoj de via malproksima parenco ·baraĥel, buzano, kaj de lia filo ·elihu [11]. de ili mi sciiĝis pri la mirindaj aferoj okazintaj ĉi tie, kaj avide mi âskultis. vivovere la juna viro priskribis la diskutadon inter vi, ·ijob, kaj viaj animblindaj amikoj. kun lâdinda malkaŝemo li ankâ recitis siajn proprajn vortojn. multaj el liaj pensoj estis ja bonaj kaj ĝustaj, aparte konsiderite. tamen nun, post la subita interveno de la ·eternulo, post liaj detruaj argumentoj, kaj post traserĉa meditado, ·elihu hontas sian malsaĝan memkonfidon, kaj pentas pri sia senama juĝemo. ho, ·eternulo! – ekkriis ·hamul kun ardo de profunda adoro en la okuloj, kvazâ li ne plu estas konscia pri la ĉeesto de âskultantoj, – kiel senfine pli alte staras via saĝo, via potenco, via pureco super niaj malsaĝaj, pekemaj, malmodestaj koroj! ni, sensciuloj, ne scias la vojon de la ventoj, des malpli ni komprenas la misterajn vojojn de viaj pensoj. neesploreblaj mirindaĵoj por ni estas la pluvo, la neĝo, la glacio; kiom malpli do ni scias pri la senlima potenco, per kiu vi regas la gloron de la stelaro. misteraj ja estas viaj vojoj, sed elpensitaj en vero kaj amo. en la lastaj tagoj via justeco brilos kun brilega gloro, kaj la okuloj de ĉiuj homoj ĝin vidos – miaj okuloj ĝin vidos.

[11]  vidu: la libro de ·ijob, 32:2.

en la dâro de kelkaj minutoj ·hamul silentis, profunde enpensa. poste li ree parolis, sed tiam jam kun senekstaza trankvilo:

– adiâinte la buzanojn, ni turnis la vizaĝon ĉi tien. premata estis mia koro, kaj konfuzitaj miaj pensoj; sed mi decidiĝis, sentime lukti kontrâ la animkirlaj problemoj, kiujn mia vizito al la buzanoj altrudis al mi. travojaĝante la senakvan dezerton ·nafad, kie la okulo per vidado al enuigaj objektoj laciĝas, mi forte okupis miajn pensojn. mi igis ilin vagi tra la mondo kaj esplori mian propran koron. âskultu mian parolon, kaj riproĉu al mi malĝustajn konkludojn: la suferoj de la homidoj estas la nepra sekvo de la peko, sed suferoj povas esti por ni benoj tiel grandaj, kiel akraj estis la doloroj, eĉ multe pli grandaj, ĉar dia saĝo elpensas kaj dia amo regas. la seninspiraj pensoj de la homa koro estas malĝustaj, kaj ĝiaj deziroj vagadas tra malvirtaj lokoj. nur pro nia naturo, de perfekteco defalinta, ni sentas doloron kiel senrimedan malbonon. kaj, se ne estus malfortigita nia animo, kaj malsanema nia korpo, sekve de la peko, afliktoj estus por ni pordo al pli alta vivo: vere, ni rigardus ilin kiel necesan parton de la feliĉo. ·elihu ne estus parolinta malsaĝe, kaj viaj amikoj ĉi tieaj ne estus irintaj en la irejon de la kolerego de la ·eternulo, se ili komprenus, ke ĉiu aflikto homa estas parto de la aflikto de la tuta homaro, pro la peko, kaj se ili estus kredintaj ankâ je dia amo, krom je diaj saĝo kaj justo. ĉu la ·eternulo povus trovi ian alian rimedon purigi la mondon, ol suferojn? tre diligente mi traserĉis mian propran koron, sed ne trovis.

·hamul eksilentis. neniu respondis en la dâro de kvarono de horo; ĉiuj pesis en la koro la vortojn de la respekteginda grandaĝulo. fine ·ijob, kliniĝinte antâ ·hamul, ekparolis:

– viaj saĝaj vortoj, ho ŝatata gasto el malproksima lando, estis por ni ĉiuj – ĉu ne vere? – kiel refreŝiga roso kaj kiel bonodoro, venanta el ĝardeno aromaĵa. avide ni plue âskultos vin, sed mi timas, ke pro via laciga vojaĝo kaj via granda aĝo, korpo kaj animo nun postulas ripozon.

respondinte al la ĝentilaĵo de la gastiganto per simila klinsaluto, ·hamul diris kun afabla rideto:

– mi ne povas nei, ho ·ijob, ke kelkafoje mi sentas la pezon de la multenombreco de miaj jaroj, sed memoru mian devenon; memoru, ke mi estas pranepo de ·ŝem, kiu atingis la aĝon de sescent jaroj kaj mortis kun plena posedo de ĉiuj siaj sentoj kaj spiritpovoj. mi ne estas tro laca por âskulti vian parolon, al kiu mi sopiris kun granda sopiro. antâĝuo de ĝuste tia kunveno helpis al mi spiti la danĝerojn de sovaĝa lando, kaj elporti la suferojn de longa vojaĝo tra laciga dezerto. parolu, ĉar grandaj ja estas la benoj, kiujn la ·eternulo enverŝis en vian animon.

– grandaj, vere, estas la benoj, kiujn la ·eternulo enverŝis en mian animon, – solene ripetis ·ijob, – multe pli grandaj, ol vortoj povus eldiri. ankorâ mi havas la senton, kvazâ mi estas viro, kiu, pasiginte multajn jarojn en la plej profunda infero, subite sin trovas en paradizo. ankorâ mi iradas kvazâ en sonĝo. ĉio ŝajnas al mi nova; kaj per novaj okuloj mire mi rigardas la mondon. ho! kiel malĝuste mi komprenis la celon de mia vivo! kiel miope mi penegis atingi eksteran, unutagan perfektecon! penante trafi la celon de la vivo en la savo de sia propra animo sole, oni fariĝas blinda pri la tutmonda spirito, luktanta kontrâ la malbono, kaj peneganta retrovi la vojon al dio. mi citadis miajn virtojn (â pli ĝuste mi fanfaronis pri malesto de malvirtoj) kaj justecon antâ la ·eternulo, antâ kiu eĉ la anĝeloj ne estas puraj. memamo kaj memestimo estas la kâzoj de ĉiu malĝusta kompreno de niaj travivaĵoj. mizero ne plu estas mizero, kiam oni sentas, ke ĝi estas ellaborado de dia amo. dia amo! kun honto mi konfesas, ke, en la dâro de niaj longaj diskutadoj, la penso pri dia amo eĉ ne unu fojon venis al ni en la kapon. sed la ·eternulo favorkore donis al ni novan vizion. nun mi vidas, ke la vera interna realo estas la amo. ju pli ni celas sinforgesadon kaj benadon por niaj kunhomoj, des pli feliĉa kaj bela estos nia interna vivo. la amo estas ja la fundamento de la dia vivo en ni.

en tiu momento âdiĝis el la profundo de la tendo mallâta krio de infaneto, kaj ·dina, kiu kun ama admiro âskultis la edzon, rapidis for, por atenti la etulon. esprimo de feliĉa kontenteco kaj profunda dankeco survenis la gravmienan vizaĝon de ·ijob, kiam li diris:

– jen, amikoj, vi âdas garantiaĵon de la favorkoreco de dio al senmeritulo. kaj ne la plej malgranda el la benoj, per kiuj li superŝutis min, estas la ŝanĝita koro de ·dina, mia edzino.

ĉapitro kvina. ·lemuel aktiviĝas

la suno jam staris alte en la ĉielo kaj plenigis per brilega lumo sufiĉe vastan korton de la domo de ·omar. la ĉefa, sinjora parto de la domo troviĝis ĉe unu el la pli mallongaj flankoj de kvarangula korto. ĝi estis dividita en tri partojn; ĉiu havis unu pordon, komunikigantan ĉambraron kun neprofunda kolonejo, kiu okupis la tutan larĝon de la korto. la du longajn flankojn de la kvarangulo formis loĝejoj de la servistaro, domoficejoj, provizejoj kaj tiel plu. la kvara flanko estis alta, blanka muro, apartiganta la biendomon de arbareto kaj, pli malproksime, de staloj por kameloj, ĉevaloj kaj azenoj, kaj de terkulturaj konstruaĵoj.

ĉe baseno en la mezo de la korto, en kiu fontano ritme plâdis, duonkuŝis ·lemuel sub multekolora baldakeno, karesante belan kvarjaran knabineton. elpreninte el ĉebrusta poŝo malgrandan, proksimume dek kvin centimetrojn longan figuron de infano el marverda ŝtono, kaj montrante ĝin al la knabineto, li diris:

– rigardu, kion ·lemuel kunportis el malproksima lando por sia amatineto!

– ho! – ekkriis la infano ravite, – kia bela pupeto! – kaj avide prenis ĝin el la mano de la viro. – dankon, kara ·lemuel.

– kiam mi estis tre, tre malproksime de ĉi tie, en la lando egipta, mi vidis knabinetojn, ludantajn kun tiaj pupetoj, kaj tuj mi memoris mian dolĉan ·naaman, kaj ekpensis, kiel gaje ŝi ludos kun tia pupo.

– ho, mi estos tiel feliĉa kun mia bela pupeto! – diris la infano, ame ĉirkâbrakante ·lemuelon.

– nu, estu feliĉa, infano; sed ankâ estu singarda, ke vi ne faligu ĝin sur la teron, ĉar ĝi tuj rompiĝus; kaj eble oni ne povus ripari ĝin.

liberiginte sin el la brako de ·lemuel, ·naama diris kun infana fervoro:

– lasu, mi volas montri mian pupeton al ·adaha.

– ne, – respondis ·lemuel, – lasu la pupon ĉi tie kaj iru, konduku ·adahan ĉi tien.

obee la infano redonis la ludilon kaj kuris for en la domon. post kelke da minutoj elvenis el unu el la ĉambroj, ĉirkâantaj la korton, juna virino, portanta la infanon sur brako. ·lemuel rigardis ŝin penseme kaj bonkore. videble la eksteraĵo de la knabino kontentigis lin kaj plaĉis al li. ŝi estis vere belaspekta, gracia knabino. ŝia plensana vizaĝo kun dolĉaj, delikataj trajtoj altirus atenton en granda aro da knabinoj â virinoj, precipe pro ŝiaj lumaj, malhelaj okuloj, en kiuj speguliĝis nobleco, malkaŝemo kaj natura gajeco. ŝiaj haroj, kiuj falis en abundaj bukloj sur la ŝultrojn, estis brile nigraj, kaj ŝia vizaĝhâto iomete pli malhela ol ĉe la virinoj de la lando ·uc. kvankam ŝi okupis en la domanaro de ·omar nur pozicion de servistino – antâe eĉ de sklavino – sub la estrineco de ·nupta, ŝi sin tenis kun senĝena, natura digno, supoziganta bonan devenon kaj bonedukitecon.

– mia sinjoro ·lemuel, – ·adaha diris kun preskâ infana mikso de deca respekto kaj facila familiareco, – ·naama tre insistas, ke mi venu, por vidi ian grandan belaĵon.

– jes, – respondis ·lemuel gaje, – mi deziras, ke vi admiru belegan kaj multekostan pupeton, kiun mi kunportis el ·egiptujo por ·naama. jen!

·adaha, por plaĉi al ambâ, ·lemuel kaj la infano, ŝajnigis grandan surprizon kaj admiron kaj gaje ekkriis:

– ho, karulino, kia bela, aminda ludilo! ĉu vi dece dankis al mia sinjoro ·lemuel?

– jes; mi ricevis sufiĉegan dankon, dolĉan kison kaj ĉirkâbrakon. nu, ·naama, vi devas ne ami vian pupeton pli ol vivajn homojn. diru do, kiujn vi amas?

tuj la knabineto respondis vivece:

– vin! – kaj malsuprenrampis el la teno de la juna virino, por pruvi la fervorecon de sia amo per plua kiso.

– bone, – diris ·lemuel kun feliĉa rideto, – kaj kiujn plu?

– mi ankâ amas ·adahan, ĉu ne?

– jes; dârigu.

– ankâ la patron kaj la fratojn, ·lodo kaj ·akan.

·lemuel sin turnis al ·adaha kun la demando: ĉu la infano vere memoras la fratojn kaj ne la patrinon?

– mi kredas, ke tiel estas, ĉar mia sinjoro ·omar tre ofte parolas pri la kompatindaj knaboj, sed preskâ neniam pri ŝia patrino.

– nu, dârigu ·naama; kiujn plu? – persiste demandis la esploranto; kaj, kiam la infano iom hezitis, li sugestis: ĉu vi ankâ amas ·nuptan?

ankorâ hezitante, la infano respondis:

– ne multe.

– kial ne?

– ĉar ŝi ne amas mian ·adahan.

– ho, vere? – demandis la maljunulo kun ŝajnigita surprizo. ĉu vi ankâ amas la belan sinjorinon, ·zalmuna, en la bela blanka domo?

– ho, jes, – ekkriis la etulino, – mi amas ŝin ankâ, ĉar ŝi ofte venigas min, kaj donas al mi bongustajn kuketojn kaj belajn objektojn.

– nu, kuru for, ·naama, kaj montru vian pupeton al la patro, tuj kiam li revenos el la kampoj. atendu lin ĉe la pordego. li estos tre feliĉa ĝin vidi.

·adaha volis foriri kune kun la infano, sed ·lemuel petis ŝin postresti kelke da momentoj. la knabino volonte obeis. ŝi alte estimis la bonkoran, afablan komerciston, kiu ĉiam alportis por ŝi novaĵojn el ŝia patrolando kaj ofte ian malgrandan donacon.

– jen, ·adaha, – li diris, – donante al ŝi beletan oran kolĉenon, – jen malgranda juveleto por vi el foiro en ·dedan. mi ĉiam memoras vin, trapasante la landon de niaj patroj.

·adaha estis ravita de la neordinare valora donaco kaj volis multavorte eldiri dankon, sed ·lemuel interrompis ŝin, dirante:

– lasu. mi âskultos vian dankadon en pli oportuna okazo. en la nuna momento mi havas tre urĝan aferon, kiun mi volas priparoli kun vi. âskultu. mi ne tre miris, âdante, ke ·nupta ne amas vin, kvankam en la ĉeesto de aliaj personoj ŝi ŝajnigas korinklinon al vi. mi malfidas ŝin.

– mi ankâ.

– kial?

la knabino heziteme respondis:

– malfacile estas trovi tâgajn vortojn. mia koro diradas, ke ŝi estas malsincera kaj danĝera. antâ nia sinjoro ·omar ŝi ŝajnigas kredon je la ·eternulo, sed ŝi amikiĝas kun virinoj, kiuj kaŝe â eĉ malkaŝe adoras la diinon ·iŝtar. eĉ antâ la fideluloj ŝi montras ŝaton al servantoj de la falsaj dioj el ·babel. riproĉoj kontrâ ili neniam troviĝas en ŝia buŝo.

– diru, de kiam vi malfidas ŝin?

– jam delonge; sed multe pli forte de la tago, kiam mortis mia kompatinda sinjorino, ·amtelaj.

– kiam vi pensas pri la morto de via sinjorino, ankâ la bildo de ·nupta altrudiĝas al vi, ĉu ne?

·adaha aspektis embarasita. preskâ timigite ŝi rigardis la akratrajtan vizaĝon de la komercisto. fine ŝi respondis:

– la buŝo ne kuraĝas eldiri, kion la internaĵo sentas. ofte mia koro estas premata de antâtimoj, kaj teruro forprenas de mi la dormon.

– pro ·omar, ĉu ne? – kaj lia filineto.

ruĝiĝante, la knabino respondis:

– jes, li havas kaŝitajn malamikojn ĉi tie. ho, se mi nur povus malkaŝe paroli antâ li; sed ĝuste la personojn, kiujn mi malfidas, mia sinjoro plenkore fidas.

·zalmuna estas unu el ili; ĉu ne?

mirigite, ·adaha denove hezitis. poste, ĉirkârigardinte, kvazâ ŝi timas esti subâdata, ŝi respondis mallâte:

– ŝi estas bela vipuro.

– mi estas tre kontenta, ke vi tion eltrovis, ·adaha, – diris ·lemuel. – la amo do ne ĉiam estas blinda. ne embarasiĝu, mia filino, mi ja konas la sekreton de via koro. ne timu, nek malesperu; sed konfidu vian vojon al la ·eternulo. li plenumu vian deziron. mi venis ĉi tien kun la celo esplori la misteron, ĉirkâantan tiun belan vipuron, kaj mi bezonas vian helpon. ĉu vi kuraĝas ion riski pro la viro, kiun vi amas, ·adaha?

kun ardo en siaj belaj, malhelaj okuloj la knabino respondis:

– ĉion, centfoje mian vivon.

– bone. mi pasigos la nokton en la domo de ·zalmuna

– ho, vere?

– … dum ·omar forestos en la stelobservejo, kune kun la tri junaj gastoj de ·ijob. zorgu, ke neniu rimarku mian foreston, ke «neniu maltrankviligu min en mia dormoĉambro, ĉar mi estos morte laca». morgâ ni interparolos plue; sed nun rapidu for, ĉar jen alvenas ·omar kaj ·ijob kaj ĉi ties gastoj.

ses viroj eniris la korton: unue ·ijob kaj ·hamul, kaj poste ·omar kaj la junaj fremduloj. ·lemuel, vigle leviĝinte, salutis la venintojn kun bonkora ĝentileco kaj tuj partoprenis en la interparolo okupanta ilin. kun viveca intereso la egiptujanoj pririgardis la domon de ·omar, kaj admiris la fortikecon de la strukturo, la oportunan aranĝon de la ĉambroj, kaj la simplan elegantecon de la nemultaj mebloj en kelkaj el ili.

ŝajne senartifike ·lemuel diris, ke la domo de ·omar prezentas bonan ekzemplon de bieno de bonhavulo en la lando ·uc; sed ke, sendube, la domego de ·zalmuna estas, krom la reĝaj palacoj en ·babel, la plej interesa loĝejo en la tuta lando.

unu el la junaj egiptoj responde esprimis deziron trarigardi tiun belan domegon, se tio estas permesata. ·omar aspektis iom embarasita.

– dum la foresto de la posedantino, – li diris, – mi ne estas certa, ke la domestrino tion permesos.

– nu, nu, – rediris ·lemuel flatloge, – al vi, ·omar, favorato de la tuta domanaro, neniu rifuzus la peton montri tian vidindan palacon al aro da eminentaj viroj el ·egiptujo, kiuj forte interesiĝas pri tiaj konstruaĵoj. cetere ili scias, ke ·zalmuna furioziĝus, sciiĝinte, ke la servistoj faris al vi kaj al ·ijob tian ofendon.

·omar ne volis kontrâdiri ĉi tiun verŝajnan argumenton, kvankam li sentis malinklinon preni sur sin la kondukantecon, precipe pro tio, ke la sinteno de ·lemuel rilate al ·zalmuna jam de ilia renkonto antâ du tagoj pli kaj pli maltrankviligis lin.

ili do iris al la domo de ·zalmuna, la ·belulino. suprenirinte la larĝan, kalkŝtonan ŝtuparon, ili haltis momenton, por admiri la simplan belecon de la fasado, konstruita plejparte el poluritaj granitblokoj. la grandaj, longformaj ŝtonoj estis hakitaj kaj ĉizitaj kun rimarkinda precizeco, kaj per tio altiris apartan atenton de ·hamul, kiu diris, ke li nenie vidis pli admirindan masonaĵon, krom ĉe la granda piramido en ·egiptujo, la ĉefverko de lia praavo ·ŝem.

ili eniris larĝan, sed ne profundan vestiblon tra porda malfermaĵo, formita el tri grandegaj, brile poluritaj kalkŝtonoj. apud ambâ ekstremaĵoj de la larĝa muro, frontanta la enirantojn, troviĝis pordo, tra kiu longa koridoro estis videbla. la solaj objektoj en la vestiblo estis du grandaj, marmoraj vazoj, bele ornamitaj per arabeskoj kaj floraĵoj. inter ili pendis per silkaj ŝnuroj rondforma, kupra plato. ĉi tiun platon ·omar sonorigis per malgranda martelo, kiun li prenis el unu el la vazoj. post ne longe aperis el la pordo ĉe ilia dekstra flanko mezaĝa virino kun dignoplena sinteno, vestita per blanka vesto. en la dâro de mallonga momento la virino montris embarason kaj malplezuron ĉe la vido de fremdaj vizitantoj, sed ŝajne ŝi venkis ĉi tiujn sentojn, tuj kiam ŝi vidis ·omaron.

·omar ekpaŝis antâen kaj diris ĝentile:

– beno de la ·eternulo estu kun ĉi tiu domo, ·ajla. kvar eminentaj viroj el la lando egipta, respektegataj en konsilejoj de saĝuloj, honoras nian urbeton per vizito. ili volas esplori la kutimojn de nia lando, kaj aparte interesiĝas pri belaj konstruaĵoj. bedârinde via sinjorino kaj mia forestas; sed mi petas pro miaj vizitantoj permeson trarigardi ŝian belan palacon.

·ajla respondis per voĉo, kiu, malgrâ ŝia peno vidigi facilan, sinceran mienon, ne povis kaŝi ian maltrankvilecon.

– estu certa, ·omar, mia sinjoro, ke mia sinjorino ·zalmuna kun ĝojo plenumus ĉiujn viajn dezirojn, kaj ke ŝi sentus sin honorata de vizito de tiaj honorindaj vizitantoj. tre volonte mi montros al vi ĉiujn vidindaĵojn de la domo, kun escepto, kompreneble, de kelke da privataj ĉambroj, en kiujn, cetere, noblaj fremduloj ne volus sin trudi.

·omar kaj ·ijob esprimis koran dankon kaj ŝaton, kaj la egiptujanoj aprobis ilin per ĝentila riverenco.

·ajla kondukis la vizitantojn unue tra la maldekstra koridoro, montrante al ili, unu post alia, dekkelke da belegaj ĉambroj, bonguste ornamitaj, sed enhavantaj nur malmultajn meblojn. la plimulto el ili estis longaj, mallarĝaj ĉambroj, apartigitaj per dikaj muroj. ili estis are aranĝitaj; kaj ĉiu areto havis unu pordon, komunikiĝantan kun la centra koridoro. konjekteble ĉiu areto da ĉambroj havis apartan celon, jen por loĝigi vizitantojn, jen por kunvenoj kaj tiel plu. nur malmultaj ĉambroj havis fenestrojn, â pli ĝuste, mallarĝajn malfermaĵojn por ventolado. ĉe aliaj la plafono estis subtenata de sufiĉe densaj vicoj da mallongaj kolonoj, starantaj sur la eksteraj muroj, kvazâ balustrado.

la pli grandaj ĉambroj estis senplafonaj, â parte senplafonaj. ili estis kovritaj per alĝustigebla vakstolo, allasanta mildan lumon kaj aeron, kaj samtempe donanta agrablan ombron. la koloro de la vakstolo ĉiam harmoniis kun la koloro de la ŝtonaj muroj kaj kun la meblaro.

·lemuel preskâ ne partoprenis en la interparoloj, kaj ŝajne ne multe interesiĝis pri la beleco de la objektoj, kiuj estigis en la fremdaj viroj vivecan plezuron. la basketoj de lia blanka kapvesto ankorâ kaŝis la supran parton de lia vizaĝo, kvazâ li dâre estus sub brilegaj radioj de la tagmeza suno. tamen en la tuta dâro de la vizito lia cerbo vigle laboris, esplorante per la okuloj la planon, lâ kiu la domo estis konstruita; mezurante en la pensoj la distancojn inter diversaj lokoj, kaj rimarkante pli ol unu aferon, kiujn la aliaj ne vidis, ĉar ili ne suspektis ilin.

dum la vizitantoj kun admiro rigardis en granda, parada ĉambro seson da belegaj, el marmoro skulptitaj ripozejoj, kovritaj per leopardaj feloj kaj multekostaj tukoj, ·ajla malaperis momenton, por doni ordonojn al du servistinoj, kiujn scivolemo allogis al tiu ne ofte uzata parto de la domego. (ŝi uzis kun egala facileco diversajn lingvojn: la babelan, la dialekton de la lando ·uc, la egiptan kaj la sumero-babelan dialekton de sia patrolando.)

fininte la pririgardon de la maldekstra parto de la domego, kiu, krom unu pordo, estis tute apartigita for de la dekstra parto, ili elpaŝis en vastan, kvarangulan ĝardenosimilan korton, ĉirkâitan je ĉiuj flankoj de kolonejo. en la mezo de la korto troviĝis artefarita lageto, en kiu staris granda, marmora baseno. klara akvo elfluis el la baseno super ĝian randon, kaj plâde falis en la lageton. ĉe la kontrâa fino de la lageto staris rondforma kiosko, sur kies supro brilis multekolore emajlita, senpinta piramideto, kvazâ miniatura templo, kronita per orita kupolo. neniu el la vizitantoj povis – â volis – diveni la celon de la kiosko; kaj ·ajla, pridemandite, iom eviteme ŝajnigis nescion. malantâ la kiosko staris aleo da majestaj cipresoj, kondukanta al larĝa pordego, tra kiu estis videbla, en kelka malproksimeco, folioriĉa ĝardeno.

ili eniris, tra la pordego, la ĝardenon, â pli ĝuste, vastan parkon. ĉi tiu parko okupis la tutan deklivon de la monteto, sur kiu staris la domego. ĝi prezentis treege ĉarman vidaĵon en ĉiuj direktoj. la egiptujanoj haltis ĉe la supro de ŝtuparo, kondukanta de teraso al malgranda, artefarita ebenaĵo kun multekoloraj kaj simetrie aranĝitaj florbedoj. la beleco de la pejzaĝo ĉarmis ilin pli ol ĉio alia, kion ili vidis antâe dum ilia vojaĝo.

– kia paradizo! – diris ·hamul solene. – la tuta lando egipta ne posedas lokon komparindan kun ĉi tiu ĝardeno.

·ajla, kiu ŝajne deziris, ke la vizitantoj ne plu esploru la ĝardenon, rekondukis ilin tra kolonejo al la dekstra parto de la domo. ili preterpasis kelke da fermitaj pordoj, alirejoj, sendube, al la servista kvartalo, en kiun tamen la virino ne invitis ilin eniri. neniu el la cetera domanaro estis videbla; kaj la vizitantoj miris pri mistera silento, reganta en la tuta loko. atinginte la finon de la kolonejo, ili trovis, ke iu intertempe pretigis por ili manĝeton sub baldakeno antâ la domo. sur malaltaj, el ligno skulptitaj tabloj staris sep oraj pokaloj kaj karafoj, plenaj de trinkaĵoj, faritaj el mielakvo kaj fruktosukoj, kaj pladoj kun diversaj kukaĵoj kaj fruktoj. ĉirkâ la tabloj estis metitaj salikaj seĝoj, kovritaj per feloj.

post preno de la refreŝigaĵoj la vizitantoj, gvidate de ·ajla, eniris la pli privatan parton de la domo. tie la aero estis agrable parfumita, kaj ĉio sentigis al ili la influon de sinjorino kun delikata kaj poeziema gusto. la pezeco kaj la severeco de la konstruaĵo estis moligita per multaj subtilaj ornamaĵoj kaj aranĝo de luksaj kurtenoj, kusenoj, drapiraĵoj kaj tiel plu. la domestrino ne invitis la vizitantojn pririgardi multajn ĉambrojn en ĉi tiu parto de la domo. kelkaj enirejoj estis fermitaj per pezaj kurtenoj, kaj aliaj estis baritaj per tripiedoj kun ornamaj kreskaĵoj. oni ne povis ne senti, ke iu ĵus metis ilin tien, por malhelpi eniron â peton pri permeso eniri.

ĉi tie ·lemuel, ŝajnigante intereson nur pri ornamaĵoj kaj la multekosteco de la konstruaj materialoj uzitaj, vigle esploris per kaŝitaj rigardoj ĉion esploreblan.

·ajla petis la gastojn eniri iom vastan salonon, en kiu troviĝis, krom bela meblaro, granda kolekto da kuriozaĵoj el multaj landoj. en la momento, kiam ·omar volis, la lasta, eniri la ĉambron, ·ajla ektuŝis lian brakon kaj montris per kapsigno, ke ŝi volas paroli kun li aparte. ·omar sekvis ŝin.

– jen, ·omar, mia sinjoro, – ŝi flustris, – troviĝas privata ĉambraro de mia sinjorino ·zalmuna, la ·belulino. rapide ĵetu rigardon en ĝin.

·omar hezitis. kontrâaj sentoj ekbatalis en lia koro. de la morto de ·dusadad, la patro de ·zalmuna, antâ kvar jaroj, li nur unu fojon vizitis la privatan parton de la domo, kune kun sia edzino. ĝuste la atmosfero de la ĉambroj, en kiuj ·zalmuna kutime spiradas kaj moviĝadas, enhavos por li – li sentis – ion mistere allogan kaj dolĉan. tamen ne nur natura modesteco hezitigis lin, sed ankâ maltrankviliga, admona sento, kvazâ li estas transpaŝonta en animstaton, el kiu li ne facile povus poste sin liberigi. interna voĉo ŝajne avertis lin, ke li senĉese pentus ĉi tiun paŝon. sed plua penso venis al li en la kapon: foje li âdis malbelan famon en la urbeto, ke en privata ĉambro de ·zalmuna troviĝas idolkultaj objektoj. eble li nun povos konstati la malĝustecon de tiu famo. ĉiuokaze, li ricevos certecon; kaj certeco, kiom ajn ĉagrena, estos preferinda je la duboj, kiuj ĉiam atakadis lin, malgrâ lia peno forpeli ilin. li do eniris, ŝoviĝante preter tripieda florvazo, per kiu, sendube, oni volis montri la privatecon de la ĉambraro. la unua ĉambro estis preskâ senmebla antâsalono. trapasinte tra peze kurtenita pordo, li sin trovis en vasta, longforma ĉambro, luksege meblita. duono de la plafono konsistis el flaveruĝa vakstolo, kiu donis al la loko tre agrablan lumon, harmoniantan kun la delikataj koloroj de la meblaro kaj de la ornamaĵoj. la alia parto de la ĉambro estis plafonita per arte skulptita lignaĵo. en la luma parto, sub la vakstolo, troviĝis marmora akvujo, en kiu ŝprucis fontano, kaj vigle moviĝadis fiŝetoj. ĉirkâ la akvujo staris tri belaj vazegoj kun floroj kaj ornamaj kreskaĵoj, kaj, inter la vazoj, kanapoj tegitaj per multekoloraj damaskaĵoj. sur unu el la kanapoj kuŝis kelke da muzikiloj, nome flutoj, cimbalo kaj ŝalmo; kaj apude staris harpo.

la mezon de la plafonita parto de la ĉambro okupis ortegita kanapolito, surhavanta molajn kusenojn kaj kovrilon el cervaj feloj. ĉe ambâ flankoj de la kanapolito, je kelka distanco, staris altaj tripiedoj el polurita latuno kun oraj ujoj, kvazâ por bruligi incenson. molaj tapiŝoj kovris ĉi tie kaj tie la blankmarmoran plankon; kaj grandaj, flordesegnaj tapiŝoj pendis de oraj festonoj sur la muroj, ĉirkâantaj la liton.

per rapidaj, avidaj rigardoj ·omar esploris la plej okulfrapantajn trajtojn de la ĉambro. dum kelke da momentoj li staris apud la pordo, ĉarmita de la miriga beleco de la vidaĵo, kaj preskâ duonebria de la delikata bonodoro, pleniganta la ejon. lia koro batis forte, kaj ree superregema sopiro ekposedis lin, ĉion riski pro la virino, kies spirito ŝajne envolvis kaj ensorĉis lin. en la kontrâa, longa muro vidiĝis du malfermaĵoj, kondukantaj al malpli grandaj ĉambroj. rapide ·omar transiris, por enrigardeti ilin. la unua estis banejo, konstruita el diverskolore emajlitaj brikoj. la akvujo estis rektangula kavaĵo en la mezo de la planko, enirebla per ŝtupareto. apud la akvujo staris kuŝejo por masaĝado, kelke da kestoj, molaj seĝoj kaj tablo plena de ĉiuspecaj tualetobjektoj.

la alia malfermaĵo estis peze kurtenita. la internaj randoj de la kurtenoj estis kunplektitaj per longa rubando, kies finoj estis sigelitaj, tiel, ke neniu povis eniri la ĉambron, ne tranĉinte la rubandon, â rompinte la sigelon. ·omar sciis, ke la tiel fermita kabineto estis antâe skriboĉambro de ·dusadad, kaj enhavis grandan nombron da dokumentoj, skribitaj sur argilaj tabuletoj â cilindroj. supozeble ĝi nun estas la skriboĉambro kaj dokumentejo de ·zalmuna. li sin turnis, por foriri, timante, ke li jam restis tro longe. ne pli frue ol tiam li rimarkis malantâ la litokanapo, ĉe unu el la mallongaj muroj, objekton per tukoj kovritan. konjekteble ĝi estis tablo â granda kesto, surhavanta kelke da ornamaĵoj â kandelingoj. ĉar li ne volis, ke oni rimarku lian foreston, ·omar rapidpaŝe eliris, por aligi sin al la amikaro. kiam li transiris la koridoron, ·ajla flustris al li:

– ĉu ne vera paradizo, mia sinjoro? ĝi fariĝos via, se vi volas.

neniu rimarkis lian foreston, krom ·lemuel, kiu kun ŝajne vigla intereso esploris antikvan duonreliefaĵon, enmetitan en la muron super pordo. zorgeme li notis al si en la memoron la lokon de la ĉambro, el kiu ·omar elvenis. ·ijob dankis al la domestrino en la nomo de la fremdlandaj gastoj pro ŝia komplezemeco; kaj ·hamul komisiis al ŝi salutojn kaj bondezirojn por ŝia sinjorino.

la vizito tiel finiĝis, kaj la viroj eliris en la plenan taglumon. tuj ili komencis pridiskuti la belan domegon kaj ĝian posedantinon. la opinioj esprimitaj montris la diversecon de la karakteroj de la parolantoj. la unuaj egiptoj entuziasme lâdis la belegecon kaj la riĉecon de la bieno, kaj fervore eldiris esperon, ke estos donite al ili, antâ ol ili reiros en sian hejmlandon, konatiĝi ankâ kun la mastrino, pri kies mirinda beleco ili tiel multe âdis. ·okran, la plej juna el la trio, scivoleme demandis, kial tia bela kaj riĉa sinjorino restis tiel longe senedza.

– ĉu ne troviĝas en la landoj araba â babela, – li demandis, – junaj aventuremaj princoj, kiuj perforte akiros tian kaptindaĵon, se ili ne povas gajni ĝin per amindumado?

dum ·omar kaj ·ijob pripensis, kion respondi, ·lemuel ekparolis:

– sendube tre multaj junuloj jam duonfreneziĝis pro amo al ·zalmuna, la ·belulino; sed ·zalmuna ne estas cedema knabino, kiu inspiras aventuran kaptadon. ia mistera timo detenas ilin.

tion li diris kun signifoplena rideto kaj facila balancado de la kapo, kvazâ li scias pli multe, ol li volas eldiri.

·hamul ree diris, kvazâ li ne âskultis la interparolon de la aliaj:

– kia paradizo! tie mi tre volonte pasigus en paco la reston de mia longa okazojplena vivo kune kun areto da saĝaj, diotimaj viroj, kiuj, same kiel mi, laciĝas de la batalo kontrâ la malbono en la mondo, kaj sopiras ripozi en la sunbrilo de dia amo.

·ijob respondis, ame rigardante la grandaĝulon:

– se la tagoj de mia vivo estus duoble pli multaj, ol ili estas, mia koro ne povus deziri, nek mia imago elpensi pli grandan feliĉon, ho, nobla amiko, ol loĝi ĉi tie en sereneco ĉe via flanko. sed la ·eternulo savis min el mia animabismo por nova vivo aktiva. mia vivo devas pruvi, ke la ·eternulo estas dio, potenca kaj favorkora, la sola savonto el ĉiuj mizeroj, el ĉiuj malvirtoj.

iom senpacience ·lemuel diris, tuj kiam ·ijob silentis:

– la gustoj de la homo ŝanĝiĝas. kiu povas antâdiri, kion la koro deziros, kiam la kapo estas arĝenteblanka kaj la paŝoj nefortaj? ripozado kaj revado ĉi tie ne prezentas nun al miaj okuloj allogan bildon. donu al mi la liberan vivon de komerca vojaĝisto; vizitadon al fremdaj landoj; vidadon al naturaj belaĵoj. interparolado kun multvojaĝintaj viroj en la vespero ĉirkâ tendara fajro allogas min nun pli forte. per tio mi povas pli bone plenumi la devojn, kiujn ambicio trudas al volonta koro.

kun bonkora scivolemo ·hamul diris:

– la koro naskas ambiciojn. ĉar mi scias, ke via koro estas nobla, ·lemuel, mi deziras scii, kiajn ambiciojn vi en ĝi gastigas.

gravamiene ·lemuel respondis:

– per ĉiuj fortoj mi bataladas kontrâ la insidaj penegoj de la babela pastraro detrui la lastajn restaĵojn de la kredo al la ·eternulo, kaj kontrâ la kruelega ekspluatado de la malriĉuloj. la pastraro kaj la riĉularo en niaj urboj konspiras, por ankorâ pli mizerigi la laboristojn: tiuj, por sklavigi iliajn animojn; ĉi tiuj – iliajn korpojn. belaj palacoj kaj grandaj temploj ne ĝojigas mian koron, ĉar mi ne povas ne memori, ke ili konstruiĝas plejparte de mizeraj sklavoj, loĝantaj mem en domaĉoj. la ·eternulo ne trovas plaĉon en konstruaĵoj, kiom ajn belegaj, starigitaj per maldolĉaj ĝemegoj kaj riveroj da larmoj kaj ŝvito de vipopelitaj mizeruloj.

post kelkmomenta, peza silento, dum kiu la aliaj viroj metiteme pesis la vortojn de ·lemuel, ·ijob respondis milde, sed kun sentebla embaraso en la spirito:

– viaj vortoj, ho ve! estas veraj, ·lemuel. la koro de la ·eternulo doloras pro la suferoj de la subpremitoj. sed vi scias, ke ·dusadad estis bona estro, pagis bonan salajron, kaj bonkore traktadis siajn servantojn.

– tio estas vero, – vigle respondis la komercisto, – ·dusadad alte taksis sian reputacion de noblulo, kaj por konservi ĝin, malavare pagadis, eĉ parade kelkafoje, en la limoj de sia konataro. mi eĉ ne volas dubi lian bonkorecon; sed li ne esploris la transmontan valon. mi vidis, pli ol unu fojon, la ŝvitgutojn de la sklavoj de ·ŝedad, la konstruisto, kaj âdis iliajn ĝemegojn, kiam ili trenegadis trans la montojn de la sudo ĝuste la ŝtonojn, kiujn vi admiris antâ unu kaŝbuo. mi vidis tie homidojn tordiĝi sub vipobatoj, kvazâ ili estus obstinaj bestoj; kaj ekflamiĝis mia animo. la ostoj de unu el la malhomaj sklavopelistoj de ·ŝedad blankiĝis apud dezerta vojo inter ·dedan kaj ·uzal.

ree peza silento regis inter la viroj. la âskultintoj ne povis dubi, ke la vortoj de ·lemuel estas tute veraj. ·ijob kaj ·omar bone konis la fervoron de la komercisto pro la subpremitaj klasoj, kaj lian furiozon kontrâ la ĉiam kreskantaj influo kaj povo de la babela pastraro. ili admiris lin pro tiuj noblaj sentoj; sed ili ne partoprenis lian optimismon, nek posedis sufiĉe da energio kaj maltimo, por malkaŝe sin ĵeti, ĉe lia flanko, en la batalon kontrâ la senskrupula hierarkio kaj la socia sistemo, kiu aprobe permesis la ekspluatadon de la sklavoj kaj malriĉuloj. ilia temperamento preferis trankvilan, mediteman vivon en kvieta vilaĝo, malproksime de la brumoviĝado en grandaj urboj.

por ŝanĝi la temon unu el la junaj egiptoj ekparolis:

– diru, ·omar, ĉu ·zalmuna estas tiel belanima, kiel, lâfame, ŝi estas bela korpe?

respondante post kelkmomenta medito, ·omar penis paroli trankvile kaj senĝene, sed ardo en liaj okuloj kaj kontrâvola tremeto en la voĉo montris, ke la demando ektuŝis senteman lokon en lia koro. li diris:

– kredeble tiuj, kiuj ·zalmunan plej intime konas, fervore respondus jese. demandu en la ĉirkâaĵo; ĉiuj malriĉuloj kaj mizeruloj en la lando prikantas ŝian bonkorecon. neniam venis al ŝi afliktito, kiu ne ricevis konsolon kaj helpon. se harpludado povas indiki animstaton, ŝia animo superas per beleco ŝian eksteraĵon; kaj neniu povus âdi ŝin paroli pri interna lumo kaj pri la sopiroj de la homa spirito al la belo, ne sentante sin anime altigata.

·ijob enpense skuis la kapon.

– ĉio ĉi tio povas esti vera, ·omar, – li diris, – tamen ·zalmuna jam delonge estas por mi mistero. kiam ŝi estis pli juna, ŝi ofte vizitadis min kune kun sia patro, kaj kondutis malkaŝeme kaj amikeme. sed nun ŝi ŝajne evitas min; kaj ni estas preskâ fremduloj unu por la alia.

·lemuel silentis, sed lia silento kaj lia enpensa mieno estis por ·omar multesignifaj.

ĉapitro sesa. nokta aventuro de ·lemuel

·venuso jam estis brila stelo en mallumiĝanta okcidenta ĉielo, kaj ripozema naturo sin envolvis en silento, kiam rajdanto sur kamelo alproksimiĝis al flanka pordego de la bieno de ·zalmuna. rajdanto kaj besto estis polvokovritaj, kaj per tio supozigis, ke ili venis de tre malproksime. kvankam la viro aspektis maljuna, li deglitis de la kamelo kun rimarkinda facilmoveco. portante sakon sur la ŝultro, kaj kondukante la kamelon per bridorimeno, li aliris parton de la domego, okupitan de la servistaro.

– hola! – kriegis la viro.

tuj kiam li âdis alproksimiĝantan piedsonon, li alprenis aspekton de malfortika maljunulo, laca pro longa vojaĝo. nejuna virino malfermis kadron, kaj rigardis la alveninton kun preskâ malkaŝa malplezuro. ignorante la malbonhumoron de la virino, ·lemuel – ĉar tio estis li, lerte alivestita – salutis ŝin kun humileco, miksita kun ŝajne senartifika digno:

– paco estu kun ĉi tiu palaco, virino. mi venis, por demandi pri la farto de mia sinjorino ·zalmuna, la ·belulino. mi estas ·jaŝab, joktanido kaj komercisto el ·uzal. sciigu, mi petas, al via sinjorino, ke mi atendas ŝian bonvolon lâ ŝia ordono.

– la sinjorino ·zalmuna ne estas hejme, la virino respondis heziteme.

– ne hejme! – ripetis ·lemuel kun bone ŝajnigita konsterno, – ne hejme?

– ne, – rediris la servistino per voĉtono, kiu jam montris iom da scivolo kaj molkoreco. – ·zalmuna iris ·babelon antâ kelke da tagoj, kaj mi ne atendas ŝian revenon antâ la fino de ĉi tiu monato.

– tre ĉagrena afero, virino, – diris la joktanido malrapide, kaj skuante la kapon kun aspekto de laceco kaj profunda malĝojo. – la sinjorino ·zalmuna tion ankâ tre bedâros. ĉu mi povas paroli en la orelon de via dommastrino … ·halka, ĉu ne?… ·ajla?… bone, de ·ajla?

li diris tion tre simple, kvazâ jesa respondo nepre venos, bone sciante tamen, ke ·ajla en tiu sama momento estas en la domo de ·omar, sekrete babilante kun ·nupta – tre kredeble pri la vizito de la fremdlandaj gastoj, inkluzive de li mem. la servistino respondis iom surprizite:

– ne, ·ajla ne estas en la domo en la nuna momento. tre eble ŝi revenos malfrue. revenu morgâ matene.

la komercisto eklevis la manojn kun montro de granda surprizo kaj ekkriis:

– morgâ matene? kien mi iru, virino? kiun mi povus peti gastigi min, nekonatulon en ·betraĥ, se la servistoj de ·zalmuna, mia noblanima sinjorino, rifuzas eniron al mi, kiun ŝi efektive invitis? mia eksteraĵo kaj la laceco de mia besto ja klare montras, ke mi venis de malproksime. la suno jam de duonkaŝbuo finis sian iradon, kaj maljuneco sopiras al dolĉa ripozo. jes, mi foriros kaj kâros ie, laca kaj malsata, primeditante la sanktajn morojn de la gastamo en la multaj landoj, kiujn mi vizitadis, eĉ en landoj, kiuj ne estas sub la nobliga regado de la diino de la vespera stelo. mi foriros, ja, kaŝante mian vizaĝon antâ mia kamelo, pro honto.

tamen li ne foriris, sed staris en la dâro de kelke da momentoj, kvazâ li estas tro malgaja por sin movi. la virino videble maltrankviliĝis kaj fine diris kortuŝite:

– kredu min, filo de ·joktan, prefere ol lasi vin foriri, mi mem pasigus la nokton en la dezerto meze de sovaĝaj bestoj. sed dum la foresto de ·zalmuna estas al ni malpermesate akcepti fremdulojn. almenâ en la foresto de ·ajla

– mi ne estas fremdulo por ·zalmuna. tamen tiel estu, virino. ·jaŝab, ido de ·joktan, la glora princo, neniam ankorâ humiliĝis antâ virino por petaĉi kompaton. mi skuos la polvon for de miaj ŝuoj kontrâ ·betraĥ, kaj iros kaj faros por mi kaj mia kompatinda kamelo sternaĵon el folioj, meze de bestoj de la dezerto, pli gastamaj ol betraĥanoj. paco estu kun ĉi tiu domo.

dum ·lemuel ankorâ parolis, li âdis strangan voĉon, kaj, momenton poste, ekvidis eĉ pli strangan vidaĵon: pigmeo de neproporcia staturo kaj malplaĉega malbeleco survenis, kondukante per fera ĉeno preskâ plenkreskan panteron. grandega kapo sidis ŝajne senkole inter larĝaj ŝultroj. liaj nudaj harkovritaj brakoj atingis ĝis malsupre de la genuoj, kaj aspektis kiel brakoj de granda simio. liaj kruroj, ankâ nudaj kaj abunde kovritaj de vilaj haroj, estis tre mallongaj kaj kurbaj. malgrâ lia eteco, la staturo de la viro supozigis eksterordinaran muskolforton. estus malfacile diri, kiu el la trajtoj de lia senforma vizaĝo kontribuis la plej elstaran parton de lia malbelegeco; ĉu lia vasta buŝo kun siaj neregulaj, malpuraj dentoj; â ĉu lia larĝa tuberaĵa frunto. certe estis, ke liaj okuloj, kvankam malgrandaj kaj enkavaj, ne estis kulpaj. ili estis la sola, rimarkebla trajto, kiu penis kompensi lian alie malmoderan malbelecon. en ili briletis samtempe spriteco, petolemo kaj kelkafoje eĉ bonkoreco, tiel konsistigante rimarkindan kontraston kun la tuta cetera eksteraĵo de la vireto. alparolante la beston, kiu per ĉiuj fortoj, sed vane, penis sin liberigi de sia gardisto, la pigmeo diris:

– ĉu vi vidas ĉi tiun vipon, mia belulino? memoru la dancon, kiun ni kune dancis hierâ vespere. kuŝiĝu!

la panterino ŝajne rememoris kaj obee kâriĝis. sin turnante al la virino, la pigmeo diris:

– kio malplaĉas al vi, ·alkana? nova amanto, mi vidas. kial vi ne invitas lin enveni, junulino? kiam mi estis juna kaj belaspekta, la belulinoj de nia vilaĝo estis pli komplezemaj. ha … ha!

la etulo ekridegis pro sia ŝerco, malantâen ĵetante la kapon, kaj malfermegante la buŝon kiel fâkon, dum liaj okuloj tute malaperis. subite li ŝanĝis sian konduton kaj diris kun ŝajnĝentileco kaj ridinda seriozeco:

– ne foriru, amiko. almenâ ne forportu kun vi tian malgajan koron.

la virino kolere sin turnis al la pigmeo kaj akre protestis:

– silentigu vian malican langon, vi simiaĉo, kaj atentu viajn proprajn aferojn. vi bone scias, ke dum la foresto de nia sinjorino kaj de ·ajla ni ne povas inviti fremdulojn en la domon. foriru tuj, alie mi fortiros vin per la malbelaj oreloj viaj.

la ridego de la pigmeo kaj la akra voĉo de la virino survenigis du pluajn servistinojn. ·lemuel trankvile rigardis la scenon, atendante oportunan momenton por ree paroli. li jam âdis multon pri tiu stranga vireto, sed neniam antâe vidis lin.

– kial vi tiel ekscitiĝas, ·alkana? – demandis unu el la ĵus alvenintaj virinoj. la aliaj preskâ samtempe diris, riproĉe sin turnante al la pigmeo:

– vi devus ne konduki la panteron ĉi tien, kapegulo, antâ ĝia vespermanĝo. krom tio, subita vido al sovaĝa besto povas ja morte timigi maljunulon.

– ne, mia bona virino, – diris ·lemuel tre ĝentile; – katenita besto ne timigas ·jaŝabon, famekonatan dedananon, kiu jam multfoje trafis pli grandajn danĝerojn. eĉ hodiâ mi eble estos devigata pasigi la nokton sur la kamparo meze de danĝeraj bestoj, ĉar oni rifuzas al mi ŝirmejon en domo, kies mastrino petis min ŝin viziti. ĉu mi povus peti ŝirmilon aliloke, ne riskante makuli la belan famon de mia sinjorino ·zalmuna, la ·belulino, pro tia hontinda rompo de la sanktaj moroj de gastamo? ne, prefere mi perdus la vivon!

– pro kio, do, ·zalmuna invitis vin? – demandis la «bona virino», sufiĉe bonkore, sed ne sen nuancoj de suspekto kaj malplezuro en la voĉo.

·lemuel respondis milde:

– plivole mi renkontus koleran malsaĝulon ol fari al vi malplezuron; sed grandsinjorinoj ofte detenas gravajn aferojn for de junaj servistinoj. jenon tamen, mi povas diri sen nediskreteco: mi renkontis ·zalmunan la unuan tagon de la monato ·utulu [12], dediĉita al la diino ·iŝtar, en la domo de ·avel-ilu [13], la ĉefpastro en ·eridu, kaj sciigis ŝin pri nova kaj mirinde efika ensorĉilo, farita el kiŝkanu [14] kaj el kelkaj aliaj kunmiksaĵoj. ·zalmuna tuj forte deziris posedi tiun trezoron, kaj petis min senprokraste havigi al ŝi provizon da ĝi. sola mi vojaĝis en tre malproksiman landon al granda sanktulo, spitante danĝerojn, kaj suferante pro maloportunaĵoj. longe mi prikantis antâ la sanktulo la noblecon kaj la belecon de via sinjorino; fervore mi parolis pri la granda honoro, kiun tributas al ŝi la tuta mondo. fine prosperis al mi konsentigi lin, kaj li donis al mi malgrandan provizon de la konsistaĵoj, kaj malkovris al mi la sekreton de la kunmiksado, kondiĉe ke mi ne malkaŝu la sekreton al iu alia persono. mia saketo enhavas la trezoron kaj ankâ kelke da bonegaj, maloftaj kosmetikoj. sed … mi devos foriri …

[12]  âgusto.
[13]  servanto de dio.
[14]  herbo.

·lemuel haltis kaj finis la frazon per signifoplena gesto. dum li parolis, li kaŝe observis la vizaĝojn de la âskultantoj, precipe ĉe la eldiro de la nomo ·avel-ilu, demandante sin, kian efikon havos lia fabelo. al la tri virinoj lia parolo kâzis vivan intereson, sed ankâ nekaŝeblan maltrankvilon. per demandaj ekrigardoj ili serĉis reciproke la okulojn unu de la aliaj. sed tiel honesta kaj fidinda estis la aspekto de la komercisto, ke ilia timo iom post iom kvietiĝis. tamen ili restis ankorâ nedecidemaj. kun ŝajna digno kiu aliokaze estus tre amuza, la pigmeo ekkriis:

– kiaj timemaj estaĵoj estas virinoj! kaj kiel sensentaj! mi, ·ŝaerhabil, irakano kaj posteulo de ·hira, la granda tabaa [15], invitas vin ·jaŝabon, dedananon, pasigi la nokton sub la tegmento de nia gastama sinjorino ·zalmuna.

[15]  ĝenerala titolo, princa â reĝa.

– vin gardu, ·ŝaerhabil, mia granda sinjoro, – diris ·alkana, – ·ajla tiros vin for per viaj oreloj en la bestejon pro via malmodesteco!

– ha … ha! – ekkriis la etulo, kaj incite respondis al la insultema virino. – mi malŝatas ·ajlan. mi scias tro multe pri ŝi; kaj rilate al ·zalmuna, ni estas geamantoj … tra-la-la!

dirante tion la petolulo ekdancis sur unu piedo, fajfis kaj ritme svingis siajn longajn brakojn. pli ridindan ludon ·lemuel neniam vidis, kaj, forgesante sian rolon, li kore ekridis. la juna virino, kiun ·lemuel nomis «bona virino» nun sin intermetis kaj diris:

– kion alian ni povus fari? ni devas peti ·jaŝabon pasigi la nokton ĉi tie. ·ajla ja agus tiel same.

la aliaj virinoj konsentis, kaj baldâ poste ·lemuel sin trovis, refreŝigita per lavo kaj manĝo, en la servistejo, ĉirkâita de la tuta servistaro, kies favoron li jam gajnis per sia natura afableco. ·ŝaerhabil sidis kun krucigitaj kruroj alte sur kesto en la mezo de la ĉambro, kontrâ la gasto.

– silentu, virinaĉoj, – li kriis, – donu libertempon al viaj langoj; ili jam laboris kromtempon. nia honorinda gasto nun plenumos promeson, faritan al mi en la kamelejo, kaj rakontos al ni belan rakonton el la lando de la joktanidoj. li estas ja fama rakontisto.

la virinoj tuj silentis kaj tre volonte pretigis sin por âskulti. ·lemuel faris al si oportune sur mola tapiŝo apud la fajrujo, kaj ekparolis:

– jam en la dâro de multaj jaroj mi vojaĝadas tra la tuta mondo, kaj multajn belajn rakontojn mi âdis, ĉar karavanvojaĝistoj tre amas forpasigi la tempon sur la vojo, en gastejoj, â sidante ĉirkâ tendofajro, per rakontado de mirrakontoj. tre ofte oni petas min dispeli la enuon de senokupaj horoj per rakonto el mia vivo, â per instrua historio; ĉar tiuj, kiuj konas ·jaŝabon, scias, ke li ne amuzas per malkonvenaj historioj, nek sensencaj fabeloj. âskultu do.

iam, antâ multege da jaroj loĝis en la sudo de mia vasta lando treege potenca princo. neniu princo antâ li, â post li, estis tiel saĝa, tiel nobla kaj altanima, kiel li. li havis tri filojn: ·hamadan, ·jabok kaj ·uru, kiujn li zorge edukis, admoninstruante al ili ĉian virton. sed, por provi ilin, kaj tâgigi por la altaj pozicioj, al kiuj li volis poste ilin voki, li sendis ilin for en la mondon, ĉiun en apartan malproksiman landon, kun jena, adiâa parolo:

– miaj amataj filoj; iru en la belan mondon kaj praktiku la virtojn, kiujn mi instruis al vi, kaj kiuj sole povas feliĉigi vin. por ke vi ne forgesu min, kaj por ke la amo liganta vin al mi ne detruiĝu, akompanos ĉiun el vi unu kolombo nevidebla. ĉiuvespere revoku al vi en la memoron la agojn faritajn kaj la pensojn gastigitajn de vi dum la tago, kaj image komuniku ilin al mi. la kolombo alportos al mi viajn pensojn, kaj sciigos al vi la respondon de mia koro. en la okazo se vi restos fidelaj, mi revokos vin, kaj difinos vin princoj; kaj vi estos por ĉiam feliĉaj. sed, se vi persiste malŝatos miajn amajn ordonojn, la kolombo forlasos vin, kaj ne plu revenos al vi. tiam malfeliĉego vin trafos.

– la tri junaj viroj do eliris en la mondon, ĉiu en landon destinitan al li. sed la granda princo havis tre potencan malamikon, kiu malamegis ĉion bonan kaj virtan. pro tio li malamis ankâ la noblan princon. ĉi tiu malbonulo penis per ĉiuj rimedoj detrui la lojalecon de la filoj, kaj tuj komencis plenumi siajn malicajn planojn. malfeliĉe li estis tiel lerta kaj ruza, kiel malvirta, kaj konanto de la homa koro kun ĝia malforteco kaj ĉiuj ĝiaj malbonaj inklinoj.

·hamadan estis fortika, aventurama homo, tamen pli inklina sekvi aliajn ol konduki mem; pli preta akcepti la ideojn de aliaj, ol ellabori proprajn. al li la malbonulo sendis senskrupulajn amikojn, kiuj delogis lin de la virta vojo. ili flamigis lian imagon per brilaj bildoj pri la gloro de venkakirado kaj pri la honoro, kiun la mondo verŝas sur militheroojn. verve ·hamadan partoprenis en iliaj militiroj; kaj ju pli la malsinceraj amikoj alskribis al lia heroeco la glorajn venkojn, des pli lia animo fremdiĝis for de lia patro; kaj des pli lia koro hardiĝis. en la komenco li pli-malpli regule komunikiĝis kun la malproksima princo pere de la nevidebla kolombo, obeeme al lia ordono; sed baldâ li konsciis, ke liaj nunaj vivoceloj tute ne estas en harmonio kun la spirito de la altanima, malegoista reĝo. la amikoj pli kaj pli malkaŝe mokadis lin kaj kredigis al li, ke la sola virto posedinda estas la heroeco, kaj ke ĉe viro molkoreco, tia, kian lia patro dorlotas, estas vere nur malestiminda malvirto. ili prezentis al li la esperon, ke post lia morto la homaro diigos lin, kaj ĉiuj viroj kaj virinoj adoros lin. unu tagon la kolombo flugis for, hejmen, kaj neniam revenis. kompreneble tiu espero ne efektiviĝis; kaj ·hamadan neniam trovis feliĉon en la dâro de sia vivo; male, nur ĉagrenojn kaj malkontentecon.

·jabok havis tute malsaman karakteron. en li la malbonulo trovis emon al komforto kaj al molaj plezuroj de la vivo. lin li tentis per lukso kaj per amindumado de belaj virinoj. ankâ ·jabok falis viktimo de la ruza malamiko. ankâ li en la komenco regule interkomunikiĝadis kun la patro, kaj penis konservi bonan konsciencon en la dâro de pli ol du jaroj. sed tio tre malplaĉis al unu belega amantino, kiu unu tagon devigis lin elekti â ŝin, â la patron. longe li hezitis, sed fine, ensorĉite per magiaĵoj, li venkiĝis; kaj la kolombo malĝoje flugis for, senrevene. ·jabok dronis pli kaj pli profunden en malvirtoj, kaj eĉ adoris abomene malvirtajn diinojn, kiuj nur ekzistas en la imago de malvirtuloj. ankâ ·jabok ne trovis feliĉon en la vivo, sed nur senripozecon kaj nesatigeblajn pasiojn.

·uru, aliflanke, posedis feliĉe pli noblan animon kaj pli firman volon. pura estis lia koro, kaj simpla estis liaj deziroj. li amis ĉion belan kaj bonan. tuj li petis la princon de la lando, en kiun li venis, doni al li tâgan oficon, por ke li povu inde okupi sian tempon kaj siajn naturdonojn; kaj por ke li ne falu en tentojn. la princo, vidante lian noblecon kaj lian sincerecon, difinis lin kanceliero de la regno, kaj honoris lin per senlima konfido. la sekreto de lia virta vivo kaj de lia sukceso estis konstanta interŝanĝo de amaj pensoj kun lia patro. sed li neniel estis libera de la konspiro de la malbonulo. per la plej teruraj tentoj la malamiko lin tentis: per riĉoj – lian honestecon; per korteganinoj – lian ĉastecon; per flatado de malsinceruloj – lian korsimplecon; per falsaj doktrinoj – lian kredemon al la vero.

– nu, per priskriboj de tiuj tentoj mi povus distri vin tre longan tempon, sed mi estas por tio tro laca. post longa kaj laciga vojaĝo mia maljuna, kaduka korpo sopiras al ripozo, kaj mia interno al forgeso en dormo. pro tio mia historio rapidu al sia fino; kaj viaj pensoj liberiĝu por profita medito. fine la granda princo revokis la lojalan filon lâ sia promeso, kaj nomis lin reganto de bela lando. li kovris lin per honoroj kaj riĉaĵoj, kaj donis al li, kiel edzinon, la plej belan kaj virtan knabinon, kun kiu li vivis en sennuba feliĉeco multajn jarojn, vidante feliĉajn posteulojn ĝis la kvina generacio.

tiel ·lemuel finis sian fabelon, esperante, ke la âskultintoj eltrovos ĝian moralan instruon, kaj de ĝi profitos. ili ne lasis lin longe dubi, almenâ pri la unua demando; kaj li eĉ ektimis, ke li faris la celon de la rakonto tro videbla por la plenumado de sia plano. la virinoj, kvankam ili ĝentile dankis lin pro lia «belega historio», tamen aspektis seriozaj, kaj maltrankvile interŝanĝis demandajn rigardojn. la pigmeo, kiu eble neniam antâe silentis tiel longan tempon, ne interĵetante komikajn â malicajn diraĵojn, ekparolis:

– ho, nobla kolportisto, tio estas ja stranga rakonto; kaj mi demandis min, kion ·ajla pensus pri ĝi. ·ajla ne amas rakontojn, kiuj celas ŝirvundi ŝian maljunan, malvirtan koron. ha! ha! mi tre ŝatas tiajn fabelojn, ĉar ili malhelpas al nia virinaro fariĝi pli malvirtaj, ol ili jam estas.

responde al tiu insulto, peco da ligno ĵetiĝis al lia kapo, preterflugante ĝin je distanco de malpli ol kvin centimetroj. la petolulo rapide sin klinis kaj, turnante sin al ·alkana, incite kriis:

– ho, mia sageto do pli bone trafis la lokon celitan, ol via kruela ĵetaĵo! malsaĝulino vi estas, ·alkana, tiel konfesante al fremdulo, ke via kulpa koro per ĝi trapikiĝis.

nemultajn minutojn poste ·lemuel sin trovis en malgranda gastoĉambro, kuŝanta sur molaj tapiŝoj. la ĉambro estis lokita apud la kolonejo, ĉirkâanta la internan korton, kaj komunikiĝis per kurtena pordo kun la maldekstra koridoro, kiun la vizitantoj trairis unue en la mateno. ·lemuel tiom impresis la servistaron, kiel viro multe supera al ordinaraj kolportistoj, ke ili ne volis trakti lin kiel tian kaj lasi lin okupi rapide preparitan sternaĵon en la servistejo. kuŝiginte la kapon sur sian sakon, li ŝajnigis profundan dormon per âdebla, regula spirado. tamen li streĉe âskultis. en la dâro de unu horo plena silento regis. nun âdiĝis, unue, obtuzaj sonoj de voĉoj, kaj poste kolera parolo de virino. ·lemuel duonleviĝis, por pli bone âskulti: ·ajla revenis kaj akravoĉe riproĉis la servistinojn, precipe pro tio, ke ili kuŝigis la fremdulon en gastoĉambro antâ ŝia reveno.

– vi estas tro malsaĝaj kaj tro kredemaj, – ŝi diris. – ·zalmuna ne sciigis al mi ion pri tiu renkontiĝo en ·eridu, nek menciis iam la nomon de ·jaŝab. mi ne kredas lian fabelon.

alproksimiĝantaj piedsonoj âdiĝis de sur la marmora planko de la koridoro. tuj ·lemuel ree kuŝiĝis kaj tiris la baskojn de sia kapovesto sur la vizaĝon. ree li spiradis profunde kaj regule. mano senbrue forŝovis la pordokurtenon, kaj virina figuro ekaperis en la malfermaĵo, tenante oleolampon super la kapo. tio estis ·ajla. rigardante kun malplezuro la kuŝantan viron en la dâro de kelke da minutoj, ŝi sin turnis kaj diris al unu el la servistinoj:

– nu, mi ne volas veki lin, ĉar en tio oni vidus abomenan rompon de la gastoleĝoj. tamen, kial li kovras al si la vizaĝon? mi devos esplori tiun vizaĝon tre zorge morgâ matene.

nelonge poste ĉio silentiĝis. ·lemuel atendis ankorâ unu plenan horon, streĉante la âdon, kaj restante preskâ senmove. fine li leviĝis kaj malplenigis sian sakon, elprenante el ĝi kelke da malgrandaj, lignaj skatoletoj kaj pakaĵetoj per katuno envolvitaj, kaj lampeton el glazurita argilo. li eliris en la koridoron kaj, tenante per unu mano la sakon kaj la lampon, li palpe serĉis per la alia mano la malfermaĵon, komunikigantan la du koridorojn. feliĉe li trovis la pordon nefermita. lia unua celo estis la pordo, el kiu li vidis ·omaron kaŝe eliri la pasintan matenon. lia serĉo iom malfaciliĝis per tio, ke forestis la alta tripieda vazo, kiu en la mateno duone baris tiun enirejon. sed, zorge mezurinte siajn paŝojn, li ne povis dubi, ke li atingis la ĝustan pordon, kaj eniris. tuj li vidis strion da lumo elvenantan tra kurtenopordo el apuda ĉambro. ĉi tiu lumeto videbligis la tripiedan vazon, starantan en la mezo de la antâĉambro. tio estis tre feliĉa cirkonstanco, ĉar, se en la mallumo li renversus la mebleron, la frakasbruo certe malsukcesigus lian tutan entreprenon. (li ankorâ ne kuraĝis eklumigi per silikoj sian lampon, pro la bruo, kiun tio farus.) singarde li trairis la antâĉambron kaj eniris la dormoĉambron de ·zalmuna, el kiu la lumo venis.

·lemuel jam vizitadis dum siaj oftaj vojaĝoj en la ĉefaj kulturlandoj multajn belajn domegojn kaj palacojn, sed nenie li vidis tiel ĉarme kaj artiste meblitan ĉambron. malgrâ sia malŝato al superflua lukso, kaj la rigida simpleco de siaj personaj gustoj, li ne povis ne senti ravitecon pro la belegeco de la meblaro, kaj la poezieco de la ornamaĵoj. tamen li ne longe permesis al la belaĵoj, ĉirkâantaj lin, okupi liajn pensojn. ĉiu momento estis por li altvalora; kaj eble li devos longe serĉi, ĝis li trovos tion, pro kio li entreprenis ĉi tiun noktan esploron.

lian atenton tuj altiris malgranda altaro, staranta ĉe muro, super kiu pendis de la plafono la sola lampo, kiu lumigis la ĉambron. tiu altaro estis la objekto, per tukoj kovrita, kiun ·omar ekrimarkis en la momento, kiam li eliris el ĉi tiu ĉambro. se ·omar tiam havus sufiĉe da scivolemo – â kuraĝo – por esplori la kovritan objekton, tre kredeble la direkto de lia vivo tute aliiĝus.

sur la altaro vidiĝis bela, per multekostaj gemoj ornamita statueto de la diino ·iŝtar, staranta sur kvaronkreska luno, kaj ĉirkâita de aro da pli malgrandaj objektoj, tiaj, kiaj figuraĵoj de kolomboj kaj oraj skatoletoj, plenaj de incensaĵo. vidante tiun altaron, ·lemuel nek surpriziĝis, nek malgajiĝis; efektive ekbalanco de la kapo montris, ke li atendis ion similan, kaj ke la trovo estis kontentiga. ĵetinte rigardon en la banĉambron, li aliris la sigelitan pordon. tuj kiam li vidis la sigelitan rubandon, eĉ pli granda kontenteco lumigis lian vizaĝon. senhezite li prenis el sia zono malgrandan ponardon, kaj fortranĉis la sigelon ĉe la malsupro. eklumiginte per la lampo super la altaro la lampeton, kiun li kunportis, li eniris la sekretan skriboĉambron kaj dokumentejon de ·zalmuna.

ĝi estis sufiĉe vasta ĉambro, kies meblaro kaj ekipaĵo indikis, ke ĝi estas destinita por la okupo de aferulo, krom tio, ke sur unu muro, kovrita per emajlitaj kaheloj, troviĝis brilkolora bildo de granda monstro, la babela drako. tiu monstraĵo havis skvamokovritan korpon, kiel serpentego. la antâaj kruroj estis panteraj, kaj la malantâaj similis krurojn de ia birdego kun grandaj ungegohavaj piedoj. la kapo, portate de longe etendita, serpentosimila kolo, estis ekipita per rekta korno, kaj el ĝia buŝo elstaris duobla lango. ĉe la fino de longa, skvamohava vosto vidiĝis skorpia pikilo [16]. en la mezo de la ĉambro troviĝis, krom tablo kaj du seĝoj, aro da aparatoj kaj iloj por fari kaj surskribi tabuletojn kaj cilindrojn. du longajn murojn okupis deponejoj por dokumentoj kaj ricevitaj leteroj, argilaj kaj papirusaj. eklumiginte du lampojn, pendantajn de la plafono, ·lemuel tuj atakis avide ĉi tiujn deponejojn. la konservejoj estis facilvideble dividitaj en fakojn por skribaĵoj rilatantaj al apartaj aferoj. la unuaj faketoj, kiujn ·lemuel esploris, rilatis al komercaj aferoj, kontraktoj, posedaktoj, juristaj dokumentoj kaj tiel plu. poste li trovis, sur la sama flanko de la ĉambro, grandan kolekton da cilindroj, surhavantaj la komercan leĝaron de ·ĥammu-rabi. ĉi tiuj objektoj, kvankam interesaj, ĉar ili montris la vastajn komercajn kaj publikajn rilatojn de ·zalmuna, tamen ne tenis la atenton de ·lemuel, kaj ilin li ne venis serĉi. li do sin turnis al la alia deponejo, kaj trovis, ke la tuta kolekto sur tiu flanko rilatas al religiaj aferoj en diversaj landoj. sed la amaso de la skribaĵoj estis granda kaj, pro la diverseco, konfuza. egiptaj legendoj kaj doktrinaj traktatoj estis tie, skribitaj sur longaj papirusaj ruloj. en du â tri fakoj kuŝis nigre poluritaj ŝtontabuletoj el la landoj fenika kaj midjana, kaj en kelke da aliaj granda nombro da tre antikvaj skribaĵoj de la akkadoj kaj sumeroj, kiuj estis por li plejparte nekompreneblaĵoj. fine li eltrovis kun nemalgranda kontenteco tute freŝdatajn skribaĵojn el ·babel kaj ·elamujo, kiujn li fervore kaj rapide tralegis. tuj li sciiĝis, ke ·zalmuna, sub alinomo ·zir-nana, okupas tre altan kaj honoratan lokon en la pastrinaro, servanta al la diino ·iŝtar en ·babel. altaj pastroj, eĉ ĉefpastroj, kies nomojn li rekonis, skribis al ŝi kun profunda respekto; aliaj raportis pri plenumitaj ordonoj.

[16]  vidu: Friedr. Delitzsch: Babel und Bibel. Fig. 65.

deko da cilindroj, konservitaj en aparta faketo, tuj ekscitis lian plej vivan intereson, kvankam ili estis skribitaj en la antikva lingvo de la sumeroj, kiun tiam uzadis nur antikvistoj kaj pastroj en sekretaj komunikoj. ili ĉiuj komenciĝis jene:

·avel-ilu, kalu [17], al ·zir-nana, asipit [18], saluton … ·lemuel povis deĉifri tro malmulte da vortoj por kompreni, eĉ supraĵe, la leterojn, sed li rimarkis en kelkaj el ili la nomojn de «·ijob» kaj «·mag-mada», kaj unufojon la nomon «·omar». ·lemuel tuj rekonis en ·avel-ilu unu el la plej fanatikaj propagandistoj de la ·iŝtar-kulto kaj plej atakemaj malamikoj de la origina, pura ·jehova-kredo. ·mag-mada estis malbonfama estro de potenca ĥaldea bando da rabistoj, kun kiuj li havis jam pli ol unu neamikan renkonton. la kunigo de ĉi tiuj kvar nomoj: ·avel-ilu, ·mag-mada, ·ijob kaj ·omar, kredigis al li, ne sen sento de singratula kontenteco, ke li ne eraris, sed ke li sin trovas sur ĝusta vojo malkovri la veran karakteron de la sorĉistino ·zalmuna, kaj malplekti la misteron, kiu ĉirkâas la katastrofan malfeliĉon de ·ijob.

 [17kalu = ĉefpastro â ênuko-pastro.
 [18asipit = profetino â interpretistino de la dia volo.

·zalmuna, do, estas identa kun ·zir-nana, virga sindediĉintulino de ·iŝtar, pri kies kvazâ fabela beleco viroj ofte parolis kaj kantis. ·lemuel neniam vidis tiun faman pastrinon, nek konis iun, kiu iam renkontis ŝin. lâ famo ·zir-nana posedis eksterordinarajn psikajn povojn. ĉi tiu kromnomo ne surprizis lin, ĉar virinoj en altaj pozicioj, sin dediĉante al la diino, ne malofte alprenis religiajn nomojn por kaŝi sian identecon. ·lemuel jam antâe eltrovis ĉe bestofoiro en la lando de la ŝebaanoj, ke ·zalmuna estas adoratino de rabistaro, kiu vendis tie brutaron de aparta raso. suspektante, ke la brutoj estas, â estis, propraĵo de ·ijob, li faris pluajn esplorojn, kaj eltiris el ebria ano de la bando da rabistoj konfeson, ke tiel estas, kaj ricevis plue informon, ke foje, antâ kelke da monatoj, li portis leteron de sia estro al ·zalmuna. ion plu la viro ne volis malkovri. tamen tiu eltrovo tiam decidigis ·lemuelon dârigi sian esploron kaj por tiu celo viziti ·betraĥon.

·lemuel metis la cilindraron en sian sakon kun la intenco, kiel eble plej baldâ iri al amiko, nomita ·sahiba, loĝanta apud ·eridu, por peti lin traduki la antikvan skribaĵon. eble li trovis ion multe pli gravan ol li esperis trovi. ·sahiba estis ermito, sed samtempe spirita estro de kunularo, nomita «blankvestuloj». li estis profundeklera homo, kvankam strangulo, sed tute honesta pri iom fantazia kredaro. konfesante, almenâ ne neante kredon al ·jehova, li ankâ asertis, ke estas eble per sindetenado kaj korpureco, kaj post plenumado de aparta ritaro atingi ian mistikan unuecon kun malsupera diaĵo, kaj partopreni lian spiriton. per tio li kaj aliaj «blankvestuloj» kredis ne nur, ke ĉiuj iliaj pekoj pardoniĝos, sed ke ilia pekemeco por ĉiam elradikiĝos. tiu kredo allogis ne malmultajn, bonintencajn virojn, al kiuj nâzis la neesprimeble malpura idolkulto de ilia tempo [19]. sendube la origino de tiu kredo estis malklara memoro de la popolo pri la longe promesita savonto.

[19]  âtentika.

ekkrio de koko nun memorigis al ·lemuel, ke li jam pasigis tro longan tempon en la skribejo de ·zalmuna. anstatâiginte la forprenitajn cilindrojn per aliaj, simile aspektantaj, kaj estinginte la pendajn lampojn, li eliris el la ĉambro kaj zorge reordigis la pordajn kurtenojn, tiel, ke oni ne tuj povis rimarki la entrudon. ne multajn minutojn poste li ŝteliris el la domo. matena krepusko kaj profunda silento ankorâ regis en la urbeto. evitante kiom eble loĝejojn kaj multuzatajn vojojn, li atingis nerimarkite la domon de ·omar kaj sian propran ĉambron.

ĉapitro sepa. ·ijob kaj ·hamul

dum ·lemuel rakontis al la servistaro de ·zalmuna sian fabelon, kaj dum ·omar kune kun siaj novetrovitaj amikoj penis solvi la komplikecon de la vojo de la luno, ·ijob kaj ·hamul sidis ĉe la pordo de la tendo, intime priparolante aferojn, kiuj havis por ili profundan gravecon. ambâ sentis sin forte altirataj, unu al la alia. post nur dutaga interkonatiĝo iliaj koroj jam estis kunigitaj per ligo de sankta amikeco, kies varmeco plenigis ilin per tiom da miro, kiom da feliĉo. kunigis ilin multe da komunaj aspiroj kaj sopiroj, similaj travivaĵoj kaj mondproblemoj. tamen, antâ nur dek monatoj estus malfacile trovi du same bonajn kaj admirindajn homojn, kies elvido sur la mondon estis pli malsimilaj. ĝuste la noveco de ŝanĝita mondkoncepto kaj la, antâe ne sentita feliĉo, per kiu tiu koncepto plenigis ·ijobon, estis la ĉefaj kâzoj de kortuŝa aldoniteco de la pli juna viro al la grandaĝulo. antâ ĉi tiu ·ijob sentis sin, rilate al spiritaj aferoj, kvazâ infano, kaj kiel juna disĉiplo de eminenta, nobla saĝulo, kiu rigardas sinoferadon kiel vivocelon, kaj suferadon pro la aferoj de la dia regno kiel ĝojon.

ili parolis pri la vojaĝoceloj de la egiptujanoj al ·babel: ·hamul iris kiel famekonata spertulo, kiu volis kompari kalkulojn pri venonta eklipso kun similaj kalkuloj, faritaj de babelaj astronomoj. la tri junaj viroj iris kiel gastoj-studentoj, interŝanĝe de seso da babelaj studentoj, kiuj jam alvenis en ·bubastis. ·omar tre volonte akceptis proponon de ·hamul akompani ilin, kaj pasigi kelke da tagoj kiel kungasto en la astrologia kolegio. priparolinte tion, ·hamul aldiris:

– sed tio, mia amiko, ne estas la sola celo de mia vojaĝo al la lulilo de ĉiu idolkulto; ĝi estas preskâ nur preteksto. mi havas du multe pli gravajn celojn. âskultu: nur unu el la filoj de ·noa dâre iradis lâ la vojo de la ·eternulo, nome ·ŝem, la ·potenculo; kaj el la filoj de ·ŝem nur du: ·arfakŝad, prapatro de ·abraham, kaj ·lud, alinomita en ·egiptujo: ·ĉefren â ·boen, kies pranepo mi estas. tricent jarojn post la terura diluvo ·ŝem kaj lia grandnombra idaro invadis ·egiptujon, kaj sen verŝo de sango subigis la landon. la celo de ilia militiro estis, elradikigi la idolkulton de la ĥamidoj kaj kuŝidoj, kiuj jam delonge detronigis en siaj koroj la ·eternulon. ĉi tiuj adoris prapatraron, kiun pekema imago transformis en diaĵojn. ili faris tion en la komenco sub la gvido de ·nimrod, la apostatulo, kiun oni nun adoras kiel dion, nomante lin ·osiris. kiel vi scias, ne tute prosperis al ·ŝem atingi sian celon, ĉar la malvirtaj koroj de multaj el la egipta pastraro firme sin alkroĉis al sia nova kulto; amo al la peko jam tro profunde enradikiĝis en ilia animo.

sub dia inspiro ·ŝem konstruis tie la grandan piramidon, kaj poste sin retiris al ·salem, kie en la dâro de cent jaroj li servis al sia dio kiel pastro kaj reĝo. oni nomis lin tie ·melkicedek [20]. liaj posteuloj, nomitaj de la egiptoj diverse hiksosoj â paŝtistoj-reĝoj, â amûû, â monâtiû, regis la landon en la dâro de jarcentoj, sed pli kaj pli malamite de la ·kuŝidoj, tiel ke ĉiu paŝtisto nun estas por ili abomenaĵo. iom post iom ilia potenco malkreskis, sekve de malkreskanta fideleco al la ·eternulo.

[20]  vidu: Colonel Garnier: «The worship of the Dead»; or «The Origin and Nature of Pagan Idolatry» p. 263.

la egipta pastraro nun malkonfesas la homan originon de siaj dioj, precipe la identecon de ·osiris kun ·nimrod, filo de ·kuŝ, kaj la identecon de ·isis kun ·semiramis, la edzino de ·nimrod, kiujn la babelanoj adoras sub la nomoj ·bel-merodaĥ kaj ·iŝtar. mi volas pruvi la identecon per antikvaj surskriboj sur rokoj en ·babel kaj ·elamujo. jen, unu el miaj celoj. sed pelas min tien plua afero, kiu fine decidigis min entrepreni ĉi tiun longan, lacigan vojaĝon. kiel vi ankâ scias, de tempo al tempo venas en nian landon babelaj kantistinoj, kiuj ofte estas efektive hierodulinoj [21]. multaj el ili estas belegaj virinoj, kiuj jam ofte delogis niajn gejunulojn for de la vojo de virto. unu tia, treege bela knabino, kaptis la koron de la sola filo de mia lastenaskito. li estis tiam junulo, kiu per siaj bonegaj talentoj kaj ŝajna amo al la virto estigis en ni grandan esperon, ke li helpos teni luma la torĉon de la vero. ho ve! li forlasis la hejman landon kaj postkuris la belan kantistinon. tio okazis antâ dek tri jaroj. la lastan novaĵon pri li ni ricevis de amika komercisto, kiu lin vidis du jarojn poste en ·babel en vesto de ia pastra kolegio. mia filo, la patro de la junulo, jam delonge malsana, mortis korrompite pro la apostateco de la amata filo. antâ lia morto mi promesis al li, ke, se la ·eternulo donos al mi sanon kaj forton, mi vojaĝos al ·babel, por serĉi la perdiĝinton.

[21]  malĉastulinoj, aligitaj al la temploservo al ·iŝtar, precipe en ·eridu kaj ·uruk.

·ijob âskultis kun viva intereso kaj profunda kunsento, memorante siajn tri filojn, kiuj kâzis al li tiom da kordoloro, kaj kiujn la ·eternulo tiel tragedie forprenis de li, eble por evitigi al li pli grandan aflikton. la paso de lia vivo estis, kompare kun la travivaĵoj de ·hamul, tre trankvila, esceptinte la fajran provon, tra kiu dio lin irigis. des pli avide li âskultis la rakonton de la eminenta hiksoso, precipe pri la sociala vivo en ·egiptujo, kaj pri la ĉiam pligrandiĝanta potenco de la pastraro kontrâ la pli kaj pli senfortiĝanta influo de la posteuloj de ·ŝem. kiam ·ijob parolis pri la granda piramido, ·hamul tre volonte kaptis la okazon pritrakti temon, kiu estis por li neelĉerpebla fonto de ĝojo kaj entuziasmo.

– jes, – li diris solene, – la starigo de tiu kolosa monumento estis sendube la celo, pro kiu dio sendis ŝemon al ·egiptujo kaj donis al li tian superhoman saĝon; eble ĝi estis la ĉefa celo, pro kiu li lin kreis. mi partoprenas la pian respektegon, kiun mia patro alportis al la dioinspirita konstruaĵo. mi ne ofte parolas pri ĉi tiu sankta afero, sed ĉar vi, ho ·ijob, estas viro, speciale starigita de la ·eternulo, por elmontri lian potencon kaj lian favorkorecon, âskultu: neniam mi rigardas tiun silentan, majestan monumenton, ne sentante mian animon altigata ĝis lia trono. jen, brilegante en la sunlumo ĝi fortike staras, fermita jam pli ol kvincent jarojn; silenta mistero por la dionspitantaj egiptoj; kaj multege da generacioj ankorâ pasos for, antâ ol ĝia mistero estos malkovrita. tiam, antâ la fina plenumiĝo de la mondplanoj, kiujn la ·eternulo ellaboris, tiu silenta atestanto de dia saĝo ekparolos kaj malkovros siajn mirindaĵojn, kaŝitajn en la dâro de multaj jarcentoj plu. tiam la saĝuloj de tiu malproksima tempo miregos. homoj, pelitaj de nesatigebla deziro al sciado, vidos siajn plej gravajn esplordemandojn solvitaj per la mezuroj, eksteraj kaj internaj, de la piramido. ili vidos per okuloj, spirite malfermitaj, la tutan, vastan mondplanon simbole kronikita lâ sankta mezurunuo. tiam ili miregos pri la saĝo de dio, kaj plenkore lâdos lian gloran nomon, konfesante la blindecon de siaj propraj okuloj kaj la malmolecon de siaj koroj. tio, en kio la homoj, en la dâro de multaj jarcentoj, vidis kaj vidos nur senutilan amasegon da ŝtonoj, tiam montriĝos altaro al la ·eternulo en la mezo de la lando egipta, kaj atestaĵo por li ĉe ĝia bordo, kvankam ĝi estos per malpiaj manoj difektita [22].

[22·jesaja 19:19. vidu: Prof. C. Piazzi Smyth: Our Inheritance in the Great Pyramid. 5th Edition.

la okuloj de la respekteginda grandaĝulo brilis, kiam per profeta vizio li trapenetris la intertempajn jarmilojn, kaj vidis la amatan konstruaĵon ricevi la honoron, kiu decas al ĝi. post kelkminuta silento ·ijob ekparolis:

– mia animo altiĝas, kaj ĝojo plenigas mian koron pro la profeta parolo, kiun la ·eternulo metis en vian buŝon, ho ·hamul! multaj vojaĝantoj rakontas al ni pri la belegeco de la granda piramido. la kolosa grandeco de la konstruaĵo mirigas ilin kaj demandigas, kial oni konstruis ĝin. ili ankâ rakontas, ke la pastroj kaj la popolo forte malamas la konstruaĵon kaj la memoron de la konstruintoj, kies nomojn ili eĉ ne volas eldiri. granda do estas la favoro al vi de la ·ĉiopova, kiu detenas la malpiulojn, ke ili ne persekutu vin; kiu diras al la leonoj:

– ne difektu mian favoraton; kaj al la vipuroj: ne alproksimiĝu al mia servanto.

·hamul kortuŝite respondis:

– certe, la ·ĉiopova estis mia ŝirmo kaj lampo sur mia vojo. li ankâ donis al mi trovi favoron en la okuloj de la faraonoj, kaj komplezon ĉe princoj kaj pastroj. la granda saĝo de mia patro kaj la profunda sciado de mia prapatro ŝajne eltimigis ilin. la regantoj de la popolo eksilentis antâ ili, kaj por sciaviduloj estis ŝatinda honoro sidadi ĉe iliaj piedoj, âskultante ilian instruon. eĉ nun la pastroj honoras min pro la memoro pri ilia saĝo kaj ankâ pro mia scio pri la irado de la steloj kaj pri la leĝoj, lâ kiuj la ·eternulo regas la mirindajn faraĵojn de siaj manoj sur la tero. mi dâre restis en la lando egipta ne pro mia propra plezuro nek mia profito. silenta voĉo de dio ordonis al mi konservi la lumon de lia saĝo en tiu lando, kiun kovras densa spirita mallumo, kaj kie regas ĉiuspecaj malvirtoj.

la egiptujanoj intencis dârigi la vojaĝon al ·babel la postmorgâan tagon. tial la du viroj, kies koroj estis tiel ame kunigitaj, taksis karega ĉiun momenton, kiun ili povis kune pasigi. estis jam longe post noktomezo, kiam ili invitis dormon sur siaj kuŝejoj en la tendo.

ĉapitro oka. konsterno

– iru, ·alkana, kaj vidu, ĉu via honorata gasto ankorâ ne vekiĝis, – diris ·ajla ordonvoĉe, la sekvintan matenon, – jam sufiĉan tempon li postulis nian gastamon. mi volas interparoli kun li.

post kvaronhoro ·alkana revenis, tremetante de timo, kaj diris:

– la fremdulo ne estas en la ĉambro, nek ie en la servistejo. sed lia kamelo ankorâ kuŝas inter niaj bestoj.

·ajla akre respondis:

– venigu ·ŝaerhabilon, la sentâgulon!

la pigmeo alvenis kun multe malpli impertinenta mieno, ol supozigus la heroeca paroleto, kiun li faris la pasintan vesperon.

– vi hibrida idaĉo de simio kaj inkubo, – ŝi diris severe, – kie estas la viro, kiun vi, arogantulo, invitis en la palacon de via sinjorino?

– mi dezirus, ke mi povus sciigi al vi, kie li estas. sed mi ne scias pri tio pli, ol la virinoj.

– kial do vi ne kuŝigis vian malbelegan pakaĵon da ostaĉoj antâ la pordo de lia ĉambro, por malhelpi lian forrampon?

incitite, la pigmeo rediris iom kolere:

– ĉar al neniu tiu ideo venis en la kapon antâe.

·ajla antâensaltis, ekkaptis lin je orelo, kaj, senkompate lin trenante kelke da paŝoj, ekkriis:

– aĉulo, foriĝu kaj ne lasu min revidi vin ĝis vi trovos lin.

dirinte tion, ŝi ordonis al la tuta servistinaro traserĉi la domon, por eltrovi, ĉu io ŝteliĝis. poste ŝi forsendis du fidindajn virojn en la urbeton, por fari diskretajn demandojn pri la malaperinta gasto; kaj al du aliaj ŝi ordonis sin teni pretaj postkuri lin sur rapidaj ĉevaloj, en la okazo, se tio estos necesa. ·ajla mem iris kun maltrankvila antâsento en la dormoĉambron de ·zalmuna. post nur mallonga ĉirkârigardo ŝia akrevida okulo rimarkis la foreston de la sigelo ĉe la malsupro de la kurteno antâ la skriboĉambro.

– ha! – ŝi siblis, – la fripono estis tie!

·ajla estis certa, ke la sigelo estis sendifekta, kiam ŝi reekbruligis la lampon super la altaro post la kelkminuta enesto de ·omar en la ĉambro. ŝi malplektis la rubandon kaj eniris. ĉio ŝajne estis en ordo, unuarigarde. sed superkura rigardo ne kontentigis ·ajlan. ŝi precize konis la enhavon de la bretaroj. ŝi posedis faksimilon de la sigelilo de ·zalmuna, kaj ofte eniris sekrete tiun dokumentejon por kontroli la aferojn de sia sinjorino, kiel spionino en la servo de la babela ĉefpastraro. ne longe ŝi serĉis, ĝis ŝi eltrovis la foreston de la cilindroj, kiujn ·lemuel forprenis, kaj la anstatâigon per similaj skribaĵoj. ĉio alia estis en bona ordo.

·ajla sidiĝis en la seĝo de ·zalmuna por ordigi al si la pensojn, kaj esplori tiun misteran aferon. ŝi preterpasigis antâ ŝiaj internaj okuloj ĉiujn personojn, kiuj, kiom ŝi sciis, povus sin interesi, ĝis tia grado, pri la korespondado, al kiu la ŝtelitaj cilindroj rilatis. – ĉu ·ijob? ·omar? ne. ili havis eĉ ne la plej malgrandan suspekton, kiam ili vizitis la domon la antâan tagon. tro bone ŝi konis ambâ virojn kun ilia travidebla simpleco kaj honesteco. ili ne povis agi tiel hipokrite. ĉu iuj malicaj, intrigemaj pastroj: ·gamil-sin, ·ilu-bur, ·ri-is-vul, ·a-bil-sin? – ne tre kredeble; ĉar ili malutilus al siaj apartaj aferoj tiom, kiom al la partio, al kiu ·zalmuna apartenas. ĉu iu venĝema malamiko de ·mag-mada? ankorâ malpli imageble. ĉu aliflanke ·nupta fariĝis perfidulino? ridinda ideo! ·nupta jam donis tro multe da pruvoj pri absoluta fideleco en provaj cirkonstancoj. â ĉu tio estas ia sekreta, ruza plano de ·zalmuna mem?

dum kelka tempo la virino enprofundiĝis en tiajn demandojn, esplorante ĉiun eblan motivon, kiu povus aktivigi la personojn pripensitajn; sed ŝi povis prezenti al si nenian sufiĉe prudentan klarigon. en la dâro de ĉi tiuj meditoj la penso pri ·lemuel persiste altrudis sin al ŝi; kaj nun, foriginte ĉiujn aliajn, malpli verŝajnajn eblojn, ŝi diris al si en la pensoj:

– restas do nur du â tri ·jehova-fanatikuloj; kaj el tiuj ·lemuel estas elstare la plej danĝera:

– ŝi bone sciis, ke la interrilatoj inter ·zalmuna kaj ·lemuel tute ne estas amikaj; ke ·zalmuna rigardas la komerciston kun akra suspekto. ·ajla malamis lin, kvankam ŝi preskâ ne konis lin persone, kiel nur fanatikulino povas malami fervoran kaj lertan kontrâulon. ju pli ŝi pensis pri la vizito, hierâ, de ·omar kaj ·ijob kaj ties kvin egiptaj amikoj, des malpli ŝi dubis, ke la silentema maljunulo estis ·lemuel. ŝi do ne bezonis fortan penon igi sin kredi, ke ·lemuel estas la fripono, kiu ŝtelis la kompromitajn korespondaĵojn de ·avel-ilu, por malkovri la konspiradon kontrâ la resto de la ·jehova-adorantoj en la lando ·uc.

vero estis, ke la priskribo de la servistoj pri la mistera gasto ne tute akordis kun la eksteraĵo de ·lemuel. lâ ilia priskribo, la viro estis pli maljuna ol ·lemuel, kaj preskâ kaduka. tamen tion sendube povis klarigi ne nur supozo, ke li devis per diversaj rimedoj kaŝi sian identecon, sed ankâ komprenebla, pli-malpli intenca troigemo de la servistaro, kiu volis sin senkulpigi. pli ol unu demando ankorâ tre embarasis ·ajlan: ĉu la dedanano vere sciis, â nur supozis, ke ·zalmuna estas ·iŝtar-adorantino kaj pastrino; ĉu li sciis ion pri la ekzisto de la korespondaĵoj, â ĉu li nur okaze trovis ilin. se li havis informon pri ilia ekzisto, kiu estas la perfidinto? ĉiuokaze la afero estis treege ĉagrena, kaj la sekvoj povus esti gravegaj.

en la dâro de pli ol unu horo plu ·ajla sidis, preskâ senmove, en la apogseĝo de ·zalmuna, cerbumante. ŝiaj grizaj, ŝtalecaj okuloj fikse rigardis en la spacon. en ili esprimiĝis samtempe malkompata decideco kaj flama fanatikeco. la linioj de ŝia malgrasa vizaĝo alprenis eĉ pli malmolan aspekton ol ordinare, kaj ĉirkâ ŝia firma, maldiklipa buŝo vidiĝis malestima, spitema esprimo, kvazâ ŝi kredis sin tute kapabla venkobati la malestimindan aron da obstinemuloj, kiuj ankorâ alkroĉiĝas al antikva, eluzita kredo.

post kelka tempo la servistinoj certigis al ·ajla – pri kio ŝi jam ne dubis – ke eĉ ne unu objekto en la domo forestas. la viroj, kiujn ŝi sendis en la urbeton, revenis kun malkontentiga informo: nur unu stulta virino kaj kelke da infanoj rimarkis, la pasintan vesperon, ian fremdulon, rajdantan sur kamelo, kies eksteraĵo iel akordis kun la priskribo, kiun la servistoj faris pri la mistere malaperinta gasto. neniu lin vidis en la frua mateno trapasi la urbon. la postlasita besto estis ĝuste ordinara kamelo kun ordinaraj ekipaĵoj el la sudo de la lando araba, kaj, elpelite el la bestejo, trankvile komencis manĝi herbon apud la vojo. evidente ĝi ne sciis, kien iri, kaj tre kredeble ne apartenis al ·betraĥ.


·omar kaj lia amikaro tre supriziĝis, kiam ·lemuel sciigis al ili, ke subite fariĝis por li necese iri al ·eridu, por konsulti sian amikon ·sahiba pri ia grava afero, pri kiu li poste parolos malkaŝe. li volis akompani ·omaron kaj la gastojn el ·egiptujo ĝis ·uruk, de tie iri al ·eridu, kaj post tri â kvar tagoj serĉi ilin en la astrologia kolegio en ·babel.

de tempo al tempo ·omar ekpensis, ke la konduto de ·lemuel estas iom stranga kaj nekomprenebla; sed la vizito de la novaj amikoj, la okazonta vojaĝo al ·babel kaj ebla renkontiĝo tie kun ·zalmuna tiel okupis liajn pensojn, ke li atentis pri la kapricoj de la malnova amiko malpli, ol alie li tion farus. ·lemuel pasigis multe da tempo en la urbeto, vizitante virojn, kies amikecon li antâe ne serĉis, kaj esplorante la ruinon de la domo de ·lotan, la mortinta plej aĝa filo de ·ijob. lia preteksto estis, ke li ne interesiĝas pri astronomiaj diskutoj, kaj malŝatas astrologiaĵojn, opiniante ke ili estas malkonfeso je la superregado de la ·ĉiopova super ĉiuj homaj aferoj.

tre frue en la sekvanta tago la domanaro de ·omar ekmoviĝis. ·ijob jam alvenis, por akompani la vojaĝantojn ĝis la karavanrenkontejo ·padar, kie li intencis pasigi kelke da tagoj.

– ĉu vi vidis ·ajlan ĉi tie hierâ vespere? – ·lemuel demandis ·adahan antâ la foriro de la karavaneto.

– jes, ·lemuel, mia sinjoro.

– ĉu vi rimarkis ion nekutiman ĉe la virino?

– ŝajnis al mi, ke ŝi estas tre malserena. ŝi ne povis duope paroli kun ·nupta, ĉar ·nupta estis multokupita kune kun mia sinjoro ·omar pri preparado por la vojaĝo.

– ĉu ·ajla petis ·nuptan viziti ŝin? – demandis ·lemuel.

– ne.

– nu; âskultu, knabino, kaj vigladu. sendube ·ajla venos ĉi tien, tuj kiam ni estos for. ŝia interparolo kun ·nupta tre eble rilatos ·omaron kaj ·ijobon kaj la viziton de mistera gasto en la domo de ·zalmuna. elpensu eblon kaŝe âskulti ilin. vi âdos pri aferoj tre gravaj, kiuj koncernas la feliĉon de via sinjoro. pro via amo al ·omar, estu tre singarda, kaj agu saĝe, ĉar ni havas aferon kun aro da treege senskrupulaj virinoj. en la okazo, se vi eltrovos, ke danĝero minacas al ·omar, avertu lin, tuj kiam li revenos. se vi bezonas konsilon antâ lia reveno, kaj dum la foresto de ·ijob, konfidu al neniu krom ·hadad, ĉefpaŝtisto de ·omar. estu saĝa kaj vigla, ·adaha, kaj vi povos helpi, ke via amata sinjoro ne enfalu en la reton de ruza virino.


kun tremanta koro kaj obtuzaj antâtimoj ·adaha staris ĉe la pordego, tenante ·naaman sur la brako, por diri adiâ al la forirontoj. ŝi respondis al la pepado de la dolĉa infano nur malatente per unusilaboj, kaj malvolonte âskultis al unu el la junaj egiptoj, kiu, jam sidante sur kamelo, volis per afablaĵoj kaj ŝercoj gajni la favoron kaj aman rideton de la bela knabino. ·naama rimarkis la malgajecon de la junulino, kaj, ekprenante ŝian vizaĝon per ambâ manetoj, demandis karese:

– ĉu vi malĝojas, ·adaha, ĉar la patro foriras? li ne estos for tre longe, – ŝi diris konsoleme, – li ja promesis baldâ reveni.

en tiu momento ·omar venis, por unu fojon plu adiâkisi sian infanon, antâ ol surkameliĝi. la junulino ekruĝiĝis kaj flustris:

– silentu, malsaĝulineto!

kisinte la infanon, ·omar diris ame:

– ĝis revido, mia dolĉa filineto; kaj dio en la ĉielo gardu vin. – ĝentile salutante ·adahan, li aldiris:

– la ·eternulo restu kun vi ankâ, ·adaha.

la koro de la knabino batis forte, kaj ŝia voĉo tremetis, kiam ŝi respondis:

– dio vin protektu kaj revenigu en paco, ·omar, mia sinjoro.

neniam antâe ŝi sentis, kiel profunda estas ŝia aldoniteco al tiu viro, kaj kiel volonte ŝi oferus sian vivon, por evitigi al li danĝerojn. ŝi sopiris rigardi al li en la okulojn kaj diri:

– estu singarda; danĝeroj vin minacas. ·zalmuna estas nur bela vipuro. – sed ŝi ne kuraĝis; ŝi estis ja nur humila servistino; kaj ·omar grandsinjoro; kaj ·zalmuna, la ·belulino – ĉie respektegata kaj adorata nobelino.

kvankam ·omar penis eviti interŝanĝon de rigardoj kun ·adaha, por ne starigi en ŝia koro nerealigeblajn esperojn, li ne povis ne rimarki, ke ia neordinara maltrankvilo â emocio premas ŝin. sed ambâflanka ĝenateco fariĝis forta embaraso, kiam la infano naive diris al ·omar:

– memoru, mia patro, vian promeson, baldâ reveni. mia kara ·adaha tre malĝojas pro via foriro. ·adaha diras, ke multaj malbonaj homoj loĝas en ·babel.

·adaha unue paliĝis pro timego, ke la sekreto de ŝia koro ne malkaŝiĝu, kaj ke ·omar ne ĉagreniĝu. sed ĉi tiu kaŝis sian embarason per bonkora rideto al la infano, dirante:

– ne timu, karulineto, mi nepre revenos en paco post nemultaj tagoj. unu devas gajigi la alian.

vidante, ke la mieno kaj la voĉo de la sinjoro ne montras malplezuron, la timigita knabino trankviliĝis, kaj ruĝeto surrampis ŝian belan vizaĝon. ofte dum la vojaĝo, kaj eĉ dum la ekscitaj tagoj poste en la granda urbo, ·omar rememoris la aspekton de la knabino kaj la lastan rigardon el ŝiaj belaj, sentoplenaj okuloj, en kiuj li vidis ne nur ian strangan maltrankvilon, sed ankâ adoran amon. la rigardo persekutis lin, kaj li deziris, ke li ne estus vidinta ĝin.


la antâdiro de ·lemuel plenumiĝis. ne longe post la foriro de la karavaneto, ·adaha vidis ·ajlan alproksimiĝi al la domo. ŝi jam liberigis sin de la infano, forsendinte ŝin per kunservistino al la tendo de ·ijob, por vidi lâ invito de ·dina la novalvenintan infaneton. kun febra dezirego la knabino pripensis, kiamaniere ŝi povos subâskulti la du virinojn. tio estos neebla – ŝi timis – se ŝi ne antâe sin kaŝos en ĉambro, en kiun ili sin retiros. jam pli ol unufoje ·nupta kaj ·ajla havis sekretajn kunvenojn, dum la foresto de ·omar, en la dormoĉambro de ·nupta, kie ili povis trankvile interparoli. tiujn ŝtelajn kunvenojn ·adaha rigardadis kun suspekto. konfidinte sin do kun ekpreĝeto al la gvido de la ·eternulo, ŝi decidis sin kaŝi, se eble, en la ĉambro de ·nupta, kaj atendi okazontaĵojn. sed tuj poste ŝi trovis, ke ŝia plano ne estas plenumebla: kie ŝi povus sin kaŝi en ĉambro, kie troviĝas nur malmultaj mebloj, kaj nenia, kiu prezentus tâgan kaŝejon? maltrankvile ŝi serĉis alian rimedon. subite ·adaha memoris, ke la longa, mallarĝa ĉambro de ·nupta ricevas lumon kaj ventoladon per subtegmentaj interspacoj inter vico da kolonetoj, starantaj sur ekstera, dika muro, kaj subtenantaj la platan tegmenton. ŝi esperis, ke sur la supro de la muro, ekstere de la kolonaro, estos sufiĉe da spaco por ŝi en kuŝa pozicio.

feliĉe la koncerna parto de la domo tuŝis kvietan angulon de la ĝardeno, rezervitan por la uzado de ·omar kaj liaj astronomiaj studoj. kelke da apudstarantaj arboj malvidigos ŝin. tuj ·adaha penis provi tiun planon. ne malfacile estis nerimarkite suriri la tegmenton, ĉar parto de ĝi estis ofte uzata kiel astronomia observejo. sed ŝi trovis malfacila la taskon atingi, de la supro de parapeto, la randon de la muro; kaj eĉ pli malfacile estis sin teni sur la mallarĝa randaĵo. ŝia pozicio tie estis treege malkomforta kaj kapturna. la plej malgranda ekmoviĝo povus kâzi, ke ŝi perdos la tenon de la fingroj ĉirkâ la plintoj de la kolonetoj, al kiuj ŝi alkroĉiĝis. pluan danĝeron ŝi ekkomprenis: ·nupta povus rimarki la malpliiĝon de la lumo en la ĉambro pro ŝia korpo. tamen ŝi esperis, ke la pensoj de la du virinoj estos tro okupitaj por atenti tion.

·adaha ne atendis longe. ·nupta kaj ·ajla eniris la ĉambron, kaj sidiĝis apud la muro, sur kies supro ŝi kuŝis, ĉar tie ili estis plej malproksime de la peze kurtenita enirejo. ili sidis sur nelarĝa, mole tegita estrado â divano, okupante la plenan longon de la muro, kaj interparolis sufiĉe lâte, pensante, ke neniu en la koridoro povas âdi ilin. ·adaha forte streĉis la âdon, kaj ne lasis multajn vortojn maltrafi ŝin. ·ajla evidente estis en tre malserena humoro kaj parolis kun tono de maldolĉa ĉagreno.

– ĉu ·lemuel pasigis ĉi tie la nokton antâhierâ, – ŝi demandis.

– jes, – respondis ·nupta, – kiom mi scias. li sin retiris tre frue, tuj kiam ·omar kaj ties gastoj eliris. mi vidis lin hierâ matene elveni el sia ĉambro kun sia kutima mieno, serena kaj trankvila.

– nu, unue, lasu min rakonti al vi, ·nupta, kio okazis, kaj poste ni priparolos la signifon de la tuta malbela afero.

per mallongaj, vivecaj frazoj, karakterizaj je ŝia verva, observema menso, ·ajla priskribis la okazintaĵojn, kiuj tiom maltrankviligis ŝin, kaj poste tre klare kaj koncize metis antâ la alia virino la kialojn, kiuj konvinkis ŝin, ke nur ·lemuel povas esti la fripono. kiam ·nupta esprimis dubon, ĉu ·lemuel kuraĝus tiel spiti la tutan babelan pastraron, kaj per tio riski sian vivon, ·ajla senpacience ekkriis:

– vi estas tro naiva, ·nupta. la mildeco kaj la komplezemeco de la ruza komercisto trompis ankâ vin! kompreneble, – ŝi diris kun mokrideto, – viro, kiun tiu amema naivulo, via sinjoro, rigardas kiel senkompare saĝan noblulon, nepre estas en viaj okuloj modela virtulo. sed mi diras al vi, virino, ke lâfame ·lemuel estas la plej ruza kaj la plej danĝera malamiko, kiun havas la kredo al niaj dioj. li estas viro, kiun hezitigas nek malfacilaĵoj, nek danĝeroj. – responde al demando farita de ·nupta, ·ajla parolis plue:

·lemuel, kredeble, havas du celojn: malkovri niajn penadojn subfosi la firman kredon de ·ijob kaj, samtempe, la kredon de la tuta «fidelularo» en la lando ·uc. ne, ·nupta, ni ne tute malsukcesis. la fido de multaj aliaj jam neripareble detruiĝis pro la malfeliĉoj de ·ijob. cetere, ni ankorâ ne pafis nian lastan sagon al la «granda sanktulo». la dua celo de ·lemuel estas malhelpi, ke ·omar pli profunde enamiĝu en ·zalmunan. li volas ŝanĝi lian blindigan amon en abomenon. supozeble ·omar jam sciiĝis …

– ne, ·ajla, mi estas tute certa, ke nek ·omar, nek ·ijob sciiĝis antâ ilia foriro. tia, por ili terura novaĵo nepre forprenus la gajan, feliĉan humoron, kiu regis inter la viroj; ĝi dronigus ilin en granda malĝojo. ·lemuel, verdire, estis ja iom pli gravamiena ol kutime, sed ankâ li partoprenis de tempo al tempo la gajecon de la aliaj. cetere, vi devas scii, ke ·lemuel intencas iri unue al ·eridu, kaj post kelke da tagoj serĉi ·omaron kaj la egiptojn en la astrologia kolegio en ·babel, kie ili loĝos. ·ijob akompanos la vojaĝantojn nur ĝis ·padar.

– ho! – ekkriis ·ajla, – tio estas stranga afero. – post kelkmomenta enpenseco ŝi diris plue:

– sendube ·lemuel volas havigi al si pluajn detalojn, kaj poste, tenante en la manoj ĉiujn ŝnurojn, uzi ilin kun des pli granda forto. kiun do li volas serĉi en ·eridu? subaĉeti ·mag-madan? â trompi ·avel-iluon, kiel li trompis nian domanaron? ĉiuokaze, ·nupta, viaj informoj estas tre gravaj, kaj, mi pensas, plifaciligas mian taskon. tuj mi sendos komunikojn per la plej rapidkuraj ĉevaloj al ·eridu kaj al ·babel; kaj se ·lemuel atingos viva la grandan urbon, mi estos senkulpa.

·ajla ĉesis paroli; kaj en la dâro de kelke da minutoj silento regis en la ĉambro. la vigla cerbo de la spionino super la sekreta pastrino forte laboris; kaj ·nupta iom maltrankvile pripensis, kian ŝanĝon tiu okazintaĵo alportos al ŝia vivo.

la knabino, kuŝanta sur la muro ekstere, âskultis kun febra atento kaj granda miro, malgrâ sia doloriga pozicio.

·ajla ekparolis denove:

– en la okazo, se prosperos al mi mutigi ·lemuelon por ĉiam, antâ ol li malkovros al iu nian sekreton, ni atingos nian celon, spite ĉio. aliokaze mi ne plu volas ludi hazardan ludon, kaj mi konsilos al la ĉefpastraro uzi la plej malkompatajn rimedojn, por malhelpi pluan disvastigon.

– ĉu vi konsilos, ·ajla? – kun miro demandis la alia virino.

– jes, mi, ·nupta, – respondis la spionino emfaze. – mi okupas ĉe la estroj en ·babel pli grandan pozicion, ol vi, ol iu ekster la plej interna rondo de la sekreta konsilantaro supozas. sed tio estas fakto, el kiu vi faros sekreton, se vi estas prudenta. mi ne estas virino, kiun oni povas senpune malŝati.

·adaha ektremis, âdante ĉi tiujn vortojn; kaj timego ekposedis ŝin, tiel, ke ŝiaj manoj preskâ ne povis tenadi la kolonetojn. febre ŝi demandis al si, kiamaniere ŝi povos averti ·omaron, antâ ol estos tro malfrue. ·nupta ne faris respondon – eble ŝi estis tro konsternita – kaj ·ajla dârigis la parolon:

– kvankam ĝis nun ni ŝajne malsukcesis ĉe ·ijob, mi ankorâ forte opinias, ke nenio povas tiel efike skui la fidon al nebuleca diaĵo, ol sinsekvo da sortobatoj. ·omar konsistas el alia materialo. mi kredas, ke ·omar estas hodiâ multe malpli certa pri sia «·eternulo», ol antâ la unua sortobato, kiun ni aranĝis por li. ·zalmuna tiam longe hezitis, sed fine cedis, kaj per sia eksterordinara, sugestia povo metis en la kapon de ·amtelaj la penson mortigi la du ĝemeletojn kaj sin mem.

·nupta nun interrompis la fluon de la parolo de ·ajla, dirante kun ĝemo:

– mi ne povas rememori tiun teruran tagon sen akra doloro. ·amtelaj estis tia milda sinjorino, kaj la knabetoj estis tiaj dolĉaj anĝeletoj.

– mi ja komprenas, – rediris ·ajla iom senpacience, – tio estas tute natura; sed oni ne povas inde servi al la dioj, kaj meriti ilian favoron, sen korrompoj, ·nupta. la koro de ·omar ankorâ ne estas sufiĉe martelita.

·adaha âskultis ĉi tiujn vortojn kun teruro, kiu preskâ rabis al ŝi la povon pensi. ŝi eksentis nur fortan deziron eligi kriegon, por malŝarĝi al si la premitan koron. sed feliĉe ŝi regis sin sufiĉe por kompreni, ke tre eble la feliĉo kaj la vivo mem de ·omar, de ·naama, de ·lemuel kaj de aliaj personoj nun dependas de ŝia sinregado kaj de ŝia eltrovemeco. ŝia pozicio fariĝis de momento al momento pli turmenta; tamen ŝi ne kuraĝis eĉ movetiĝi pro timo, ke ŝi falos, kaj tiel malebligos la savon de la amataj homoj. fine ·ajla leviĝis por foriri, dirante:

– mia tasko urĝas. ĉiu momento estas multvalora.

tuj kiam prosperis al ·adaha nerimarkite malsupreniri, ŝi retiris sin en la dormoĉambron, kiun ŝi okupadis kune kun ·naama, por ordigi al si la konfuzegitajn pensojn. tio ne estis facila afero. la koro de la kompatinda knabino furioze batis, kaj ŝiaj membroj neregeble tremis, parte de timo, kaj parte de la eksterordinara streĉiĝado de la muskoloj, kiun ŝia korpo ĵus eltenis. kun febra avido ŝi penis revoki al si en la memoron ĉiun frazon âditan, kaj eltrovi ĝian veran signifon. – ĉu vere estas eble, – ŝi demandis sin, – ke ·zalmuna estas tiel malvirta, ke ŝi per magiaj rimedoj kâzis la freneziĝon de ·amtelaj kaj tiom da malfeliĉego al ·omar, nur por igi lin malkonfesi sian dion, kaj sin turni al la falsaj dioj de la babela pastraro?

– kaj ·ajla la instiginto! – kaj kion signifas la diro de ·ajla:

– «la koro de ·omar ankorâ ne estas sufiĉe martelita?» – certe oni jam pripensas pluajn afliktojn por ŝia amata sinjoro! – ·naama! la penso, ke iu volus malutili, eble pereigi la dolĉan infanon por tia malica celo preskâ glaciigis al ŝi la koron.

kun impulsa sinoferemo ·adaha decidis senprokraste meti la infanon en la manojn de ·hadad, kaj rapidi al ·babel, por averti ·omaron. sed tuj kiam la decido estis farita, kaj ŝi ekpripensis, kiamaniere ŝi povos ĝin efektivigi, la malfacilaĵoj aspektis preskâ nevenkeblaj. tamen, sentime ŝi diris al si, ke ŝi nepre devos preni sur sin ĉi tiujn taskojn, kiel ajn grandaj estus la malhelpaĵoj. ·adaha tute ne dubis pri tio, ke ŝia sinjoro elmetus sian infanon al multaj danĝeroj, prefere ol lasi ŝin tuŝebla de la malico de tiaj abomenindaj virinoj. demando pri personaj danĝeroj eĉ ne unu fojon hezitigis la knabinon, kvankam ŝi klare komprenis, ke tia entrepreno prezentas multajn timindajn riskojn.

ĉapitro nâa. aventura vojaĝo

nokta mallumo ankorâ kovris la loĝejojn de ·betraĥ, kaj profunda silento regis ĉie, kiam ombreca figuro de azeno kun strangaspekte kunpremita rajdanto senbrue glitis trans herbejo apud la rando de la urbeto. la rajdanto estis ·adaha, tenanta en la brakoj teruritan infanon, ·naama.

– silentu, karulino, – flustris la juna virino, – fermu la okulojn kaj ekdormu.

– estas al mi malvarme, ·adaha.

·adaha deprenis de siaj ŝultroj lanan mantelon, kaj metis ĝin ĉirkâ la knabineton. post kelke da minutoj la infano mallâte demandis:

– diru, ·adaha, kial ni iras al ·hadad en la nokto?

– silentu, kara infano, – denove respondis la junulino, – mi ĉion rakontos al vi, kiam tagiĝos.

– kiam ni atingos lian domon? mi sentas timon pro la mallumo, ·adaha. ĉu vi âdas blekon de leonoj, â …

– ne, infano, neniaj rabaj bestoj estas proksime. la ·eternulo tenas ilin for de infanoj, kiuj lin amas.

la matena krepusko trovis la rajdantinojn jam sur la ĉefa vojo al la nordo. ·adaha instigis la beston kuri pli kaj pli rapide, tiel rapide, ke kelkafoje ŝi preskâ elglitis el la selo; sed ŝi bone komprenis, ke nun, ĉar ŝi komencis la riskan entreprenon, ĉio dependos de la plej granda rapideco. vivece ŝi prezentis al si la konfuzan bruon, kiun tuj kâzos en la urbeto ilia malapero. kiel konsternitaj estos ·nupta kaj ·ajla! post vana traserĉo ĝis la limoj de la komunumo, oni persekutos ilin en ĉiuj direktoj per la plej rapidaj bestoj. ĉu ili suspektos, ke ŝi kaŝe âskultis ilian interparolon? tiaj kaj multaj similaj demandoj preme okupis la pensojn de la knabino, tiel ke ŝi ne rimarkis, ke la grandaj okuloj de la infano mire ŝin rigardis dum kelka tempo.

– kial vi ne parolas al mi, ·adaha? ĉu iu volas mortigi nin?

– ne lasu tiajn malsaĝajn pensojn maltrankviligi vin. sed mi eltrovis, ke ·nupta estas tre malbona virino, kaj via patro volas, ke vi ne restu en la hejmo kune kun ŝi. mi iros al ·babel por sciigi lin. dume vi devas resti ĉe maljuna ·hadad kaj lia edzino ·sara. vi ja konas ilin. ili estas tre bonkoraj homoj, kaj vi tuj ekamos ilin. vi estos bonkonduta kaj obeema infano; ĉu ne?

kun miro la knabineto respondis:

– jes, ·adaha; sed mi ne volas, ke vi foriru kaj lasu min tie tute sola.

– sed, ·naama, ĉu vi ne volas, ke mi kiel eble plej rapide iru al ·babel, por averti vian patron? tio estas ja nepre necesa; kaj vi devas ami vian patron pli ol vin mem.

– ĉu mi ne povas iri kun vi?

·adaha penis rideti, por pli bone konvinki la infanon, kaj respondis:

– tio estas tute neebla, malsaĝulineto. mi neniam âdis pri malgrandaj knabinetoj, kiuj vojaĝis tiel malproksimen. ĉu vi?

– ne.

dum la infano konfuzite meditis, la juna virino ĉirkârigardis, kaj irigis la azenon sur altaĵon, de kie ŝi povis esplori la kamparon. tie, en kelka malproksimeco, vidiĝis en verda valo seso da tendoj, kaj, sur herboriĉaj deklivoj, aroj da bovinoj kaj ŝafoj. ·adaha tuj rekonis la lokon, kiun ŝi vizitis foje, antâ kelke da jaroj, kune kun la malfeliĉaj filetoj de ·omar kaj eskorto de servistoj. feliĉe la unua persono, kiun la forkurantoj trafis, estis maljuna ·hadad mem. kun bastonego en la mano li iris en direkto al la tendaro, kantetante malnovan psalmon. li estis, krom ĉefpaŝtisto, fidela intendanto super ekstera bieno de ·omar, kaj amata konfidato de sia sinjoro, kiel antâe ankâ de ties patro. lia eksteraĵo estis dignoplena, kaj lia mieno pensema, tamen serena. rekoninte la alvenantojn, li ekparolis milde:

– la ĝojon ekvidi la dolĉan filineton de mia sinjoro, kaj ·adahan, ŝian amindan vartistinon, egalas nur la surprizo vidi ilin tiel frue en la tago, kaj sen eskorto. certe vi ekforiris antâ la matena krepusko, kaj grava motivo venigas vin.

ĝis tiam ·adaha eltenis la teruran streĉiĝon de la sentoj; sed nun, kiam ŝi devis priparoli la celon de sia eksterordinara aventuro, kaj, farante tion, malkaŝi iom de la sekreto de sia koro, la subpremitaj emocioj subite sin liberigis per elfluo de larmoj. ne parolante la maljunulo prenis la infanon el la brako de la juna virino, ame kisis ŝin, kaj starigis sur la tero. kun trankvila, sed profunde kunsenta rigardo en la okuloj li helpis al ·adaha elseliĝi, kaj, ekprenante la bridon de la azeno, li diris:

– venu en mian tendon, manĝu kaj trinku kaj poste sciigu al mi, kio premas al vi la koron.

dum ·naama kun la facilkoreco kaj senzorgeco propraj al feliĉa infanaĝo, amuziĝis kun aro da katidoj, ·adaha, tremetante pro emocio, rakontis al ·hadad la okazintaĵojn de la lastaj tagoj, kaj sciigis al li sian deziron senprokraste iri al ·babel kaj averti ·omaron pri la danĝeroj minacantaj lin. la blankhara paŝtisto âskultis gravamiene, eĉ ne unu fojon interrompante la parolantinon, kaj nur de tempo al tempo ekbalancante la kapon, kvazâ li ne surpriziĝas pri la intrigado de la malamikoj de la antikva kredo. en la dâro de kelke da minutoj li meditis en serioza silento. poste li ekparolis:

·adaha, mia infano, – li diris grave, – terura ja estas via rakonto; sed ĝi ne tre surprizas min. kvankam mi pasigas la vivon ĉi tie en feliĉa trankvileco, mi ne estas nescia pri la insidaj penadoj de la idolanoj elradikigi la puran prapatran kulton, kiu estas por ili ĉiama riproĉo kaj sablero en la okulo. la mallumo malamas la lumon. klarvideble estas en ĉio ĉi tio la mano de la ·eternulo, kiu volas uzi vian kortuŝan fidelecon kiel ilon por vanigi la malvirtajn planojn de fanatikuloj; alie mi forte konsilus al vi, forigi el via kapo tian danĝeran intencon. granda ja estas via kuraĝo, knabino, kaj admirinda via sinoferemo. sovaĝaj bestoj, rabistoj kaj detruantoj de virina honoro minacos vin, mia infano, sed ne timu. dio, kiu estigis en via koro tiun noblan deziron; la ·eternulo, kiu eble kâzis, ke burĝono de sindonemo al bona sinjoro ekfloris kiel bela virina amo, nepre vin gardos. se mi havus ĉi tie unu personon, al kiu mi povus konfidi la zorgon pri la kara filineto de mia sinjoro, mi nepre kondukus vin al ·babel, malgrâ la multeco de mia jaroj kaj la kadukeco de miaj ostoj. malfeliĉe mi ne havas. ·sara, mia edzino, kuŝas malsana en jena tendo; kaj al ·dani, mia sola filo, restanta al mi, dio ne donis sufiĉe da saĝo. mi do devas resti ĉi tie kaj gardi la knabineton. sendube ·ajla kaj ·nupta serĉos vin kaj ·naaman ĉi tie. sed ne timu pro ŝi, mi trovos rimedojn ŝin gardi. sur ĉiu paŝo de via vojo miaj pensoj estos kun vi.

·adaha âskultis la maljunulon kun respekto kaj dankeco, sed ne sen maltrankvilo. tuj kiam li ĉesis paroli, ŝi leviĝis kaj diris:

– mi scias, ke ·naama estos en sendanĝereco sub via gardo, ·hadad. rilate min, mi ne timas la danĝerojn de la vojo; tiel granda estas mia deziro atingi la urbegon. mi nur timas la venĝemon de ·ajla. nun lasu min foriri, sen plua prokrasto, por ke mi povu trafi ·padaron antâ noktiĝo.

– konsilinde estas eviti trairon tra ·padar. ·dani kondukos vin al la tendo de mia filino ·zeri, edzino de ·rivul, kiu estas ĉevaledukisto en vilaĝo apud ·padar. ·dani estas bonkora kaj fidinda homo kun sufiĉe da prudento por tia tasko. mia filino volonte vin akceptos kaj montros al vi la vojon al ·ur morgâ matene. sed ne fidu ·rivulon; li estas belialido.


la sekvinta tago alproksimiĝis al sia fino, kaj vesperaj ombroj pli kaj pli longiĝis sur la ebena herbejo ĉe la flanko de la mallarĝa vojo, kiun ·adaha sekvis lâ la konsilo de ·zeri. ŝi troviĝis jam multajn mejlojn preter la karavanrenkontejo, sed ne estis progresinta tiel malproksimen, kiel ŝi esperis. la knabino estis tre laca, kaj la fidela azeno ankâ montris signojn de ellaciĝo, kvankam ĝi estis rimarkinde fortmuskola kaj verva besto. pli ol unu fojon ·adaha devis halti, por sin orienti kaj peni rememori la vojopriskribojn donitajn al ŝi de la filino de ·hadad.

la fajra sunglobo jam alproksimiĝis al la ĉehorizontaj nuboj. ·adaha ree haltis kaj kun maltrankvila koro ĉirkârigardis, demandante sin, ĉu efektive ŝi estas sur ĝusta vojo al ·ur, kaj kia distanco ankorâ disigas ŝin de tiu urbo. la vespero estis bela kaj serena. ĉie regis silento, paco; nenia homa loĝejo vidiĝis; nenia sono âdiĝis. ĉi tiu sereneco de la naturo strange kontrastis kun ŝiaj propraj sentoj; kaj la senbrueco ŝajne ankorâ pligrandigis ŝian maltrankvilecon.

okaze rigardante al arbareto en kelka malproksimeco de la vojo, ·adaha ekvidis kun teruro dudekon da viroj sur ĉevaloj, elvenantaj, unu post alia, el inter la arboj. ili rekte alrajdis al ŝi, kaj poste disiĝis ambâflanken, kredeble por malhelpi, ke ŝi ne forkuru. ĉi tiu antâzorgo, tamen, estis tute nenecesa, ĉar la azeno ne povus forkuri; ĝi estis tro laca. ·adaha ne dubis unu momenton, ke la rapide kaj minace alproksimiĝantaj viroj estas aro da ĥaldeaj rabistoj. krom unu, ĉiuj estis kanajle aspektantaj uloj, kiuj ne hezitus fari ĉian perfortaĵon. la esceptulo estis viro, kiun ŝi tuj supozis esti la estro de la bando pro lia pli fiera sinteno, lia pli bona ekipaĵo kaj pli inteligenta mieno, kvankam li estis unu el la plej junaj. li estis belstatura viro kun plaĉa aspekto, efektive viro, kiun neniu, krom pro liaj kunuloj, suspektus esti rabisto.

granda surprizo sin montris sur lia vizaĝo kaj sur la maldelikataj, sunbrunigitaj vizaĝoj de la aliaj rabistoj, kiam ili vidis, ke juna, sendefenda virino estas la sola persono, kiun ili atakas. kiam la juna estro sufiĉe alproksimiĝis, la signoj de surprizo ankorâ plifortiĝis; sed ne malpli evidenta sur lia vizaĝo estis malkaŝa sento de admiro. li vidis antâ si mildan, sinjorinecan junulinon kun gracia, dignoplena sinteno, vojaĝantan tute sola en senhoma, kvazâ dezerta lando sur la plej bela azeno, kiun liaj okuloj iam trafis. kaj tiu junulino estis surprize bela, kun dolĉaj, delikataj vizaĝotrajtoj kaj grandaj, esprimoplenaj okuloj! sur la vizaĝo de la knabino liaj avidaj rigardoj ekvidis rapide ŝanĝiĝantajn emociojn: unue ĉagrenon kaj timon, kiujn ŝi volis forpeli, ŝajne, per forta peno sin trankviligi; eble per silenta ekpreĝo; poste ili vidis senparolan alvokon al kompato, â al ia eta, en lia brusto restanta vira nobleco.

la aspekto de la knabino tuj kâzis rimarkeblan ŝanĝon en la sinteno de la estro; eĉ kelkaj el la malĝentilaj rabistoj alprenis malpli sovaĝan mienon. al du kanajloj, kiuj, deĉevaliĝinte, volis sin ĵeti kontrâ ·adahan, la juna kapitano severe kriegis:

– haltu, ·gamil! haltu, ·bugaŝ, brutuloj! neniu kuraĝu tuŝi la knabinon!

li desaltis de la ĉevalo, kaj kun ioma embaraso, kvazâ li hontas antâ siaj kunuloj pro sia nerabista konduto, aliris ·adahan. preskâ kun respekto li diris:

– stranga afero, vidi junan virinon, vojaĝantan sola en tia danĝera lando. via kuraĝo plenigas min per admiro. kien vi iras?

intertempe ·adaha esploris per la okuloj la eksteraĵon de la juna estro, kaj ĵetis pli maltrankvilajn rigardojn al la marodistoj starantaj ĉirkâ ŝi. la mieno de kelkaj el ili estis minaca kaj malplaĉega; kaj malbonhumora murmurego inter ili certe ne efikis forigi ŝian timon. singarde ŝi respondis:

– sinjoro, mi tre volas atingi la urbon ·ur antâ noktiĝo.

– ĉu tio estas la celo de via vojaĝo? – demandis la vojorabisto.

– la celo de mia vojo estas afero de mia sinjoro, – ·adaha respondis post momenta hezito.

mokrido de du â tri rabistoj kolerigis la estron, kaj igis lin diri kun eble malpli bonhumora tono, ol li intencis uzi:

– mi ne povas protekti vin kontrâ miaj kunuloj, se vi ne respondas pli malkaŝe.

signifoplena murmuro, âdiĝanta el inter la rabistoj, montris, ke ili ofendiĝis pro la neordinara, kavalireca konduto de la estro, kaj ke ·adaha havas aferon kun obstina kanajlaro. post momento la knabino ree alparolis la banditestron, ignorante, tamen, lian averton:

– mi petas, sinjoro, – ŝi diris, rekte rigardante al li en la okulojn, – ordonu al viaj viroj, ke ili lasu min preterpasi. mi havas nenion, kio valorigus atakon kontrâ sendefenda virino. mi elmetas min al danĝeroj pro fideleco al mia sinjoro. – ·adaha penis vesti sian parolon per trankvila digno, kaj doni al ĝi kortuŝan, eĉ facile karesan tonon.

tio preskâ prosperis al ŝi; tamen la viro, kiu staris tre proksime, vidis ne nur la petegan rigardon en ŝiaj belaj malhelaj okuloj, sed ankâ tremeton ĉirkâ ŝiaj belformaj, ankorâ iom infanaj lipoj, kaj rimarkis vibreton en ŝia voĉo. kvankam viroj de lia gento kaj de lia vivmaniero ne havis emon elmontri subitajn emociojn, tuj evidentiĝis, ke li estas profunde kortuŝita. ·adaha vidis, multe pli klare ol la malsentimentalaj, ĥaldeaj rabistoj, ke ĉi tiu dua alvoko iris ĝis la fundo de lia animo. efektive ĝi tuŝis dormetantan kordon de vira nobleco, kiun eĉ vivado inter sangavida kanajlaro ne povis tute detrui, kaj pri kiu eble li mem ne estis konscia. aventuramo allogis lin al rabista vivo, pli ol avareco, kaj ĉirkâis per sorĉo profesion, en kiu multege da homoj en la tempo de ·ijob vidis nenion malnoblan. sed ·adaha ekvidis en la okuloj de la juna ĉefrabisto ion pli, kiu tremigis ŝian koron: subita ekflamiĝo de pasia amo. ŝi sentis konfuziĝon kaj timon eĉ pli grandan, ol kâzis al ŝi la minaca sintenado de la aliaj rabistoj.

antâ ol la viro ĉe ŝia flanko povis formuli tâgan respondon, stariĝis tumulto inter la rabistaro. furioza disputo komenciĝis, kaj koleraj, eĉ ribelaj paroloj ĵetiĝis kontrâ la estron. la vortojn de la disputado ·adaha ne komprenis, ĉar ili estis parolataj en ĥaldea dialekto, kiun ŝi ne sciis; sed pri ilia signifo ŝi ne povis dubi eĉ unu momenton. subpremante sian koleron kaj sian ĉagrenon, la estro ĝentile diris al la tremetanta knabino:

– ne timu, juna virino, mi zorgos pri via sendanĝereco; sed antâe mi devos rezoni kun ĉi tiuj ribelemuloj. dume dârigu vian vojon. du el miaj viroj akompanos vin, ĝis mi finos mian rezonadon ĉi tie.

li ordonis al du junuloj sekvi la knabinon, kaj trakti ŝin kun plena respekto. ·adaha forrajdis senvorte. ŝi konfuziĝis, ne sciante, ĉu estas pli konsilinde rajdi malrapide, por lasi la junan estron atingi ŝin; â rapidi tiel forte, kiel la laca azeno povos ŝin porti. krom tio ŝi ja ne estis certa, ke ŝi estas sur ĝusta vojo al ·ur.

dume la disputado inter la rabistoj fariĝis pli kaj pli furioza. la plej diversaj sugestoj kaj postuloj elmetiĝis, kaj la plej akraj protestoj kaj insultoj ĵetiĝis de unu kontrâ alian. kelkaj el la pli junaj viroj proponis la ideon lotumi la knabinon, donante al ·benoe, la estro, duoblan, trioblan ŝancon. pli ol unu el la nejunaj rabistoj akre protestis, ke estas ridinda sentimentalaĵo liberigi tian kaptitaĵon. – tian belegan knabinon, – alia opiniis, – multaj princoj en ·babel â ·nineve aĉetus por mil kvincent sikloj. krom tio la azeno tâgas por princido â reĝino. – aliaj, iom pli ribelemaj bandanoj malkaŝe kaj lâte asertis, ke nenia estro havas la rajton tiel senigi la kunularon je tiel bela kaptaĵo.

·benoe sciis, ke senutile estas alvoki al ia nobla sento ĉe la granda plimulto de la rabistoj, kaj tial li ne malŝparis argumentojn, por konsentigi ilin agi grandanime en la nuna okazo. al ĉiuj iliaj protestoj li respondis nur, ke li arogas al si la rajton trakti belan kaj altaniman knabinon lâ sia plaĉo. fine, furiozigite kaj senpaciencigite de preskâ ĉiuflanka kontrâstarado, li ekkriis kun kolera rigardego al la plej ribelemaj subuloj:

– âskultu miajn vortojn, vi malnobluloj, kaj bone memoru, kion mi diras: mi, ·benoe, protektos per mia vivo tiun sendefendan knabinon. ve al iu, kiu kuraĝos ŝin tuŝi! rilate al ĉi tiu afero mi ne toleras kontrâstaron; alie vi devos elekti novan estron. pripensu tamen, antâ ol mia tuta tribo fariĝos viaj mortaj malamikoj!

dirinte tion, li saltis sur la ĉevalon, kaj galope rajdis post la knabino kaj ŝia eskorto, kiuj jam delonge malaperis el lia vido. la disputo kun la ribelantoj jam okupis multe pli longan tempon, ol li intencis forpasigi super ĝi.

intertempe ·adaha akcelis la iradon de sia rajdobesto, esperante trafi iujn konfidindajn homojn, kies protekton ŝi povos alvoki kontrâ la du junaj rabistoj, rajdantaj post ŝi. la suno jam malaperis, postlasante sangoruĝan, kiel fornego ardantan horizonton. kelke da disaj, lanosimilaj nubetoj en la okcidento, kiujn la subiranta taglumiganto estis pentrinde koloriginta per ĉiuj rozaj kaj sukcenaj nuancoj, nun komencis alpreni grizan aspekton. sed ·adaha, ordinare impresebla de naturbelaĵoj, preskâ ne atentis la grandiozan kolorspektaklon; ŝiaj okuloj sopire travagadis la ebenan landon por serĉi signaĵon de homa loĝejo. fine ŝi ekvidis kun ĝojo, malproksime, la unuajn antâurbajn tendojn de ·ur, kaj samtempe maljunan viron, elvenantan el apuda arbaro. li portis sur la ŝultro malgrandan faskon da sekaj vergoj, kaj peze sin apogis sur ŝafistan bastonegon. tuj ·adaha alproksimiĝis al la viro, kaj, kuraĝigite de lia bonkora aspekto, ĝentile demandis lin, ĉu en lia tendo â en najbara loĝejo ŝi povos trovi dumnoktan ŝirmon kaj protekton kontrâ du ŝin sekvantaj rabistoj. la maljunulo haltis, deprenis sian faskon, kaj kun miro rigardis la junan virinon, ŝian neordinare belan azenon kaj la du virojn, kiuj intertempe ankâ haltigis siajn ĉevalojn.

– venu, mia infano, – li diris afable, – ni estas humilaj neriĉuloj, tamen neniam ankorâ ni rifuzis ŝirmon sub nia tendo al iu, kiu bezonis ĝin. ne timu; jen elvenas el la arbaro du el miaj filoj, kiuj pli ol sufiĉos por viaj persekutantoj.


ree la suno alproksimiĝis al la okcidenta horizonto. ·adaha sin trovis jam multajn mejlojn preter ·ur, dârigante en soleco sian vojon norden, kaj de tempo al tempo galopigante la bonegan beston, kiu ŝajne elvokis ĉies admiron. post du â tri tagoj plu ŝi esperis atingi la grandan, nekonatan urbon. multaj maltrankvilaj pensoj kaj obtuzaj antâtimoj okupis ŝian kapon; sed superreganta ĉiujn sentojn estis la dezirego averti ·omaron pri la danĝeroj, minacantaj lin kaj lian infanon. – kiel, – ŝi demandis sin jam la centan fojon kun tremetanta koro, – kiel akceptos ·omar ŝian rakonton; kaj ĉu ŝia ago malkovros al li la sekreton de ŝia koro? – ju pli ofte ŝi pripensis la venontan renkonton kun sia sinjoro, des pli aroganta aspektis al ŝi la tuta entrepreno.

subite la medito de la knabino interrompiĝis de lâta leona bleko, elvenanta el apuda densejo. momenton poste elsaltis el ĝi leono, sekvata de leonino, kiu rampis pli ol kuris, post ĝi. la azeno ektremis kaj pro teruro preskâ ne povis sin movi. post mallonga ĉirkârigardo la virleono, majesta mezaĝa besto, sin turnis al la knabino kaj ŝia azeno, kaj nerapide, kvazâ iom singarde alproksimiĝis. ·adaha nevole eligis krion, kaj duonfreneze, sed vane penis per ĉiuj rimedoj instigi la timoparalizitan azenon forkuri. granda do estis ŝia surprizo, kiam la leono subite haltis kaj ekrigardis, jen en la direkto, el kiu ŝi venis, jen malantâen al sia videble vundita kunulino. dum momento ĝi hezitis, kvazâ ne sciante, kion fari. poste ĝi komencis singarde sin retiri, furioze kaj minace siblante. ne pli frue ol tiam, ·adaha rimarkis la alproksimiĝon de viro sur galopanta ĉevalo.

la viro estis ·benoe, la rabistestro! antâ ol li atingis ŝin, li ekkriis:

– ne timu, knabino! mi alvenas ĝustatempe, dank' al via bonŝanca stelo. – rapide deĉevaliĝinte, ·benoe metis la bridon de sia ĉevalo en la manon de ·adaha, kaj tuj pretiĝis ataki la rabobestojn. la vundita leonino diskrete sin retiris en direkto al la arbareto, sed la virleono montris inklinon batali kaj defendi sian inon. ĝi kâris kaj, murmuregante, svingis la voston de unu flanko al alia, kvazâ pretigante sin ĉiumomente saltegi kontrâ la atakanton. la unua sago, forte tirite kaj boncelite, trafis la beston en la bruston, kaj saltigis ĝin en la aeron. dua sago trapikis orelon, kaj enfiksis sin en la kapo. freneze la mortevundita kaj abunde sanganta leono ekmordis kaj batis la aeron, kvazâ ĝi povus trafi la malamikon. post kelke da momentoj ĝi kuntiris, ŝajne, ĉiujn siajn fortojn, kaj volis sin ĵeti kun bela furiozo kontrâ ·benoen. sed la heroa viro jam ne estis en granda danĝero, kaj forta piko per lia ĵetlanco baldâ faris finon al la vivo de la bestego.

la leonino, observinte la batalon el inter la arbetoj, nun elvenis, por venĝi la morton de sia kunulo. malŝatante pro blinda furiozo sian malfortecon, ĝi sentime atakis ·benoen; sed la batalo ne estis egalŝanca. post nemultaj minutoj la brava leonino kuŝis senviva apud la leono.

intertempe ·adaha iris antâen centkelke da paŝoj, kondukante la ĉevalon de la rabisto, kaj observante kun miro, sed ne sen stranga maltrankvilo, la unuopan, heroan atakon kontrâ du sovaĝaj bestegoj. kiam ·benoe post sia mirinda venko alproksimiĝis al la knabino kun esprimo de gaja triumfo en la vizaĝo kaj ne malkomprenebla sopiro en la okuloj, tre konfliktaj emocioj ekregis ŝin, kaj tremetigis ŝian nespertan koron: ŝi timis la ardan rigardon el liaj lumaj okuloj. la penso, ke ŝi estas sola kun li, rabisto, eble malproksime de homa loĝejo, plenigis ŝin per teruro. tamen ŝi sentis grandan malpeziĝon pro la forigita danĝero, kaj profundan dankecon al dio pro lia mirinda kaj ĝustatempa savo. ŝi ne povis ne senti ankâ grandan admiron kaj vivan dankecon al la noblaspekta kaj beltalia viro, kiu jam la duan fojon savis ŝian vivon. kredeble la rabisto divenis iom el la emocioj, regantaj la koron de la knabino, per la embaraso kaj la konfuziteco, kiuj klare sin pentris sur ŝia vizaĝo, kaj sin montris en ŝia sinteno, ĉar lia gaja, triumfa mieno cedis lokon al rigardo, esprimanta ĉagrenon kaj embarason. tamen liaj okuloj perdis neniom el la pasia sopiro, kiu kâzis al ŝi tiun nedifineblan timon.

prenante la bridon de sia ĉevalo el la mano de ·adaha, kaj rigardante al ŝi en la okulojn, ·benoe diris:

– timo mallumigas viajn belajn okulojn. kial? ĉu vi ne povas fidi al viro, kiu dufoje savis vian vivon? en ambâ okazoj mi riskis mian propran vivon pro vi.

timeme ·adaha respondis:

– natura timo, nepetate, eniras la koron de soleca knabino, vojaĝanta en sovaĝa lando. sed volu kredi, sinjoro, mi estas al vi tre, tre danka pro via heroa helpo.

– sincera dankeco, tamen, devus forpeli ĉiun timon el via koro.

– ne malŝatu mian dankemecon, tial ke ne tute prosperis al ĝi forpeli ĉiun timon. du kontrâaj sentoj ofte loĝas samtempe en la koro.

– eble dankeco ne sufiĉas. mi sopiras al io pli forta, ·adaha – via gastiganto en ·ur sciigis al mi vian nomon. amo kaj timo ne povas esti kunuloj.

la knabino ne respondis al ĉi tiu aludo, kaj timeme palpis la bridon, kuŝantan sur la arĝenteblanka kolo de la azeno. tiam, rimarkinte la longajn ombrojn, kiujn la subiranta suno ĵetis sur la vojon, ŝi subite ekkriis:

– jam vesperiĝas, kaj mi devas rapidi. mia vojaĝo estas treege urĝa.

ombro de malplezuro trakuris la vizaĝon de la rabisto:

– bone, – li diris, – ni rapidu. – facile saltinte sur la selon, li ekprenis la bridon de la azeno, kaj trotigis la beston. post kelke da minutoj li demandis:

– kien vi iras?

heziteme la knabino respondis:

– al ·babel.

– al ·babel! – ·benoe ripetis kun granda miro, – sola?

– jes. tamen ne sola. la ·eternulo estas ĉe mia flanko kaj ŝirmas min.

– vere granda estas via fido, kaj granda la fideleco al via sinjoro, ho junulino! kiu estas la feliĉa mortemulo, kiun vi nomas sinjoro?

denove ·adaha hezitis. – li estas posedanto de granda, princa bieno en la lando ·uc, – ŝi fine respondis eviteme.

·benoe ektiris la bridorimenojn, por malakceli la kuron de la bestoj, kaj kun tono, samtempe malgaja kaj malpacienca, li demandis:

·adaha, ĉu mi meritas ĉi tiun malkonfidon? – tiam, dezireme esplorante ŝian vizaĝon, li diris pasie:

– de la unua momento, kiam mi vidis vin hierâ vespere, mia koro sklaviĝis, kaj mi ĵuris per ·nana, la diino de la amo [23], ke mi ne ripozos, ĝis vi estos mia.

[23]  tio estas ·iŝtar, adorata en ·uruk sub la nomo «·nana» = sinjorino, kiel diino de la amo.

·adaha, kiu jam atendis kun timo ian pli definitivan amkonfeson, konfuziĝis de tia eksplodo, kaj nevole retiriĝis iomete de la viro ĉe sia flanko. ŝi paliĝis, kaj la mano tenanta la bridon, ektremis. tion la juna rabisto rimarkis, kaj pli milde li parolis plue:

– solece al mi estas en mia tendo dum la somero, kaj la domo de la patro en ·uruk sopiras al la delikata influo de dolĉa virino. ·adaha, mi, ·benoe, filo de ·ŝamkuratu, devenas de princa gentestro. mi povas ĉirkâi vin per lukso kaj feliĉo. iru kun mi (post kiam vi estos plenuminta vian devon) en mian landon, kaj fariĝu patrino de gento, inda je miaj princaj antâuloj … ĉu vi havas nenian respondon por mi, ·adaha? memoru, ke hierâ mi povus esti perforte kondukinta vin en mian tendon – kaj aliaj sur mia loko tion farus – sed via nobla mieno inspiris min per pli altanima deziro, nome, gajni vian koron per amo.

·adaha ankorâ restis silenta, kaj ·benoe post momento dârigis:

– ĉiuokaze, mi intencas nepre atingi mian celon.

dum la parolo de la amindumanto ·adaha maltrankvile cerbumis, kiumaniere ŝi povos agi prokraste. fine ŝi diris milde:

– la penso pri via okupo teruras min. kiel povus mia koro harmonii kun la koro de kunulo de kruela, maldelikata rabistaro?

fervore ·benoe respondis:

– volonte mi forlasos pro vi mian vivokupon. juneca aventuramo igis min alpreni ĝin, kaj malakordo kun parencoj, kiu jam ne ekzistas. volu kredi, ke jam delonge nâzas min la besteco de la kanajlaro. pri tio vi mem ja povas atesti. – ekprenante la manon de la knabino, li diris espereme:

– se tio estas la sola malhelpo, ·adaha

– estas alia, tre grava. – per tio tuj interrompis lin la junulino, ĝentile eltirante la manon el lia teno.

– kia?

– mi edukiĝis en la antikva kredo al ·jehova, la ·eternulo, kaj nun loĝas inter fervoraj kredantoj al li, la sola, vera dio. mi tutkore partoprenas ilian fervoron.

– ho; figon por la tuta ĥaldea gediaro! montru al mi, ke via ·jehova estas la vera dio, kaj mi servos al li kune kun vi ĝis la fino de miaj tagoj!

– ne, – ekkriis ·adaha, – tio ne estas ĉe ni afero kiel vestoŝanĝo. ĝi estas afero tuŝanta la profundon de la animo.

– sendube. kredu, ·adaha, mi sentas ĝian gravecon; mia, pro ĝojo saltanta koro malsaĝe puŝis min en ĉi tiun facilanimecon. donu do al mi esperon. vian amon mi meritas; ne fortenu ĝin.

– ĉu la koro povas doni, kion la koro ne posedas?

– ne. sed vi kapablas ami. ĉiu trajto de via dolĉa vizaĝo montras amemon. trezoro da amo kuŝas en la profundo de viaj lumaj okuloj. ·adaha, jam al mi vi apartenas per ĉiuj leĝoj, homaj kaj diaj.

– ĉu iu povas aparteni al pli ol unu? prezentu do al vi, ke iu ŝuldas al mi dankon tiel grandan, kiel mi ŝuldas al vi; ke mi … jam ŝuldas al iu senmortan dankon.

– vi estas tro evitema, junulino …

antâ ol ·adaha povis pripensi pluan argumenton, ili rimarkis kolonon de fumo, leviĝantan malantâ herbokovrita altaĵeto, kaj, momenton poste, âdis gajan ridadon, venantan el la sama direkto. ili trafis malgrandan karavanon, konsistantan el dudeko da viroj kaj virinoj, kiuj en tiu momento komencis fari aranĝojn por dumnokta loĝo en oportuna valeto. lâ aspekto la homoj estis bonhavaj kaj ĝentilaj, kaj ili tuj akceptis la alvenantojn kun afableco kaj bonhumoro; kelkaj el ili eĉ kun tumulta gajeco. poste ·adaha kaj ·benoe sciiĝis, ke la karavano konsistis el tri aroj, nome, kelke da pastroj kaj hierodulinoj; dekkelke da pleje junaj sinjoroj kaj sinjorinoj el ·eridu; kaj, fine tri korteganoj de la reĝa palaco en ·babel; ĉiuj kune vojaĝantaj al la ĉefurbo. la unua aro volis partopreni grandan religian feston; kaj la dua iris, por ĉeesti edziĝan festenon en la palaco de reĝa oficisto, kaj por sin amuzi en la gaja urbego.

·adaha komence sentis sin trankviligita kaj feliĉa pro tiu ŝajne bonŝanca renkonto, sed baldâ poste ŝi maldolĉe ĉagreniĝis. frivola kaj ofte malkonvena konduto de la tuta eriduanaro ĉirkâ la tendara fajro, kaj preskâ cinika amindumado al ŝi de du viroj nâzis ŝin. ĉi tiu lasta malagrablaĵo estus evitigita al ŝi, se ŝi ne estus sin retirinta de la kunuleco de ·benoe, kiam ajn oportuna okazo sin prezentis. ·benoe observadis tion kun tre diversaj sentoj. krom kreskanta kolerego pro la konduto de la du altrudiĝemaj viroj, kiu ĉiumomente minacis eksplodigi lin, du sentoj pleje lin regis: ĉagreno, kâze de la peno de ·adaha eviti lin, kaj profunda raviteco pro ŝia natura nobleco kaj ŝia korpureco, kiujn akra kontrasto kun la aliaj virinoj tre klare elmontris. neniam antâe li vidis knabinon, tiel altaniman, tiel nature virtan, kiel estis tiu belega junulino el la lando ·uc. ŝi estis por li revelacio, okulmalfermo. la virinoj kaj eĉ la junulinoj de lia konataro difektiĝis de malvirtoj; kaj korpurecon malmultaj atendis, â ŝajne deziris. lia amo al ·adaha ankorâ pliprofundiĝis; kaj li sentis strangan sopiron, forkuri de la vivo, lâ kiu li ĝis nun iradis; for de la malvirtoj de sia propra lando, kaj ekloĝi en la lando, kiu posedas tiajn homojn, kiel tian perlan knabinon kaj ŝian sinjoron, kiu povis inspiri al ŝi tian eksterordinaran fidelecon.

kiam ĉiuj retiriĝis en la tendojn, krom du gardantoj apud la tendara fajro, ·benoe envolvis sin en mantelon, kaj kuŝiĝis transe antâ la malfermaĵo de la tendo, en kiu ·adaha dormis kune kun la hierodulinoj, – por maldormi.

la sekvantan matenon, unu el la malagrablaj amindumantoj de ·adaha (kiu vane ĉirkâvagaĉis ŝian tendon en la nokto) ree ofendis ŝin per persistaj atentaĵoj. admone, kaj eble iom severtone ·benoe alparolis lin:

– ĉu vi ne rimarkas, sinjoro, ke viaj amindumaĵoj tre malplaĉas al la juna virino? do, ĉesigu ilin!

kun malbeno la eriduano ekkriis:

– kiu vi estas, impertinentulo? maldelikata vojorabisto!

– kaj vi? – kolerege rediris la rabistarestro, – vendisto de rabitaĵoj kaj malbonfama diboĉulo!

insulto sekvis insulton; kaj baldâ la du viroj furioze interbatiĝis. ·benoe facile venkus sian fieran, sed de diboĉa vivo malfortigitan kontrâulon, se ties intimulo ne pikegus lin de malantâe per ponardo. grave vundite kaj forte sangante, ·benoe falis teren. granda tumulto fariĝis. preskâ la tuta karavananaro elmontris vivan maltrankvilon pri sia kunulo, kaj nur ian malestiman malŝaton pri la malnoble traktita gasto.

unu horon poste ·adaha estis denove duope kun la rabisto. ŝi zorge lavis lian vundon, kaj bandaĝis ĝin lâ sia eblo per tolaĵo ŝirita el ŝia propra subvesto. la knabino sentis sin treege malgaja kaj konfuzita. akre konfliktantaj emocioj plenigis ŝian koron. forte pelis ŝin dezirego, rapidi antâen al ·babel, por plenumi sian urĝan mision, antâ ol la tiea pastraro povos aktiviĝi. la senditoj de ·ajla sendube vojaĝos per la plej rapidkuraj ĉevaloj de ·zalmuna, seninterrompe tage kaj nokte; kaj jam povos antâi ŝin. tamen ŝi ne povis ne senti, ke ŝia tuja devo nepre estas ĉe la flanko de la grave vundita viro, kiu refoje savis ŝin el granda danĝero. la rabisto nun dormis en ombraĵo sub terebintarbo, kien du pastroj lin portis lâ ŝia peto. ·adaha sidis apud li, meditante kaj mirante pri la stranga situacio, en kiu ŝi sin trovis: duope kun eble morte vundita rabisto, por ŝi fremdulo, kiu altrudis al ŝi sian amon; en vasta, nekonata lando, kun provizaĵo kaj akvo apenâ sufiĉaj por unu tago. du â tri tagoj povos veni kaj forpasi sen preterpaso de homa estaĵo. kaj rabaj bestoj! sen fajro ili tre kredeble fariĝos viktimoj de la unua sovaĝa besto ĉirkâvaganta en la nokto.

ĉion ĉi tion ·adaha plene kaj vive komprenis, tamen ŝi ne hezitis momenton. ŝi decidiĝis resti, kvankam ŝia koro ŝiriĝis de maltrankvilo pri ·omar kaj la aliaj endanĝerigitaj amikoj. unu penso donis al ŝi ioman konsolon: ·omar ne dezirus, ke ŝi agu alimaniere. tiam, vidante sian azenon kaj la ĉevalon de la rabisto trankvile manĝi, flanko ĉe flanko, ŝi trovis pluan konsolon en la penso, ke la ·eternulo, kiu ĝis nun tiel mirinde ŝirmis ŝin, ne forlasos ŝin, sed helpos al ŝi plenumi la mision, kiun ŝi entreprenis.

la vundito ĝemis, kaj ·adaha aliris lin, por fari al li pli oportune. tiam, la unuan fojon, ŝi atente rigardis lin kun scivolemo, sin demandante, kia efektive estas la animo de la viro, kiu, kiom ŝi jam vidis, montris tian strangan miksaĵon de malnobleco kaj nobleco, de sovaĝeco kaj mildeco, de fiereco kaj humileco. – certe, – ŝi pensis, – li estas influebla de noblaj homoj, kaj inklina, en la profundo de sia animo, al pli altaj idealoj, ol tiuj, kiujn la idolana edukado povus meti antâ lin. – lia eksteraĵo supozigis kvazâ nobelan devenon; kaj lia vizaĝo, kvankam en tiu momento pala kaj dolorstreĉita, estis plaĉa kaj inteligenta, kaj ne sen noblaj trajtoj.

sed tie ni devas lasi dum kelka tempo la du tiel strange interrilatiĝintajn homojn, kaj transloki nin al ·babel, kie ·omar kaj liaj novaj amikoj ĵus alvenis.

ĉapitro deka. ·babel

dek jaroj pasis de kiam ·omar, la lastan fojon, vizitis la mirindan urbegon ·babel. tiam li esploris, kune kun du filoj de ·ijob, ĝiajn multajn vidindaĵojn kun viva intereso kaj multe da plezuro. de tiu tempo malĝojaj travivaĵoj faris el li seriozan, ofte tre malgajan homon. nun li diradis al si, ke li malamas la urbegon kun ĝiaj delogaj belegaĵoj kaj mirindaĵoj, pro la morala pereo, kiun ĝi kâzas al multaj homoj, kaj pro tio, ke ĝi estas la fonto mem de ĉiuj spiritaj abomenaĵoj. tamen, malgrâ tiu malamo, li sentis sin strange allogata de ĝuste ĉi tiuj abomenaĵoj. li preskâ ne sciis kial. eble per ili li povos certigi al si, ke li estas prava rilate al la malutilego de la idolkulto. ju pli malbonaj do ili estas, des pli prava estas lia kondamna juĝo. krom tio, la espero, ie renkonti ·zalmunan en ·babel neniam estis tre malproksime de liaj pensoj.

fojon post fojo li decidiĝis, se li ŝin renkontos, kaj se oportuna okazo sin prezentos, fine havigi al si certecon pri la malagrablaj onidiroj rilate al ŝi. la necerteco pri ŝi fariĝis ĉiam pli neelportebla. kaj tamen, kelkafoje altrudis sin la penso, ke eble preferinde estus, vivadi en trompa paradizo, ol esti senespere kaj por ĉiam apartigita for de ŝi.

la ĉefoj de la astrologia kolegio akceptis la egiptajn gastojn kaj ·omaron kun grandaj parado kaj koreco; kaj ĉiuj esperis kune pasigi tre agrablan tempon. kvankam ·omar bone sciis, ke, por la babelanoj, astronomiaj laboroj estas nur rimedo al celo, nome, astrologiaj konstatoj – precipe preskâ ĉiutagaj horoskopaj antâdiroj pri la bonfarto de la reĝo – li sentadis fortan ambicion viziti la kolegion, en kiu li nun estis honorata gasto, kaj interparoli kun la famekonataj astrologoj, kiuj nun kun aparta ĝentileco faris sian eblon, agrabligi al li la viziton.

·hamul verdire ne supozis, ke lia vizito al la kolegio donos al li senmiksan kontentecon. li timis, ke kelkaj neeviteblaj diskutoj kun la astrologoj estos tiel senutilaj, kiel la debatoj estis kun la egipta pastraro, kvankam ekzistis silenta interkonsento, ke li venis nur kiel sciencisto. ·hamul posedis ian tradician sciadon, hereditan post ·ŝem, kaj komunikitan de patro al filo. tio ebligis al li formi pli verajn ideojn pri la misteroj de la stela ĉielo, kaj fari multe pli ĝustajn kaj precizajn kalkulojn. du sekretoj de lia sciado estis scioj pri la oblikveco de la ekliptiko kaj pri la fakto, ke la tero estas globego, flugpende ekvilibrigita en la spaco – pri kiuj aferoj nek la egiptaj pastroj, nek la babelaj astrologoj havis supozeton. krom tio, li posedis multe pli precizajn mezurinstrumentojn.

la ŝemido ensorĉis la tutan kolegianaron per sia eksterordinara scio pri la steloj. kun kortuŝa elokventeco kaj preskâ solena timo li paroladis pri la mirindaĵoj de la universo, la nekomprenebla vasteco kaj la senerara precizeco de la stelvojoj. sed, kiam li sentime asertis, ke lia sciado estas nur restaĵo de sciado, komunikita de la ·eternulo mem al la unuaj prapatroj, kaj precipe al lia praavo ·ŝem; kiam li malkovris la misteron de la zodiako, montrante, ke ĝi estas eterna bildaro, donita de la ·eternulo pri sia granda savoplano rilate al la tuta homaro, tiam la babelaj astrologoj konsterniĝis kaj nekredeme ekskuis la kapon. kelkaj el ili rigardis liajn asertojn kiel aferojn limtuŝantajn al blasfemo kaj malpia malkonfeso pri la dioj de ·babel. tamen, tiel granda estis ilia respektego antâ la grandaĝulo, kaj la sento de ilia propra malsupereco al li, ke ili ne kuraĝis starigi diskutojn pri lia malortodokseco.

granda honoro atendis en la sekvanta tago la ĉefdirektoron de la kolegio kaj liajn gastojn. altranga oficisto de la reĝa kortego venis kun komuniko, ke la reĝo deziras vidi ilin. lia sankta moŝto, kiel la plej alta ĉefpastro kaj tera enkorpiĝo de ·merodaĥ, bonvolas honori per sia ĉeesto la solenan enkondukon de lia plej aĝa filo en la misterojn de la plej sekreta pastra kredo. sur la vojo al la templo li permesos âdiencon al kelke da privilegiuloj. ĉi tiu neatendita sciigo kâzis ĝojon kaj ekscitiĝon ĉe la invititoj, kun escepto de ·hamul, kiu trankvile kaj dignoplene respondis al la altrangulo:

– mi tre volonte plenumos la afablan deziron de la reĝo.

parade sin vestinte, la invititoj akompanis la korteganon al la palaco sur aro da luksaj ĉaroj, atendintaj ilin antâ la pordego de la kolegio. amaso da scivolemaj homoj jam kolektiĝis ĉirkâ la ĉararo, kaj brue salutis la fremdulojn. la famo de la egipta saĝegulo jam disvastiĝis en la urbo. dekkelke da junaj fervoruloj kure eskortis lian veturilon, jen superŝutante lin per lâdoj, jen lâtvoĉe sciigante al la popolo, ke tio estas la fama ducentjarulo, la plej granda saĝulo en la mondo, vizitonta la reĝon. antâ ol ili atingis la pordegon de la palaco, tia densa popolamaso kunkuris, ke la irado de la ĉaroj malhelpiĝis, kaj la palacaj gardistoj devis malobstrukci la vojon. ·hamul milde admonis la trooficialemajn gardosoldatojn ne uzi perforton, dirante:

– mi malĝojus, se la bonkoreco de ĉi tiuj bonaj homoj kâzus al iu malfeliĉon. – tuj la gardistoj ĉesis kruele forpuŝi la amason per siaj lancoj; kaj la homoj mem respektoplene iom sin retiris, por lasi al la reĝaj gastoj liberan vojon.

la kvartalo, tra kiu la veturiloj pasis, konsistis plejparte el domegoj kaj palacoj de altranguloj kaj korteganoj, kaj el temploj. ·omar, kiu troviĝis en la sama veturilo kune kun ·hamul, rimarkis, ke lia kunulo ne dediĉas multe da atento al ĉi tiuj interesaĵoj, sed pli zorge esploras per la okuloj la homojn sur la stratoj. diveninte la pensojn de la grandaĝulo, li demandis kunsenteme:

– ĉu vi esperas, ·hamul, okaze vidi la vizaĝon de via nepo?

– jes, la bildo de la junulo ĉiam staras antâ miaj okuloj. la spirito, kiu pelis min ĉi tien, ne sendis min for al vana serĉado. mi trovos lin.

aro da feste vestitaj korteganoj atendis la invititojn antâ la impona pordego de la palaco, por konduki ilin al la loko destinita por la âdienco. solene ili salutis la reĝajn gastojn:

– paco estu kun vi. – la alvenantoj tiel same ceremonie respondis:

– paco estu via.

ĉe ambâ flankoj de la pordego staris kolosaj, granitaj figuroj, flugilhavaj virbovoj kun homaj kapoj. ili estis majeste aspektantaj genioj, nomitaj sedi, kies speciala, imputita devo estis forteni malbonajn spiritojn for de la reĝa loĝejo. interne de la altaj muroj regis viva dismoviĝado. en la vasta korto antâ la ĉefa parto de la granda palaco multenombraj oficistoj kaj servistoj rapidadis ĉi tien kaj tien. la subĉambelanoj afable kondukis la fremdulojn tra kelke da neprivataj ĉambroj de la vasta konstruaĵo. plej interesa por la gastoj estis grandega festenejo, sentegmenta, kun escepto de unu parto, kie, sub tre alta plafono, konstruita el masivaj traboj, troviĝis treege luksa baldakeno. sub la baldakeno staris larĝa estrado kun reĝa trono, kelke da honorseĝoj kaj longa, ortegita tablo. ĉe ambâ flankoj de la spaco tuj antâ la reĝa estrado, kaj ankorâ sub la tegmento, oni vidis balkonojn kun belaj drapiraĵoj.

la planko de la halo estis pavimita per lerte kunmetitaj platoj kun desegnaĵoj, jen geometriaj, jen arabeskaj â florbildoj de multaj brilaj koloroj. la altaj muroj estis interne kovritaj, preskâ tute, per diverskolore emajlitaj brikoj. je regulaj interspacoj vidiĝis grandaj ŝtonaj tabuloj kun gravuritaj â reliefe skulptitaj bildoj kaj surskriboj, kronikantaj heroaĵojn de la reĝoj â de la nacia heroo kaj duondio ·gilgameŝ. multenombra servistaro estis okupita pretigi la festenejon por parada regalo je la honoro de la reĝido, enkondukota en la misterojn de la pastra kredo.

trapasinte la festenejon, oni eliris la ĝardenon, en kiu la âdienco okazos. tiu ĝardeno estis pli ĝuste vasta parkosimila teraĵo, supozeble uzata por aliaj celoj krom promenado. tie jam staris disaj grupoj da viroj, atendantaj la trapason de la reĝo. la kortegano, kiu alportis la inviton, lokis siajn protektatojn sub grandan ombroriĉan kverkon apud pordo, kondukanta al pli malgranda kaj pli bela, privata ĝardeno. tie ili estis devigataj atendi pli ol unu horon; sed la afablaj korteganoj tiel bone distris siajn gastojn, ke la tempo agrable forflugis.

fine viva moviĝado anoncis la alvenon de la reĝo kun lia sekvantaro. du aroj da viroj, lokitaj pli proksime al la pordo, el kiu la reĝo venis, estis prezentitaj al li antâe. tio estis por niaj pli junaj amikoj oportuna okazo rimarki la procedon ĉe reĝa âdienco. la anoj de la unua grupo preskâ surventriĝis, tuj kiam la reĝo haltis. ĉe signo de unu el la korteganoj, kiu ankâ tre profunde sin klinis, ili leviĝis kaj atendis, ĝis la reĝo etendis al ili sian oran sceptron. tiam ili alproksimiĝis malrapide, dâre riverencante. la unua âdienco ne dâris pli ol du â tri minutojn, kaj ŝajne ne estis tre kontentiga por ĉiuj koncernatoj. la dua grupo konsistis el tri altrangaj oficiroj, al kiuj estis permesate adiâi la reĝon, antâ ol ili foriros por entrepreni ian militiron. ili ankâ profunde riverencis tri fojojn, sed respondis al la reĝo kun soldata sinteno, kaj ŝajne pli senĝene ol la unuaj prezentitoj. post kelke da minutoj la reĝo foriris de la oficiroj, kaj sin turnis al la grupo sub la kverko.

la âtokrata reganto de la vasta babela imperio estis impona, reĝa figuro, mezaĝa, altkreska kaj fortmuskola. lia mieno estis la fiera mieno de viro plene konscianta sian preskâ senliman potencon, kutiminta, esti adorata kiel dio, kaj blinde obeata. liajn vizaĝotrajtojn oni povus nomi plaĉaj, se li ne estus alpreninta en tiu momento severan mienon, kiun, lâ lia supozo, la okazo postulis. lia longa barbo kaj liaj abundaj kapoharoj estis tre zorge frizitaj en formo de apartaj, longaj bukloj. ĉirkâ la kapo li portis oran zoneton, tre similan al la zoneto, kiun portis ·omar. super soldata vesto li surhavis blankan ĉefpastran mantelon kun orfadenaj surbrodaĵoj, reprezentantaj drakosimilajn serpentojn.

lâ ĝentila peto de la ĉambelano, ·hamul staris en la mezo de la vico de la prezentotoj. ĉe lia dekstra flanko staris la tri egiptaj studentoj, kaj ĉe lia maldekstra, ·omar kaj la ĉefdirektoro de la astrologia kolegio. la kortegano paŝis antâen kelke da paŝoj renkonte al la reĝo kaj ties luksege vestita sekvantaro, kaj profunde riverencis multfoje. la tuta grupo sub la kverko, kun escepto de ·hamul, sekvis lian ekzemplon. la blankhara grandaĝulo salutis la regnestron per facila, sed solena klino, kvazâ li salutas respektindan samstatanon, kaj poste staris rekta inter la humilege riverencadantaj viroj, trankvile kaj dignoplene, atendante respondan saluton, â almenâ, salutan alparolon de la reĝo. sur la vizaĝoj de la rampaĉema sekvantaro aperis signoj de granda miro; sur kelkaj el ili eĉ signoj de konsterno kaj indigno. la reĝo eĉ ne klinetis la kapon. preskâ nerimarkebla rideto, per kiu li, momenton antâe, volis moderigi la kutiman severecon de sia mieno, malaperis, kaj esprimoj de malplezuro kaj ĉagreno ekvidiĝis en liaj malhelaj okuloj. tute nature li pensis, ke kelkminuta âdienco estos por ĉiu homa estaĵo, kiel ajn altega, netaksebla honoro, kaj plenigos lin per pia timo. sed antâ li staris fremdulo, kiu per sia mieno montris al li, ke ekzistas majesto, krom imperiestra majesto: la majesto de saĝo kaj de senmakula nobleco. krom tio, ĉu tiu fremdulo ne sentas la dignon de rekta deveno – lâ lia pretendo – de eksterordinare potenca kaj klera reĝo, ·ŝem?

la reĝo babela estis tro fiera elmontri antâ siaj korteganoj la profundecon de sia ĉagreno, kaj verdire, tro altanima dâre senti koleron pro tiu stranga sinteno. male, li ne povis ne senti – kion li neniam sentis antâe – spiritan malsuperecon antâ alia homo. plue, altrudiĝis al li la penso, ke eĉ imperiestra majesto estas en la okuloj de tia homo, kompare, nur vanaĵo. en la dâro de unu momento li ricevis tre gravan lecionon: li venkis sin mem. la viroj, starantaj ĉirkâ li, kutimintaj zorge observi ĉiujn humornuancetojn sur la vizaĝo de la reĝo, miris, vidante sur ĝi signojn de animbatalo. ankorâ pli ili miris, vidante la fieran, majestan reĝon alpreni afablan, preskâ humilan mienon. la korteganaro tuj alkonformigis siajn mienojn al la sinteno de la reĝo, sin demandante tamen, kun respekta timo, kia homo ĉi tiu estas, kiu kuraĝas tiamaniere sin teni antâ lia glora majesteco, ne kâzante eksplodon de lia kolerego!

la kortegano, kiu kondukis la fremdulojn, nun alparolis la reĝon:

– ho, reĝo, vivu eterne! volu favorkore permesi, ke mi humile prezentu al vi jen ·hamulon el la lando egipta, kiu per la multenombreco de siaj jaroj kaj la granda saĝo de sia koro montras, ke la dioj rigardas lin kun aparta favoro. lia mirinda scio pri la stela ĉielo kaj pri multaj aliaj aferoj superas eĉ la grandan sciadon de la ĥaldeoj. jen staras ·nobaĥ, ·zelofedad kaj ·okran, liaj feliĉaj kunvojaĝantoj, kiuj, kune kun li, estas senditoj de la alta egipta pastraro al la astrologia kolegio de via reĝa moŝto. kaj jen estas amiko de ·hamul, ·omar, el la lando ·uc, famekonata, tiel same pro sia diligenta obervado de la steloj, kiel pro siaj grandaj virtoj. ·gamil-sin, la ĉefdirektoro de la astrologia kolegio jam havis la honoron esti prezentata al la reĝo.

plenuminte sian komision, kaj ree riverencinte, la altrangulo sin retiris inter la korteganaron malantâ la prezentitaro. la reĝo respondis al la riverencoj de la ses viroj, kiam ili lâvice prezentiĝis, per facila klino de la kapo kaj afabla rideto, kiu tamen ne povis tute kaŝi la malgajecon de lia koro. unue li alparolis ·hamulon. dum la parolo li penis, pli ol unu fojon, konservi sian kutiman sintenadon de reĝa supereco, sed kontrâvole profunda sento de respektego igis lin akcepti humilan aspekton kaj mildan voĉtonon. li diris:

– la kolegio, kies gasto vi estas, ho ·hamul, kaj mia tuta korteganaro rigardas vian viziton kiel grandan honoron. mi partoprenas ilian senton. la plej alta privilegio de reĝo ja estas honori la saĝon kaj la noblon. la famo pri via saĝeco kaj via nobleco jam atingis miajn orelojn; kaj nun mi ĝojas vidi vin antâ mi, kvankam miaj dioj ne trovas ŝaton en via koro. – ombreto de malplezuro trakuris lian vizaĝon dum mallonga momento, sed, tuj regante sin, li milde parolis plue:

– kiom estas la jaroj de via vivo?

·hamul ree salutis la reĝon lâ la sama maniero, kiel antâe, kaj respondis gravamiene:

– la ·eternulo aldonu multajn, feliĉajn tagojn al la vivo de la reĝo de ĉi tiu granda lando, kaj benu lian popolon. mi estis centjarulo, kiam la patro de via reĝa moŝto ekvidis la lumon de la mondo. ducent jaroj kaj unu forpasis, de kiam mi naskiĝis. tio estas longa vivo; sed, mezurite per la multenombreco de miaj aventuraj travivaĵoj kaj la diligenteco de miaj laboroj, ĝi estas multe pli longa. la vivo ja ne mezuriĝas per jaroj, sed per la nombro de la taskoj plenumitaj en ĝi.

– tio estas vero, – respondis la reĝo penseme, – mia vivo ankâ estas sinsekvo de penigaj laboroj. ne estas, eble, en mia regno homo, kiu malpli ripozas ol mi. – sin turnante al la tri junaj egiptoj, li diris, alprenante iomete pli rigidan sintenon:

– mi esperas, ke via vizito al mia kolegio estos feliĉa kaj fruktodona. nenio povas amikigi du parencajn popolojn pli, ol altaj, komunaj celoj. vi estas enviindaj, sinjoroj; pli noblan okupon mi ne povas al mi prezenti, ol aman observadon al la steloj kaj elserĉadon de la volo de la dioj.

alparolante ·omaron, la reĝo rigardis lin kun iom stranga scivolemo. li parolis, kvazâ li ne estas certa, ĉu liaj propraj vortoj estas konvenaj; ĉu ne kuŝas en la profundo de la animo de la viro antâ li sentoj, kiujn ties honesta, pensema vizaĝo ne vidigas. tamen li parolis afable, preskâ plaĉivole:

·omar, via nomo kaj mi ne estas fremduloj. mi âdis pri viaj esceptaj virtoj. tiajn virojn mi bezonas en ·babel. pripensu tion.

honorinte per kelke da konvenaj vortoj ·gamil-sinon, la ĉefdirektoron de la kolegio, la reĝo ampleksis per la rigardo kaj svingo de la sceptro la vicon de la ĵus alparolitaj viroj, kaj diris plue:

– hodiâ vespere okazos festeno pro la honoro de princo ·ilu-zat, mia filo. honoraj lokoj estos rezervitaj por vi ĉiuj. ĝis la revido, do; bonfartu. – respondinte al la saluto de la tuta grupo per facila klino de la kapo, la reĝo foriris, sekvate de granda nombro da oficistoj, korteganoj kaj aliaj altranguloj. la postrestantaj korteganoj fervore gratulis la invititojn pri la rimarkinda afableco de la reĝo.

vidante, ke la plimulto de la babelanoj avide ĉirkâis ·hamulon, por pli proksime konatiĝi kun tia eminentulo, ·omar, ĉe oportuna okazo, forlasis la grupon, kaj eniris la apudan, malgrandan ĝardenon. li volis esti sola, kaj pripensi la eksterordinaran parolon de la reĝo al li. kiu menciis lian nomon al la reĝo? kaj kio estas la celo de lia lakone esprimita invito, ekloĝi en ·babel? ĉu tio estas aludo pri farota propono, ke li akceptu ian oficialan pozicion? se jes, kian? la ideo estas ja fantazia, neebla! tamen ĝi ludeme ensorĉis lin; kaj li ne volis tute elpuŝi ĝin el siaj pensoj.

kvankam la lando ·uc ne estis sub efektiva regado de la babela reĝo, ĝi ne povis sin rigardi kiel sendependan regionon. la influo de la babela kulturo kaj la ĉiutagaj interrilatoj kun la potenca imperio igis ĝian sendependecon nur ŝajna. iaj malgravaj, konfliktaj interesoj, â interna malpaco povus kâzi plenan enkorpiĝon de la lando sub pli-malpli severa administranto. multaj homoj do rigardus ĝentilan inviton de la reĝo, tian, kian ·omar sendube ĵus ricevis, preskâ kiel ordonon, kiun malŝati estus tre malsaĝe.

en la brusto de ·omar ekbatalis kontrâaj inklinoj. ĝis antâ nemultaj tagoj nenia difinebla deziro venis al li, forlasi la trankvilecon de sia bela hejmlando kaj la multenombran, simpatian amikaron, por komenci novan vivon en ·babel. lia meditema kaj trankvilama temperamento ĝis nun ligis lin forte al la kvietaj kampoj kaj la naivaj kamparanoj de ·betraĥ. sed la konsiloj de lia saĝa amiko ·lemuel, la instigadoj de ·zalmuna, kaj la agrablaj interrilatoj kun la kolegianoj kaj korteganoj jam iome inklinigis lin rigardi kun malpli da malfavoro periodan transloĝiĝon al la ĉefurbo. nun li ne povis ne senti, ke malgrâ lia denatura sindetenemo, malgrâ lia forta malamo kontrâ la pli abomenaj formoj de la idolkulto, vivo en ·babel proponus al li multajn allogaĵojn, eble tiun feliĉon, kiun li ja jam delonge vane serĉis. ĉu li ne povis, – li sin demandis, – vidi en tio kaj en la eksterordinara invito de la reĝo – se tia ĝi estas – montrilon de la dia volo?

dum ĉi tiuj pensoj trapasis lian kapon, li ne estis sensenta pri la ĉarma beleco de la ĝardeno, en kiu li sin trovis. lia animo estis tro impresebla de ĉio bela, por ne rimarki ĝin kaj plezuriĝi en la florbedoj, arte aranĝitaj fremdlandaj arboj kaj ombroriĉaj lâboj. ĉirkârigardante kaj ĝuante la okulplaĉan vidaĵon, li eksentis facilkorecon kaj esperemon, kiuj ŝajnis al li mem strangaj.

subite ·omar vidis tra nedensa arbetaĵaro, tute proksime, areton da blankevestitaj virinoj. diskrete li jam volis sin retiri, kiam li rimarkis, ke unu virino senscie alproksimiĝis al li, dum la aliaj ekforiris kaj baldâ malaperis.

·omar!

·zalmuna!

la nomoj eliĝis sammomente kaj lâ maniero, kiu ambâflanke esprimis ne nur grandan surprizon, sed ankâ grandan ĝojon. la subiteco de la renkonto igis ilin elmontri en la okuloj, kvazâ per mallonga ekbrilo, amon tiel profundan, ke ambâ forte embarasiĝis – tamen de malsamaj kâzoj. post momenta silento ·omar ekparolis la unua:

– kia surprizo, vidi vin ĉi tie en privata ĝardeno de la reĝo!

– kaj kiu atendus vidi vin ĉi tie, ·omar? mia suprizo certe estas tiel granda, kiel povas esti la via.

– sendube vi jam âdis pri la alveno de ·hamul, la fama astronomo kaj saĝulo el ·egiptujo …

– jes, la tuta urbo parolas pri li.

– nu, li kaj liaj tri kunuloj, survoje al ·babel, venis ·betraĥon por viziti ·ijobon, pri kies mirindaj travivaĵoj ili âdis. ni kore interamikiĝis, kaj la aminda grandaĝulo tre petis min akompani ilin ĉi tien, kaj kune kun ili gasti en la reĝa astrologia kolegio.

– ĉu kun permeso de via nobla gasto ·lemuel? – ·zalmuna demandis per voĉtono, sugestanta samtempe plendemon, petolemon kaj malestimon.

– ia urĝa afero vokis ·lemuelon al ·eridu. ni vojaĝis kune ĝis ·uruk; sed li promesis serĉi nin post nemultaj tagoj. la reĝo deziris vidi ·hamulon, kaj sekve ni ĉiuj havis la honoron esti prezentataj al li antâ kelke da minutoj en la apuda parko.

– ho, vere! ĉu la reĝo alparolis ankâ vin?

– liaj vortoj ankorâ strange zumas en miaj oreloj kaj plenigas min per granda miro. li diris:

·omar, via nomo kaj mi ne estas fremduloj. virojn, tiajn, kia vi, mi bezonas en ·babel. pripensu tion.

– vi naskiĝis por pli granda feliĉo, ol vi imagis, ·omar. ĉu la reĝo invitis ankâ vin al la granda festeno, okazonta hodiâ vespere?

– jes, lia invito ampleksas min.

– feliĉulo!

– mi demandas min, kiu parolis pri mi antâ la reĝo. ĉu vi?

ridetante, ·zalmuna respondis:

– nu, oni priparolas ja siajn intimajn amikojn ankâ antâ reĝoj. preparu do vian respondon.

– efektive, ·zalmuna, mi venis ĉi tien, por pripensi la tutan mirindan aferon, kiu verdire kâzas al mi ioman konfuzitecon. sed, kion vi faras ĉi tie; kaj kion signifas via stranga vesto? ĝi aspektas ja kiel vesto de virga sindediĉintino.

·omar rigardis kun miro kaj maltrankvilo la virinon, starantan antâ li. ŝi surhavis longan, neĝeblankan kostumon kun mallarĝa skarlata bordero kaj zono de la sama koloro. sur la ĉebrustaĵo vidiĝis skarlata, surbrodita figuro de fluganta kolombo – sankta emblemo de la diino ·iŝtar. ·zalmuna dolĉe ridetis, kaj lâ ŝajno, senĝene.

– mi portas ĉi tiun veston, – ŝi respondis, – por kontentigi la reĝinon, kiu petis min ĉeesti gravan, religian ceremonion, nome, adeptigon de ŝia amata filo, ·ilu-zat. la reĝino estas la plej klera kaj la plej altanima virino el ĉiuj virinoj, kiujn mi konas; kaj ni harmonias unu kun la alia rilate al multaj aspiroj de la animo. ŝi honoras min per intima amikeco.

·omar aspektis konfuzita. – vi mirigas min, ·zalmuna, – li diris. – mi sciis, ke vi prezentiĝis al la reĝino; sed neniu en ·betraĥ supozetas, ke vi estas intima amikino ŝia.

– fanfaronante pri mia amikeco, mi detruus ĝin.

la lerte evitemaj respondoj de ·zalmuna ne kontentigis ·omaron; efektive lia embarasiĝo pligrandiĝis. dum kelke da momentoj li sopire rigardis ŝin, observante la signojn de facile ŝanĝiĝantaj emocietoj, kiuj flirtadis trans ŝia rave bela vizaĝo. la dolĉa, preskâ naiva rideto subite cedis lokon al esprimo de sopiro, kaj tio, same rapide, ŝanĝiĝis en strange malgajan mienon. pli ol iam antâe, ·omar sentis pasian, superregantan deziron, sen pripenso pri la sekvoj, eldiri sian amon. des pli, ĉar li nun ekvidis en ŝiaj okuloj amon, tiel profundan, kian li neniam esperis vidi en ili. sed aliflanke, pli forte ol iam antâe, la konscienco retenis lin kaj instigis ne lasi preterpasi la nunan oportunan okazon havigi al si certecon pri la duboj, kiuj, li sentis, ne pli longe povos resti duboj. fine li kuraĝiĝis diri:

– mi ne povas kompreni, ·zalmuna, kiel vi povas tiel harmonii kun virino, kvankam reĝino, kiu malkonfesas la dion de niaj prapatroj. – li volis diri ion plu: frazon, kiun li jam formulis kaj antâripetadis al si multfoje; sed, antâ ol li povis ĝin eligi, ·zalmuna interrompis lin kun mieno de senafekta bonvolo:

– ne estu malgrandanima, ·omar. – kondukante lin al apuda florbedo, kaj per mangesto montrante al aro da diversaj floroj, ŝi diris plue:

– el multespecaj kaj multekoloraj kaliketoj suprenleviĝas agrabla miksaĵo de odoroj, facile kaj dolĉe blovetita de la ventoj al la ĉielo. same leviĝas el multaj, diversnaturaj koroj unu komuna adoro al la eterna spirito, portate de estaĵoj, kiuj jam transiris el ĉi tiu neperfekta vivo en kvazâ diecan staton. tro malgranda rondo da amikoj kun tro malvasta perspektivo malhelpis al via nobla animo malvolviĝi. eĉ vi, saĝistoj, se vi nur volus rompi la katenojn, per kiuj viaj spiritoj ligiĝis al tro malvastaj konceptoj, vi ankâ povus vidi alirejojn al la vero en multaj aferoj, kiujn vi nun malprudente kondamnas. ·omar, – dâre parolis la sorĉistino, preskâ ekstaziĝante kaj gracie levante la manojn, – la animo, liberigite el malnoblaj katenoj, kaj beligite de la interna lumo, alten leviĝas en gajeco, ravite de profunda sento pri unueco kaj harmonio kun la plej supera dieco, kaj ĝuas nepereeman belecon en ĉio ĉirkâ si kaj en si.

âskultante ·zalmunan, kaj rigardante jen ŝian gracie pozitan figuron, jen ŝian suprenlevitan vizaĝon, ardantan de emocioj, parte veraj, parte meminspiritaj, ·omar ankorâ pli konfuziĝis. la lingvo de la mistera virino estis por li nova kaj strange ensorĉa. tiam, sed nur en la dâro de unu mallonga momento, li sentis inklinon adorkliniĝi antâ ŝi. io en ŝiaj vortoj ektuŝis kordon en lia animo, kaj malkovris al li aspirojn kaj sopirojn, delonge sentitajn, sed nur tre malklare komprenatajn. tamen li ne povis ne senti samtempe, ke en ŝia deklamado estas multo da danĝera rezonado, malpreciza neado, kaj tre nebulecaj asertoj, kiuj povus konduki lin al pozicio, el kiu estus malfacile retrovi la vojon. se li ne estus sub la sorĉo de virino kun eksterordinara psika forto, li tuj ekvidus la celon de ŝiaj subtilaĵoj, kaj severe refutus ilin. sed li nur milde protestis:

– vi parolas enigme; kaj mi timas sekvi vin, ·zalmuna. vi scias, ke mi estas ĵaluza pri la kredo de la prapatroj, viaj kaj miaj, kaj mi jam delonge pli kaj pli forte maltrankviliĝas pri la invado, kiun faras en nian fidelularon la ·iŝtar-kulto, precipe ĝiaj pli malbelaj formoj.

·zalmuna tuj respondis:

– sendube bedârindaĵoj okazas; sed ne juĝu ilin tro severege. viroj kun via spirita konsisto neniel povas kompreni la animpozicion de homoj, precipe de virinoj, kun tia malsimila edukiteco. ni ne parolu pri tiaj aferoj, kiuj nur koncernas la vulgarulojn. ni povas okupi niajn pensojn per pli altaj aspiroj.

en tiu momento ambâ subite rimarkis virinon, starantan dekkelke da paŝoj de ili, kiu videble volis paroli al ·zalmuna. ŝi estis vestita per vesto tre simila al tiu, kiun portis la betraĥanino, krom tio, ke ĝi ne havis broditan kolombon sur la ĉebrustaĵo. ĉe signo de ·zalmuna la virino alproksimiĝis kaj diris humile:

– mia sinjorino, la reĝino ordonis al mi serĉi vin.

– mi tuj venos, – respondis ·zalmuna, kaj, sin turnante al ·omar, diris, – bedârinde mi ne povas resti. mi revidos vin hodiâ vespere ĉe la festeno. fartu bone.

ĉapitro dek unua. pluaj insidoj

·omar ree estis sola. li frotis al si la frunton, kaj reve rigardis la florbedon, kiu servis al ·zalmuna kiel objekto por ŝia duba alegorio. multaj diversaj pensoj trapasis lian kapon, kaj konfliktaj emocioj – lian koron. ĉu li ricevis la certecon, kiun li serĉadis? li timis honeste respondi al sia propra demando. dum li pesis la «por – kaj – kontrâ», du sentoj regis lin: ĝojo pri la nepridubebla, ama rigardo, kiun li vidis en ŝiaj okuloj; kaj obtuza, sed insistema timo, ke la certeco pri ŝia amo al li igas lian animbatalon ankorâ pli furioza – kaj eble senutila.

la amikaro jam malaperis el la parko. tion li ne bedâris, ĉar li ne sentis inklinon babili kun iu. li do vagis tra la ĝardeno, admirante la plaĉan aranĝon de la florbedoj kaj de la fremdlandaj kreskaĵoj, kaj rigardante de malproksime la imponajn konstruaĵojn de la reĝa palaco. subite li âdis voĉon, ne tute fremdan, alparoli lin. turninte sin, li ekvidis ·ilu-ittian la iom misteran kunvojaĝanton de antâ nelonge. ĉi tiu, kortegane vestita, per mantelosimila, longa tuniko kun oraj ornamaĵoj, salutis ·omaron kun ŝajne bonkora, facila familiareco:

– ho, ·omar, vidi vin ĉi tie, en mia favorata mensripozejo, donas al mi grandan plezuron. mi deziras gratuli vin pri la rimarkinda favoro, kiun vi trovis en la okuloj de la reĝo, kaj pri la bonvolo, kiun portas al vi la sinjorino ·zalmuna, la ·belulino. admirinda virino ŝi estas, nobla kaj larĝanima! mi estis inter la sekvantaro de la reĝo, sed mi vidis, ke vi ne rimarkis min.

post konvena saluto de ·omar, ·ilu-ittia diris plue:

– vi ĵus rigardis la palacon de ekstere. se vi deziras trairi kelkajn el la plej luksaj apartamentoj de la reĝo, al kiuj oni ordinare ne allasas fremdulojn, mi tre volonte kondukos vin, kaj ŝatos tian okazon kiel honoron.

kvankam ·omar ne povis facile liberigi sin de la nefavora impreso, kiun ·ilu-ittia faris sur lin ĉe ilia unua renkonto, li ne povis ne admiri la ĝentilan, korteganan mienon de la komplezema viro. se la bonkoreco kaj la ĉarma ĝentileco de ·ilu-ittia ne estis tute sinceraj, ili certe estis treege lertaj ŝajnigaĵoj, kapablaj trompi ĉiun nesuspektemulon, nekutimintan al kortegaj artifikoj kaj manieroj. ĉar do la propono de ·ilu-ittia estis nature alloga, ·omar akceptis ĝin kun plezuro kaj kun dankesprimo.

·ilu-ittia estis bonega gvidisto. tre klere kaj per bele frazitaj paroloj li klarigis al ·omar multajn vidindaĵojn. senĝene kaj sen malhelpo de iu, ili iris de unu impona kaj lukse meblita ĉambraro al alia. servistoj kaj oficistoj ĉie montris al ili grandan respekton, kaj tenis sin aparte. famo pri multaj mirindaĵoj de la reĝa palaco atingadis la plej malproksimajn limojn de la babela imperio kaj fremdajn landojn; sed efektiva vido kaj deproksima esploro sub lerta gvidado de kortegano, ŝajne konanta ĉiun anguleton de la granda konstruaĵo, estis por ·omar afero multe pli miriga kaj interesa, ol li antâe povus imagi. la tuta lando babela kaj ĉiuj konataj fremdlandoj ŝajne kontribuis el siaj plej bonaj trezoroj al la konstruado kaj ornamado de loĝejo, inda je potenca reganto de vasta imperio. tre lukse kaj bele ornamitaj mebloj kaj malŝpara parado de multekostaj dekoracioj montris, ke la reĝoj estis riĉaj patronoj de la artoj. multaj multspecaj murskulptaĵoj vidigis, ke ili estis fieraj pri siaj militaj sukcesoj, kaj piaj adorantoj de siaj dioj. kiam la du viroj eliris el la palaco en la ĝardenon, ·ilu-ittia diris:

– supozeble la reĝa ĉevalejo, la azenejo kaj la bovejo estos por vi ne multe malpli interesaj, ol la palaco mem, ĉar ili enhavas la plej belajn bestarojn kie ajn troveblajn. sed, por esti tute verema, mi devas mencii unu escepton. antâ du tagoj, vojaĝante de ·uruk ĉi tien, ni trafis tre belan kaj amindan knabinon, rajdantan sur la plej bela kaj la plej forta azeno, kiun mi iam vidis. ĝi estis preskâ arĝenteblanka, kaj mi tre dubas, ĉu troviĝas tia belulo en la tuta reĝa azenejo. la knabino estis akompanata de bonekonata juna urukano, kiu, oni diras, fariĝis estro de unu el la plej maltimaj ĥaldeaj rabistaroj. jam ĉirkâas lin nimbo de mirrakontoj. cetere, la reĝo bezonas novan intendanton por sia ĉevalejo, kaj ĉefekonomon super aro da disaj reĝaj bienoj. tiu oficisto havus princan rangon. nenio donos al mi pli grandan plezuron, ·omar, ol montri al vi morgâ â postmorgâ tiujn vidindaĵojn. hodiâ bedârinde mi ne povos, ĉar mi devos ĉeesti, lâ aparta ordono de la reĝo, la solenan ceremonion en la templo de ·merodaĥ, pri kiu sendube vi jam âdis.

·omar jam estis tiel ĉarmita de la eleganta kortegano, ke li tuj volonte akceptis la proponon. per tio kuraĝigite, ·ilu-ittia petis ·omaron akompani lin al la templo, aldirante:

– tio estos tre grava, historia okazo, kiu certe estos tre interesa por viro, kiel vi, kion ajn vi pensas pri la kredo de la homoj, kiuj partoprenas en la ceremonioj. mi ankâ rigardas multajn tiajn aferojn el aparta vidpunkto de liberpensulo. ĉar vi neniam antâe vidis tian solenan ceremonion, precipe tian brilegan ceremonion, mi forte konsilas al vi veni. mi povos montri al vi kelke da pli-malpli sekretaj aferoj, ĉar mi povos sen ies malhelpo trovi enirejon al preskâ ĉiuj partoj de la templo. tre verŝajne la sinjorino ·zalmuna ankâ estos tie.

al ·omar, unuapense, malplaĉis ĉi tiu propono, kaj li ĝentile, sed iom heziteme malakceptis ĝin. admona sento, ke sekreta vizito al idoltemplo kaj ĉeesto ĉe mistikaj ceremonioj ne akordas kun liaj principoj, maltrankviligis lin. aliflanke instigis lin iri natura scivolemo kaj deziro observadi la pli kaj pli misteriĝantan virinon, kiu tiel plene ensorĉis lian koron. ·ilu-ittia parolis ŝajne sen artifiko, sed konsentige kaj kun kelka aplombo de viro, kiu estas certa, ke li sukcesos. ·omar fine cedis. trapasinte la parkon kaj kelke da belaj stratoj, ili atingis pordegon kaj antâkonstruaĵon, dediĉitajn al ·iŝtar, kiuj formis alirejon al vasta korto, en kiu staris la granda templo de ·merodaĥ. la muroj ĉe ambâ flankoj de la alirejo estis ĉirkâ kvardek futojn altaj, kaj estis kovritaj interne per dekkelke da vicoj da brile kolorigitaj kaj glazuritaj platoj kun desegnaĵoj, reprezentantaj alterne unikornon kaj drakon. la templo mem, same kiel la reĝa palaco, estis pli rimarkebla pro grandegeco kaj masiveco, ol pro beleco. ambâ konsistis el vastaj, brikaj masoj, ĉirkâitaj per same masivaj muroj. videble oni pensis iom malpezigi la aspekton, kaj malseverigi la unutonecon de la tuto per pilonoj kaj per malgrandaj turoj sur la muroj je regulaj interspacoj.

alproksimiĝante el flanka strato al la pordego de ·iŝtar, ·omar kaj ·ilu-ittia vidis longan procesion da pastroj kaj akolitoj, solene portantaj statuojn de dioj. en tiaj festaj okazoj la statuoj kutime estis portataj tra la apudaj stratoj por adoro de la popolamaso. la larĝan «·strato de la ·procesio» plenigis densa amaso da homoj, kiuj devis kontentigi sin per rigardo al la sanktaj statuoj; eniro en la templon estis permesata nur al privilegiuloj. la du viroj eniris la templon per flanka pordo sen kontrâstaro de la gvardianoj. la kortegano tuj kondukis sian novan amikon en unu el la multenombraj flankaj ĉambroj, longan kaj mallarĝan, kaj, elpreninte el ŝranko du blankajn, pastrajn mantelojn, proponis unu al ·omar. ĉi tiu instinkte retiriĝis. sin vesti per idolpastra vesto, estis pli, ol li antâvidis. ·ilu-ittia serene ridetis:

– kial do ne, ·omar? – li demandis milde, – portado de pastra mantelo neniel transformas vin en pastron; ne pli, ol vestado per mallibereja kitelo farus el vi krimulon, â surmeto de funebra vesto rabus al vi amatan parencon. ĉi tiuj senkulpaj vestoj evitigos al ni ĝenaĵojn kaj tempoperdon. estu prudenta.

por ne ofendi sian afablan kondukanton, ·omar cedis, sed kun maltrankvila spirito. ili eniris luman, de kolonejoj ĉirkâitan korton en la mezo de la multampleksa templa konstruaĵaro. la kvar muroj estis ornamitaj per belaj kaheloj, prezentantaj per brilaj koloroj flordesegnojn kaj leonojn, paŝantajn kun majesta digno. la fono de la bildoj estis blua; la leonoj mem flavaj; kaj lâlonge de la supra kaj malsupra randoj vidiĝis blankaj rozetoj kun flava centro. en la kolonejoj kaj en la korto regis viva dismoviĝado, tamen kun preskâ mistera senbrueco. subite fariĝis, en la mezo de la korto, larĝa pasejo inter la amaso da homoj, tra kiu, momenton poste, iris solena procesio. ĝin antâiris vico da akolitoj, portantaj sanktajn figurojn â fumiĝantajn incensilojn. post la akolitoj venis tri patesi â ĉefpastroj, kaj post ĉi tiuj majeste paŝis la reĝo en ĉefpastra vesto, sekvate de sia filo, la princo, enkondukota en la misterojn de la dieco, kun klinita kapo kaj grava mieno. ilin sekvis longa vico da pastroj kaj pastrinoj. la finon de la procesio formis dua aro da akolitoj, portantaj statuetojn de malsuperaj diaĵoj.

tuj post la preterpaso de la procesio ·ilu-ittia kondukis ·omaron rapidpaŝe tra koridoroj kaj longformaj ĉambroj, tralaborante al ili vojon tra amasoj da pastroj, temploservistoj, gvardianoj, korteganoj kaj tiel plu. fine ili sin trovis en alta galerio, donanta vidon sur ĉambregon, en kiu unu parto de la solena ceremonio jam komenciĝis. malfeliĉe la galerio estis jam tiel plena de homoj, ke ili ne povis atingi la balustradon. ili do rapidis for, ree trairante labirinton da pasejoj kaj ĉambroj, al la kontrâa parto de la ĉambrego, kie prosperis al ili havigi al si oportunajn vidlokojn.

en densa amaso da lukse vestitaj altranguloj, pastroj kaj pastrinoj regis solena silento. apud la kontrâa ekstremaĵo de la salonego sidis la reĝo sur masiva, ortegita trono, starigita sur marmora estrado, sub alta baldakeno. antâ la trono, je kelka interspaco, staris granda neprofunda pelvo el polurita latuno, duonplena de akvo [24]. en la momento, kiam ·ilu-ittia kaj ·omar ekokupis la lokojn apud la balustrado, la juna princo elpaŝis senvesta el tiu pelvego. tuj du senbarbaj pastroj [25] kun rondformaj, razitaj kapoj alproksimiĝis al li, kaj sanktoleis lian tutan korpon per speciale preparita bonodora timianoleo. dume du vicoj da pastroj, starantaj ĉe ambâ flankoj de la pelvego, svingadis fumiĝantajn incensilojn, kaj kantis sorĉokantojn en antikva sumera lingvo. post la sanktoleado du aliaj pastroj [26] aliris kaj vestis la princon per blanka mantelo, kaj zonis lin per ora zono, dum tria pastro donis al li oran pokalon, enhavantan vinon fortigitan per spicaĵoj. trinkinte tion, la princo ricevis de unu el la pastroj oran pladon, ornamitan per multaj brilaj gemoj, sur kiu brulis forte odoranta incenso. tiun incensujon li portis malrapide kaj solene al altaro, staranta en la mezo de la ĉambrego, kaj demetis ĝin sur la supraĵon. farinte tion, li ekgenuis kaj sufiĉe lâte preĝis:

[24]  la akvo en tiu ceremonia pelvego estis ĉerpita el la rivero ·tigris; ĝi estis antâe sanktigita per trempiĝo en ĝin de brulanta torĉo.
[25pasitu = oleoŝmiristoj.
[26kali = ênukoj-pastroj.

– ho, ·marduk, sinjoro de la lando, potenculo, ĉiupova, unika, perfekta, altega heroo, kiu restas senŝanĝa; ho, ·marduk, gloregulo!

kiel lazurŝtono estu mia vivo altvalora en viaj okuloj; ĝi ricevu kompaton.

kiel oro, ho mia dio, ho mia diino, estu kun mi prospero.

en la buŝo de la popolo mi estu benita.

kiel la ĉielo lasu min brili inter la sorĉaĵoj, kiuj min ĉirkâas; kiel la tero lasu min brili en la mezo de malbonaj sorĉoj.

kiel la koro de la ĉielo lasu min brili, kaj detruu la povon de miaj pekoj.

ho mia dio, miaj pekoj estas sepoble sep. pardonu miajn pekojn.

ho mia diino, miaj pekoj estas sepoble sep. pardonu ilin, por ke mi povu servi al vi en humileco [27].

[27]  âtentika preĝo, multe mallongigita.

en la dâro de kelke da minutoj, dum kiuj la princo restis surgenue, profunda, preskâ peza silento plenigis la ĉambregon. ĉiuj kapoj estis adorklinitaj. ·omar ne povis ne senti, ke multaj koroj tie estas regataj de religiaj emocioj, sinceraj kaj profundaj, kiom ajn eraraj. li mem sentis sin strange kortuŝita, kunsente solenigita. la princo leviĝis de antâ la altaro, kaj, sekvate de nur tri pastroj – lâ aspekto ĉefpastroj – eliris tra peze kurtenita pordo en ĉambron, super kiu ·omar kaj ·ilu-ittia staris. ĉiuj aliaj personoj en la ĉambrego postrestis, senmove dârigante sian silentan, mediteman sintenon. ·ilu-ittia informis ·omaron, ke la princo, kune kun la ĉefpastroj, eniris la plejsanktejon de la templo, en kiun eniri estas permesate nur al la ĉefpastroj kaj la persono, enkondukota en la misterojn.

– en tiun misterejon, – li aldiris, – mi ne povas vin konduki, ĉar ĝi havas nur unu enirejon. sed okazas alia, eĉ multe pli interesa afero en apuda turotemplo. multaj scivolemuloj elspezus multon por permeso ĉeesti; kaj ne malmultaj piuloj eble fordonus la dekstran manon, por vidi ĝin. venu; mi konas sekretan, sendanĝeran observejon.

·omar obeeme sekvis, sed ree ne sen konsciencaj duboj. en la tuta dâro de la tempo, kiam li portis la pastran mantelon, stranga maltrankvilo premis lin. ju pli li sentis sian antâan abomenon kontrâ la idolkulto malfortiĝi; ju pli li sentis sin impresita de la spirito de sincera adoremo, reganta ĉirkâ li, des pli li sentis inklinon maldârigi tiun entreprenon kaj forkuri. tamen li ne posedis sufiĉe da volpovo sukcese batali kontrâ la deziroj, kiuj antâe instigis lin akcepti la proponon de la babelano, kaj kontrâ lia subtila influo.

ili eliris do el la templo de ·merodaĥ, kaj trapasis korton al granda turotemplo [28], staranta aparte, sed videble formanta parton de la tuta, vasta konstruaĵaro. la vidaĵo antâ ili estis tre bela kaj impona. sep grandegaj, kvadrataj kaj diverskoloraj etaĝoj, kvazâ ŝtupegoj, formis tre altan, piramidosimilan konstruaĵon, kronitan per ortegita kupolo. aliro de unu vico al alia fariĝis per deklivaj pasejoj. la sep etaĝoj estis ornamitaj per brile kolorigitaj kaheloj kun longaj vicoj da paneloj, similaj al fenestregoj. en la brila sunlumo la tuta turotemplo aspektis kiel grandega juvelo. el la sep etaĝoj nur du havis ĉambrojn, la kvina kaj la sepa; la aliaj estis masiva, â preskâ masiva, masonaĵo. la korto inter la temploj estis en tiu momento tre kvieta; nur tri â kvar blankevestitaj pastroj, ŝajne en profunda medito, trairis ĝin.

[28zikkurati = pinto.

·ilu-ittia kaj ·omar supreniris la deklivojn ĝis la kvina etaĝo, kaj, pasinte tra preskâ nerimarkebla pordeto en unu el la paneloj, eniris malgrandan ĉambron, unu el kvar vicoj da flankaj ĉambroj, ĉirkâantaj centran kapelon. la ĉambreto estis senluma, krom pro strio da lumo, envenanta tra ventotruo apud la plafono. ·ilu-ittia zorge palpis lâlonge de muro, kaj post iom da tempo trovinte platon el ŝtono, kiun li serĉis, premis per la tuta pezo de sia korpo kontrâ ĝin. la ŝtono cedis, turniĝis sur pivoto, kaj malkaŝis sekretan, tute senluman pasejon. ambâ viroj eniris tiun pasejon, kaj senbrue refermis la malfermaĵon. poste ili supreniris mallarĝan, krutan ŝtuparon, kondukantan tra la alie masiva masonaĵo de la sesa etaĝo al la sepa. ·ilu-ittia antâiris, kaj ·omar mirante sekvis. ankorâ pli alten ili grimpis en la mallumo, nun sur preskâ vertikala ŝtupareto kun gvidstangoj, tre singarde palpante, ĝis ili atingis malgrandan plataĵon, apenâ sufiĉe larĝan por du personoj.

– tio estas nia celo, – flustris la babelano. – ni trovas nin ĉi tie interne de unu el kvar tre dikaj, altaj kolonoj, starantaj en la sanktejo de la sepa etaĝo, kiuj subtenas la plafonon kaj la oran kupolon super ĝi. ĉi tie ni povos rigardi de supre la okazontaĵojn en la plej sankta loko, dediĉita al ·sin kaj ·nana [29]. mi venis ĉi tien kiel konfidato de la reĝo, por observi kaj poste raporti.

[29]  sundio kaj ·iŝtar, diino de la luno.

dirante tion, li palpe serĉis ion sur la muro ĉe alto de la ŝultroj, kaj post nelonge eltiris du kojnoformajn ŝtonojn, kiuj ekstere formis parton de la skulptitaj kapiteloj de la kolonegoj. la truoj, tiamaniere faritaj, donis vidon sur la ĉefajn partojn de la ĉambro, sen danĝero por la rigardanto esti rimarkata de iu malsupre.

la kapelo estis senfenestra kaj nur duone lumigita per kvarlampa kandelabro, staranta en la mezo. krom tio la ĉambro estis plena de ebriiga fumo, elvenanta el du incensujoj sur oraj tripiedoj. post iom da tempo ·omar povis distingi la diversajn objektojn en la sanktejo. inter du kolonoj staris bela, ora kuŝejo, subtenata de du figuroj de kârantaj leonoj. antâ la kuŝejo, apud la kapoj de la leonoj, staris la tripiedaj incensujoj. sur la kanapo, kovrita per leopardaj feloj, kuŝis virino, ŝajne dormanta. ŝi estis vestita per blanka, tre malpeza, preskâ diafana drapaĵo, kaj ŝia staturo, kiom oni povis vidi en la duonlumo, estis rimarkinde bela, kaj ŝia pozo nature gracia. la kapo de la virino kuŝis sur kuseno, kiun ŝiaj displektitaj, ruĝebrunaj haroj abunde kovris. ili aspektis en la ardo de la kandelabro kiel fluida kupro.

en la momento, kiam ·ilu-ittia kaj ·omar ekrigardis ŝin, neniu alia persono estis videbla en la kapelo, en kiu regis silento, tiel strange mistera, ke kontrâ lia volo ia solena timo ekposedis ·omaron. – ĉu li estas vidanta, – li demandis sin, – â vidonta ion, kiun li devus ne vidi? fikse, sciavide rigardante la kuŝantan figuron, malsupre – dormantan kaj tamen ne aspektantan, kiel en natura dormo – li ne povis ne rilatigi ŝin en la pensoj al ·zalmuna, kiom forte ajn li penis forpuŝi tiun malagrablan ideon.

·ilu-ittia flustris:

– tio estas ·zir-nana, pastrino de eksterordinaraj kapabloj kaj beleco. multaj vidas en ŝi la teran edzinon de ·merodaĥ. ŝi estas en sorĉodormo; kaj oni atendas sortodivenon pri ·ilu-zat, la princo, malkaŝotan al ŝi de la dio.

·omar parolis tre mallâte:

– se vi ne nomus ŝin ·zir-nana, mi preskâ pensus, ke ŝi estas ·zalmuna.

– silentu, – diris ·ilu-ittia, – jen envenas la pastroj – sorĉistoj. âskultu.

en la sama momento ekâdiĝis el ĉambreto, malantâ la kuŝejo, mallâtaj, melodiaj sonoj de muziko, religie solena. du â tri liroj kaj sama nombro de kaninstrumentoj ludiĝis kun akompano de plendaj kaj kortuŝaj harpakordoj. la molaj tonoj ŝajne estis en plena harmonio kun la sceno antâ la rigardantoj; kaj ·omar havis la senton, kvazâ la muziko estas sonĝopreĝo de la dormanta virino. post kelka tempo envenis de la kontrâa flanko tri altrangaj, grandioze vestitaj pastroj, kiuj stariĝis inter la kandelabro kaj la incensujoj, dum amaseto da aliaj pastroj, ankâ lukse vestitaj, senbrue plenigis la spacon inter la kvar kolonoj kaj la muroj. levinte la manojn en preĝa pozo, kaj fervore rigardante la ortegitan plafonon, unu el la altranga trio preĝis:

– patro, tolerema kaj plena de pardonemo, kies mano subtenas la vivon de la tuta mondo, unuenaskita, ĉiopova.

kies koro estas vasteco, kiun neniu povas sondi.

kiu en la ĉielo estas superega?

vi sola estas superega.

rilate vin, via volo koniĝas sur la tero; kaj la spiritoj malsupre kisas la grundon [30].

[30]  âtentika.

bonvolu favorkore sciigi al ni pere de la senmakula sanktulino, via tera edzino, la destinon de la princo ·ilu-zat.

vi en la ĉielo konas lian koron. lia amo al princino en la lando asiria ne estas kaŝita antâ viaj ĉionvidantaj okuloj.

– diru, ho dio, reĝo de la ĉielo, diru, ĉu la deziro de lia koro kondukos al feliĉo. diru, ĉu edziĝo pligrandigos la gloron de la regno, kiu honoras vian nomon.

– parolu, ho donanto de konsiloj!

ree solena silento regis en la sanktejo. post kelke da minutoj unu el la tri ĉefaj pastroj paŝis antâen, sin klinis super la kuŝantan virinon, kaj fikse rigardis de proksime ŝian vizaĝon. ĉe mansigno de li, la du aliaj pastroj, liaj kolegoj, ankâ alproksimiĝis kaj sin klinis super ŝin.

tiam ·zalmuna, alinomita ·zir-nana, ne malfermante la okulojn kaj restante senmova, ekparolis mallâte, sed sufiĉe âdeble, tiel, ke la âskultantoj en la kaŝejo povis kompreni preskâ ĉiun vorton. ŝi parolis unutone, per mallongaj frazoj, interrompitaj de pli-malpli longaj pâzoj:

– princidino estas malalta prezo por vasta regno … mi vidas belajn princinojn en malproksima lando de eterna sunbrilo … en riĉa lando, trafluata de sankta, fruktodona rivero [31]. vera amo estas kreaĵo de la diino de la amo mem … ve al ĉiuj intriguloj!

[31]  ·egiptujo.

du el la tri pastroj interŝanĝis signifoplenajn rigardojn. sur iliaj sagacaj vizaĝoj aperis konsterno kaj akra ĉagreno. unu el ili maltrankvile ekrigardis malantâen al la amaseto da pastroj en la profundo de la ĉambro; sed ŝajne la voĉo de ·zalmuna ne atingis ilin. ·ilu-ittia subridis. unu frazo de la virino frapis ·omaron, kaj igis lin demandi al si:

– ĉu mia amo estas vera amo kaj sekve dioinspirita? – sed la penso apenâ traflugis lian kapon, kiam ·zalmuna plue parolis:

– volas dio, ke ĉiu homo memstare pensu … kredu … amu. li malkonsentu esti nutrata per kulereto … ĉu la princo estos feliĉa? mi vidas fluojn da larmoj kaj mi âdas ĝemojn … pro intrigemuloj. sed li estos feliĉa en vivo estonta, se nur … lia spirito serĉos unuecon kun la spirito superega.

·zalmuna ĉesis paroli, sed restis senmova. iom poste la tri pastroj sin retiris gravamiene en apudan ĉambreton, por interkonsiliĝi pri la enigmaj eldiroj, ĵus âditaj; kaj aro da virinoj, hierodulinoj, envenis, por servi al la vekiĝonta pastrino.

– ni devas nun senprokraste reiri, ·omar, – flustris ·ilu-ittia, – antâ ol kunveno okazos en la sanktejo malsupre, en la kvina etaĝo. ne estus tiam facila afero nerimarkite eliĝi el la sekreta pasejo. volu do singarde malsupreniri la ŝtuparon, dum mi remetas la ŝtonojn.

tre malvolonte ·omar obeis. lia cerbo preskâ ŝanceliĝis. li oferus multon por eblo resti tie kaj atendi la vekiĝon de la mistera virino; sed li ne kuraĝis sciigi al ·ilu-ittia sian deziron. per ĉiuj fibroj de la animo li ankorâ volis alkroĉiĝi al la jam iom post iom malaperanta espero, ke la virino tie malsupre, kuŝanta sur la ora kuŝejo, ne estas ·zalmuna, la sola celo de lia superreganta pasio; ke ·zalmuna ne estas adorantino, pastrino de ·iŝtar, de malmorala diino. la necerteco fariĝis pli kaj pli freneziga. kiel ajn furioze li forpuŝis la penson, li ne povis ne konfesi, ke la aspekto de la virino, kvankam neklara, tamen estas la aspekto de ·zalmuna, kaj ke la voĉo, kvankam nenatura kaj kaverneca, tamen tre similas ŝian voĉon. – sed aliflanke, ĉu povas esti, ke ·zalmuna, prudentulino, vidas en si homan edzinon de la plej alta diaĵo? kiel tia, ŝi ja neniam povus fariĝi ies edzino en la ĝusta signifo de la vorto [32]. – ĉu do ·zalmuna faris el li nur ludilon? nekredeble!

[32]  virgulinoj, sin dediĉinte al dumviva servo al ·iŝtar, kelkafoje fariĝis nominalaj edzinoj de nobeloj. en tia okazo ili donis al siaj edzoj kromvirinon, konservante mem la virgecon.

ĉi tiuj turmentaj demandoj okupis la pensojn de ·omar, kiam li malrapide malsupreniris sur la ŝtuparo en la mallumo. estis mallumo ankâ en lia animo. maldolĉeco kaj malkontenteco pri si mem plenigis lian koron. akre li riproĉis sin pro nedecidemo kaj senkuraĝeco, pro manko de vireco en batalo kontrâ pasio, kiu, li ne povis ne sentadi, estas malinda je li. kaj tamen, malgrâ ĉio, li ankorâ penis kredigi sin, ke li eraris, ke tia dolĉa, noblaspekta virino ne povas tiel kruele trompi lin.

– ne, ne, – li diris al si, – tio ja ne povas esti.

la du viroj atingis la korton antâ la templo de ·merodaĥ. ·omar aspektis malgaja kaj enpensa, kaj videble malinklina paroli. ankâ ·ilu-ittia estis enpensa, kaj lia kutima, gaja babilemo ŝajne forlasis lin. li do, ignorante la seriozecon de la kunulo, ĝentile senkulpigis sin per tre urĝa afero en la reĝa palaco, pro kiu li nepre devis forrapidi. li alvokis temploserviston, kaj ordonis al li konduki ·omaron, kien ajn ĉi tiu deziros iri.

ĉapitro dek dua. ·lemuel kaj ·adaha

decas, ke ni nun demandu al ni, kio okazis al ·lemuel, de kiam li foriris de ·betraĥ al ·eridu. sed sufiĉas por la malvolviĝo de nia historio, renkonti lin ie inter ·ur kaj ·uruk sur la vojo al ·babel. ·sahiba, la ermito, volonte tradukis por li la kulpigajn cilindrojn, kaj skribis kopiojn de la traduko sur freŝaj tabuletoj.

el tiuj korespondaĵoj tre klare evidentiĝis, ke ·zalmuna ne nur aranĝis kaj kontrolis la samtempajn invadojn de la ĥaldea kaj sabaana rabistaroj kontrâ ·ijobon, sed ankâ sekrete difektigis la ĉefajn angulkolonojn de la domo de ·lotan, la plej aĝa filo de ·ijob, kun la celo kâzi ĝian disfalegon ĉe la unua uragano el la dezerto. ĉu ŝi efektive iniciatis la tutan konspiradon, tion li ne povis konkludi el la leteroj, sed tio ne estis elbarita.

trapasinte la antikvan urbon ·ur, li trafis areton da malpli rapide rajdantaj vojaĝantoj, irantan al ·uruk. du el ili estis babelanoj, konatoj de ·lemuel. ili estis anoj de sekreta societo, kies ĉefa celo estis subfosi la superregan povon de la reakcia, hereda ĉefpastraro, kaj detrui ĝian velkigan influon sur la politikon de la lando. per tio oni esperis enkonduki pli liberan regadon, jam ekzistantan en ·asirio; kaj fine, perforte forigi – per sanga revolucio, se necese, – la fremdan dinastion de la ·kasidoj.

sciante pri la malamo de ·lemuel kontrâ la babela pastraro kaj pri lia radikalismo, ili ĝoje salutis lin. unu el la babelanoj ekkriis:

·lemuel! se miaj okuloj ne trompas min! vi estas ĝuste tiu viro, kiun ni bezonas, kaj pri kiu ni interparolis antâ nur kelke da momentoj.

konfidence ili malkaŝis al ·lemuel la ĉefajn aferojn de sia konspiro, kaj penis konsentigi lin aliĝi al ilia societo, promesante al li eminentan pozicion en ĝi. sed ili tre malĝuste taksis la komerciston. ·lemuel dankis ilin pro ilia konfidenco, sed firme malkonsentis:

– vian asocion, – li diris, – mi jam konas, kaj viajn celojn. mi ankâ jam havas pli ol supozeton pri la fendo ekzistanta en la pastraro; pri la reformemaj tendencoj de unu partio, kaj la reakciaj inklinoj de la alia. mi ankâ scias, ke tamen la ĉefa celo de ambâ partioj estas fortordi la absolutan – almenâ nominale absolutan – povon for de la reĝo. volonte mi helpus ŝanceli la potencon de la pastraro kaj de la reĝo, sed, sinjoroj, viaj armiloj ne estas miaj armiloj, nek viaj celoj – miaj. la pastroj asiriaj, same kiel la pastroj babelaj estas miaj malamikoj, ĉar ili estas malamikoj de la ·eternulo kaj de liaj adorantoj. mi do ne povas helpi al unuj kontrâ la aliaj. sed en viaj klopodoj, kondiĉe ke ili estas pacaj, malpezigi la sorton de la subpremitaj mizeruloj en la lando, mi fervore partoprenos. sangoverŝado neniam kondukos al la feliĉo de popolo. almenâ, – li aldiris post momento, – elprovu antâe ĉiujn aliajn rimedojn.

la diskutoj sur la vojo pri tiu temo fariĝis akraj, sed ne maldolĉaj. la kontrâuloj de ·lemuel povis kompreni nek liajn altajn idealojn, nek la neprofitemecon de liaj, ĝis nun unuopaj klopodoj. fine ili ĉiuj konsentis amike labori kune interne de la limoj de la komunaj celoj.

la posttagmezo pasis, kaj la vespero alproksimiĝis. subite unu el la vojaĝantoj ekkriis:

– ho, rigardu! jen estas knabino, sola kune kun ĉevalo kaj azeno. ne; ŝi ne estas sola; jen sub arbo kuŝas viro, ŝajne vundita.

kiam ili sufiĉe alproksimiĝis, ·lemuel rekonis en la knabino, kun granda surprizo, ·adahan. tuj li konjektis, ke lia ruzo malkovriĝis, kaj ke grava danĝero minacas ·omaron kaj lin mem. sed kion signifas la ĉeesto de fremda, vundita viro? – li demandis sin kun kreskanta surprizo.

ĉe la neatendita apero de la fidinda amiko la koro de ·adaha eksentis senŝarĝiĝon, kiun imagi estus pli facile ol priskribi. sekvante la rigardon de ·lemuel, kaj vidante en ĝi miron, ŝi konfuziĝis. tio ankorâ pligrandigis la surprizon de la bonkora komercisto. tamen li ne perdis sian kutiman egalanimecon. sin turnante al siaj kunvojaĝantoj, kiuj rimarkis kun miro ĉi tiun interŝanĝon de rigardoj, li diris:

– sinjoroj, nia vivo estas plena de surprizoj. mi bone konas tiun junulinon, kaj antâ nur kvar tagoj adiâis ŝin, vizitinte la vilaĝon, kie ŝi loĝas. sendube tre urĝa estas la afero, kiu devigis ŝin entrepreni sola longan, danĝeran vojaĝon. permesu, mi petas, ke mi interparolu kun ŝi aparte, dum vi prizorgas la vunditan viron. unu el vi, ·dingir, estas ja lerta pri la kuracarto.

·lemuel, elseliĝinte, ekprenis la manon de la knabino, kiu tremetis de eksciteco, kaj kondukis ŝin mallongan distancon for de la viroj. per rigardo plena de trankvila kuraĝigo kaj samtempe de scivolo, li petis ŝin sciigi al li, kio okazis.

– ho, ·lemuel, mia sinjoro, – ·adaha diris per voĉo preskâ sufokita de emocio, – kian teruran novaĵon mi havas por vi!

– trankviligu vin, mia knabino, – rediris la maljunulo, – kaj rakontu al mi mallonge viajn travivaĵojn.

– volonte. mi jam tiel ofte en la pensoj rakontis al vi kaj al ·omar ĉion, kio okazis, de kiam vi foriris el ·betraĥ, ke mi ne bezonas ekskui al mi la memoron.

tiam sekvis konciza rakonto pri la okazintaĵoj en ·betraĥ kaj pri ŝiaj postaj aventuroj sur la vojo. rilate al la unuaj, la knabino parolis kun eksterordinara envido kaj klereco, montrante, ke ŝi plene komprenas la elstarajn faktojn, kaj ĝuste taksas ilian gravecon; rilate al la duaj, ŝi parolis kun naiva simpleco, ne kaŝante antâ la patreca amiko sian elkomprenon pri la amo, kiun ŝi senkulpe estigis en la koro de la rabisto, nek la sentojn de dankemo kaj preskâ admiro, kiujn ŝi ne povis ne tributi al li pro lia konduto kontrâ ŝi. ·adaha finis sian rakonton per la vortoj:

– ĉu vi pensas, ·lemuel, ke mi agis malbone â malsaĝe, postrestante ĉe la vundita viro?

– tute ne, – respondis ·lemuel emfaze, – via devo estis postresti kaj fidi al la ·eternulo, ke li superregos la sekvojn. efektive jam montriĝis, ke li tion faris. se vi estus foririnta kune kun la vojaĝantoj el ·eridu, mi ne estus trafinta vin, kaj eble la senditoj de ·ajla atingus vin antâ via alveno en ·babel. en tio mi klare vidas la manon de la ·ĉionscianto. sed ni jam perdis altvaloran tempon, kaj ni devas tuj dârigi la vojaĝon.

– sed, kio okazos al ·benoe?

– mi jam elpensis planon, ·adaha. ne tre malproksime de ĉi tie loĝas ·kedar, fidela adoranto al ·jehova. li volonte gastigos kaj flegos lin. ĉar nia afero tre urĝas, ni rapidos al lia domo kaj petos lin tuj venigi la vunditon sub lian tegmenton. miaj kunvojaĝantoj restos kun li ĉi tie ĝis la alveno de ·kedar. ne konsilinde estas iri rekte al ·babel, ĉar tie ni eble jam kurus en la fâkon de la morto. ni devas esti tre singardemaj.

vidante maltrankvilan, demandan rigardon en la okuloj de la knabino, ·lemuel aldiris:

– ne timu pri ·omar, mia infano. oni ne tuŝos lin tiel longe, kiel li nenion scias pri la malkovriĝo de la krima konspiro de la pastraro kaj pri la terura malvirteco de ·zalmuna. lia nescio estas lia sendanĝereco. pro tio mi kaŝis antâ li la celon de mia vizito al ·betraĥ kaj la rezultaton de miaj esploroj tie. krom tio, li estas ja gasto de grava instituto kaj sekve sub la protektado de la sankta leĝo de gastamo. sed ni povos priparoli ĉi tiujn aferojn sur nia longa vojo. venu.

intertempe la kunuloj de ·lemuel, prizorginte la vunditon, foriris por pririgardi la belegan azenon de ·adaha kaj la rimarkinde fortmuskolan ĉevalon de la rabisto. ·lemuel aliris la viron, kuŝantan sub la arbo; kaj ·adaha sekvis lin, maltrankvile sin demandante, kion sentos kaj diros ·benoe pri ilia subita foriro. la bonkora komercisto sin klinis super la rabiston, kaj diris kun kortuŝa afableco:

– amiko, mi dankas vin por la mirinda nobleco, kiun vi montris al junulino, kara por mi kiel filino. vi kondutis grandanime kontrâ ŝi, kaj ni neniam forgesos viajn servojn. la ·eternulo rekompencu vin kaj konduku vin al pacaj vojoj, kie la nobleco de via koro trovos fruktodonajn kampojn. ne afliktiĝu, mi petas, pro tio, ke ·adaha kune kun mi devas senprokraste forrapidi. nia afero estas eksterordinare urĝa, kaj de nia rapideco dependas homaj vivoj kaj sortoj, gravaj pli ol ĉiuj aliaj konsideroj.

sur la vizaĝo de la vundita viro aperis signoj de forta korpremo; kaj el liaj lacaj okuloj venis petega rigardo, kiu plenigis la koron de ·lemuel per profunda kunsento. ·adaha estis tuŝita ĝis larmoj, kiujn ŝi vane penis reteni. ·benoe respondis, parolante malfacile pro emocio kaj malforteco:

– vi estas afabla, sinjoro; sed la penso perdi ·adahan rompas al mi la koron. ĉu mi ne revidos ŝin?

·lemuel metis la manon sur la kapon de la suferanto kaj post momento diris:

– via aflikto trovas kunsenton en mia koro; kaj dankeco al vi tre malfaciligas al mi la taskon pligrandigi vian ĉagrenon. vi ne konas la cirkonstancojn. vi ne komprenus ilin. sed, kredu min, estas nepre konsilinde por vi elpeli el via memoro ĉi tiun aventuron. ĝi estu por vi sonĝo, bela en la komenco, sed maldolĉa en la fino; ĝi estu sonĝo, el kiu vi vekiĝas pli saĝa kaj pli nobla, ol vi estis antâe.

– kiel mi povus forgesi? – rediris ·benoe. – mia animo nedisigeble alforĝiĝis al la animo de la knabino. blindiĝinto ne povas forgesi la sunlumon; nek mi, en mallumo de malespero, la sunan estaĵon, kiu foje lumigis mian animon. ·adaha, parolu! ĉu krueleco povas ekzisti en koro, kiu elrigardas el tiaj okuloj?

inter plorĝemoj la knabino balbutis:

– ne povas esti, ·benoe. mia bonkora zorganto estas prava. mi devas lasi lin gvidi min per sia saĝa konsilo.

dezireme, sed jam pli firme la eksrabisto respondis:

– mi scias, ·adaha, ke vi venis el la lando ·uc. via lando estos mia lando; kaj via dio – mia dio!

ĉe tiuj ĉi vortoj la aliaj viroj revenis kaj miris pri la gravaj mienoj de la tri homoj; sed ĝentileco kaj la evidenta profundeco de iliaj emocioj malpermesis scivolajn demandojn.

·lemual ekparolis:

– amikoj, tre gravaj aferoj devigas ĉi tiun junulinon kaj min tuj forrapidi, kvankam noktaj ombroj jam komencas fali. pardonu, ke mi ne sciigas al vi la kâzon de nia subita foriro. tion fari mi havas nek la rajton, nek sufiĉan tempon. mi petas vin, prizorgu la vunditan viron ĝis morgâ matene. antâ ol la suno malaperigos la roson sur la herbo, venos viroj kun portilo. en la domo de bonkoraj homoj li trovos gastamon, sendanĝerecon kaj resanigon.

la alparolitoj volonte promesis preni sur sin la zorgon pri ·benoe. ·lemuel, sin turnante al ĉi tiu lasta, plue parolis:

– ni bedâras, fremdulo, ke neŝancelebla sorto malpermesas al ni resti unu momenton plu. volu kredi, ke nur terura neceso pelas nin for antâ la noktiĝo. la ·eternulo resanigu kaj konsolu vin. adiâ!

·adaha ankâ alproksimiĝis kaj sin klinis super la korpe kaj anime suferantan viron. la dolorplena, amavida rigardo el liaj okuloj tiele kortuŝis la molkoran knabinon, ke en la dâro de kelke da momentoj ŝi ne povis eligi eĉ unu vorton. poste, superregante sin, ŝi ekparolis mallâte:

– adiâ, ·benoe, penu vire kaj noble forgesi. mia koro kompatas vin kaj deziras al vi bonon. mi ne povas diri ion plu.

dirinte tion, ŝi forkuris por kaŝi siajn larmojn. tiam, kvazâ obeante al subita impulso, ŝi aliris sian azenon, kaj, surmetinte la selon, suriĝis. ·lemuel ankâ sen plua parolo aliris sian ĉevalon kaj surseliĝis. ambâ, per mangestoj adiâe salutinte la postrestantan aron da viroj, rajdis for rapidpaŝe en direkto al ·babel kaj baldâ poste perdiĝis el ilia vido. mire la antâaj kunvojaĝantoj de ·lemuel sekvis per la okuloj la strangan paron, ĝis ĝi malaperis malantâ altaĵeto, kaj tuj komencis pridiskuti la por ili eksterordinaran okazintaĵon. ·benoe estis tro laca kaj tro enprofundigita en sia ĉagreno por babilado, kaj montris al siaj novaj kunuloj, ke li ne volas servi al ilia scivolemo.

·lemuel kaj ·adaha dârigis la vojon dum kelka tempo en peza silento. post duonhora rajdo ·lemuel subite alprenis flankan vojeton, nordorienten, kondukantan unue tra senherba, dezerta regiono. nun la vespera krepusko, mallonga en tiu lando, survenis kaj baldâ cedos al plena mallumo, ĉar duonluno leviĝos super la horizonton nur post unu â du horoj. en la duonlumo la signoj de la vojeto fariĝis pli kaj pli malklaraj, kaj kelkafoje ŝajne tute malaperis. rapideco en tiaj cirkonstancoj estis neebla. ·lemuel de tempo al tempo iom maltrankvile esploris per la okuloj la ĉirkâaĵon. la kâzo de lia maltrankvilo estis precipe zorgo pri ·adaha, kiu montris signojn de granda laceco. li amis la knabinon kiel filinon, tiom pli nun, kiam li havis okazon vidi, en tiu akra provotempo, la neordinaran belecon de ŝia karaktero. pluaj kâzoj estis la vundita viro kaj lia promeso sendi helpontojn, por liberigi siajn antâajn kunvojaĝantojn. se li perdos la vojon, kaj malprosperos al ili atingi, en la sama tago, la domon de ·kedar, li ne povos ĝustatempe plenumi sian promeson; kaj la fidindeco de lia parolo aspektos dubinda. male, ·adaha ne sentis ian maltrankvilon pro si mem; ŝi havis ja la kunulecon de sia patreca amiko, al kies saĝo ŝi nepre fidis; kaj kune kun li ŝi esperis plenumi sian mision. sed la pensoj de la junulino direktiĝadis maltrankvile al ·benoe, kvankam la serioza mieno de ·lemuel pligrandigis ŝiajn antâtimojn pri ·omar, kaj kvankam la graveco de la aferoj, en kiuj ŝi enmiksiĝis, nun staris ankorâ pli klare antâ ŝiaj internaj okuloj.

intertempe la nokto atingis ilin kaj plimultigis iliajn malfacilaĵojn. se ·lemuel ne havus grandan sperton pri elserĉado de vojoj kaj reteneman memoron pri orientiloj en trapasitaj regionoj, ili tre kredeble erarvagus. plua cirkonstanco helpis al ili. en la domo de ·kedar okazis edziĝa festo; kaj gajaj festofajroj brulis sur placo inter aro da tendoj. la ardo de tiuj fajroj estis videbla en granda distanco, kaj servis al ili kiel kondukilo. noktomezo jam estis proksima, kiam la vojaĝantoj alvenis. tuj ili sin trovis ĉirkâitaj de tumulta gajeco. granda estis la surprizo de ·kedar kaj de liaj kunfestantoj, kaj ne malpli granda la koreco de ilia bonvenigo.

– kia domaĝo, mia amata amiko, – bonkore ekkriis ·kedar, – ke vi ne alvenis tri plenajn tagojn pli frue! neniu el mia konataro pli inde aldonus solenecon al nia festo; kaj tia bela knabino estus ĉarma ornamo por la plej brila kunveno. ni intencis disiĝi morgâ matene, sed nun ni nepre devos dârigi la festadon. nun, sendube, vi ambâ estas lacaj kaj preferos ripozon je dancado.

la alvenintoj jam elseliĝis, kaj iliaj bestoj estis prizorgataj de servemaj junuloj. ·lemuel, afable salutinte la gajan festantaron, kore dankis al sia malnova amiko pro lia ĝoja bonvenigo:

– mia ĉefa zorgo, – li diris, – estas pri mia juna kunulino, kiu estas mortelaca. morgâ matene, je frua horo, ni nepre devos dârigi la vojon. malfeliĉe la graveco de la celo de nia vojaĝo ne permesas prokraston.

malgrâ ĝentila protestado de la flanko de ·lemuel, la brua gajeco de la junuloj tuj ĉesis, kaj ĉiuj montris la plej sinceran respekton kaj vivan simpation al ambâ novaj gastoj.

krom ·lemuel kaj ·kedar, la tutaj domanaro kaj gastaro jam retiriĝis, kaj silento regis post gaja fina interdezirado pri bona ripozo, dolĉaj sonĝoj kaj tiel plu. la malnovaj amikoj sidis apud ardantaj cindroj de la festofajro en la mezo de la intertendara placo. ili ne estis vidintaj unu la alian de kelka tempo, kaj tiu neatendita vizito donis al ambâ grandan kontentecon. ·lemuel rakontis al sia gastiganto la okazintaĵojn de la lastaj dek du monatoj, rilatantajn al nia historio, per tiel malmultaj vortoj, kiel plena komprenigo permesis. ·kedar âskultis kun la plej viva intereso, tamen sen interrompo. post kelkminuta, silenta medito li ekparolis gravatone:

– ho, ·lemuel, ilo en la mano de la ·eternulo, via rakonto tuŝas la profundon de mia animo. de nun mia feliĉo por ĉiam estos ligita kun via sorto kaj kun la sorto de viaj noblaj amikoj. ni vivas ĉi tie en trankvila, feliĉa izoleco, ĝis nun sendanĝera. reciproka amo kaj harmonio dolĉigas al ni la vivon. nia vivmaniero estas simpla, lâ la antikvaj leĝoj de niaj prapatroj; kaj kvankam ni troviĝas en la limo de dutaga vojaĝo de ·babel, la tumultoj de la granda urbo ne atingas nin, kaj la intrigoj de la kortego, la konspiroj de la pastraro kaj la diboĉoj de la malvirtuloj ne tuŝas nin. mia domo ĉiam estos azilo por vi kaj por viaj kunfideluloj en la okazo, se vi â ili bezonos rifuĝejon. kvankam via rakonto estas terura, mi ĝojas pro tio, ke ankorâ troviĝas animoj, pretaj sin oferi pro la antikva kredo. mi ĝojas, ke nia kredo ankorâ ne formortis. ofte mi sidas ĉe la pordo de mia tendo en la silento de somera nokto kaj meditas pri la stato de la mondo. malgajaj tiam estas miaj pensoj. ofte tiam, memorante, ho ·lemuel, vian grandan fervoron en batalado kontrâ la artifikoj de la pastraro kaj vian pretecon helpi al ĉiuj subpremitoj, mi sentas honton pro mia propra nenionfarado. sed ne oportune estas en la nuna momento tion priplori. mi tuj devas fari aranĝon, por venigi ĉi tien vian vunditan amikon.

li foriris, kaj post kelke da minutoj revenis, kaj diris:

– ·nehemo, mia filo, kaj du servistoj ekforiros post nelonge kun duo da kvietaj azenoj kaj komforta portilo. ni volonte prenos sur nin la zorgon pri ·benoe. ni ja konas lin kaj lian bandon – je nia malĝojo.

longe ankorâ la amikoj priparolis la situacion, en kiu ili sin trovis, kaj la eventualan agadon de la babela pastraro. se ne estus decidite, ke ·benoe ekloĝos en la domo de ·kedar, ·adaha ne povus trovi en tiu tempo pli oportunan kaj sendanĝeran rifuĝejon, ol la izolan bienon de la bonkora gentestro. sed, ĉar la cirkonstancoj tion elbaris, ·lemuel decidiĝis serĉi loĝejon por ·adaha en la domo de aliaj fideluloj, nome ·ŝalmana, filino de lia servisto ·hagaj, kaj ŝia sindonema edzo, ·peor. ili estis humilaj terkulturistoj apud negranda vilaĝo, nomita ·ilajim, kvin ĝis ses mejlojn nordoriente de ·babel. de tie li volis ekkomunikiĝi kun ·omar, kaj aranĝi renkonton kun li, kaj renkonton inter li kaj ·adaha. li volis, ke ·adaha proprabuŝe rakontu al sia sinjoro, kion ŝi faris kaj suferis pro li. tio, li pensis, estas deca justaĵo por la altanima knabino; kaj ekkono de tia pura sinoferema amo, kian ŝi alportis al ·omar, estos, li esperis, la plej bonefika kontrâilo kontrâ la pasio, kiun inspiris al li tiu bela sorĉistino, ·zalmuna.

·kedar proponis iri mem al ·babel kiel eble plej frue en la venonta mateno kaj transdoni al ·omar ian komunikon, kiun ·lemuel deziros sendi. ĉi tiu tre volonte akceptis la proponon de la amiko, sed serioze avertis lin esti treege singarda:

– en la okazo, – li diris, – se ·zalmuna â la pastroj jam ricevis novaĵon de ·ajla, antâ ol vi renkontos ·omaron, via komisio tute ne estos sen danĝero. sendube la pastroj tre zorge observadas ĉiujn paŝojn de ·omar, kaj atentos pri ĉiuj personoj, vizitantaj lin. ili uzos senkompate ĉiujn rimedojn, por malhelpi disvastiĝon de la scio pri iliaj kanajlaĵoj. mi mem antâvidas akran konflikton kun ili. mi konas ilin.


la postsekvantan tagon, nelonge antâ la vespero, ·lemuel kaj ·adaha alvenis en la tendon de ·peor kaj ·ŝalmana, kiuj akceptis ilin kun sincera ĝojo. ambâ rigardis viziton de ·lemuel kiel grandan honoron. ·ŝalmana estis sola infano de ·hagaj. de sia senpatrina infaneco ŝi estis favoratino de ·lemuel, kiu, kiel frâlo kaj preskâ senparenculo, ĉiam ame interesiĝis pri ŝia bonfarto. kiel infano, kaj nun kiel edzino kaj patrino de aro da infanoj, ·ŝalmana alportis al li sinceran kaj dankoplenan amon, des pli kortuŝan, ĉar ĝin inspiris la plej profunda respekto. ŝi sciis, ke en tio ŝi partoprenas la sentojn de la patro, kies sindonemo al sia iama posedanto kaj nuna konfidanto estis senlima. la bieno, sufiĉe granda kaj bone ekipita, estis donaco de ·lemuel.

·adaha tuj gajnis la sinceran korinklinon de la tuta domanaro per sia natura amindeco. dum la knabino, post kuna vespermanĝo, amuziĝis kun la infanoj, ·lemuel alparolis siajn gastigantojn jene:

– scivolemo estas natura eco de la homa koro. mi scias, ke vi, de nia alveno, vin demandadis, kiu estas ·adaha, kaj kial ni kune venis ĉi tien. ne ofendiĝu pro tio, ke mi ne povas malkaŝe paroli pri ĉi tiuj demandoj. fidu al mi; estos pli bone, ke vi ne sciu pli multe, ol mi opinias prudente sciigi al vi, eĉ se via scivolemo per tio pligrandiĝos. nu, ·adaha estas anino de mia lando kaj tre fidela kaj tre ŝatata servistino de kara amiko mia. ŝi estas en granda danĝero, minacanta ŝin de la flanko de senskrupulaj homoj. pro amikeco al mi, gastigu ŝin dum kelka tempo, kaj kiom eble, gardu sekreta ŝian viziton, ne kâzante tamen suspekton pri ŝi en la vilaĝo.

ĉapitro dek tria. la batalo komenciĝas

la granda vesperfesteno en la reĝa palaco estis atingonta la plej brilan epizodon. la vastan kaj brilege lumigitan festenejon plenigis du mil lukse vestitaj gastoj, jen duonkuŝantaj sur molaj kanapoj, jen sidantaj sur apogseĝoj, ĉe longaj vicoj da arte skulptitaj, lignaj tabloj. inter la vicoj staris, je regulaj interspacoj, multebrakaj kandelabroj, belforme forĝitaj, kaj alterne altaj, masivaj tripiedoj kun oritaj ujoj, en kiuj brulis ligna karbo â ia parfumita oleo. sur la estrado prezidis la reĝo, ĉirkâita de la ĉefaj nobeloj kaj pastroj de la lando; kaj sur bele ornamita balkono, ĉe unu flanko de la estrado, vidiĝis la reĝino kaj kvindeko da kortegaj sinjorinoj, nobelinoj kaj pastrinoj. ·zalmuna okupis honoran seĝon apud la reĝino.

·omar kaj ·hamul sidis inter la plej eminentaj saĝuloj, ne malproksime de la reĝo, sub la alta plafono. ·ilu-ittia troviĝis ĉe la alia ekstremaĵo de la honora tablo, inter aro da dignoplenaj ministroj.

la ĉefa manĝo jam finiĝis, kaj la tabloj estis kovritaj per oraj vinujoj kaj fruktujoj. la reĝaj gastoj trinkis la plej bonajn vinojn kaj fruktosukojn, kaj manĝis la plej bongustajn fruktojn, kiujn la hejmlando, ·sirio kaj ·kanaano povis produkti. aro da harpistoj ĵus forlasis ĉirkâbaritan spacon antâ la reĝa estrado, kaj seso da ĵonglistoj eniris ĝin. post multfoja riverencado ili ludis serion da treege lertaj ĵonglaĵoj; jen unuope, jen du- â triope, â ĉiuj kune. unu el la prezentistoj ludis malspritulon, kaj lude fariĝis mokataĵo de siaj kunuloj. per trafaj ŝercoj ili ofte elvokis ĉiuflanke koran ridadon. tuj kiam tiu prezentado finiĝis, enkuris facilmove kvar tre malpeze, preskâ diafane vestitaj dancistinoj. gracie riverencinte antâ la gereĝoj, ili komencis serion da malsimplaj, figuraĵaj dancoj ĉe ritmaj sonoj de cimbalo kaj tambureto. tondra aplâdo sekvis ĉiun eron de la programo. la viroj, junaj kaj maljunaj, tributis al la beleco kaj la lerteco de la dancistinoj la plej malavaran admiron. la plej fervoraj admirantoj ŝajne elektis por si lokojn apud la dancejo por interŝanĝi rigardojn kun la virinoj, kaj por flustri al ili amindumaĵojn. kelkaj el ili eĉ kuraĝis, dum la pâzoj, prezenti sian oran vinpokalon al aparta favoratino, por ke ŝi trinku el ĝi. sed tio videble malplaĉis al la reĝo, kaj oni sin detenis ĝis post la foriro de la gereĝoj. tiam la gastoj sin fordonis al ĉiuspecaj ekscesoj. – stranga fino de solena, religia festo!

iom da tempo, antâ ol tio okazis, ·zalmuna subite rimarkis, ke tri ĉefpastroj, kiuj ĝis antâ nelonge sidis tre proksime de la reĝo, estis for, kaj ke ·omar, ·hamul kaj ·gamil-sin, la ĉefdirektoro de la astrologia kolegio, okupas iliajn lokojn, interparolante kun li. ŝi ankâ rimarkis, ke ·ilu-ittia eĉ ne unu fojon vizitis la parton de la festenejo, kie sidis ·omar, malgrâ la intima amikeco, stariĝanta inter ili, pri kiu li fanfaronis. scivole ŝi demandis sin – kial?

la reĝino atentigis kun malplezuro la korteganinojn, sidantajn apud ŝi, pri du junaj dandoj, kiuj sintrudeme amindumis la dancistinojn. ŝi estis altkreska, belstatura virino kun dignoplena mieno. kvankam ŝi ne estis tiel lukse vestita, kiel kelkaj el la korteganinoj, ne estus malfacile diveni, kiu el la virinoj sur la balkono estas la reĝino. ŝia beleco – ĉar bela ŝi estis, malgrâ la tridek nâ jaroj de sia aĝo – estis beleco, kiu eble ne allogus tre multajn virojn, kaj certe trovus malŝaton ĉe multaj kritikemulinoj. alta, belforma frunto kaj grandaj, vivecaj okuloj indikis inteligentecon pli ol ordinaran. la mieno estis fiera, sed ŝajne ne tiom pro ŝia reĝa rango, kiom pro ia konsciata â imagata supereco de la spirito. ŝia vizaĝo estis kutime bonkora, sed esprimo de amindeco sur ĝi ofte difektiĝis per moka rideto ĉirkâ la iom maldikaj lipoj, suspektiganta iom nefirman kaj nesinceran karakteron.

dum la reĝino parolis, servistino timeme alproksimiĝis, tenante en la mano malgrandan, per sigelo fermitan saketon.

– volu permesi, via reĝina moŝto, – ŝi diris, – treege urĝa komunikaĵo alvenis por mia sinjorino ·zir-nana.

– prenu ĝin, ·zir-nana, kaj senĝene legu, – diris la reĝino, – mi esperas, ke ĝi ne enhavas malbonan novaĵon.

·zalmuna prenis la saketon, kaj, rompinte la sigelon, eltiris el ĝi du malgrandajn, surskribitajn cilindrojn. tuj post lego de la unuaj du â tri linioj, ŝi paliĝis, kaj la mano, tenanta cilindreton, ektremis. la reĝino, vidante tion, flustris al ŝi kunsenteme:

– vi ĉagreniĝas, ·zir-nana; kio okazis?

·zalmuna embarasiĝis kaj respondis eviteme:

·ajla raportas, ke nokta ŝtelisto eniĝis en la domon kaj ŝtelis altvalorajn objektojn. mi ne povas klare deĉifri la skribaĵon, ĉar la lumo ne estas sufiĉe hela.

– sinjorinoj, – diris la reĝino, kun signifoplena rigardo al la dancistinoj, – jam venis la tempo, kiam sinjorinoj devas sin retiri de la festeno. ni iru. – sin turnante al ·zalmuna, ŝi aldiris:

– en via propra ĉambro, ·zir-nana, vi povos legi la cilindrojn pli oportune. mi esperas âdi morgâ, ke la novaĵo estas malpli malbona, ol vi timas.

tuj kiam ·zalmuna povis sin liberigi, ŝi rapidis al la ĉambraro en la palaco, metita je ŝia dispono. lampoj jam estis eklumigitaj en ŝia buduaro, kaj en portebla fajrujo brulis amaseto da lignokarbo, plenigante la ĉambron per komfortiga ardo. en ŝia dormoĉambro servistino atendis ŝin, por prizorgi ŝian senvestiĝon.

starante sub duo da lampoj, pendantaj de plafontrabo, ·zalmuna avide legis kaj relegis la kojnoforman skribaĵon. ŝia bela vizaĝo, kiu lâvole povis aspekti tiel serena, kiel lago en trankvila, suna mateno, pli kaj pli tordiĝis de kolerego; kaj en ŝiaj okuloj, el kiuj ŝi povis eligi, lâvole, rave dolĉajn â revemajn rigardojn, fulmece aperis intersekve esprimoj de morta malamo, dolorplena ĉagreno kaj timo. post kelke da momentoj ŝi sidiĝis sur kanapo por streĉe mediti pri la embarasa situacio, en kiun ŝi subite ĵetiĝis.

ŝi ne dubis unu momenton, ke la ruza ŝtelisto estis ·lemuel, kaj ke lia celo estas malfermi la okulojn de ·omar, kaj malkovri al la tuta mondo ŝiajn intrigojn. ŝia koro furioze batis ĉe la penso, ke ·omar ekscios pri la parto, kiun ŝi prenis en la okazigo de la malfeliĉoj en ·betraĥ, kaj ke lia amo cedos lokon al la plej profunda abomeno. tuj ŝi klare komprenis, ke ŝi povas trovi sendanĝerecon nur en la morto de ·lemuel, okazigota, antâ ol li povos komuniki la novaĵon al sia intimulo. ·zalmuna estis certa, ke ·omar estos la unua persono, al kiu li sciigos sian eltrovon. tiel same, kiel ·ajla, ŝi rompis al si la kapon, kial ·lemuel iris al ·eridu, kaj kial li ne tuj informis ·omaron kaj ·ijobon. fine ŝi konkludis, ke plej kredeble li ne sufiĉe komprenis la sekretan, antikvan skribaĵon, kaj volis serĉi en ·eridu pluajn klarigojn.

unu fakto iom senpezigis al ŝi la koron kaj enlasis esperon en ĝin: ĝis antâ nemultaj minutoj ·omar sciis nenion pri tiu embarasega afero! ŝi do nepre devos tuj klopodi, ke li neniam eksciu. pri eblaj antârimedoj ŝi streĉis al si la cerbon, ellaborante, en rapida intersekvo, seson da planoj, kaj tuj forlasis ilin kiel maltâgajn â mankohavajn. ŝi volis, se iel eble, zorgi, ke la ĉefpastroj ne sciiĝu, ĉar ŝi timis, ke ili samtempe eltrovos ŝian pekan amon al ·omar. tamen fine ŝi konvinkiĝis, ke ŝi ne povos sukcese silentigi ·lemuelon sen ilia helpo. decidiĝinte do, ·zalmuna energie leviĝis kaj sciigis al la servistino, atendanta ŝin en la dormoĉambro, ke ŝi nepre devas tuj viziti ·uzibitumon, la ĉefpastron, kaj ke ŝi forestos eble unu kaŝbuon. la knabino surprizite balbutis:

– ho, kio estas al vi, mia kara sinjorino? vi ja aspektas mortepala kaj tre ĉagrenita!

kortuŝite de la sincera maltrankvilo de la servistino pro ŝi, ·zalmuna respondis:

– ne afliktiĝu, ·belizunu; la vojoj de nia vivo ne ĉiam kondukas tra florĝardenoj. zorgu, ke la noktogardisto en la ĝardena vestiblo atendu mian revenon, kaj admonu lin, teni sian buŝon fermita. mi scias rekompenci diskretecon.

surmetinte ŝalon sur la kapon kaj ŝultrojn, ·zalmuna eliris. ŝi trapasis rapidpaŝe la ĝardenon, kie antâ kelke da horoj ŝi subite renkontis ·omaron, kaj kie, la unuan fojon, ŝi eksentis la plenan forton de sia pasia amo al tiu viro. unu momenton ŝi haltis kaj rigardis la lokon apud la florbedo, kie ili staris, vizaĝon kontrâ vizaĝo. tie iliaj okuloj faris reciprokan konfeson de amo, kontrâ kiu ili antâe vane batalis. senscie ŝi frotis al si la frunton, kvazâ ŝi povus per tio elvekiĝi el malbela sonĝo. nun la alie sagaca virino ekkomprenis, kiel malsaĝe ŝi agis. ŝi legadis la koron de la honesta, nobla viro, kiel skribotabuleton de infano; ŝi komprenis lian hezitemon, kaj ne povis ne admiri lin pro ĝi. penante trompi lin, ŝi efektive trompis sin mem; ĉar ŝi ne sufiĉe konis sian propran koron.

tiaj pensoj fulmorapide trapasis ŝian febran cerbon, dum ŝi momente haltigis la paŝojn. poste ŝi rapidis antâen tra la silenta parko, kiu en kaprica lunlumo aspektis timiga kaj fantomplena. – kio ajn estos la sekvoj, – ŝi diradis al si en la pensoj, – mi amas lin, kaj devas malhelpi renkonton inter li kaj ·lemuel.

per la pozicio de la steloj ·zalmuna vidis, ke noktomezo ne estas malproksima; kaj, timante, ke ·uzibitum sin retiros antâ ŝia alveno, ŝi duobligis la rapidecon de siaj paŝoj. trapasinte la parkon, ŝi prenis interdoman, solecan vojeton por ŝpari tempon. ne malproksime de la enirejo en la vojeton, ŝi trafis festene vestitan viron, pli ol duone ebrian. la festemulo, gaje ridante pro sia bonŝanco, penis bari la vojon al ·zalmuna, kaj per malklara, balbuta voĉo kantetis:

– kien vi rapidas, ĉarmulino? rave estas en la reĝa parko. venu …

– foriĝu, malsaĝulo, el mia vojo!

forta vangofrapo igis la trudiĝeman amindumanton ŝanceliĝi kaj fali; kaj ·zalmuna rapidis antâen, ne plu atentante lin. antâ ol ŝi trapasis la interdomejon, la afero jam forflugis el ŝiaj pensoj.

·zalmuna eniris longan, kompare mallarĝan ĉambron, lumigitan nur en la profundo per duopa lampo, pendanta de plafona trabo. sub al lamplumo, ĉe malgranda tablo, sidis tri viroj, la ĉefaj pastroj, kiuj kune konsistigis la plej grandan kaj la efektivan potencon de la regno. unu el la viroj, ·uzibitum, la mastro de la domego, sidis sur masiva ŝtona kaj ŝajne senkomforta seĝo, tiel ke lia dorso estis turnita al la enirejo. la aliaj viroj sidis ĉe la kontrâa flanko de la tablo sur pli luksaj kaj molaj seĝegoj. ni rigardu la tri virojn iom pli atente.

ĉiuj estis senbarbaj – okulfrapanta kontrasto kun la ĝenerala kutimo de la lando en tiu antikva tempo – kaj tonsurhavaj. ·uzibitum estis el ĉi tiu altranga trio senkontrâdire la plej rimarkinda persono. malgrâ lia pli ol meza aĝo, lia altkreska, malgrasa figuro aspektis preskâ junece fleksebla kaj fortetendena. lia vizaĝo devigus tujan atenton en ĉia amaso da inteligentuloj. ĉe masiva kapo kaj larĝa frunto, liaj makzeloj estis rimarkeble maldikaj. tio kaj iom kavaj tempioj supozigus homon, dotitan per imagemo kaj poeziemo, pli ol viron de superestrema volpovo, tian, kia li efektive estis. liaj klaraj, penetremaj okuloj, lia firma buŝo kaj elstara, kurba nazo tuj indikis viron sagacan, neflekseblan, severan; tamen viron de vizioj, kaj ne tute sen pli noblaj impulsoj.

la du ĉefpastroj, sidantaj kontrâ li, montris tre malsamajn karaktertrajtojn. oni povis tuj vidi, ke ili devenis de alia gento. ili apartenis al la ·sumero sumero-akkada, hereda hierarĥio, dum ·uzibitum, posteulo de la praloĝantoj de la lando, sin levis sole per genieco kaj volpovo, ŝtupon post ŝtupo, ĝis nedisputebla pozicio de estro de la ĉefpastraro. la heredaj pastroj havis multajn komunajn trajtojn. ili havis tian saman rondan kapon kaj malaltan frunton; tian saman dikan, muskolan nukon kaj fieran sintenadon. sed unu frapanta malsameco evidentigis grandan diferencon en iliaj karakteroj. ĉe la anguloj de la buŝo de ·ŝankhatum, la pli aĝa viro, vidiĝis profundaj sulketoj, kurantaj de la flanko de dika nazo malsupren ĝis la mentono. ĉi tiuj sulketoj kaj maldikaj kunpremitaj lipoj aspektigis lin kiel viron kun maldolĉa temperamento kaj kutima malkontenteco.

la buŝo de ·ilu-ulba, la tria ĉefpastro, per multaj jaroj pli juna, estis rimarkinde malgranda kaj diklipa. ĉirkâ ĝi ludetis malplaĉa cinika rideto, kiu tamen ne povis kaŝi sentamemon, kiu estis eble la plej elstara trajto de lia karaktero.

oni povis konjekti, ke, eĉ en la plej bonaj cirkonstancoj, ili ne estis feliĉa trio. sed en tiu nokto iliaj vizaĝoj aspektis zorgopremitaj kaj treege malbonhumoraj. tian areton da viroj ·zalmuna renkontis, kiam rapidpaŝe ŝi eniris la ĉambron. ŝiaj viglaj okuloj tuj vidis, ke neordinare grava afero okupas ilin.

– miaj sinjoroj, – ŝi ekparolis, – tre urĝa afero devigas min veni ĉi tien je tre malfrua horo.

·uzibitum turnis al ŝi la vizaĝon, kaj iom malafable respondis:

– ni jam scias pri ĝi.

la heredaj pastroj, ne salutante ŝin, rigardis ŝin kun preskâ nekaŝita malplezuro. ĉi tiu malfervora akcepto tre surprizis kaj konfuzis ·zalmunan. ĉiam antâe la ĉefpastroj traktis ŝin kun aparta kaj ŝajne sincera respekto kaj nepridubebla bonkoreco. ·ilu-ulba ofte eĉ kun plaĉivolemo, kiun ŝi malŝatis. tiun nokton neniu el la trio leviĝis por saluti ŝin kaj proponi al ŝi seĝon; almenâ ne tuj. diversaj sentoj trakuris la kapon de ·zalmuna: surprizo kaj suspekto pri ies perfideco kontrâ ŝi; flama indigno pro la nekutima malĝentileco de la viroj; kaj antâtimo, ke en ĉi tiu kriza afero ŝi ne ricevos la plenkoran simpation kaj la helpon, kiujn ŝi bezonis. tiu lasta penso igis ŝin agi singarde. ekvidante tri argilajn cilindretojn, kuŝantajn sur la tablo, ŝi demandis:

– kiu sciigis vin?

neniu tuj respondis. ·uzibitum kaj ·ŝankhatum sammomente leviĝis malrapide, por alporti al ŝi seĝon. eble ili volis per tio gajni tempon, por formuli respondon al ĝena demando. eksidinte, ·zalmuna ripetis la demandon:

– kiu do sciigis vin?

·uzibitum respondis:

·ajla.

·ajla! – ripetis la virino surprizite kaj malplezurege, – kial?

la eldiro de la lasta vorto montris, ke ŝi malfacile subpremis ekkoleriĝon. ŝi jam ne dubis, ke ia mistera konspiro ekzistas kontrâ ŝi. gravamiene ·uzibitum respondis:

– pli oportunaj okazoj venos, por priparoli la kialon, ·zir-nana. en la nuna momento la plej urĝa afero estas – agi, ne diskuti.

ankorâ pli konfuzite, ·zalmuna ekrigardis unu viron post alia. kun sento, kvazâ ŝi sufokiĝas, ŝi diris:

– multon riskante, mi kuris ĉi tien tuj post kiam mi ricevis la komunikon de ·ajla. tiel forte mi deziregis agi. sed, sinjoroj, pli ol strangaj estas viaj mienoj. mi atendis simpation, sed ricevas repelon; mi atendis viajn kutimajn, decajn ĝentilaĵojn, sed ricevas malafablaĵojn.

ree la ĉefo parolis; jam iom pli respekte kaj malpli severe:

– serio da ĉagrenaj okazaĵoj, la premanta ŝarĝo de nia politiko kaj precipe via danĝera malsukceso en ·betraĥ, ·zir-nana, forprenis momente al multokupitaj aferuloj emon al kortegaj ĝentilaĵoj. pardonu.

·ŝankhatum enigme ekparolis:

– nur la plej senprokrasta kaj malkompata agado povas eble malhelpi la plej gravan malutilon. ni jam priparolis rimedojn malhelpi ĉian disvastiĝon de la novaĵo.

·uzibitum diris:

·ajla pensas, ke tre kredeble ·lemuel, dedana komercisto, estas la ruza ŝtelisto. ni opinias, lâ tio, kion ni scias pri tiu persista malamiko de nia kredo, ke ŝi estas tute prava. ni agos do lâ tiu supozo.

·ŝankhatum kolere aldiris:

– jam antâ longe ni devus esti silentigintaj lin por ĉiam …

·ilu-ulba, fikse rigardante ·zalmunan, intermetis:

– ne estas elbarite, ke ·omar

tuj ·zalmuna interrompis lin, dirante:

– mi certigas al vi, sinjoroj, ke ĝis antâ unu duonkaŝbuo ·omar ne sciis ion pri ĉi tiu afero. ankâ ·ilu-ittia ne dubas pri tio. mi tro bone konas ·omaron por pensi, ke li, kun tia scio, povus … aspekti facilanima kaj feliĉa.

·ilu-ulba respondis malafable:

– ni lasu ·ilu-ittian ekster nia konsidero en la nuna momento. ni ne bezonas la opinion de senkreda alilandulo. ĉiuokaze ni devas ne malpli zorge fiksi niajn okulojn sur ·omaron. kiu ajn scias â ekscios ion pri ĉi tiu afero, nepre estos forigita el nia vojo.

·zalmuna paliĝis, sed, ne perdante sinregon, diris kun ŝajna egalanimeco:

– tre kredeble ·lemuel iris unue al ·eridu, por havigi al si pluajn atestaĵojn, antâ ol sciigi ·o … ·ijobon kaj ·omaron.

rapide sin turnante al ·zalmuna, ·uzibitum demandis:

– kial ·omaron?

kun ŝajna trankvilo la pastrino respondis:

– ĉar ·lemuel kaj ·omar estas pli intimaj amikoj, ol ·lemuel kaj ·ijob; kaj ĉar la trovita korespondaĵo sen ia dubo malkovris al ·lemuel, ke ankâ ·omaron minacas danĝeroj.

la tri pastroj rigardis la vizitantinon kun miro kaj nekredemo.

– ankorâ? – ·ilu-ulba seke demandis.

la paleco de la vizaĝo de ·zalmuna cedis lokon dum momento al ekruĝiĝo, sed timo tuj poste superis honton. eviteme ŝi respondis:

– vi bone scias, ·ilu-ulba, ke danĝeroj minacas lin de pli ol unu flanko.

dirante tion, ŝi ĵetis al ·ilu-ulba ekrigardon, kiu ŝajne faris el atakinto atakiton, kaj efike silentigis lin. sin turnante al ·zalmuna, ·uzibitum parolis plue:

– lâ la ricevita komuniko ·lemuel intencis renkonti ·omaron kaj la egiptojn en ·babel post nemultaj tagoj. li do povas alveni tre baldâ. efektive ni jam elfaris niajn planojn. de matenruĝo ĉiuj alirejoj al ·babel estos zorge gardataj. miaj kolegoj eltrovos ĉiujn amikojn de ·lemuel, ĉiujn personojn, al kiuj li povos sin turni ĉi tie â aliloke. unu taĉmento da pastraj gvardianoj tuj iros al ·eridu kaj alia al ·betraĥ, por serĉi lin. ĉiu persono, enironta la astrologian kolegion, estos severe esplorita. ni scias, ke ni havas aferon kun lerta, rimedoplena viro, kaj ni ne kalkulas kun bonŝancoj.

ambâ heredaj pastroj nun leviĝis, dirante, ke ili volas ne perdi pluan tempon, sed tuj alpreni rimedojn efektivigi la faritajn planojn. ·uzibitum aprobis tion, kaj ankâ leviĝis. la unuaj adiâis ·zalmunan kun malvarma ĝentileco, kaj eliris. ·uzibitum sin turnis al la pastrino, kiu intertempe ankâ stariĝis, kaj diris:

– la nokto preskâ pasis for. mi bezonas iom da ripozo, ·zir-nana, antâ penoplena tago, kiu komenciĝos por mi ĉe matenruĝo. mi ordonos al duo da ênukoj konduki vin al la palaco. mi ne volas nun starigi malagrablan diskuton; sed volu memori, ke sekreta laboro por la partio, kiu kontrâstaras niajn dezirojn, ne prosperigos la viajn. tio sufiĉu. adiâ!

kiam ·zalmuna, sen plua aventuro, atingis la solecon de sia dormoĉambro en la reĝa palaco, ŝia kapo estis ankorâ pli konfuzita, ol antâe. ŝi klare vidis nur tion, ke ŝia vizito al la palaco de ·uzibitum havis teruran malsukceson. ĉar por ŝi dormo estis neebla, ŝi proponis al si pasigi la restantajn horojn de la nokto per forta cerbumado analizi la embarasajn cirkonstancojn, en kiuj ŝi sin trovas. la plej prema penso estis, ke la danĝero, ĉirkâanta ·omaron, estas eĉ pli granda, ol ŝi supozis. – mi tuj devos, – ŝi diris al si, – trovi rimedojn sekrete averti lin. – sed unu planon post alia, kiun ŝia vigla cerbo sugestis, ŝi devis forĵeti kiel netâgan. – kiun, – ŝi demandis sin malgaje, – kiun mi nun povas fidi? – la ĉefpastraro, kies karulino ŝi imagis sin esti, subite montris al ŝi malĝentilaĵojn pro ŝiaj malsukcesoj en ·betraĥ kaj maldense vualitan malamikecon pro suspekto, ke ŝi favoras, kune kun la reĝino kaj ties politika partio, interligon, per reĝa edziĝo, kun ·egiptujo anstatâ kun ·asirio. evidente ili forte suspektis, ke ŝiaj mistikaj eldiroj en la templo de ·merodaĥ estis inspiritaj de la reĝino, pli ol de la dio. ·ajla, kiun ŝi estis senrezerve fidinta, estis spionino de la pastraro super ŝi – abomeninda perfidulino! post kelka tempo, dolore meditante pri la kapriceco de la sorto, ·zalmuna sin demandis kun miro:

– kiajn strangajn petolaĵojn ludas al ni la sorto! antâ malpli ol ses monatoj mi volonte estus seniginta al ·omar ĉion: havon, feliĉon, la vivon mem, por varbi kelke da vilaĝanaĉoj por nia kredo; hodiâ mi tre volonte oferus ĉion: la vivon, feliĉon kaj honoron, por savi lin el la sekvoj de mia propra fanatikeco!

fine, kiam la servistoj jam komencis ĉirkâkuradi en la koridoroj, ·zalmuna decidiĝis, kiel eble plej baldâ konsiliĝi kun la reĝino. plena konfeso pri ŝia amo al ·omar ne multe konsternos ŝin, ĉar ŝi estis pli politikema, ol religiema. krom tio ·zalmuna sciis pri jam longedâra amaĵo inter la reĝino kaj ·ilu-ittia. ŝi pensis, ke ŝi estas la sola persono, posedanta ĉi tiun sekreton, kaj kredis, ke milda aludo al ĝi ne nur senfortigos ĉian indignon kontrâ ŝi, sed inklinigos la reĝinon helpi al ŝi. sed preskâ la tuta tago forpasis, ĝis ŝi trovis okazon efektivigi sian decidon.

ĉapitro dek kvara. ruzo kontrâ ruzo

la fondintoj kaj la konstruintoj de la astrologia kolegio elektis por ĝi, pli ol cent jarojn antâ la tempo de nia rakonto, belan, kvietan lokon ekster la limoj de la tiama urbo ·babel. la situacio de la instituto sur la maldekstra bordo de la majesta rivero ·êfrato, estis tre plaĉa. vasta ĝardeno ĉirkâis konstruaĵaron, konsistantan el apartaj loĝejoj por la direktoroj kaj la studentoj, lernejoj, oficejoj kun grandaj arĥivoj, kaj, en kelka distanco sur altaĵeto, temploturo, kies supro servis kiel astronomia observejo. alta muro, havanta nur unu grandan pordon kun bazaltaj sedi â genioj, apartigis la instituton de la ekstera mondo, kaj donis al ĝi, en la okuloj de la popolo, sanktan aspekton.

iom post iom la rapide kreskanta urbego ensorbis preskâ la tutan interspacon inter si kaj la muro de la kolegio. sed tiel granda estis la respektego al tiu kolegio, ke la manoj de la monavidaj, spekulemaj konstruistoj reteniĝis lâ reĝa ordono; kaj sufiĉe vasta, libera spaco restis antâ la muro. tamen du tre multuzataj stratoj limtuŝis ĉi tiun liberan spacon ne tre malproksime de la pordego; kaj apuda rivera transirejo ankâ kâzis, ke la placo antâ la kolosaj sanktfiguroj estis dum kelkaj horoj de la tago tre vivoplena. komercistoj kaj profesiuloj ofte uzis tiun placon kiel renkontejon, kvazâ borson.

varmega tagmeza suno brile lumigis la placon, la sekvantan tagon, kaj vibrigis la aeron super ĝia brika pavimo. ne multaj homoj preterpasis. ĉi tie kaj tie vidiĝis disaj aretoj da viroj, nevigle interparolantaj, kaj tri â kvar stratvendistoj kun puŝveturiloj â porteblaj budetoj, dormeme atendantaj okazajn preterpasantojn, al kiuj ili povos proponi siajn fruktojn â bagatelajn komercaĵojn. maljuna kamparano elvenis el unu el la diritaj ĉefstratoj en la vastan placon antâ la pordego, haltis momenton heziteme, kaj ĉirkârigardis. poste li ekiris malrapide en direkto al la enirejo de la kolegio. videble li estis profunde enpensa. unu el la stratvendistoj, kadukaspekta maljunulo, staranta apud kaduka puŝveturilo, alparolis lin per unutona, duone plenda, duone almozonpetanta voĉo:

– aĉetu miajn freŝajn granatojn; aĉetu miajn dolĉajn vinberojn.

la kamparano unue ekrigardis la vendiston malatente, sed, kortuŝite de lia mizera aspekto, diris:

– ne en la nuna momento, amiko, poste, kiam mi revenos.

li sin turnis por dârigi la vojon. tuj âdiĝis malantâ li ŝanĝita voĉo:

·kedar!

surprizite la kamparano, âdinte sian propran nomon, returnis sin, kaj rigardis la nun ridetantan kadukulon kun miro. momenton poste li ekkriis:

·lemuel! per ĉiuj sanktaj patriarĥoj! kia transformigo!

– ŝ … ŝ, – faris ·lemuel, – âskultu, ·kedar. ni povas interŝanĝi nur malmultajn vortojn. jen mia plano: volu eniri la pordegon post kvaronkaŝbuo; ne tuj. petu unu el la pordistoj konduki vin al ·sanbalto, unu el la astrologoj. sciigu al la pordisto, ke vi deziras komuniki al ·sanbalto gravan astronomian eltrovon. hierâ nokte mi rimarkis en la stelbildo, nomita «la ·leono» tre malalte ĉe la tero, steleton, kiun mi tie neniam antâe vidis. ·sanbalto ne estas en la kolegio, ĉar mi vidis lin eliri antânelonge, rajdantan sur kamelo, kaj ekipita por longa vojaĝo. oni sendube petos vin reveni poste, kiam tute noktiĝos. ŝajnigu esti unu ·dana-ilu el ·karkhar apud ·iridu, samprovincano kun ·sanbalto. ·dana-ilu mortis antâ kelke da tagoj. en la okazo, se prosperos al vi renkonti ·omaron, avertu lin pri la danĝeroj minacantaj lin de la flanko de la ĉefpastroj. petegu lin sin savi tuj kiam li povos, ne estigante suspekton. la plej sendanĝera loko estas malpura gastejo, nomita «la ·ankradejo». ĝi estas loĝejo kaj renkontejo por malnoblaj ŝarĝpramistoj, ŝtelistoj kaj aliaj kanajlaroj. ĝi troviĝas apud la rivero ne malproksime de la malnova kajo. ĉiu suspektindulo en tiu kvartalo povos vin gvidi. plenuminte vian komision, iru tien. vi kaj ·omar trovos min tie, â mian konfidaton, ·hagaj: min sub alinomo ·nanar; ·hagajon sub la nomo ·gomer. ne revenu ĉi tien. la ·sinjoro iru kun vi.

·kedar âskultis ĉi tiujn, rapide parolitajn vortojn kun miro, kaj ne sen maltrankvilo; sed, neniel dubante la sagacon de la amiko, li konsentis kaj tuj foriris, kunportante kelke da granatoj, por ŝajnigi aĉeton. ·lemuel antâenpuŝis sian veturilon, kriadante unutone:

– aĉetu miajn dolĉajn granatojn; aĉetu miajn freŝajn vinberojn. – samtempe li kaŝe observis la homojn sur la placo. kelkaj el ili ŝajnis al li suspektindaj, kvazâ ili ne havas tie honestan aferon. ·lemuel pensis, ke por li la plej granda sendanĝereco kuŝas en maltimo. li do aliris, unu post alia, la personojn, pri kies sinteno li dubis, proponante al ili siajn fruktojn, lâ la sama plenda, kompatelveka maniero. precipe altiris lian atenton unu viro, kiu ŝajne sencele ĉirkâvagis, sed de tempo al tempo la rigardon turnis al la pordego de la kolegio. ·lemuel alparolis lin. la viro estis videble tre kontenta pri tiu interludo, kaj volonte aĉetis vinberaron. en la mallonga dâro de la aĉeto la viro ĵetis, pli ol unu fojon, rigardon al la pordego. ·lemuel, konfidence okulumante lin, kaj per signifoplena kapsigno montrante al la pordego, diris:

– mi esperas, ke baldâ prosperos al ni kapti la birdojn. mi ne volus pasigi multe da kaŝbuoj ĉi tie.

– kiajn birdojn? – la viro demandis surprizite kaj iom maltrankvile.

io tamen en lia voĉtono kaj en lia mieno certigis al la ruza komercisto, ke li ne eraris. li do respondis:

– la danĝeran komerciston kaj lian piaĉan amikon.

tamen li ne estis tute prava. la suspektindulo, rigardante la psêdo-fruktvendiston iom dubeme, diris:

– do, vi estas spiono, sendita de la pastroj? ĉu?

– ĉu ne vi ankâ?

post mallonga hezito, dum kiu li ankorâ iom dubeme esploris la vizaĝon de ·lemuel, la viro respondis:

– ne; nobela sinjorino el la reĝa palaco komisiis min.

– ha; ·zir-nana!

en tiu momento ·lemuel rimarkis, ke du viroj, elveninte el unu el la gvardiejoj ĉe la pordego, rekte alproksimiĝis al ili. li do antâenpuŝis sian fruktveturilon, ĝuste en direkto al tiuj viroj, kvazâ li kredas, ke ili volas aĉeti ion ĉe li, kaj rekomencis sian unutonan kantaĉon. la du viroj iom malĝentile alparolis la ĉirkâvagulon, kaj demandis lin, kiu li estas, kaj kion li serĉas tie. la komisiito de ·zalmuna respondis kun bela montro de indigno, ke li estas oficisto de la reĝa palaco, kaj ke la celo de lia promenado ne koncernas scivolemulojn. unu el la alvenintoj iom pli afable rediris, ke ili devas en la nomo de la sankta ĉefpastraro peti lin, akompani ilin en la gvardiejon de la kolegia pordego. malhumile la komisiito tuj respondis, ke oficisto de la reĝa palaco neniel rigardas kiel sian devon obei sur publika strato al anoj de la ĉefpastra gvardio, des malpli al civiluloj, pretendantaj esti tiaj. dirinte tion, li foriris.


dek du horojn poste ·kedar eniris la gastejon de ·turani, mitanido, nomitan «la ·ankradejo». ĉe la eniro al komuna gastoĉambro salutis lin sonoj de maldelikataj kantoj kaj bruoj de ebriaj, malpacantaj homoj kaj malagrablaj odoroj. la vidaĵo nâzis la bonkoran kamparanon. la malalta, longa ĉambro, preskâ sen ventolado, vere odoraĉis pro malpureco kaj pro amaso da maldelikataj homoj. ŝajne preskâ ĉiuj ĉeestantoj en la ĉambro estis pli-malpli ebriaj. du â tri kuŝis mortebriaj en angulo, kvazâ sub la piedoj de kunuloj, kiuj konjekteble baldâ sekvos ilian ekzemplon. la vizaĝotrajtoj de kelkaj el la viroj, enloĝantoj de krimula kvartalo, plenigis la senteman koron de ·kedar per teruro. tie vidiĝis fizionomioj, apenâ homaj, kiujn ĉiuspecaj malvirtoj de pli ol unu generacio stampis per signoj de morala degenereco.

·turani, la mitanido, venis antâen, por informiĝi pri la bezonoj de la alveninto. li miris pri tio, ke kamparano kun tia respektinda aspekto vizitas lian gastejon.

– kion vi bezonas, sinjoro? – li demandis, ne tro afable.

venkante naturan nâzon, ·kedar respondis:

– mi serĉas maljunan ·nanaron, stratvendiston.

– jen li estas, – diris la mastro, – en tiu angulo, kune kun viro, kiu sin supervestas per la nomo ·gomar, â io simila.

·kedar faris al si vojon tra la amaso da gastoj, kaj aliĝis al siaj amikoj, ·lemuel kaj ·hagaj. unu el ĉi tiuj sidis sur kaduka kesto, kaj la alia sur malbonodora volvaĵo da gudrita ŝnurego. inter ili troviĝis objekto, kiu iam en la pasinteco similis al tripieda tablo. sur ĉi tiu meblaĉo staris du potoj kun netuŝita biero. neniu atentis ilin; ili do povis senĝene paroli.

– kian novaĵon vi alportas, mia bona ·kedar? – demandis ·lemuel.

– âskultu la raporton de simpla kamparano, kiu simple plenumis sian komision. sed mi viglis, kiel viro kutiminta al subitaj danĝeroj en kampoj kaj arbaroj. la gvardianoj ĉe la pordego traesploris min, sed ili trovis nur kamparanan simplecon. kondukite al oficisto de la instituto, mi ripetis mian rakonton. kiel vi, ho ·lemuel, prave antâdiris, li invitis min reveni post noktiĝo; kaj mi reiris. ·gamil-sin kaj dekduo da astrologoj akceptis min tre afable sur la supro de alta temploturo en bela ĝardeno. oni jam rimarkis vian novan steleton, ·lemuel; tamen ili estis tre kontentaj pro mia observemo kaj mia komplezemo, kaj lâdis min. ·gamil-sin sciigis al mi, ke la subita apero de stelo en tiu stelaro estas treege grava por la horoskopo de ·ilu-zat, la princo. dum ili tre lerte diskutis pri la nova stelo, mi lokis min apud ·omar, kiun mi facile ekkonis per via priskribo, kaj en oportuna momento flustris al li:

– mi portas al vi treege gravan komunikon de ·lemuel. – post iom da tempo ni iris aparten kelke da paŝoj, kaj, ŝajnigante, ke ni interparolas pri astronomiaj aferoj, mi komunikis al li per malmultaj vortoj la novaĵon, kiun mi portis. en la komenco li estis tro konsternita por kompreni la plenan signifon de mia rakonto. tuj kiam liaj konfuzitaj pensoj sufiĉe klariĝis, terura malĝojo ekposedis lin. eĉ ne unu demandon li faris. kun klinita kapo, kvazâ en preĝo, li staris dum kelka tempo en dolore profunda medito. subite li levis la okulojn al la steloj, kaj, ŝajne ne konsciante mian apudeston, li murmuretis: – fariĝu via volo; mi meritas tion. sin turnante al mi, li diris tre mallâte, kun penege subpremita emocio:

– pli profunda ol la maro estas la malvirteco de la homa koro; kaj nesondebla la mistero de la koro virina, ho ·kedar. – li eksilentis kaj, en malgaja enpenseco rigardante la teron, malrapide skuis la kapon. poste li diris firme:

– la malbono ankorâ ne triumfis, ·kedar; ĝi neniam venkos.

ŝajnis al mi, ke du junaj viroj observas nian interparolon pli atente, ol konvenas, kaj ke ni estas la temo de ilia interflustrado. mi atentigis ·omaron pri tio, kaj admonis lin esti treege singarda, kaj ne lasi al iu rimarki suspektindan malgajecon.

en tiu momento malhelpis nian interparolon alproksimiĝo de viroj, kiuj volis paroli kun ·omar, kaj bedârinde mi ne havis pluan okazon interŝanĝi vorton, nek rigardon kun li. mi rimarkis tiam, ke unu el la du junaj viroj sidas sur la randomuro, kiu ĉirkâas la plataĵon, tre proksime de la sola alirejo al ĝi. ·gamil-sin afable kondukis min ĝis la elirejo el la ĝardeno. kiam ni alproksimiĝis al ĝi, tiu sama junulo kuratingis nin kaj diris:

·gamil-sin, mia sinjoro, permesu al via servanto paroli. via vizitanto estas viro de granda aĝo, kaj eble li ne konas la danĝeran retaĵon de babelaj stratoj. volonte mi kondukos lin al lia loĝejo. – kie vi loĝas, mia bona amiko? – li demandis min. jen ĝena momento. sed mia kamparana simpleco savis min:

– junulo, – mi diris, – en la dâro de mia sepdekjara vivo mi renkontis multajn danĝerojn; mi ne timis rabajn bestojn sur ebenaĵoj, nek ursojn sur montoj, kaj batalis kontrâ ĥaldeaj rabistoj en arbaroj. eĉ nun mi ne tremus antâ noktaj stratrabistoj, sed fidus mian fortan fraksenan bastonegon. via propono, mia junulo, estas bonkora; mi dankas vin. – dirinte tion, mi adiâis ilin. trapasante la placon antâ la pordego, tiam plene lumigita de la luno, mi ekrigardis malantâen de tempo al tempo, por certigi min, ke neniu min sekvas.

– mi ne surpriziĝas pri la apudesto de spionoj, – diris ·lemuel, – efektive mi ne dubis, ke gardohundoj de la pastroj observos ĉiun paŝon de ·omar. estas bone, ke li ne penis eliri kune kun vi. vi plenumis vian mision tre lerte, ·kedar; neniu povus antâvidi pli bonan sukceson. vi silentis pri la novaĵo, kiun portas ·adaha; ĉu ne?

– lâ via deziro, jes.

– vi bone faris, ·kedar; ĉiuokaze jam sufiĉe korŝira estas por nia amiko la novaĵo, kiun li ricevis. ĝi preparu lian koron por la terura bato, ankorâ atendanta lin. – ·lemuel eksilentis kaj enpensiĝis, kvazâ li prezentas al si la doloregon de la amata amiko, ankorâ trafonta lin. poste li parolis plue:

– unu cirkonstanco tre favoras nin: ·omar estas gasto de la kolegio kune kun ·hamul, kaj eĉ la ĉefpastroj ne kuraĝos ofendi la direktoron per malkaŝa atako kontrâ lin. krom tio, mi âdis, ke ili ne ĉiam interharmonias. ·uzibitum kaj liaj kunfriponoj dependas tro multe en siaj intrigoj de la irado de la steloj, â pli ĝuste, de la interpretado, kiun la astrologia kolegio elektas almeti al ĝi. ne; tiel longe, kiel ·omar estas gasto en la kolegio, lia vivo ne estas en granda danĝero; sed tuj kiam li forlasos la ŝirmon de ĝia tegmento, li povos fali viktimo al la plej senskrupula kanajlaro, kiu iam malhonoris sanktan oficon.

dume ·hagaj atente kaj kun korinklino rigardis la vizaĝon de ·kedar, en kiu trankvila nobleco, honesteco kaj sagaco sin montris. li demandis lin:

– ĉu vi estas certa, ·kedar, ke neniu vin sekvis?

la kamparano respondis iom dubeme:

– mi ĵetis la lastan rigardon trans la placon, antâ ol mi eniris la unuan flankostraton. sed tuj poste miaj pensoj tiel okupiĝis de mia tasko trovi la vojon ĉi tien, ke mi lasis tiun demandon elgliti el mia kapo. ĉu vi ellaboris pluajn planojn? – li demandis, rigardante unu post la alia.

·lemuel respondis:

– neniajn definitivajn; ĉar ni ne sciis, kian rezultaton havos via vizito al la kolegio. tamen intertempe ni ne estis malaktivaj. ·hagaj dungis posedanton de pramo sur la rivero kune kun seso da viroj, kiuj por sufiĉe da arĝento sin metus absolute je ĉies dispono. du el ili esploras en la nuna momento la eblon komuniki kun ·omar trans la muro ĉe la riverbordo, â efektivigi forkuron tie. mi ne scias, ĉu ekzistas en tiu muro pordeto, donanta alirejon al la rivero. neniu el la pramistoj sciis tion. tiaj viroj ne havas okulojn por io, krom la objektoj, kiuj rekte koncernas ilin. frumatene, morgâ, mi denove vendos «dolĉajn vinberojn kaj freŝajn granatojn». per sendito mi petis ·dingiron, la revoluciulon, veni sur la placon antâ la kolegio, por aĉeti miajn bongustajn komercaĵojn. mi okaze renkontis lin sur la vojo apud ·uruk. rilate al vi, ·kedar, mi konsilas al vi iri hejmen, antâ ol tagiĝos. vi plenumis vian taskon. ĉi tie nun danĝeroj vin minacas.


ĉirkâ la sama tempo, kiam ·omar sin retiris en sian dormoĉambron, kun kapo konfuzita, kaj koro premegita de angoro kaj memriproĉoj, ·zalmuna eniris la buduaron de la reĝino. en ŝia pala vizaĝo batalis decidemo kaj maltrankvilo pro la malkaŝo, kiun ŝi volis fari al la reĝa amikino. la reĝino duonkuŝis sur divano inter molaj kusenoj, kaj afable invitis ·zalmunan per mangesto, okupi similan sidlokon apude.

·zir-nana, – la reĝino diris kunsenteme, – vi aspektas, kvazâ vi maldormis tra la tuta nokto. multajn fojojn hodiâ mi rompis al mi la kapon, demandante min, kia estas la novaĵo, kiu tiel subite povis ŝanĝi vian trankvilfeliĉan mienon en aspekton plenan de teruro. avide mi âskultos vian rakonton, kaj volonte mi helpos lâ mia povo.

kore dankinte al la reĝino, ·zalmuna rakontis al ŝi tiom, kiom lâ ŝia juĝo, estis necese diri. la pastrino de ·iŝtar, kvankam ŝi ĵurpromesis ĉiaman frâlecon, ne kaŝis la profundecon de sia amo al ·omar antâ la virino, kiu, lâ ŝia scio, estis pli mallâdinda ol ŝi mem. samtempe ŝi penis kredigi al la reĝino – kion eble ŝi mem sincere kredis – ke ŝi estas viktimo de la sorto, â pli ĝuste, viktimo de la okultaj povoj, kiujn ŝi uzadis – â kredis esti uzinta. aludinte tre delikate, sed nemalkompreneble al ·ilu-ittia, ·zalmuna ekkriis pasie:

– ne estu severa kontrâ mi, mia amata reĝino. povas ja esti, ke la dioj, malgrâ ĉio, kreis la inan koron por amo. mi dediĉis min al la glora diino, imagante, ke mia koro estas netuŝebla de vira amo. per aplikado de ĉiuj fortoj mi klopodis elvoki lian amon, por malfeliĉigi lin, kaj per tio servi al mia diino. farante tion, mi estigis kontrâvole en mia propra koro amon, tiel superregan, ke nun mi volonte oferus ĉion, ĉion! por savi lin, kaj batalus kontrâ la tuta babela pastraro, se necese estus. diru, mia saĝa reĝa amikino, diru, ĉu povas esti, ke ·iŝtar, la diino de la amo, malaprobis mian agon, naskitan de sincera sindonemo al ŝi, ĉar ĝi estis peko kontrâ la sankteco de la amo?

la reĝino penseme ekbalancis la kapon; kaj ·zalmuna, per tio kuraĝigite, plue parolis:

– mi volas kredi do, ke ·iŝtar, kreante tian profundan amon en ambâ niaj koroj, ne volas, ke ni restu apartaj, kaj ke ŝi volonte liberigos min de mia ĵurpromeso.

vigle la reĝino ekkriis:

– sed tio, ·zir-nana, kâzus ja skandalon, ĉu ne?

– en ·babel, jes, sed ne en aliaj landoj.

– pripensu tamen, ·zir-nana, ke ·omar ne dâre amus vin, sciiĝinte pri viaj antâaj intrigoj.

rapide ·zalmuna respondis:

– pasie mi alkroĉiĝas al la espero, ke prosperos al mi forigi de la vojo ·lemuelon, antâ ol li trovos oportunan okazon renkonti ·omaron. – reveme rigardante en la spacon, ŝi aldiris:

– nuntempe la koro de ·omar estas sub mia regado, kaj eĉ se poste li sin deturnus de mi; okazu, kio okazos, mi estos travivinta feliĉegan tempon, kiu kompensos ĉiujn postajn dolorojn.

enpense la reĝino diris:

– vi estas stranga virino, ·zir-nana. mi vidas vin hodiâ vespere per tute novaj okuloj, en stranga lumo! per kio do mi povos helpi al vi?

·zalmuna respondis:

– vi scias, ke la reĝo volas instali ·omaron kiel administranton de la reĝaj bienoj. venigu lin, mi petas, sinjorino, per reĝa ĉaro. sur la vojo ni povos perforte konduki lin al unu el la reĝaj ĉasdomoj en la montoj, kaj kaŝi lin tie, ĝis preterpasos la danĝero.

la reĝino malgaje kaj dubeme ridetis:

– sed kion diros la reĝo?

– en la okazo, se oni eltrovos la kapton, oni devos sciigi al li, ke morta danĝero minacas lin de malkompataj malamikoj.

la reĝino ekpaliĝis:

– ne, ·zir-nana, – ŝi diris, – ne; elpensu alian planon, mi petas. tio ja neeviteble kâzus konflikton inter la reĝo kaj la ĉefpastraro; kaj tion ni devas ĉiamaniere eviti en la nuna maloportuna tempo. jam sen tio ekzistas inter ili streĉitaj rilatoj. vi ne scias ĉion, kion mi scias: ·uzibitum sekrete volas enkonduki en nian regnon, kion li nomas pli liberalan reĝimon, tian, kia troviĝas en ·asirio; kaj ·ŝankhatum kaj ·ilu-ulba inside klopodas fortordi ĉian potencon de la ·kasidoj, kaj restarigi la absolutan âtokratecon de la hereda, ·sumero sumero-akkada pastraro. mi timas ilin.

– mi bone scias tion, sed kontrâe opinias, ke la nuna tempo estas oportuna por kojne fendi la rilatojn inter ·uzibitum kaj la heredaj pastroj. kredu min, la batalo inter la ·kasida dinastio kaj la ĉefpastroj nepre venos. ĝi venu nun. estos pli facile venki du disigitajn partiojn, ol unu kontrâularon unuaniman. hierâ nokte ili traktis min kun hontinda malŝato. ili konjektis mian amon al ·omar, kaj nepre volas detrui lin. ili havos aferon kun volforta virino! krom tio mi ne dubas, ke tre malplaĉis al ili mia profetaĵo sur la dia kuŝejo. ·uzibitum avertis min per facile kompreneblaj vortoj, ne subteni la kontrâpastran partion rilate al la elekto de edzino por la princo.

la reĝino aspektis maltrankvila. – ·zir-nana, – ŝi ekparolis heziteme, – la nuna tempo estas treege konfuza. kien ajn la okulo rigardas, montriĝas malhelaj, minacaj nuboj. – mallâtigante la voĉon ĝis flustro, ŝi diris plue:

– mi tre timas konflikton inter la reĝo kaj la ĉefpastroj – ĉu unuanimaj, ĉu disigitaj. la reĝo ne egalas ilin per ruzeco. li estas jen tro impulsema kaj kolerema, jen tro ŝanceliĝema â cedema; kaj per sia rekteco li ofte igas pli efika la ruzecon de intriguloj.

– en ĉi tiu juĝo vi estas tute prava, ho saĝa reĝino; sed en la nuna kriza tempo lia rekteco estas tre oportuna, helpate de nia subtileco, kaj la vigleco de ·ilu-ittia. la armeo malamas intrigulojn, kaj fidele staras ĉe la flanko de honestakora reĝo.

– sendube, – respondis la reĝino, ankorâ skeptike, – sed la pastroj batalos per pli subtilaj kaj danĝeraj armiloj, ol krudaj fortoj, kaj fine triumfos.

en la dâro de kelke da minutoj regis en la ĉambro peza silento, dum kiu ·zalmuna observis, kiel kato, la belan penseman profilon de la reĝa amikino. kun kontenteco ŝi rimarkis – ne la unuan fojon – en ŝiaj vizaĝotrajtoj signetojn de morala malforteco.

– mia reĝino, – ŝi diris ŝajnfunebre, – ne povas esti dubo pri tio, ke ekzistas malpaco inter la ĉefpastroj kaj ·ilu-ittia, almenâ malbonvolo de ilia flanko kontrâ ·ilu-ittia. hierâ nokte, kiam okaze mi aludis lin, ·ilu-ulba vigle kaj malĝentile intermetis:

– ni lasu ·ilu-ittian ekster nia konsidero. ni kontrâas al intermiksiĝo de senmorala, senkreda alilandulo.

la reĝino ekruĝiĝis kaj estis ekkoleriĝonta, sed regis la impulson, kaj silentis. ·zalmuna parolis plue:

– povas veni tempo, kiam mia pozicio en la interna rondo de la pastraro ebligos min malhelpi, ke malutilo survenu lin. nu, rilate al ·omar, mi cerbumis ĝis duonfrenezeco, sed mi ne povis elpensi ian alian elfareblan planon, ol tiun, kiun mi sugestis. – tiam, glitante sur la plankon antâ la reĝino, ŝi ekprenis kaj kisis ŝian manon:

– dolĉa amikino, – ŝi flustris, levante al ŝi petegan rigardon el siaj mistere belaj kaj sorĉaj okuloj, – ne rifuzu al mi ĉi tiun helpon!

la reĝino tremis, parte de emocio, parte de timo. malforte ŝi kontrârezonis, sed fine diris:

·zir-nana, mi timas, ke mi grave endanĝerigas min, tiel malbone uzante la nomon de la reĝo. tamen mi ne povas ĉagreni vin. mi cedas.

ĉapitro dek kvina. ·omar fariĝas ventegocentro

malvarmetaj, frumatenaj ventetoj, venantaj de la majesta, silenta rivero ·êfrato, blovis tra la arbetaĵoj de la ĝardeno ĉirkâanta la astrologian kolegion. ·omar estis leviĝinta de sia senripoza kuŝejo, antâ ol iu alia en la instituto ekmoviĝis. por li la aero en la dormoĉambro estis sufoka; sed pli ĝuste, lia spirito estis elturmentata. li sopiris spiri la freŝan aeron de frua mateno en la ĝardeno, por forskui el sia kapo la fantomoregatajn revojn, kaj por klare pririgardi la situacion. li ankâ volis eviti la okulojn de la du viroj, kiuj, li ne povis dubi, spionaĉis lin. eble li trovos truon ie, tra kiu li povos sin forsavi. â, ĉu li kuraĝe eliru el la pordego, kaj risku la sekvojn, malgrâ la avertoj de la saĝa amiko ·lemuel? sed la penso ŝtelire forlasi la instituton, ne adiâinte la direktoron kaj ·hamulon, tre malplaĉis al li.

tiaj kaj similaj pensoj okupis la turmentatan kapon de ·omar, kiam li vagis tra belaj aleoj de ornamarbetaĵoj malantâ la temploturo. subite li âdis paŝojn post si, kaj, sin turninte, vidis kun surprizo ·hamulon. la respekteginda grandaĝulo tuj ekparolis:

– la dormo forflugis de mi ĉe la leviĝo de la tago, ·omar; kaj maltrankvilaj pensoj pri vi turmentis min. ĉu vi permesos al maljunulo, en kies koro vi vekis amon, demandi, kio estas la kâzo de via subita malĝojo? ia peza aflikto premegas al vi la animon.

– viaj okuloj ne trompis vin, ho, saĝa ŝemido; terura ĉagreno disŝiras al mi la koron. honto kaj memriproĉoj kaj malĝojo interbatalas en ĝi, pretendante la ĉefan lokon en miaj pensoj.

·omar eksilentis kaj en la dâro de kelke da minutoj iris ĉe la flanko de la maljunulo, rigardante la teron en profunda enpenseco. ·hamul kunsente konservis la silenton, kaj ·omar reprenis la parolon:

– pri mia malfeliĉo mi faras al mi riproĉon: mi sola ĝin kâzis; ne la sorto; ne aliaj personoj. antâ la ·eternulo mi vidas min kulpa pro obstine blinda, malsankta pasio. longa peno silentigi la voĉon de la konscienco forprenis al mi la volforton, kaj igis min animblinda, malsincera – malfeliĉega. kaj nun, kiam la bela idolo de mia koro frakasiĝis, la malindeco de miaj revoj staras antâ miaj internaj okuloj en malbela nudeco, kaj mi malestimas min mem.

ree ·omar eksilentis. post kelka hezito, dum kiu ŝajne en li animbatalo okazis, li parolis plue:

– neniam ekzistis inter mia edzino kaj mi plena, feliĉa simpatio, tia, kiun mia animo sopiris. post ŝia morto antâ du jaroj, ·zalmuna, la ·belulino, iom post iom plenigis min per pasia, blinda amo. en ŝi mi vidis animbelecon eĉ pli maloftan kaj pli brilan ol eksteran belecon. ŝi estis por mi la sola virino, kiu povis respondi al mia idealo. ne, vere, ŝi staris multe pli alte, ol iam mi lokis idealan virinon en miaj revoj. por mi ŝi estis dum kelka tempo kvazâ bela stelo, kvazâ diino, neatingebla, adorebla nur de malproksime. sed kiam unu tagon mi vidis amon al mi en ŝiaj belaj okuloj; kiam mi eksentis, ke jam ekzistas inter ni animkunuleco, tiam la dezirego posedi tiun virinon, fariĝis superrego de mia vivo. tamen, stariĝadis en miaj pensoj kreskadantaj duboj pri ŝia fideleco al la kredo de niaj prapatroj. mi ne volas tedi vin per longa rakonto pri miaj teruraj internaj bataloj. vi povas imagi ilin. nu, ·lemuel jam delonge suspektis, ke ·zalmuna estas sekreta adorantino de ·iŝtar, kaj ke ŝi per multaj rimedoj klopodas, kunlaborante kun babela pastraro, subfosi la puran kredon al ·jehova. li divenis mian amon, kaj por savi min el fatala malsaĝeco, kaj por kontrâbatali la insidojn de la konspirantaro, li penis havigi al si pruvojn. tio mirige prosperis al li. dum sia vizito en ·betraĥ li pasigis, sen mia scio, nokton en la domo de ·zalmuna, alivestite kiel kolportisto, kaj traserĉis ŝian sekretan dokumentejon. la cilindroj kaj korespondaĵoj, kiujn li tie trovis, evidentigas, ekster ĉia dubo, ne nur ke ·zalmuna estas alta pastrino de ·iŝtar, kaj virga sindediĉintino, sed ankâ, ke ŝi helpis okazigi la rabirojn de ĥaldea kaj sabaana bandoj kontrâ ·ijobon, kaj la falegon de la domo de ·lotan, la plej aĝa filo de ·ijob.

mirigite ·hamul ekkriis:

– preskâ nekredebla rakonto! sed, kiel vi sciiĝis pri tio, ·omar?

– per ·kedar, la kamparano, kiu vizitis la instituton hierâ nokte. li estis sendito de ·lemuel. malfeliĉe la ŝtelo de la cilindroj eltroviĝis, kaj nun la venĝo de la fanatikuloj minacas ·lemuelon kaj ĉiujn, kiuj lâ ilia supozo, scias la sekreton. la pastroj jam penas per ĉiaj ruzoj malhelpi la disvastiĝon de la honta novaĵo. sed tio, mi timas, ne estas ĉio. mallumaj aludoj de ·kedar plenigas min per antâtimoj, ke pli teruraj batoj min atendas. veneno de aspidoj min minacas, kaj dentoj de leonoj min ĉirkâas. unu penso ne volas lasi sin elpuŝi el mia memoro: ·lemuel, kies sagaco estas eksterordinara, kaj antâ kiu hipokriteco estas vana; ·lemuel, mi kredas, jam delonge suspektis, ke iel ·zalmuna estas kulpa pri la morto de mia edzino kaj de miaj filoj – ·zalmuna! mia idealo, ha! – li ekkriis kun maldolĉega, duonfreneza rido, – adorebla nur de malproksime! mia blinda amo tiam malhelpis al mi kompreni liajn aludojn. nun liaj vortoj ricevas novan, teruran signifon, kiu kruele disŝiras mian koron. mia animo estas plena de maldolĉeco, kaj tedas al mi la vivo. volonte mi irus antâ la ĉefpastrojn, kaj dirus:

– vidu, mi estas tiu, kiun vi persekutas, kies sangon vi soifas. sed mi devas konservi mian vivon pro mia amata filineto, kaj kompensi miajn malbonagojn per batalo kontrâ la detruantoj de nia kredo. pereu iliaj malvirtaj elpensaĵoj; pereu iliaj nomoj de sur la tero! iliaj soifantaj animoj travagadu dezertajn lokojn en la internaĵoj de la tero, vane serĉante ripozon!

kun serioza mieno ·hamul respondis:

– via stranga rakonto, ·omar, forprenas al mi la kutiman trankvilecon de la animo. en la dâro de tre multaj jaroj mi malŝatis aferojn politikajn, kaj evitis intermiksiĝon en intrigoj de la malvirtuloj. troviĝas ja en la lando egipta similaj konspiroj de la fanatika hierarĥio kontrâ herezuloj; kaj en pasintaj tagoj mi multe suferis pro lia nomo. sed dank' al mia, de miaj prapatroj heredita sciado, kiu multe superas la komprenon de la pastroj egiptaj kaj de la babelaj saĝuloj, mi okupis en mia lando eksterordinaran pozicion, kvankam mia abomeno kontrâ ĉia idolkulto ne estas kaŝita antâ ili. malgrâ mia konata deveno de la malamegata ·ŝem, nomita de ili ·nubti-set â ·tifono, neniu kuraĝas min tuŝi. oni traktas min ĉi tie kun eĉ pli miriga respekto. se mi lâte proklamus ĉe la pordego de urboj kontrâ la malvirtoj de la lando kaj la malsaĝeco de adorado al idoloj, tiam sur min ankâ sin elverŝus la kolero de la pastraro, kiel sur ·lemuelon. eble pli bone efikas protestado per malsama vivo. ne tro afliktiĝu, ·omar, pro la persekutoj de malvirtuloj. la ·eternulo maldormas super siaj fideluloj, kaj neniigas la planojn de ĉiuj, kiuj volas malutili al ili. prefere rigardu ĉi tiun aflikton kiel signon de dia favoro. cetere vi ja trovis favoron en la okuloj de la reĝo; kaj mi ne volas kredi, ke li senkontrâstare lasos vin fali en la manojn de fanatika pastraro.

ĉi tiuj vortoj apenâ eldiriĝis, kiam aperis unu el la pordistoj de la instituto, akompanate de oficisto el la reĝa palaco, kiu volis paroli kun ·omar. kiam la pordisto retiriĝis, ·omar petis la oficiston senĝene paroli antâ ·hamul. riverencinte, la sendito diris:

– mi havas ordonon peti vin veni en la reĝan palacon. reĝa ĉaro atendas nin apud la pordego.

·omar kaj ·hamul rapide interŝanĝis rigardojn. la pli juna viro demandis per la okuloj, kion la saĝa amiko pensas pri la farita propono. ricevinte kuraĝigan respondon, li diris al la oficisto:

– mi dankas vin, sinjoro. kiu ordonis al vi venigi min?

– la reĝino sendis min. sendube via vizito rilatas al la afero, pri kiu la reĝo bonvolis paroli kun vi antâe.

·hamul ekparolis gravamiene:

– iru, ·omar, kaj la ·eternulo estu kun vi. mi ankâ esperas, ke la reĝo honoros min post nelonge per âdienco.

·omar do sciigis al la oficisto, ke li estos preta post nemultaj minutoj akompani lin, kaj iris en sian dormoĉambron por ŝanĝi siajn vestojn. lia kapo estis plena de maltrankvilaj kaj konfliktaj pensoj. antâ dek du horoj invito al la reĝa palaco restarigus en li akran batalon, ĉar li ankorâ ne decidiĝis, kion fari en tia okazo. sed nun la ordono venanta de la reĝino, la amikino de ·zalmuna, ĵetis lin en eĉ pli grandan konfuzitecon. pri unu afero, tamen, li ne povis havi dubon, nome, ke la favoron de la reĝo li ŝuldas al ·zalmuna. malgrâ la terura hipokriteco de la ·belulino, li energie forpuŝis la penson, ke ia korpa danĝero minacas lin de ŝia flanko.

– ĉu eble, – li demandis sin, – ·zalmuna kune kun la reĝino penas varbi la reĝon en batalo kontrâ la ĉefpastroj? sed, se tiel estus, ĉu ne estus kontrâe al ĉiuj sentoj de memestimo kaj vireco sin apogi al tia virino, kaj per tio dârigi la antâajn interrilatojn kun ŝi? â ĉu, aliflanke, tio nur estas ruzo de la ĉefpastroj, elirigi lin el la sendanĝereco de la kolegio? tamen, kio ajn estus la solvo de tiaj demandoj, li devos iri; ĉar li ne povos malŝati la ricevitan ordonon, ĉu ĝi venis de la reĝo, â de la reĝino.

kelke da minutoj poste ·omar veturis en la ĉaro de la reĝo en direkto al la palaco, âskultante bonkoran babiladon de la ĝentila oficisto.

unu el la du junaj spionoj de la pastroj tuj rapidis al la palaco de ·uzibitum, por raporti la okazintaĵon. la alia jam antâe kuris al la reĝa palaco, por vidi, ĉu ilia prizorgato efektive eniros la reĝan pordegon.

atento al la babilado de la oficisto ne malhelpis al ·omar zorge ĉirkârigardi en la espero ekvidi ·lemuelon. li ne malkontentiĝis. tie, ĉe stratangulo, de kie la pordego de la instituto estis facile observebla, staris la fidela amiko, proponante al la preterpasantoj siajn «bongustajn, freŝajn fruktojn el la kamparo». dank' al la priskribo, donita al li de ·kedar, ·omar tuj rekonis lin. feliĉe en tiu momento la ĉaro iom malrapidiĝis, por eviti kunfrapegon kun aliaj veturiloj; kaj la amikoj povis interŝanĝi rigardojn.

la surprizo de ·lemuel estis granda, kiam li vidis ·omaron en reĝa ĉaro, iranta en direkto al la palaco; sed, kvankam la vizaĝo de la amiko estis grava, tamen trankvila salutrideto sur ĝi iom rekuraĝigis lin. li tuj decidiĝis ŝanĝi sian observejon, kaj loki sin apud la ĉefpordego de la palaco.

la ĉaro, portanta la ĉariston, la oficiston kaj ·omaron, dârigis la vojiron, trapasante straton post strato, kaj post kelka tempo eniris maldense loĝatan kvartalon, kiun ·omar ne konis. kun surprizo kaj suspekto li sin turnis al sia kondukanto, kaj demandis:

– kien vi kondukas min, sinjoro? tio ja ne estas rekta vojo al la reĝa palaco.

ĝentile la oficisto respondis:

– ne, ĝi ne estas; ĝi ne kondukas al la granda palaco, sed al iom malproksima ĉasdomo de la reĝo. – vidante, ke ·omar estas ekkoleriĝonta, li eklevis la manon, kaj milde aldiris:

– ne malsereniĝu, ·omar. ni iras tien pro via sendanĝereco. via vivo estas en granda danĝero ĉi tie. ne penu nun enpenetri en la misteron, kiu necesigas ĉi tiun artifikon. mi ne povas klarigi ĝin; mi nur scias la ordonon de la reĝino konduki vin en tiun sendanĝeran lokon. ŝia reĝina moŝto kaj altranga palaca sinjorino petas, ke vi volonte konsentu, pro via propra bonstato, esti senigita je via libereco dum kelka tempo, ĝis forpasos la danĝero. tre kredeble la reĝo baldâ vokos vin antâ sian vizaĝon. ne penu forkuri, mi petas, ĉar la okuloj de viaj malamikoj viglas. tiuj, kiuj deziras al vi bonon, opinias, ke tiu ĉasdomo estas la plej tâga rifuĝejo por vi. krom tio, ĉia peno liberigi vin mem estus tute senutila. viaj bondezirantoj jam alprenis ĉiujn necesajn rimedojn, tion malhelpi.

ne pli frue ol tiam ·omar, ĉirkârigardante, rimarkis, ke en kelka malproksimeco de ili, antâe kaj malantâe sur la vojo, rajdas aretoj da armitaj viroj, lâ aspekto anoj de la palaca gvardio.

ĉirkâ la vespero ·omar sin trovis en ĉarma loĝejo, kie nenio mankis al lia komforto. parto de la reĝa palaceto kaj aro da atentemaj, ĝentilaj servistoj estis metitaj je lia dispono. la domo staris en la mezo de bela arbaro, proponanta malvarmetan ombrecon kaj ripozoplenan ĉirkâaĵon. la pli grandaj, paradaj ĉambroj enhavis multajn trofeojn el militoj kaj ĉasejoj, krom multaj aliaj interesaj objektoj, kiuj povus agrable okupi la menson eĉ de homo distrita de maltrankvilaj pensoj.


la prema varmego de somera tago estis forpasonta, kaj baldâ cedos al pli agrabla, vespera aero kun refreŝigaj ventetoj. ni eniru ĝardenon malantâ la palaco de ·uzibitum, la ĉefpastro. apud lageto, en kiun ŝprucakvoj el bela fontano revige faladis, sidis en malhela ombro de aro da cipresoj la potenca estro de la vasta kaj majeste organizita pastraro. lia malgrasa vizaĝo estis pensema, kaj de tempo al tempo signoj de malbonhumoro kaj malpacienco ekaperis sur ĝi. li sidis sur masiva, ŝtona brakseĝo antâ marmora tablo, sur kiu kuŝis aro da letercilindroj kaj tabuletoj. subite, kvazâ perforte vekinte sin el profunda, malagrabla medito, li leviĝis kaj ekrigardis kun malplezuro la longan ombron de la majestaj arboj, kiuj ŝirmis lin kontrâ la ankorâ brulantaj radioj de la suno.

– jam unu duonkaŝbuon ili malfruas, – li diris al si preskâ âdeble. – la ombroj jam estas duoble pli longaj ol la alto de la arboj; kaj la afero ne permesas prokraston.

de branĉo de apuda arbo pendis kupra tamtamo, en kiu, en tiu momento, pentrinde speguliĝis oraj sunradioj, moviĝeme penetrantaj la foliaron de tremolo. ·uzibitum aliris la sonorilon, por venigi serviston, kiam li ekâdis alproksimiĝantajn paŝojn sur ŝtona vojeto. li ne sonorigis, sed atendis. la alvenantoj estis liaj atendataj kolegoj, ·ŝankhatum kaj ·ilu-ulba.

– pardonu, ·uzibitum, nian malfruecon, – ekparolis ·ilu-ulba, – sed plivaloras veni malfrue kun gravaj sciigoj ol ĝustatempe sen informoj.

– mi devas konsenti, – respondis ·uzibitum kun apenâ kaŝita malbonhumoro, – sed mi petis âdiencon de la reĝo pri subvencio por la nova templo, kaj la tempo tre urĝas. kio do estas viaj gravaj sciigoj?

·ŝankhatum respondis:

– pri la suspektinda vizito de kamparano en la astrologia kolegio, kaj pri la posta melankolia mieno de ·omar vi jam scias, ·uzibitum. el ĉiuj pluaj eltrovoj, faritaj hodiâ, rezultas resume jenaj faktoj: frue en la mateno alvenis palaca oficisto, nomita ·padan-rimmu, en reĝa ĉaro, pretekste por konduki ·omaron antâ la vizaĝon de la reĝo. unu el la spionoj, ·rimum, tuj kuras en direkto al la palaco, por observi, se eble, la eniron kaj atendi la eliron de ·omar. ·hamul, kiu gravamiene interparolas kun ·omar en la ĝardeno, deziras al li benon de sia dio. kelke da momentoj poste ·omar akompanas ·padan-rimmun. la alia spiono tuj kuras ĉi tien kun tiu novaĵo. ĉe stratangulo, apud la domo de ·abu kaj ·ballut-sin, la egiboj, ·omar interŝanĝas rigardojn kun suspektinda viro, maljunulo, vendanta fruktojn, kaj ĉi tiu tuj poste mistere malaperas. la ĉaro, veturigite de reĝa servisto, nomita ·hamor, ne eniras la reĝan palacon, sed deflankiĝas apud la tapiŝobazaro, irante en nordorienta direkto. ili eliris el la urbo ĉe la gvardiejo, staranta ne malproksime de la nova palaco de ·odad-no, la riĉa asiria komercisto. ili trapasis kelke da vilaĝoj. la lastaj personoj, kiuj ilin vidis, estis du negrandaj infanoj kaj unu juna virino apud malgranda vilaĝo, nomita ·ilajim, apud la loko, kie la ŝoseo dividiĝas en tri vojojn. la infanoj asertas, ke la veturilo prenis la vojon, kondukantan al la arbaro, sed la juna virino estas tute certa, ke ĝi sin turnis en la nordan karavanvojon al ·akkad, ·aŝur kaj ·ninive. pli verŝajne la junulino estas prava. ŝi havis fremdlandan aspekton kaj fremdlandan parolmanieron.

– do estas antâ ni tri eblaĵoj rilate al la celo de la vojaĝo: ·asirio; la arbara ĉasdomo de la reĝo; â la vasta reĝa bieno kun ĉeval- kaj brutedukejoj. oni flustras, ke la reĝo volas honori ·omaron, kaj loki lin tien kiel intendanton de la reĝaj bestoj.

– lâ ama rekomendo de ·zir-nana, tre kredeble, – aldiris ·ilu-ulba.

·ŝankhatum, ne atentante la interrompon de la kolego, dârigis sian raporton: – staras plue antâ ni jenaj demandoj: ĉu efektive la reĝo mem sendis forkonduki ·omaron, kaj se jes, kial? â ĉu iu alia volas lin ŝirmi kontrâ ni? la palacestro kaj la gvardiestro havas nenian scion pri âdienco donita â donota al ·omar. lia nomo ne troviĝas sur la taglisto. neniu scias, kiu donis la ordonon al ·padan-rimmu â al ·hamor venigi ·omaron. cetere ·padan-rimmu estas unu el la oficiroj de la gvardio, kiuj ofte havas la honoron prizorgi komisietojn por la reĝino â sinjorinoj de la kortego.

ree ·ilu-ulba interrompis la raportanton:

– mi tute ne dubas, ke ·zir-nana estas la aranĝintino de ĉi tiu filudo. ŝi amas ·omaron.

·uzibitum respondis dubeme:

– ŝi ne kuraĝus ordoni en la nomo de la reĝo, sen permeso.

·ilu-ulba rediris: dirante tion, vi montras, ·uzibitum, ke vi ne konas la virinon.

– kial ne pere de la reĝino, – seke demandis ·ŝankhatum.

– eble, – respondis ·uzibitum penseme, – la du virinoj havas unu kunfanditan koron; kaj la reĝino estas senvola antâ la alia. tamen la reĝino estas tre singarda. – alirante la marmoran tablon, kaj deprenante de ĝi du cilindretojn, li diris plue:

– jen alvenis plua komplikaĵo. nelonge post via foriro hodiâ matene, mi ricevis jenan komunikon de ·ajla. âskultu:

– al ·uzibitum, plej riverencinda ĉefpastro, ·ajla, lia servistino, sendas saluton. ·nana kaj ·ŝamaŝ pligrandigu la nombron de viaj feliĉaj tagoj. unu tagon post la malapero de ·lemuel malaperis ankâ ·adaha, bela juna servistino de ·omar, kune kun ties filineto. ·adaha estas samlandanino kun ·lemuel, kaj ties konfidatino. ·nupta diras, ke ·omar estas dio en ŝiaj okuloj. ĉiuj serĉoj en la dâro de du tagoj estis vanaj. povas esti, ke la knabino kaŝe âskultis interparolon inter ni, kaj sciiĝis pri niaj sekretaj planoj kaj pri la morto de la edzino kaj de la filoj de ·omar, kiun ·zir-nana okazigis. ĉu ·adaha vojiras al ·babel? la servistoj de via sankta moŝto serĉu tie; ni dâre serĉos ĉi tie kaj en ŝia hejmlando. bonfartu.

– fantazia ideo! – ekkriis ·ŝankhatum.

·ilu-ulba diris:

– fantaziaĵoj ne loĝas en la kapo de ·ajla. ŝi konas la knabinon; ni ne konas ŝin. enamiĝintaj knabinoj ofte faras strangajn heroaĵojn.

gravamiene ·uzibitum diris:

– tio estas tre malagrabla novaĵo. ĉu la ideo estas fantazio â ne, ni nepre devas agi lâ ŝia konsilo, kaj duobligi nian viglecon. nia honoro estas en danĝero.

·ilu-ulba sugestis:

– ni devas unue eltrovi, kion ·zir-nana scias pri la malapero de ·omar

– mi opinias, – rapide interrompis lin ·ŝankhatum, – ke ni devas demandi la reĝon, kion li scias pri la mistera vojaĝo de ·omar. estas ja tre oportune, ke li atendas vin, ·uzibitum; ni ĉiuj iru.

·uzibitum ne tuj respondis. li vidis en la intenco de ·ŝankhatum grandan danĝeron, timante, ke tia paŝo povus trofruigi teruran batalon kontrâ la reĝo kaj la kontrâpastra partio. jam de kelka tempo politikaj fajreroj subbruladis, kaj disputo pri ·omar facile povus ventumi ilin ĝis neregeblaj flamoj. ·ŝankhatum ree parolis:

– la batalo nepre okazos. ne gravas, kiam ĝi okazos. ni estas pretaj komenci.

·uzibitum remetis la cilindretojn sur la tablon kaj dum kelka tempo rigardis la marmoran supron, ŝajne en profunda enpenseco. li faris tion por doni al ·ilu-ulba tempon eldiri sian opinion. la pli juna hereda ĉefpastro kaptis la okazon kaj diris:

– kiom pli longe ni hezitadas? ĉu vi ne vidas, ·uzibitum, ke la reĝo de tago al tago plifortigas sian pozicion? li sin ĉirkâas per kreskanta nombro da potencaj princoj, liaj kreitaĵoj, kiuj pro dankemo staros ĉe lia flanko, kio ajn okaze estus lia plano de agado. mi laciĝas de senfina prokrastado, kaj tiel same, kiel nia saĝa kolego ·ŝankhatum, opinias, ke ni devas tuj agi.

kun trankvila decideco, kiun la heredaj pastroj timis, ·uzibitum respondis:

– miaj fratoj, la batalo, pri kiu vi parolas, nepre venos. vero. sed saĝa generalo elektas la plej tâgan lokon kaj la plej ĝustan tempon por batalo. ni ne troviĝas en la nuna momento sur la plej tâga loko, nek alvenis la plej oportuna tempo. la afero ne estas tiel urĝa. la reĝo estas ŝanceliĝema. mankas al li oportuna kâzo, eĉ preteksto starigi publikan malpacon kontrâ ni, – supoze, ke li havas la kuraĝon necesan. dume ni zorge pesu la oportunaĵojn kaj la maloportunaĵojn; kaj decidu post deca primedito: unue, la okazintaĵoj en ·betraĥ, en la okazo, se ili diskoniĝus, ne helpus al ni gajni la subtenon de la popolo. la reĝo kaj lia kortego lâte malaprobus ilin kun abomeno, pro politikaj motivoj. due, per sia afableco kaj prudenta malavareco, okaze de la adeptigo de la princo, la reĝo plie firmigis sin en la favoro de la babelanoj. la bruaj salutoj sur la stratoj nepridubeble tion montris. trie, la politiko de la reĝa partio, nutrata, se ne iniciatita de tiu rampaĵo, ·ilu-ittia, prosperis en la lasta tempo pli bone, ol vi ŝajne estas inklinaj konfesi. kvare, la sekreta societo, estrata de ·dingir, kiu volas detrui la pastran potencon eĉ pli, ol ĝi celas detrui la reĝan potencon, estas tro bone organizita. ni unue malfortigu la influon de ·ilu-ittia, kaj kaptu ·dingiron kaj liajn lêtenantojn. mi âdis, ke ·dingir alvenis en ·babel antâ nemultaj tagoj, kaj tiel plu. ĉi tiuj konsideroj jam sufiĉe plipezas ĉiujn favorajn oportunaĵojn, kiuj sin povus prezenti hodiâ. ĉiuokaze mankas al ni hodiâ vespere la tempo por deca interkonsiliĝo, ĉar mi jam devas forrapidi, por ne malfrui. adiâ.

·uzibitum sin turnis por foriri. liaj kolegoj ekaspektis ĉagrenitaj. ·ŝankhatum diris iom malafable:

– bone, ·uzibitum, ni do atendos vin en nia ĉambro en la granda templo. ĉi tiu afero ne permesas prokraston.

ĉapitro dek sesa. heroa sinofero

la saman posttagmezon kolektiĝis antâ la ĉefa pordego de la reĝa palaco granda popolamaso. la reĝino, du horojn antâe, iris en la templon de sia favorata diino ·ninmakh, por publike danki al ŝi pro ŝia favorkoreco al la princo ·ilu-zat. ŝi veturis en bele ornamita, parada portilo, akompanate de ·zalmuna kaj aro da korteganinoj. multaj homoj, precipe virinoj, avide kaptis la okazon rigardi de proksime, ne nur la majestan reĝinon, sed ankâ la belan pastrinon, kiu estis por ili sorĉa persono, inspiranta preskâ solenan timon pro siaj supozitaj magiaj povoj kaj pro sia sankteco. la popolamaso estis tute kontenta atendi la nerapide moviĝantan procesion en la dâro de du horoj kaj pli, sub brulantaj radioj de somermeza suno. tia oportuna okazo, saluti la eminentajn sinjorinojn kaj, feliĉe, ricevi de ili rideton â afablan rigardon, egalvaloris multan ĝenon.

inter la svarma homamaso estis ·lemuel kaj ·hagaj, kune kun seso da dungitaj sentimuloj, kiuj, je diversaj distancoj, tenis sin pretaj ĉiamaniere helpi en okazo de bezono. lâ sugesto de ·hagaj, li kaj lia sinjoro estis tute same vestitaj, por povi pli efike superruzi eventualajn persekutantojn. neordinara simileco de eksteraĵo faris tion praktika sugesto. longe antâ la alveno de la reĝina procesio ·lemuel elvendis siajn «freŝajn, bongustajn fruktojn», kaj vendis, je altaj prezoj, starlokojn sur sia iom kaduka puŝveturilo. li mem staris en la unua vico de la amaso, antâ la veturilo, kaj ·hagaj malantâ ĝi. fine alvenis la antâgvardio, kaj la vidavida homamaso elstreĉis la kolojn, por ne maltrafi iajn vidindaĵojn. post vico da kortegaj oficiroj, marŝantaj kun pompa parado, venis du homportiloj, flankon ĉe flanko, portataj de po kvar fortmuskolaj viroj. sur unu portilo vidiĝis la reĝino, kaj sur la alia, iom malpli granda kaj malpli lukse ornamita, kuŝis ·zalmuna malantâ diafanaj kurtenoj. ambâ afable ĉirkârigardis kaj per plaĉivolaj ridetoj respondis al la fervoraj vivu-krioj de la homoj.

sentante sin ekster danĝero pro sia alivestiteco, ·lemuel sentime rigardis ·zalmunan, kiam ŝi tre proksime de li preterpasis. sed li tro malalte taksis la viglecon de la virino. subite la bonhumora esprimo de ŝia vizaĝo ŝanĝiĝis en aspekton de ekscitiĝo. ŝi rekonis lin. sin turnante al la reĝino, ŝi flustris:

– rigardu, mia reĝino, jen staras ·lemuel, alivestite kiel kamparano. mi estas tute certa, ke tio estas li. volu ordoni, mi petas, ke venu ĉi tien unu el la oficiroj.

la reĝino tuj eldiris la ordonon; kaj juna, viglaspekta gvardiano aliris la reĝan portilon. ĉi tiu okazaĵeto ne maltrafis la atenton de la ĉirkâstarantoj, kiuj tamen ne havis supozeton pri ĝia signifo, krom ·lemuel kaj ·hagaj.

– ŝi rekonis vin, ·lemuel, – flustris ·hagaj en egipta lingvo al sia sinjoro. – forsavu vin kiel eble plej rapide, mi petas vin.

– eble vi estas prava, mia bona ·hagaj. mi iros maldekstren; vi iru dekstren. ni vestoŝanĝu kaj renkontiĝu post subiro de la suno en la domo de la pramisto.

– bone. prenu kun vi du â tri virojn. mi prizorgos la veturilon.

– ne …

– tamen; forrapidu. ne timu pro mi, mi petas.

tuj kiam la popolamaso komencis formoviĝi, ·lemuel tralaboris al si vojon, kaj malaperis kune kun tri el la dungitoj, kiuj, diveninte, ke ia maloportunaĵo okazis, ne ordonite sekvis lin.

·hagaj trankvile restis apud la veturilo. per signo alvokinte filon de la pramisto, li ordonis al li, sin teni preta, kaj poste sekvi lin, je kelka distanco.

intertempe la reĝino kaj ŝia sekvantaro eniris la pordegon, gardatan de la kolosaj «sedoj». nemultajn minutojn poste elvenis el la gvardiejo nombro da viroj, malkune, kiuj tuj sin enmiksis en la jam disiĝanta popolamaso, sub estreco de la juna oficiro, kiun la reĝino antâe alvokis al si. ·hagaj tion atendis. li ne evitis la serĉon, sed male restis, ĝis li estis certa, ke la oficiro lin ekvidis. tiam li prenis la timonojn de la veturilo, kaj ŝajne indiferente kaj nesuspekteme forruladis ĝin. lia nobla vizaĝo estis gravamiena, kaj en liaj okuloj, kiuj de tempo al tempo kvazâ preĝe leviĝis al la ĉielo, vidiĝis solena decidemo. malrapide li iris tra strato post strato, celante magazenon de ·lemuel, kiu tiam, lâ lia scio, estis preskâ malplena kaj tute senhoma. li sciis, ke la viroj, ses â sep, dâre sekvis lin je diversaj interspacoj.

post duonhoro li eniris malriĉulan kvartalon apud la rivero, kaj fine atingis la celitan magazenon, starantan aparte inter disaj budoj, barakoj kaj aliaj tenejoj. malferminte pezan pordon, li puŝis la veturilon en la tenejon. apenâ li sin trovis trans la sojlo, eniris post li du el la viroj, kiuj sekvis lin de proksime. ·hagaj sin turnis, kaj kun ŝajnigita surprizo demandis:

– kion vi volas? kion vi serĉas ĉi tie?

intertempe ankâ la ceteraj viroj envenis. unu el ili fermis la pordon, dum la aliaj rapide ĉirkâis ·hagajon por malhelpi forkuron. la oficiro ekparolis:

– viaj malicaj intrigoj finiĝas ĉi tie, ·lemuel. oni rekonis vin malgrâ via lerta alivestiĝo.

– mi estas malriĉa fruktovendisto, – respondis ·hagaj. – vi trompiĝas, sinjoro.

– ne, mi ne trompiĝas, trompulo! – rediris la oficiro, – mi mem vidis vin, starantan antâ via puŝveturilo. via alivesto ne estis sufiĉe efika.

interplektante la brakojn sur la brusto, kaj elrektigante sin, ·hagaj spite rigardis al vizaĝon de la oficiro kaj diris:

– nu, mi estas ·lemuel! kion do vi volas, mortigema lakeaĉo de malvirta virino?

– vin ĵetu sur la hundon! – furioze ekkriis la gvardiano.

momenton poste la nobla maljunulo senŝanceliĝe ricevis seson da mortigaj vundoj, kaj malvive falis teren.

– envolvu la kadavron en sakaĵon, – ordonis la estro, – kaj forigu la sangon de sur la tero. ni devas atendi ĝis mallumiĝo. tiam forportu ĝin kaj ĵetu en la riveron. tiele pereu ĉiuj blasfemantoj kaj malamikoj de la dioj!

tri horojn poste la bando ŝteliris el la magazeno per pordo, donanta alirejon al kajo. ili portis la mortigiton en malgranda boato. du viroj remis kelkan distancon al la mezo de la rivero, kaj faligis en la akvon la kadavron, pezigitan per ŝtonoj.

·elon, la juna pramisto, estis sekvinta la bandon je sendanĝera interspaco, kaj observis la tutan okazintaĵon, parte tra fendeto en la pordo. kun miro li demandis sin, kial tia, ŝajne viglega viro tiel mallerte lasis ilin kapti kaj mortigi lin. ke tio povus esti nobla, intence farita sinofero, neniel venis en la kapon de la krudulo.

gaje kaj tre kontenta pri si mem la estro de la bando iris al la renkonto de ·zalmuna en la parko malantâ la reĝa palaco. bonege prosperis al li plenumi la komision, konfiditan al li de la reĝino kaj de la bela pastrino. jam li vidis sin en la pensoj sekreta konfidato de la plej altaj kaj belaj sinjorinoj de la kortego, kaj revis pri belaj aventuroj kaj rapida plialtrangiĝado. ·zalmuna atendis lin senpacience de pli ol unu horo. la ĝojo, kiun inspiris al ŝi la espero, ke la oficiro sukcesos okazigi la morton de ŝia ĉefa malamiko, ·lemuel, multe sufokiĝis de novaĵo, intertempe ricevita, pri la subita malapero de ·adaha kaj de ·naama. kvankam ŝi forte penis kredigi al si, ke la aludo de ·ajla pri la amo de ·adaha al ·omar kaj pri la verŝajna celo de la knabino estas ridindaj fantaziaĵoj, ŝi ne povis forigi la eblecon el siaj pensoj. levi la okulojn al tia nobelo, kiel ·omar, estus de la flanko de juna servistino, iama sklavino, netolerebla aroganteco. kaj pri juna, alloga virino, entrepreninta tian danĝeran vojaĝon, sola, oni eĉ ne âdis en baladoj. pa! sensencaĵo! – kaj tamen, supoze, ke la knabino lin amas. kio do? ĉu ŝi mem, sur ŝia loko, ne estus inklina fari tion saman? certe! ĉiuokaze, estus tre nekredeble, ke ŝi eltrovos la kaŝejon de ·omar; kaj en la okazo, ke ŝi ankorâ ne trafis ·lemuelon, ŝi certe perdiĝos en tia urbego kiel ·babel.

la maltrankvilajn meditojn de ·zalmuna interrompis la alveno de la atendita gvardiano. ŝi akceptis la iom ornamitan raporton de la oficiro kun granda ĝojo kaj senŝarĝiĝo de la koro.

– ĉu vi estas certa, ke la viroj scias nenion pri la personoj, kiuj komisiis vin? – demandis ·zalmuna.

– ili ne havas eĉ supozeton, mia sinjorino, mi ĵuras per la glora diino, kies honorata pastrino vi estas. kiel ·lemuel, tiel pereu ĉiuj viaj malamikoj kaj ĉiuj blasfemantoj al la dioj!

– nu, – diris ·zalmuna, tre kontenta pri la fervoro de la juna kavaliro, – se vi estas diskreta kaj sindonema, eble vi povos servi al ni per pluaj komisioj. sed memoru, ke la aferoj de la granda diino postulas nepran sekretecon.

la koro de la viro eksaltis de ĝojo. riverencinte antâ la adorata pastrino, li diris:

– de nun mi havos nur unu deziron, nome fidele servi al la reĝino kaj al vi, mia sinjorino. mi taksos mian vivon kiel grenventumaĵon, kompare kun la feliĉo servi al vi!

– mi kredas, – respondis ·zalmuna kun dignoplena sinteno, – en okazo de bezono ni scias, kie vin trovi. nun, foriru tra la pordo apud la ĉevalejo; kaj la dioj gardu vin.


se amo al ·omar kaj indignego kontrâ ·zalmuna kaj la ĉefpastroj ne subtenus ·lemuelon, li jam antâe forlasus la nâzan kvartalon, en kiu li ekloĝis, kaj rompus la interrilatojn al la malnobla pramistaro, kiun li dungis. kutiminte al kunuleco kun ĉiuspecaj homoj en multaj landoj, li ne estis tre nâziĝema, sed kuntuŝiĝado kun kanajlaro, tia, kiun li renkontadis en la malpura gastejo de la mitanido, preskâ transpaŝis por li la limon de elportebleco. tamen li kredis, ke nur tie li povas trovi sendanĝerecon, kaj ke la krudaj riverlaboristoj estas por li en la nunaj cirkonstancoj la plej tâgaj helpantoj.

jam longan tempon post la subiro de la suno ·lemuel atendis en la domaĉo de la pramisto la alvenon de ·hagaj kaj de ·dingir, kiun li antâe petis viziti lin tie la saman vesperon. li sentis kreskantan maltrankvilon pro ·hagaj kaj bedâris, ke li konsentis sin vesti sammaniere kiel li.

·elon eniris la ĉambron, en kiu ·lemuel sidis sur pakaĵo da komercaĵoj. la juna viro estis el la dungitaj viroj la plej inteligenta kaj la plej fidinda kaj la sola, kiu montris sufiĉe da intereso en la misteraj aferoj de la sinjoroj, kies verajn nomojn li ne sciis.

– nu, – demandis ·lemuel, – kie estas ·gomer?

– sinjoro, – respondis ·elon eviteme, – mi precize plenumis la ordonon de ·gomer, kaj sekvis lin de malproksime.

– kio do okazis?

– aro da viroj el la palaco ankâ sekvis lin de pli proksime, sed kun malbona intenco …

– dârigu.

– mi timas, sinjoro, ke malĝojo plenigos vin, kiam vi scios, ke via amiko plu ne vivas.

·lemuel eksaltis kriante:

– kio? plu ne vivas?

– tiel estas. la viroj sekvis lin ĝis senhoma kvartalo apud la rivero, kie staras kelke da malnovaj tenejoj. mi ofte miris, ke ·gomer ne rimarkas, ke viroj sekvas lin. poste la afero aspektis, kvazâ li volas konduki ilin en embuskon. ·gomer eniris unu el la konstruaĵoj, kaj la viroj sekvis lin. tra fendo en la pordo mi observis la tutan aferon. post ambâflankaj insultoj ·gomer ricevis dekon da mortigaj pikegoj. li neniel penis sin defendi; kaj mi ne povis savi lin, sinjoro. kio estis mi, kontrâ ok armitaj gvardianoj? mi atendadis, por vidi, kio okazos plue. jam komencis mallumiĝi. fine la viroj metis la kadavron en boaton, kaj du el ili remis rivermezen. tie ili ĵetis lin en la akvon. mi âdis la plâdon. poste mi ŝteliris ĉi tien kun malĝojo en la koro, por sciigi al vi. vidu; mi diris al vi la veron. morgâ matene vi povos rigardi la postesignojn de la sango de via amiko, kvankam la friponoj kovris ilin per sablo. mi povos konduki vin al la loko.

per mangesto ·lemuel petis ·elonon lasi lin sola, kaj ree sidiĝis sur la pakaĵo, de kiu li saltis momenton antâe. kaŝante la vizaĝon en la manoj, li ekploris:

·hagaj, ·hagaj, – li ĝemis, – ĉu iam troviĝis alia animo tiel fidela kiel vi?

·lemuel ne povis dubi, ke ·hagaj intence oferis sian vivon, por ebligi al li plenumi siajn planojn pli libere kaj sendanĝere. el la profundo de la koro li bedâris la teruran oferon de la amata servisto, sentante, ke la plej grandaj profitoj, kiujn li povos tiri el ĝi, estas kompare sensignifaj.

fine la alveno de ·dingir levis lin el lia malĝoja medito. ĉi tiu estis mezaĝa viro kun impona eksteraĵo. rekta, iom fiera sinteno; alta, pensema frunto; sentimaj okuloj kaj firmetrajta buŝo donis al li aspekton de viro destinita estri aliajn. li haltis ĉe la pordo de la malalta kaj malhele lumigita ĉambro, kaj dum kelke da momentoj rigardis kun miro la viron, kiun renkonti li venis – malgajan, kurbiĝintan figuron en profunda enpenseco.

– ho, ·lemuel, – li ekkriis fine, – neordinaraĵo estas vidi vin en tia senespera humoro!

·lemuel leviĝis kaj respondis:

– mia animo estas plena de malĝojo. ·hagaj, la plej fidela servisto, kiun iam sinjoro havis; ·hagaj, kiu estis por mi amata frato, jam ne vivas. post trankvila pripenso li oferis sian vivon por savi mian, por plifaciligi al mi la plenumadon de miaj planoj. li donis al ·zalmuna, alinomita ·zir-nana, kaj al la ĉefpastroj okazon mortigi lin per siaj oficialaj mortigistoj. li pensigis ilin, ke ili silentigis min, la ĉefmalamikon, por ĉiam. lia korpo ripozas sur la fundo de la rivero. ·lemuel do estas mortinta; kaj mi povos tiom pli libere dârigi mian agadon kontrâ ili.

– granda estas via perdo, ho ·lemuel; kaj komprenebla via malĝojo, – diris ·dingir. – la mondo ne posedas multajn tiajn noblulojn, kiel ·hagaj, nek multajn tiajn sinjorojn, kiel vi. kiu iam âdis pri alia sinjoro, kiu el sklavo faris amikon liberan kaj fraton amatan? nobleco noblecon naskas.

– nu, ·dingir, – demandis ·lemuel, dezirante ĉesigi la fluon de la multvortaĵo, kiun la amiko ŝajne volis elverŝi, – kian novaĵon vi alportas?

– nia sekreta samideano en la palaca gvardio raportas jene: la reĝa ĉaro, kiu venigis vian amikon ·omar el la astrologia kolegio, ne eniris la antâkorton de la palaco per la granda ĉefpordo. la veturigisto de la ĉaro, viro, nomita ·hamor, estas unu el la ĉefaj veturigistoj de la reĝo, kaj, kompreneble, ĉie bone konata. la oficiro estis unu ·padan-rimmu, unu el la plej dandaj oficiroj de la palaca gvardio, kaj ano de altranga familio. de tempo al tempo li ricevas negravajn komisiojn de la reĝino, kiuj preskâ kirlas al li la kapon, kaj igas lin neelporteble fiera. liaj kolegoj pro tio ne amas lin. malfrue, en la posttagmezo, ĉirkâ la tempo de la vespera brulofero, revenis ·hamor sola kun sia ĉaro, enirante la palacan korton tra la pordo apud la ĉevalejo. el tio oni povas iamezure konkludi la distancon de la loko, kien ili kondukis vian amikon. ·padan-rimmu ankorâ ne estis reveninta antâ unu kaŝbuo.

·dingir ĉesis paroli, kaj ·lemuel, per mangesto petinte la amikon sidiĝi sur rulo da velaĵo, ree eksidis sur la pakaĵo, sur kiu li sidis antâe. tie la maljunulo ree enfalis en longan, profundan mediton. la mistero ĉirkâanta la subitan forveturon de ·omar pliprofundiĝis. ju pli li pririgardis la tutan aferon el ĉiuj eblaj flankoj, des pli li konfuziĝis. kio ŝajnis al li plej nekomprenebla, estis la trankvila, kuraĝiga rideto, kiun li vidis sur la vizaĝo de ·omar, kvazâ ĉi tiu volis diri:

– ne timu pro mi, amiko, ĉio iros bone.

·dingir atendis kun pacienco, ne interrompante la mediton de la komercisto, kies mieno vidigis ne nur malĝojon, sed ankâ konfuzitecon. fine ·lemuel levis la okulojn, kaj senekscite diris:

– mi dankas vin, ·dingir, por via bona servo; – kaj ree silentiĝis.

post kelka tempo, vidante, ke ·lemuel ne volas priparoli la aferon, rilatantan al ·omar, ·dingir diris:

– mi havas pluan novaĵon, ·lemuel, kiu surprizos vin.

– parolu, mi petas.

– antâ ol mi venis ĉi tien – kaj tio kâzis mian malfruiĝon – sendito de ·uzibitum sekrete vizitis min.

– ha!

– la ulo estis lerte malpreciza kaj tiel elturniĝema, kiel lia sankta sendinto. apartigite de beleta multvorteco, la komuniko estas la jena: ·uzibitum proponas al mi personan kunlaboradon.

– ho! kontrâ kiu?

– ĝuste tiun saman demandon mi faris, same subite, sed la vulpo ne volis sin fordoni, kaj malrekte sugestis, ke sendube ekzistas inter ni por utila kunlaborado sufiĉe da komunaj idealoj, kiujn mi povos aerumi kune kun lia ĉefpastra moŝto. tamen tiom prosperis al mi elpremi el li, ke ·ilu-ulba kaj ·ŝankhatum nenion scias pri ĉi tiu propono.

– kompreneble ne. evidenta fendeto en ilia harmonio. kion vi faros?

– mi ne ŝteliros en morta silento de la nokto en la palacon de ·uzibitum, por eble meti mian piedon en reton, â mian kapon en la buŝegon de leono. mi jam informis liajn karajn kolegojn pri tiu proponeto.

– per tio vi faros el fendeto fendegon.

– ĝuste tion, – vivece rediris ·dingir. – fendita bastono facile rompiĝas.

– veraĵo, ho ·dingir; tamen, memoru: malgrâ la nedubebla supereco de ·uzibitum super siaj fieraj kolegoj, povas esti, en okazo de disrompiĝo, ke li malvenkos. la hereda principo estas tre profunde enradikigita en la popolo. estu singarda, do, ke vi ne tro fortikigu la reakcian partion. vi gajnus nenion per tio.

– el publika rompo povas rezulti nur malfortiĝo de ambâ partioj; kaj mi zorgos, ke la reputacio de ambâ sufiĉe difektiĝu.

·lemuel ree enfalis en mediton. post kelka tempo li subite levis la kapon kaj diris:

– mi povus sciigi al vi aferojn rilate al la karakteroj de la sankta ĉefpastraro, kiuj ankorâ pliprofundigus vian abomenon kontrâ ĝi, kvankam vi estas adoranto de la samaj dioj.

·dingir ne tuj respondis. malplaĉis al li esti rigardata kiel kunadoranto kun la ĉefpastroj; sed, havante sufiĉan scion pri la kontrâeco de ·lemuel kontrâ la preskâ universala kredo al multenombra diaro sub malsamaj, naciaj nomoj, kaj pri liaj vastaj scioj pri la religia historio de la mondo, li ne avidis entiriĝi en diskuton kun li. fine li diris eviteme:

– mi timas, ke mi ne estas tre fervora adoranto de la dioj.

– se la dioj estas adorindaj, vi devus adori ilin per via tuta fervoro, ·dingir. se ne, esploru, ĉu ·jehova, la ·eternulo kaj ·kreinto de la mondo, ne indas vian adoron kaj vian servon?

·dingir respondis:

– tio havas aspekton de sana prudento. sed kion vi povas sciigi al mi pri la sankta trio?

·lemuel rakontis al la revoluciulo tiajn okazintaĵojn en ·betraĥ, pri kiuj li juĝis, ke li povas prudente paroli, ne malkovrante, tamen, la interrilatojn inter ·omar kaj ·zalmuna. fininte la rakonton, ·lemuel demandis:

– ĉu ili vere pensas, ke ili povas servi al dio per tiaj malnoblegaj faroj? aliflanke, ĉu oni povas havi altan ideon pri la sankteco de dioj, kiuj bezonas tiajn servojn?


jam vidiĝis en la oriento la unuaj signoj de venanta matenruĝo, kiam ·dingir leviĝis, por serĉi la vojon al la loĝejo, kie li sin kaŝis antâ tiuj, kiuj promesis malavare rekompenci ĉiun, kiu lin kaptos. ·lemuel kuŝiĝis sur amaso da velaĵo en angulo de la ĉambro, sin kovris per mantelo, kaj baldâ poste endormiĝis. la maljunulo multe bezonis dormon. jam dum pli ol unu nokto li ne fermis la okulojn.

ĉapitro dek sepa. ·adaha serĉas ·omaron

iafoje la sorto kondukas nin lâ vojo, sur kiu ni trafas malĝojojn, ŝajne tre misterajn. ni ne povas diveni ilian celon, nek ilian signifon. alifoje, ŝajnas al ni, ke ni estas ludaĵo de strangaj kunokazaĵoj. en pli meditemaj momentoj ni demandas nin, ĉu tiuj kunokazaĵoj povas esti tute sensignifaj; ĉu ili ne estas antâsignoj de gravaj ŝanĝoj en nia sorto. kio ajn estus la celoj de malfeliĉoj trafantaj nin, kaj ĉu strangaj okazaĵoj ŝanĝas la iradon de nia vivo, â ne, la sorto estas nek blinda, nek kaprica.

jarojn poste tiaj pensoj trairis la kapon de ·adaha, kiam ŝi rememoris la okazintaĵojn de la tago, kiu nun okupos nian atenton. sendube la leganto jam konjektis, ke la junulino kun fremdlandaj aspekto kaj parolmaniero, kaj la infanoj, pri kiuj ·ŝankhatum aludis en la raporto al ·uzibitum, estis ·adaha kaj la infanoj de ŝiaj gastigantoj. la leganto ankâ konjektis, ke ·adaha intence trompis la virojn, kiuj demandis pri la direkto, en kiu la ĉaro iris.

la koro de la knabino eksaltis de ekscitiĝo, kiam ŝi subite vidis ·omaron preterpasi en eleganta veturilo; kaj eĉ pli furioze ĝi batis de timo, kiam, kelke da horoj poste, aro da viroj alvenis, rapidege rajdante sur ŝâmokovritaj ĉevaloj, kaj avide esplordemandis pri la preterpasintoj. okaze ·adaha kuŝis sur la herbo apud la vojkruciĝo kune kun la du infanoj, al kiuj ŝi estis rakontanta historietojn el malproksima lando, la lando de sia naskiĝo. ili estis preskâ tute kaŝitaj de la herbaĵo kaj arbetaĵoj; kaj la okupantoj de la ĉaro neniel atentis ilin, kvankam la infanoj scivoleme leviĝis kaj salute balancis la manon al ili.

de kiam ·lemuel, antâ tri tagoj, foriris al ·babel, alivestite kiel malriĉa kamparano, ·adaha restis fidela al liaj konsiloj. sed la tempo pasis tre malrapide, kaj ŝi ĉagreniĝis pro sia neaktiveco. ŝi sentis kun bedâro, ke ŝi kâzas al siaj amindaj gastigantoj nemalgrandan ĝenatecon, kvankam ili penis ne vidigi ĝin, kaj ĝentile sin gardis, ke ili ne embarasu ŝin per scivoleco.

la subita apero de ·omar en bela, princa ĉaro, kaj poste, de la persekutantoj, evidente neamikaj, tre konfuzis la knabinon. ŝi forte sopiris ekkomunikiĝi kun ·lemuel, sed por tio mankis al ŝi ĉiuj rimedoj. per diskretaj demandoj ŝi eltrovis, ke la vojo, lâ kiu la veturilo iris, kondukas nur al reĝa ĉasdomo; kaj ke tiu domo troviĝas en la mezo de vasta arbaro, aparta ĉaskonservejo de la reĝo. ludante kun la infanoj, â plenumante facilajn hejmdevojn, kiujn ŝi prenis sur sin, ŝi forte penis penetri en la misteron de la vojaĝo de ·omar, sed pro manko de donitaĵoj, la peno estis sensukcesa. tamen, longe antâ noktiĝo ŝi decidiĝis, ke ŝi devas serĉi sian sinjoron sen ia evitebla prokrasto, kaj jam faris ĉiujn necesajn preparojn por efektivigi sian intencon.

apenâ krepuskiĝis, la sekvantan tagon, ·adaha milde vekis la pli aĝan infanon, okjaran knabinon, apud kiu ŝi kuŝis en la sama tendo, kaj flustris:

– ŝ … ŝ … silentu. kiam tagiĝos, sciigu al la gepatroj, ke mi devis foriri. mi revenos antâ la vespero. ili ne maltrankviliĝu pro mi. ne moviĝu, kaj ree ekdormu.

senbrue la knabino ŝteliris el la tendo, selis sian azenon, kiu noktis en apuda herbejo, kaj rapide rajdis for en direkto al la reĝa ĉasdomo. tuj kiam ŝi sin trovis ekster vido de la hejmbieno, ŝi malrapidigis la kuron de la besto, kaj alprenis la larĝan kaj bone pavimitan vojon, kondukantan al la arbara domo. la mateno estis malvarmeta; kaj morta silento regis ĉie. post kelka tempo ŝi elseliĝis kaj piediris ĉe la flanko de la bela, kvieta azeno, por sin movi kaj dispeli la sensentecon de la membroj. la silento premis kaj timigis ŝin, kaj por faciligi al si la koron, ŝi parolis al la azeno, kvazâ ĝi estus homa estaĵo. tiamaniere ili iradis kvar â kvin mejlojn, ĝis ili atingis la randon de la arbaro. lâ informoj, okaze ricevitaj, ankorâ kvin- ĝis sesmejla vojo tra densa arbaro kuŝis antâ ŝi. antâen la knabino iris, malrapide kondukante la azenon. ŝia koro estis premata de timoj. maltrankvilaj pensoj tumulte ĵetiĝadis en ŝia kapo: ĉu ·omar efektive estas en la arbara kastelo; ĉu danĝeroj minacas lin tie; kaj ĉu prosperos al ŝi vidi lin, kaj interparoli kun li? ŝi ankorâ ne sciis, kiel eniri en la domon, kaj kiamaniere klarigi sian alvenon. ĉia preteksto, kiu venis al ŝi en la kapon, aspektis tro neverŝajna kaj suspektinda. post kelka tempo ŝi rimarkis ĉe la dekstra flanko malplenan spacon en la arbaro, lumigitan de la suno, kiu jam sufiĉe alten leviĝis super la horizonto. gaja kantado de birdoj, venanta el tiu direkto, allogis ŝin; kaj pensante, ke estas ankorâ tro frue en la mateno por prezenti al la kastelanoj kredindan rakonton, ŝi kondukis la azenon en tiun senarbejon. cetere, ŝi povos tie manĝi la pecon da hordea pano, kiun ŝi kunportis, kaj lasi la beston ĝui la sukan herbon.

·adaha neniam antâe estis en tia densa, bela arbaro; kaj neniam antâe ŝi âdis tian ravan ĥoron de birdoj. ŝi ankorâ ne vidis templon; sed al ŝia viveca imago la majestaj arboj kun siaj densaj, kvazâ tegmentonformantaj branĉoj, prezentis solenejon similan al tiaj grandaj temploj, pri kiuj ŝi tiel ofte âdis ·nuptan kaj vizitantojn el ·babel rakonti. dum kelka tempo ŝi fordonis sin al la animaltigaj impresoj, kiujn faris sur ŝin la neordinara ĉirkâaĵo. la plumaj kantuloj ŝajne prezentis matenajn lâdhimnojn al la ·kreinto; kaj la tuta naturo en harmonia silento partoprenis la adorservon. sed ne longe povis ĉi tiuj sorĉaĵoj forlogi la knabinon for de la pensoj, kiuj premadis ŝian koron. senripozeco denove ekregis ŝin. tiel pasis pli ol unu horo.

subite ŝajnis al ŝi, ke ŝi âdas bruon de hufoj frapantaj la vojon. streĉe kaj kun maltrankvile batanta koro ŝi âskultis. jes; la hufofrapado alproksimiĝas; kaj viraj voĉoj âdiĝas. rapide la vigla knabino kaŝis la azenon kaj sin mem malantâ oportuna arbetaĵo, kaj atendis. post momento ŝi vidis preterpasi kvin â ses virojn, rapide rajdantajn sur ĉevaloj. apenâ la bruo de la hufoj ekmalproksimiĝis, ·adaha âdis lâtan, koleran interparolon de viroj. scivoleme ŝi alŝteliĝis al la loko, kie la disputo, eble interbatiĝo, okazis. konfuza sceno sin prezentis al ŝi; sed baldâ ŝi komprenis, ke unu aro da viroj, proksimume ok armitaj piedsoldatoj, baris la vojon al la seso da alrajdintoj, kiuj penis perforte sin puŝi tra la homan barilon. unu el la alvenintoj, kredeble ilia estro, levis la manon kaj kriis:

– âskultu! en la nomo de la ĉefpastraro ni postulas liberan pasejon!

unu el la kontrâa partio respondis fiere:

– spite al vi, molkapuloj, ni kontrâstaras vin en la nomo de la reĝo!

·adaha senbrue reiris al la azeno, kaj, ĉirkâirante la disputantojn, ree trafis la vojon en loko, kie ili ne povis ŝin vidi. de tie ŝi rapide rajdis en direkto al la arbara kastelo, kaj atingis ĝin post tri kvaronoj de horo.

la reĝa ĉasdomo staris en la mezo de sufiĉe vasta malplenejo, havanta la formon de hufofero, kaj ĉirkâita de alta plektobarilo. ĝi estis belaspekta, unuetaĝa konstruaĵo, okupanta tri flankojn de rektangulo, kaj, kompare kun la masiva palaco en la urbo, tre malpeze kunmetita, pleje el ligno. apud la enirejo en la ĉirkâejon, ĉe ambâ finoj de la hufofero, staris aro da pli malgrandaj konstruaĵoj, supozeble gardejoj, ĉevalejoj kaj tiel plu.

elseliĝinte, ·adaha eniris la pordejon, kondukante la azenon, kaj timeme ĉirkârigardis. momenton poste elvenis el ambâ flankoj seso da gardistoj. kun miro ili rigardis la belan knabinon kaj ŝian belan azenon. du el ili preskâ samtempe demandis:

– kion vi volas ĉi tie?

penante paroli kiel eble plej nature, kaj ŝajnigante surprizon, ·adaha respondis:

– mi volas iri al ·akkad; sed mi timas, ke mi prenis malĝustan direkton.

– al ·akkad? – demandis unu viro, iom dubeme. – tio ja estas en longa distanco de ĉi tie.

alia demandis:

– kion vi serĉas sola en ·akkad?

kun lerta rideto ·adaha diris:

– vere, jam de kelka tempo mi suspektis, ke mi estas sur malĝusta vojo; ĉar mi ne âdis pri irejo tra tia densa arbaro. mi devas do iri returne ĝis la vojkruciĝo. ĉu ne? sed mi petas, donu al mi trinki kaj al mia azeno. volu ankâ pririgardi la dekstran piedon de la besto. ŝajnas al mi, ke ĝi iom lamas.

du el la viroj foriris, por alporti akvon; kaj la aliaj sin okupis per esplorado de la piedo de la azeno, ĵetante, dume, admirajn rigardetojn al la knabino, kun ŝiaj fremdlandaj eksteraĵo kaj parolmaniero. kompreneble ili ne trovis ian difekton, ĉar la piedo estis tute bonstata. unu viro, kredeble estro de la gvardianoj, montris iom da suspektemo. li diris:

– sendube nia sinjoro ·padan-rimmu estos tre kontenta vidi ĉi tiun belan beston kaj ĝian ĉarman rajdantinon. unu el vi, ·baltu, iru voki lin. li troviĝas en la armilejo kune kun la malliberulo.

ne bezone estis voki ·padan-rimmun. la alveno de ·adaha kâzis jam sufiĉe da movado en la ĉirkâaĵo de la palaco; kaj li, sekvate de ·omar, venis, por vidi, kio okazas. sur la vizaĝo de ·omar sin montris apatio, kiu tamen subite ŝanĝiĝis en rigardon de granda surprizo. feliĉe lia gardanto tion ne rimarkis; kaj ·omar tuj devigis sin ree alpreni indiferentan mienon. la gvardiestro raportis al ·padan-rimmu, kiu âskultis kun miro, kaj iom nekredeble eklevis la brovojn. okulumante ·adahan kun videbla plezuro, kiu tre malplaĉis al ·omar, kaj ĝenis la knabinon, la danda oficiro demandis ŝin afable:

– sed, ĉu vi ne trafis sur la vojo tra la arbaro antâgvardion? ĉu la viroj ne sciigis vin, ke tio ne estas trairejo?

·adaha alvokis tutan sian kuraĝon, kaj respondis ŝajne sen embaraso, vidigante delikatan aktorinaĵon:

– jes, mia sinjoro, mi vidis en kelka distanco du arojn da viroj, lâte interdisputantaj kaj poste interbatalantaj. ŝajnis, ke unu aro volas trabati al si vojon tra la alia. mi do ĉirkâis la batalantojn tra la arbaro, kaj dârigis mian vojon. en la arbaro, mi timas, ke mia bona azeno difektis al si postan piedon.

sciavide ·padan-rimmu demandis:

– kiom da atakantoj vi vidis?

– mi ne povis kalkuli ilin; eble ok â nâ.

– ho! – ekkriis la oficiro, – seso da viroj, armiĝu kaj surĉevaliĝu! unu alkonduku por mi ankâ viglan ĉevalon.

sin turnante al ·omar, li diris:

– mi devas persone atenti ĉi tiun aferon. mi fidas vian honorparolon, ·omar.

·omar respondis:

– trankviliĝu, mia amiko, mi ne malŝatos mian honorpromeson. cetere, forkuri estus tiel same senutile, kiel malprudente.

– bone, mi fidas vin. ĉu tio ne estas eksterordinare bela azeno? vi ja estas spertulo pri bestoj.

·omar milde frapetis la preskâ blankan kolon de sia favorata azeno. – efektive, – li respondis, ŝajnigante nur neviglan intereson, – ĝi estas belega besto, tre fortmuskola kaj tamen gracia.

dum la azeno montris signojn de kontenteco pro la ama atento de sia sinjoro, ĝi ŝajne ofendiĝis pro iom pli fortaj manfrapoj de la alia viro. ĉi tiu kun surprizo kaj ioma malplezuro kriis:

– vere ŝajnas, ·omar, ke vi uzas sorĉan influon sur ĉevaloj kaj azenoj!

trankvile ·omar respondis:

– bestoj instinkte sentas inklinon al tiuj, kiuj amas ilin.

en tiu momento la gvardianoj, pretiĝinte, alrajdis, kaj ·adaha faris uzon el la okazanta tumulto, por flustri al ·omar:

– ho! mia sinjoro, – mi venis por averti vin pri danĝeroj minacantaj vin. ĉu ·lemuel jam sciigis vin?… efektive! sed mi havas por vi ankorâ pli teruran novaĵon.

·padan-rimmu facilmove surĉevaliĝis. bridante la senpaciencan beston, li demandis ·adahan:

– kia estas via nomo?

·sara, sinjoro.

– nu, ·sara, restu ĉi tie, ĝis mi revenos. mi havas ankorâ kelke da esplordemandoj por vi … unu el la virinoj prizorgu la knabinon.

la virinoj de la domanaro avide ĉirkâis ·adahan, kaj trudeme ĝenis ŝin per multaj demandoj. la bela fremdlanda knabino tuj elvokis iliajn scivolemon kaj korinklinon. la soleco de la mezarbara ĉasdomo ja ne ofte interrompiĝis de tia interesa kaj iom mistera vizitantino.

nur post duonhoro prosperis al ·adaha kaj ·omar duope interparoli dum nemultaj minutoj ekster la pordego. intertempe iliaj koroj furioze batis. la kapon de ·omar tumulte trapasis multaj pensoj, maltrankvilaj kaj maldolĉaj. ne multe pli ol unu tago pasis, de kiam ·kedar alportis al li tiun konsternan novaĵon; kaj tamen, li havis la senton, kvazâ li travivis jarojn en animdoloregoj. la furiozaj ventegoj, kiuj trablovis lian animon, postlasis nur ruinon. lia koro konsumiĝis kaj fariĝis kiel elbrulinta domo, kies kvar nigrigitaj muroj sole restas. la plej maldolĉa ingredienco en lia sortopokalo estis memriproĉoj pri nedireble blinda malsaĝo kaj malforteco de la volo. en la dâro de tiu duonhoro li multfoje kaj maltrankvile sin demandis, ĉu la «ankorâ pli terura novaĵo» koncernas lian karan filineton, â ĉu ĝi malkovros al li ian ankorâ pli abisman malvirtecon de ·zalmuna.

li ne povis dubi, ke ne nur sindonemo al sinjoro, sed ankâ forta virina amo al li pelis ·adahan entrepreni tiun longan, danĝeran vojaĝon. kvankam li devis konfesi al si, ke vere bela, altanima knabino proponas al li sian tutan riĉon da pura, heroa amo – tion li ja vidis en ŝiaj esprimoplenaj okuloj – li ne sentis en la koro eĉ la plej malgrandan respondan amon al ŝi. lia koro, rilate al amo, jam estis malviva; tro atrofia por senti eĉ la indignon kontrâ ·zalmuna, kiun li ja nepre devus senti. tion li obtuze konsciis; kaj ĉi tiu konscio ankorâ pliprofundigis lian mizeron. li bedâris, ke ·adaha venis; kaj tamen, li ne povis subpremi senpaciencan deziron ekscii, kio estas la terura novaĵo, kiun la fidela knabino alportis.

fine do ·adaha liberiĝis de la scivolema virinaro, kaj la du homoj renkontiĝis, vizaĝon kontrâ vizaĝo. la alsopirata momento alvenis por ·adaha, kaj kune kun ĝi maldolĉa seniluziiĝo. la neeldireble malgaja rigardo el la okuloj de ·omar, montranta obtuzan doloron kaj senesperecon, plenigis ŝian koron per teruro.

– ho, ·omar, mia sinjoro, – ŝi balbutis, – kiel mi povos diri al vi, kion vi devas scii; kiel mi povus pliakrigi vian jam grandan aflikton?

– tamen, parolu, mia fidela knabino.

parolante tre rapide kaj kun preskâ neregebla emocio, ·adaha diris:

·lemuel do jam sciigis vin pri sia eltrovo en la domo de ·zalmuna; ĉu ne?

– jes, pere de sendito.

– nenion plu?

– nenion.

– nu, ·lemuel ordonis al mi antâ sia foriro kaŝe âskulti interparolon inter ·nupta kaj ·ajla, kaj … ho! mi âdis, ke ili – ·zalmuna kaj la babela pastraro – volas detrui vin pro via fideleco al la ·eternulo. unue ili volas terure suferigi al vi la koron por igi vin negi vian dion. mi ankâ âdis … ho! tio ja estas tro terura … ke ·zalmuna kâzis la freneziĝon de mia sinjorino ·amtelaj kaj ŝian morton kaj la morton de la dolĉaj knabetoj, por forpreni de vi la fidon al ·jehova.

·omar eligis korŝiran ĝemon, sed tuj poste, ekreginte sin, diris per râka voĉo:

– dârigu.

– mi timis, ke ·ajla – ŝajnas, ke ŝi estas potenca spionino por la pastraro super ·zalmuna – kaj ·nupta faros malbonon al ·naama, kaj tial, en la nokto, antâ la matena krepusko, mi prenis unu el viaj plej fortaj azenoj, kaj rapidkure kondukis la infanon al ·hadad. sub lia gardado ŝi estas tute en sendanĝereco. poste, ho mia sinjoro, mi venis ĉi tien por averti vin. per la favoro de dio mi sendifekte trapasis multajn terurajn danĝerojn sur la vojo, kaj ankâ renkontis ·lemuelon inter ·ur kaj ·uruk. li kondukis min al la domo de ·peor kaj ·ŝalmana. nun mi loĝas kun ili. apud ilia bieno mi feliĉe ekvidis vin preterpasi hierâ en princa ĉaro.

·adaha ĉesis paroli; parte pro spiromanko, kaj parte pro tropleneco de la koro. ·omar rigardis la suprenturnitan vizaĝon de la knabino kun sentoj de admiro kaj sincera dankemo, sed ne malpli kun sento de senespera korpremateco.

·adaha, – li diris kortuŝite, – vi estas bona, heroa knabino. la ·eternulo riĉe rekompencos al vi ĉi tiun superegan servon. mi ne povas. dio pardonu al mi; mi ne povas.

ĉe la lastaj vortoj de ·omar la koro de la juna virino kvazâ ŝtoniĝis dum kelke da momentoj. ĝis tiam ŝi ne kuraĝis image prezenti al si, kion diros â faros ŝia sinjoro, sciiĝinte, kiom por li ŝi faris kaj riskis kaj suferis. ŝi nur fordonadis sin al malpreciza, tamen profunda sopiro, ke ŝia sindonema amo vekos en lia koro respondan senton. sed unu rigardo al lia dolortordita vizaĝo komprenigis al ŝi, ke ŝia espero estas vana. la obtuza sento de dolora konfuzeco cedis sian lokon al akra ĉagreno, kaj samtempe ne malpli al korŝira kunsento kun la sufereganta viro; ·omar iam amis ·zalmunan per ĉionkonsumanta amo. li ne povos denove ami.

ĉion ĉi tion ·omar facile divenis el la senartifika mieno de la knabino; kaj la eltrovo ankorâ pligrandigis lian suferon. ankorâ pli forte li riproĉis sin mem pro sia malsaĝo kaj pro siaj senkoreco kaj sendankeco kontrâ tiu bela, nobla junulino, kiu estis ja senkompare pli inda je lia amo, ol la perfidema serpento, kiun li sopiradis premi al sia brusto. maldolĉe li malestimis sin mem pro la elbruliteco de sia koro; sed peni, vire kontrâbatali ĉi tiun malindan animstaton, li ne povis en tiu momento.

·adaha demandis heziteme:

– sed … ·omar, kial vi estas ĉi tie?

– mi estas ĉi tie kvazâ malliberulo. vane mi penas penetri la misteron, kiu ĉirkâas min. ŝajnas, ke mi iel trovis plaĉon en la okuloj de la reĝo kaj de la reĝino. mi nur scias, ke la reĝino volas ŝirmi min kontrâ danĝeroj.

dolore ĝena silento ekregis inter la du homoj; sed la vigla kaj elasta menso de ·adaha ne lasis ĝin longe dâri.

·omar, mia bona sinjoro, – ŝi ekparolis, – prenu vian azenon, kaj savu vin for el ĉi tiu mallibereco kaj el la danĝeroj, kiuj minacas vin de la flanko de la pastroj. sendube la viroj, kiuj volis perforte entrudi sin ĉi tien, volas fari atencon kontrâ via vivo.

·omar milde respondis:

– kiel mi povus tion fari, ·adaha, kaj rompi la honorpromeson, kiun mi donis al ·padan-rimmu, la konfidato de la reĝino. kiel mi povus forkuri, lasante vin ĉi tie al la furiozo de miaj malamikoj kaj viaj? tia abomeninda sendankeco ja lâte krius al la ĉielo por venĝo. ne, mia bona knabino, reiru lâ la sama vojo, lâ kiu vi venis, antâ ol ·padan-rimmu revenos. verdire, malplaĉis al mi la rigardoj, kiujn ĵetis sur vin tiu danda kortegano. ·adaha, – li aldiris solene, per voĉo preskâ sufokita de emocio, – dio benu kaj rekompencu vin. mi devas konfidi mian amatan filinon al via ama prizorgado. ni ĉiuj estas sub la ŝirma flugilo de la ·eternulo. fidu la saĝan gvidon de ·lemuel. bonfartu!

dirinte tion, ·omar sin turnis kaj reiris en la parton de la domo, metitan je lia dispono.


vesperaj ombroj jam komencis fali, kiam ·adaha atingis la farmbienon de ·peor kaj ·ŝalmana. ŝia reveno kâzis grandan senpeziĝon de la koro ne nur al ĉi tiuj bonaj homoj, sed ankâ al ·lemuel, kiu intertempe alvenis. ·lemuel pensis, ke li nepre devos alporti la malĝojan novaĵon pri la morto de ·hagaj al lia filino kaj ties edzo, kaj sciigi al ili la cirkonstancojn, kiuj kâzis tiun malfeliĉon. tion li jam faris kun doloranta koro kaj profunda kunsento, antâ ol ·adaha revenis. la penso premis lin, ke li mem estas en granda mezuro kulpa pri la morto de la fidela servisto; sed la varmkoraj geedzoj noblanime penis forpeli el lia koro tiun malgajan senton, certigante lin, ke ili ne povus deziri al ·hagaj pli noblan morton.

lâ peto de ·lemuel, ·adaha rakontis siajn travivaĵojn en la ĉeesto de la gastigantoj, kiuj miregis, trovante, ke la dolĉa, simplanima knabino konsistas el tia heroa materialo. kiam ·lemuel kaj ·adaha estis solaj, la maljunulo patrece metis manon sur la ŝultron de la knabino, kaj diris:

– via rakonto estas treege malĝoja, mia kara ·adaha; kaj la mistero envolvanta lin ankorâ plidensiĝas. diru al mi malkaŝe, ĉu ne vidiĝis en liaj okuloj ekbrileto, montranta, ke lia koro iom respondas al via amo?

– tute nenia. se tra liaj karaj okuloj mi enrigardis en lian koron, mi vidis nur nigran abismon de malĝojo kaj senespereco. ·lemuel, – ŝi flustris kun tremetantaj lipoj, – ĉu ·omar antâe tiel pasie amis ·zalmunan?

·lemuel ne tuj respondis, kvankam li jam atendis tian demandon. kunsenteme li diris post momento:

– jam delonge mi timis, ke tiu bela diablino serpente sin volvis ĉirkâ lian koron. en ·zalmuna ja kuniĝas ĉiuj virinaj sorĉoj. krom neordinaraj ĉarmoj de la korpo, ŝi posedas ian magian povon, kiu igas ŝin treege danĝera virino. multe da viroj sin ĵetus al ŝiaj piedoj ĉe la unua kuraĝiga signo el ŝiaj belaj okuloj. ŝajnas, ke per ĉiuj subtilaj rimedoj ŝi ensorĉis lin por detrui lin. ĉar, sin dediĉinte al ·iŝtar, do al senedzeco, ŝi neniel povus celi edzecan feliĉon kun li. ni ne juĝu lin severe, ·adaha.

– ne, – respondis la knabino malgaje, – kian rajton mi havas juĝi lin?

silentaj larmoj ekfluis malsupren sur ŝiaj rondaj vangoj. la molkora maljunulo altiris la knabinon al sia brusto, kaj lasis ŝin plori.

ĉapitro dek oka. maltrankvilo en la reĝa palaco

·hamul, la granda saĝulo!

tiel ĉambelano anoncis, lâtvoĉe kaj kun majesta ceremonieco, al la reĝo la grandaĝan ŝemidon. ·hamul eniris kun grava mieno tra kurtena pordego en vastan, luksan ĉambron – â pli ĝuste korton, ĉar la salonego estis preskâ tute senplafona. tie la reganto de la babela imperio donis frumatenajn âdiencojn. li sidis sur ortegita trono, staranta sur estrado, kaj ŝirmita kontrâ la suno per granda, bele ornamita baldakeno. lin ĉirkâis aro da ministroj kaj korteganoj, el kiuj la ĉefaj staris apud la plej malsupra ŝtupo de la estrado, ambâflanke de la trono, dum la ceteraj okupis diversajn lokojn pli malproksime de la ŝtuparo.

sulkigita frunto de la reĝo kaj malbonhumora rigardo el liaj malhelaj okuloj indikis, ke la okazanta konferenco ne estas gaja afero. la ŝtataferoj diskutataj evidente estis gravaj kaj embarasaj. sed tuj kiam la reĝo vidis ·hamulon, lia mieno heliĝis. salutinte la saĝulon per afabla rideto, li alvokis lin per mangesto, alproksimiĝi. samtempe li signe ordonis al la ministroj kaj korteganoj, sin retiri je kelka distanco. tio estis granda honoro por fremdulo. ·hamul aliris ĝis la malsupro de la estrado, facile, sed dignoplene riverencis, kaj diris:

– la ·eternulo donu al vi, ho reĝo, eternan vivon.

akceptinte per balanceto de la kapo la solene eldiritan kaj senteble sinceran saluton de ·hamul, la reĝo parolis:

– venu pli alten, mia patro. mi ĝojas revidi vin. kion mi povas fari por vi?

ĉi tiu sinmalaltigo de la flanko de la reĝo kâzis grandan surprizon kaj malkontentajn rigardojn inter la altrangularo. ·hamul supreniris kelke da ŝtupoj, kaj diris:

– post nelonge mi foriros, ho reĝo …

– kial tia rapideco? miaj saĝuloj esperis, ke vi loĝados inter ni multajn tagojn, por ke ili povu ĉerpi el la fonto de via granda saĝo. estu do kontenta resti ĉe ni pli longe; kaj via animo ĝuu ĉi tie ripozon kaj la respektegon de mia popolo. volonte mi loĝigos vin en mia palaco â en la reĝa domo apud la rivero, lâ via prefero.

– ne malplaĉu tio al la reĝo, – rediris ·hamul. – la fino de miaj tagoj jam ne povas esti tre malproksime; kaj gravajn laborojn mi ankorâ volas fari. unu el la celoj de mia longa vojaĝo ĉi tien estas esplorado pri la antikva historio de mia gento. multaj postesignoj pri ĝi troviĝas en la lando ·ŝinear, precipe en la reĝaj arkivoj en ·akkad kaj ·ĥalne. bonvolu do, ho reĝo, doni al mi leterojn al la provincestroj de tiu lando, rajtigantajn min fari tiajn esplorojn. volu kredi, nobla reĝo, ke mi neniel malŝatas vian grandan favorkorecon.

– mi kredas, ho ·hamul. leteroj estos donitaj al vi, – respondis la reĝo, aldirante kun rideto, – kondiĉe, ke vi revenos kaj sciigos al miaj kronikistoj la rezultatojn de viaj esploroj.

– via reĝa moŝto superŝutas min per afablaĵoj. la deziro de la reĝo estos por mi bonvena ordono.

·hamul eksilentis kaj post momento demandis iom pli mallâte:

– ĉu via reĝa moŝto scias, kie estas mia amiko ·omar?

– kie estas via amiko ·omar? – demande ripetis la reĝo kun granda surprizo. – kial vi supozas, ke mi scias, kie li estas?

la vizaĝo de la grandaĝulo alprenis ankorâ pli seriozan mienon. post momento li respondis:

– volu la reĝo pardoni mian demandon. mi sentas maltrankvilon pro li.

– kial?

– hierâ matene, je tre frua horo, ·omar kaj mi promenis en la ĝardeno de la kolegio, priparolante gravajn aferojn. jen alvenis oficiro de la palaca gvardio en reĝa ĉaro, kiun veturigis bonekonata reĝa veturigisto. la oficiro sciigis al ·omar, ke li havas ordonon de la reĝino konduki lin en la palacon, kaj ke lia vizito sendube rilatas al afero, pri kiu via reĝa moŝto antâe parolis kun li. ĉar mia amiko ne revenis, mi demandis pri li la gvardiestron, kiu tamen ne scias ion pri tia komisio. li certigis min, ke tiu veturilo ne eniris la palacon tra la ĉefa pordego. lâ scio de via vicĉambelano ·omar ne havis âdiencon ĉe via reĝa moŝto.

dum la parolo de ·hamul la vizaĝo de la reĝo aspektis pli kaj pli maltrankvila.

– tio estas treege stranga afero, – li diris. – mi ja intencis voki ·omaron, kaj proponi al li gravan reĝan oficon; sed mi ankorâ ne venigis lin, nek ordonis al iu tion fari en mia nomo. mi devas tuj serĉi klarigon ĉe la reĝino mem.

li leviĝis. ·hamul, paŝinte flanken, demandis:

– ĉu mi povas esperi ricevi komunikon de la reĝo?

– restu en la palaco; mi revidos vin poste.

la reĝo eliris kun signoj de konfuzeco kaj kolero sur la vizaĝo, kiuj tre surprizis la korteganojn. por eviti scivolajn demandojn, ·hamul ankâ tuj eliris. sencele kaj regate de maltrankvilaj pensoj, li vagis tra koridoroj kaj du ĝis tri interkomunikiĝantaj ĉambregoj. por distri sin, li haltis de tempo al tempo, kaj rigardis aparte belan ornamaĵon â unu el la ĉieaj evidentaĵoj de idolkulto. vidante, ke ĉambro, kiun li eniris, havas iom privatan aspekton, li volis sin retiri, kiam elpaŝis viro el malantâe de paro da pezaj, multekoloraj kurtenoj, kiuj dividis longan ĉambron en du partojn.

·hamul sin trovis vizaĝon kontrâ vizaĝo kun ·ilu-ittia.

·abidan! – ekkriis la maljunulo kun tono, en kiu surprizo kaj ĝojo konkuris.

– jes, mia patro, mi estas ·abidan, alinomita ·ilu-ittia.

– vi sciis, ke mi estas ĉi tie; kial do vi evitis min?

– mi hontis, ·hamul, mia sinjoro. sed volu kredi, ke mi jam decidiĝis serĉi vian vizaĝon.

dum momento la grandaĝulo silente klinis la kapon, kaj poste diris solene:

– mi adorkliniĝas antâ la ·eternulo, kiu prosperigis mian vojaĝon, kaj gvidis miajn paŝojn ĉi tien. – sin turnante al ·abidan, li diris:

– la ĉefa celo de mia vojaĝo estis ja serĉi vin. ·abidan, mi promesis tion al via patro, antâ ol li redonis sian animon al la ·eternulo, kaj kolektiĝis al siaj prapatroj. li metis sian plej altan esperon sur vin, dezirante, ke vi dârigu la batalon kontrâ la potencoj de la malbono. via forkuro kun babela hierodulino estis por li terura bato. kian oficon vi havas ĉi tie; kaj kiom vi konservis el la kredo, kiun via patro instruis al vi?

·abidan hezitis momenton. kelkjara loĝado en la reĝa palaco, enmiksiĝado en ĉiuspecaj intrigoj, kaj precipe alpreno de malŝatema sintenado rilate al ĉiuj religiaj aferoj preskâ nekapabligis lin esti regata de profundaj emocioj; sed la subita renkontiĝo kun lia respekteginda avo, kaj la novaĵo pri la morto de lia patro, vivece revokis al li memorojn pri sanktaj vivoj kaj heroa batalado kontrâ nesupereblaj fortoj, kaj vekis en li sentojn de honto kaj profunda malĝojo. dum kelke da momentoj li klinis la kapon, kaj lia beltrajta, inteligentula vizaĝo montris signojn de interna batalo. fine li respondis:

– mi estas konfidenca, eksterlanda sekretario de la reĝo kaj ankâ de la reĝino, kiujn mi alte estimas. kiam la bela kantistino trompis kaj forlasis min, mi sentis fortan deziron reiri al ·egiptujo, sed honto retenis min. de tiu tempo, bedârinde, miaj travivaĵoj ĉi tie rabis al mi la deziron kredi ion. kelkafoje la malsincereco kaj la malvirteco de la pastraro nâzas min. ordinare mi estas indiferenta, sed – mi ne estas feliĉa.

– reiru do kune kun mi en nian landon.

·abidan malgaje skuis la kapon:

– la sciigo pri la frua morto de mia patro plenigas min per doloro. kaj nun, ĉar la patro ne plu vivas, la lando egipta ne allogas min. miaj parencoj tre kredeble ne bonvenigus min. krom tio, mi okupas ĉi tie utilan pozicion, kaj ĝuas la konfidon de la gereĝoj.

·hamul rigardis kun korinklino la imponan staturon kaj la delikate ĉizitan vizaĝon de la elegante vestita kortegano. milde li diris kun duone sopira, duone rezigna voĉtono:

– dek kvin jaroj pasis, ·abidan, de kiam vi forlasis ·egiptujon; kaj multaj aferoj ŝanĝiĝis. kvankam via reiro kune kun mi tre feliĉigus la nemultajn tagojn, kiuj povas esti al mi donitaj, mi ne volas peti vin tiom oferi pro mi. granda estas mia kontenteco pri tio, ke miaj okuloj revidas vin; sed mi tre malĝojas, ke vi ne restis pli fidela al la dio de viaj prapatroj. vi povus esti en la babela kortego potenca influo puriga.

·abidan ridetis malgaje:

– tio estas eĉ pli neebla en ĉi tiu kortego, ol en la kortego de la faraonoj. krom tio, por nun komenci prediki adoron al ·jehova, mi bezonus pli da heroeco, ol mi posedas. tute sola rekonduki la korteganaron al ia kredo, kiom ajn supera kaj racia, estus superhoma tasko.

– jes, superhoma; sed super la homo estas la ·eternulo.

– ni eniru mian skribejon malantâ la kurteno. tie ni povos pli oportune paroli, – diris ·abidan, kaj kondukis ·hamulon en tre lukse kaj komforte meblitan ĉambron. – ĉi tie mi pasigas multe da tempo, kiun mi dediĉas, krom miaj devoj kiel sekretario, al miaj amataj studoj pri matematikaj problemoj. la astrologoj en la kolegio ofte konfuziĝus sen mia kontrolo de iliaj malsimplaj kalkuloj. sidiĝu, mi petas.

– en tio vi trovos en ·omar altvaloran helpon. vi ja konas lin. mi tre deziras, ke vi intime amikiĝu kun li, kaj pasigu multe da tempo en ·betraĥ, lia urbo. tie troviĝas ankorâ nombro da lojaluloj.

– jes, mi konas ·omaron, kaj alte estimas lin. mi esperas, ke li akceptos la pozicion de ekonomo de la reĝaj bienoj, kiun la reĝo intencas proponi al li. tiam ni sendube fariĝos intimaj amikoj. efektive mi tion tre deziras.

– ĉu vi scias, kie estas ·omar?

post mallonga hezito ·abidan respondis:

– nu, ĉu vi volas enmiksiĝi en unu el tiuj abomenaj intrigoj inter la pastraro kaj la palacanoj?

– mi sentas grandan maltrankvilon pro li. mi scias, ke granda danĝero minacas lin de la flanko de la ĉefpastroj.

mallâtigante la voĉon, ·abidan diris:

– en la nuna momento li estas en sendanĝera loko, gardate, kvazâ kiel malliberulo, en izola ĉasdomo de la reĝo.

– la reĝo tamen ne scias, kie li estas.

– ho! – ekkriis ·abidan, salte leviĝante de la seĝo, – ĉu vi demandis la reĝon? tiuokaze la tuta grasujo enfalis en la fajron! ho ve! mi vidas, ke vi ne estas spertulo pri kortegaj aferoj, ·hamul, malgrâ via granda saĝo.

mirante pri la konsterno de la kortegano, ·hamul respondis:

– nu, ĉar la gvardia oficiro, kiu forkondukis ·omaron en reĝa ĉaro, diris, ke la reĝo mem volas paroli kun li, mi supozis, ke la reĝo scias, kie li estas.

– sed la reĝino venigis lin; ne la reĝo.

– tion mi sciis.

– ĉu vi sciigis tion al la reĝo?

– jes.

·abidan iom paliĝis, kaj diris kun tre grava mieno:

– kompatinda reĝino! nun okazos frakasbruo. mi timas, ke la reĝino kaj ·zalmuna enfalos en malfeliĉon. eble tio fine kâzos publikan konflikton inter la reĝo kaj la tuta hierarkio. mi avertis ilin.

·hamul rigardis kun miro la ĉagrenoplanan vizaĝon de la nepo, kaj diris:

– mi tre malĝojas, ke mia senkulpa demando kâzos malfeliĉon al iu. nenion mi malamas pli ol enmiksiĝon en palacaj intrigoj â politikaj aferoj. tamen, eble, mi nun ne povos tion eviti. la reĝo volas ree paroli kun mi. li videble tre ĉagreniĝis kaj tuj foriris serĉi klarigon ĉe la reĝino. mi do jam devas reiri en la âdiencejon.

– mi petas vin, mia patro, estu tre singarda. zorgeme pesu vian parolon lâ la humoro de la reĝo. li estas honorinda kaj honesta homo en ĉiuj aferoj, kiuj ne minacas lian honoron, â pli ĝuste, kiuj ne endanĝerigas la firmecon de lia trono. kaj memoru, ke la ĉefpastraro, precipe la heredaj ĉefpastroj, estas kanajlaro sen egaluloj en kiu ajn lando. mi, kiel eksterlanda sekretario de la reĝo, kredeble ne estas nesciulo pri homoj en altaj pozicioj. ili estas fanatikuloj, kiuj ne hezitus antâ la plej malnobla ago.


dum ·hamul kaj ·abidan tiel interparolis, okazis en privata ĉambro dolora sceno inter la gereĝoj. vokite tuj sin prezenti antâ la reĝo, la reĝino eniris lian privatejon kun tre maltrankvila koro. vidante lian koleran vizaĝon, ŝi paliĝis kaj ektremis per la tuta korpo. la reĝo staris en la mezo de la ĉambro kun interplektitaj brakoj. severtone li demandis:

– kiu kuraĝis forkondukigi ·omaron per reĝa ĉaro sen mia permeso; kaj forsekretigi lin sen mia scio?

– ho, mia reĝo, – balbute respondis la reĝino, sin ĵetante antâ lin genue, – mi konfesas, ke mi meritas vian koleron, sed volu min âskulti: mi tion faris ne pro mi mem, sed pro korrompita virino, kiun mi amas.

– nenia korrompiteco de cento da virinoj povus pravigi tian malrespektan agon. la viroj, kiuj plenumis vian ordonon, perdos la vivon. sed mi âskultos vin; parolu.

– ho, mia dolĉa edzo, ne tiele koleriĝu kontrâ la patrino de viaj filoj; kaj ne tiel severe punu virojn, kiuj endanĝerigis sin, por servi al reĝino! la ĉefpastroj volas mortigi ·omaron pro tio, ke li scias pri iliaj hontindaj metodoj eldetrui la antikvan kulton al ·jehova en ·betraĥ, en la lando ·uc. amikino mia amas lin per tuta sia koro. kun larmoj kaj per vortoj brulantaj de pasio, ŝi petegis min helpi al ŝi; kaj ni, malsaĝaj virinoj, ne povis elpensi alian planon ol forsekretigi lin. sciu, ho reĝo, ke ·omar estis ĉirkâita en la astrologia kolegio de spionoj, dungitaj de la ĉefpastroj, kaj kiuj ombrumis ĉiujn liajn paŝojn. do nur per reĝa ĉaro ni povis trompi ilin.

dum la reĝino parolis, la vizaĝo de la reĝo ankorâ pli kaj pli malsereniĝis. lia vundita fiero kaj lia kolero ŝajne cedis lokon al granda maltrankvilo.

– ĉu vi komprenas, virino, – li demandis malgaje, – ke per via malsaĝa ago vi eble venigas al krizo la ĝis nun retenitan konflikton inter la trono kaj la sumera hierarkio? sed leviĝu kaj penu per via sagaco helpi al mi eviti ĉi tiun malfeliĉon. verdire, mi ne scias, kiun mi povas fidi en la palaco, krom ·ilu-ittia; eĉ en la armeo troviĝas insidemuloj. kvankam mi alte ŝatas ·omaron, kaj tre deziras lian servon, cent hâtoj liaj kaj cent ŝiritaj virinaj koroj ne egalvaloras la pacon inter la du partioj, kiom ajn supraĵa ĝi estas.

la reĝino leviĝis kun malpli peza koro pro la ŝanĝita voĉtono de la reĝa edzo.

– ho, mia kara edzo, – ŝi diris, – mi efektive deziris evitigi al vi la jam delonge minacantan konflikton. en la okazo, se la pastroj mortigus ·omaron, sciante, ke via reĝa moŝto deziras honori lin per alta ofico, malpaco ja estus neevitebla.

dum kelke da momentoj la reĝo restis silenta; kaj la reĝino jam volis peti permeson sin retiri.

– kie troviĝas ·omar? – li demandis subite; sed antâ ol la reĝino povis respondi, li aldiris:

– haltu, ne respondu. povas okazi, ke la ĉefpastroj demandos min; kaj estos pli bone por mi ne scii.


·hamul ĵus leviĝis, por reiri, gvidate de ·abidan, al la âdiencejo, kiam la reĝo, disigante la kurtenojn, aperis en la malfermaĵo.

– mi ne antâvidis, ho ·hamul, – diris la reĝo, – renkonti vin ĉi tie. antâ ol plenumi mian promeson al vi, mi volis paroli kun ·ilu-ittia pri grava politika afero, kiu subite ekstaris.

la grandaĝulo facile riverencis, kaj diris:

– permesu do, ke mi eliru kaj atendu la vokon de la reĝo.

·ilu-ittia, leviĝinte ĉe la eniro de la reĝo, ankâ riverencis. parolante kun graveco, tamen kun senĝeneco, kiu enhavis eĉ ioman familiarecon, li diris:

– volu pardoni, via reĝa moŝto; decas, ke mi sciigu al vi, ke ·hamul, la senkompara saĝulo, kiun vi juste honoras pro lia elstara nobleco, estas mia avo. mi fieras pri ĉi tiu parenceco. gravaj motivoj ĝis nun hezitigis min tion konfesi. sed la nunaj, maltrankvilaj cirkonstancoj kuraĝigas min malkaŝe paroli.

la ombroj malaperis dum momento de la vizaĝo de la reĝo; kaj sincera surprizo sin montris sur ĝi. afable li diris:

– juste vi fieras pri tia parenceco, ·ilu-ittia; kaj al ·hamul ne mankas kâzoj esti tre kontenta pri sia nepo; ĉu ne? sed malkaŝe parolu, ·ilu-ittia.

·ilu-ittia riverencis kun la gracieco de delikata kortegano, kaj respondis:

– la vortoj de la reĝo feliĉigas nin ambâ. ilia bonkoreco kuraĝigas min sentime paroli. ·hamul jam scias pri la deziro de la ĉefpastroj detrui ·omaron kaj ĉiujn, kiuj povas atesti pri la sekretaj metodoj, uzitaj de ili, por elradikigi la ·jehova-kulton en ·betraĥ kaj en la tuta lando ·uc. mi mem sciigis al li, kie ·omar nun troviĝas. plue, ·hamul ankâ ne estas nescia pri la klopodoj de la hereda hierarkio subfosi la potencon de la reĝa trono. penu do, ho reĝo, konsentigi lin resti en nia lando, kaj dediĉi sian grandan saĝon al ĝia prospero. la reĝo ne povus trovi en la vasta mondo pli noblan, pli honestan kaj sentiman homon.

ekvidante embarason kaj rifuzemon en la mieno de la avo, ·ilu-ittia fervore aldiris:

– ĝuste pro tio, ke ·hamul ne estas spertulo pri la maŝaĵoj de nia interna politiko, lia senantâjuĝemo estos por la reĝo altvalora.

ĉi tiu subita kaj eksterordinara sugesto embarasis la reĝon kaj ·hamulon. la reĝo respondis:

– via konsilo, ·ilu-ittia, surprizas min, kaj montras al mi en bela lumo vian malegoismon. tia penso ankorâ ne klare formuliĝis en mia kapo, kvankam la deziro ja naskiĝis profiti de la saĝo de via avo en la nunaj konfuzaj tempoj, kaj mi jam petis lin resti pli longe en mia lando. ·hamul, mia patro, – li diris, sin turnante al la blankharulo, – eĉ reĝo de ·babel ne povas proponi al vi honorojn; sed vi trovos ĉi tie, en la antikva lando de via glora prapatro ·ŝem, ĉion, kion via animo povas deziri. estu unu el tiuj ŝatindaĵoj sincera bonvolo de dankema reĝo.

kortuŝite ·hamul respondis:

– vere, ho nobla reĝo, mi rigardas vian proponon kiel elstaran honoron, des pli, ĉar la vortoj, kiuj ĝin alportas, estas tiel afablaj. se efektive mi posedas ian saĝon, tio estas pro longa vivo antâ la ·eternulo, kaj âskultado al lia voĉo en la koro. li ja estas la fonto de ĉia saĝo. rilate al subteraj politikoj mi estas kvazâ nur infano, kaj mia animo abomenas ilin; sed en la okazo, se miaj lastaj tagoj povos trovi okupon pli utilan ĉi tie, ol en ·egiptujo, volonte mi pasigos ilin en via lando, ho reĝo.

– mi ĝojas kaj dankas vin, ho benito de la eterna ·spirito. ĝuste pro tio, ke ankâ mia animo abomenas la subtilajn intrigojn kaj la malnoblajn konspirojn, ĉiam ĉirkâantajn la tronon, mi alte ŝatos la konsilojn de viro, en kiu estas la saĝa spirito de dio. la ·eternulo, via dio, aldonu ankorâ multajn tagojn al via jam longa vivo, kaj kronu ilin per granda feliĉo.


kiam la reĝo revenis en la âdiencejon, la ĉambelano sciigis al li, ke la ĉefpastroj ·ŝankhatum kaj ·ilu-ulba deziras âdiencon la sekvantan matenon pri tre grava afero.

ĉapitro dek nâa. la krizo

apenâ komenciĝis la ordinara, matena aktiveco sur la stratoj de ·babel; nur homoj, kies okupo devigis ilin frue forlasi siajn kuŝejojn, vidiĝis ekstere, dum multaj ankorâ sin dorlotis per dormetado. subite kolektiĝis antâ la pordego de la granda templo de ·merodaĥ malgranda amaso da ekscititaj homoj, mallâte interparolantaj. scivoleme ili enrigardis la antâkorton, ne kuraĝante eniri.

post kelke da minutoj deko da pastroj elvenis el la templo kun vizaĝoj palaj de teruro: io eksterordinara okazis. kio? la pastroj ne volis disvastigi la novaĵon inter la popolo; ili estis tro konsternitaj, kaj la afero estis tro terura. kelkaj el la templanoj iris en direkto al la apudaj palacoj de la ĉefpastroj; aliaj sin turnis al la reĝa palaco, dum ankorâ aliaj malaperis sur flankostratoj, sekvate de la plej persistemaj el la scivoluloj.

iom post iom grandaj svarmoj da homoj amasiĝis sur la vastaj stratoj kaj placoj en la ĉirkâaĵoj de la palacoj kaj temploj; kaj diversaj, pli-malpli fantaziaj famoj rondiris en la urbego. fine jena terura novaĵo diskoniĝis: ·uzibitum, la granda ĉefpastro, sin mortigis! oni trovis la malvarman, rigidiĝintan kadavron, pendanta de trabo en la templo de ·merodaĥ.

granda konsterno regis la popolon. el la tri ĉefpastroj ·uzibitum estis la plej respektata kaj, eble la sola vere amata, ĉar li plene konis la popolon, kaj simpatiis kun ĝi. por la pli pensemaj estis terura la penso, ke tia eminenta sanktulo povis fari tion, kion la homa koro ĉiam instinkte rigardis kiel krimon kontrâ dio. neniu povis konjekti sufiĉan motivon: ·uzibitum, krom okaza malsano, ne havis – kiom sciis la popolo – kâzojn senti sin malfeliĉa. li atingis per siaj naturdonoj la plej altan eminentecon en la lando, ŝajne ne minacatan de iu. li estis frâlo, kaj liaj familiaj rilatoj estis kontentigaj. ankâ liaj financaj aferoj estis en bona ordo.

la tragika okazintaĵo estis mistero por ĉiuj, kaj fariĝis la sola temo de interparoloj en la tuta urbo.


kelkan tempon antâ la aranĝita âdienco, la heredaj ĉefpastroj, ·ŝankhatum kaj ·ilu-ulba, iris malrapide tra la reĝa parko al la granda palaco. iliaj mienoj estis gravaj kaj ne sen signoj de maltrankvilo. ·ŝankhatum parolis:

– kian grandan bruon faras la popolaĉo pri lia morto!

– kredeble, – respondis ·ilu-ulba, ĉagrenite kaj kun facila tono de riproĉo, – la popolaĉo amis lin pli, ol vi supozis. certe, la okazaĵo skuis la tutan urbon, de la plej altaj klasoj ĝis la aĉuloj de la krimulaj kvartaloj.

– nu, ĉar la afero rilate al ·betraĥ jam iris antâen ĝis la nuna oportuna stato, ni devas firmigi al ni la koron, kaj ne retiriĝi. nun, ĉar ·uzibitum ne povas malhelpi nin plu, ni atingos nian celon pli facile. jam pli frue ol vi, ·ilu-ulba, mi suspektis lin pri deziroj renversi nian politikon. fine lia peno interrilatiĝi kun ·dingir kaj ties danĝeraj revoluciuloj malebligis ĉian pacan kunlaboradon kun li.

– tia perfidulo, – diris ·ilu-ulba patose, – ne indas okupi la plej altan pozicion en la lando. ni zorgu, ke la kolegio elektu posteulon el la hereda pastraro; tamen mi timas, ke la malutilega influo de ·uzibitum jam sin montros.

dum kelka tempo la altranguloj dârigis la vojon en silento. ambâ estis premitaj de maltrankvilaj pensoj, kiujn ili ne kuraĝis konfesi unu al la alia. fine ·ilu-ulba parolis:

– mi ne povas ne senti, kontrâvole, ·ŝankhatum, ke iom maloportune estas, ke nia tuj komenciĝonta lukto kontrâ la reĝo pri ·omar kaj la morto de ·uzibitum kunokazas.

– tute ne, – rediris la pli aĝa viro emfaze, – la ĉiea tumulto fortiros la atenton for de la malapero de ·omar. la pli grava afero englutos la malpli gravan.

ili eniris la palacon per malmulte uzata pordo. tuj ili alprenis treege seriozan, funebran mienon, kiu forte impresis la preterpasantajn oficistojn kaj servistojn en la koridoroj. la ĉambelano scivole rapidis renkonti la funebrantajn sanktulojn, por ricevi de ili la plej âtentikan novaĵon. ·ŝankhatum petis lin indulgi ilin, kaj konduki en apartan ĉambron apud la âdiencejo, kie ili povos pasigi la tempon restantan antâ la âdienco per meditado kaj silentaj preĝoj.

iliaj piaj meditoj tamen interrompiĝis post nemultaj minutoj. ·tatnaj, la reĝa kuracisto, envenis kaj, profunde riverencinte, diris:

– pardonu, viaj sanktaj moŝtoj, ke mi malhelpas vin en viaj piaĵoj; mi tre deziras ricevi de vi permeson pririgardi la kadavron de la priplorinda ĉefpastro.

iom malafable, sed konservante plaĉan mienon, ·ilu-ulba respondis:

– niaj interrilatoj kun la dioj en la unua momento estas afero tro sankta por sinentrudo de profanuloj. ni donis ordonojn, ke neniu alproksimiĝu al la kara mortinto, ĝis ni revenos. cetere, ne estas urĝa bezono, ke kuracisto pririgardu lin. la sankta viro estas malviva, kaj ĉi tiun fakton neniu kuracisto povus malestigi.

·tatnaj, furioza pro tiu rifuzo, sin retiris.

la reĝo akceptis la ĉefpastrojn ne en la granda âdiencejo, sed en la sama ĉambro, en kiu li interparolis kun la reĝino, la antâan tagon, kaj kiu certigis plenan privatecon. lia vizaĝo estis tre grava. sidiĝinte sur tronosimila seĝego, li diris malgaje:

– sidiĝu, sanktaj pastroj [33]. la novaĵo pri la subita morto de ·uzibitum profunde kortuŝas min. efektive ĝi konsternas min kaj ŝajne la tutan urbon. sinmortigo estas ja krimo en la okuloj de la dioj; tiom pli ĉe viro de supoze granda sankteco. oni diras, ke lia vizaĝo estas terure tordita. ĉu vi, saĝaj pastroj, povas ĵeti lumon sur ĉi tiun misteran aferon?

[33]  la ĉefpastroj estis la solaj personoj, al kiuj la reĝoj de ·babel donis la privilegion sidi ĉe âdienco en privata ĉambro.

·ilu-ulba respondis kun malgaja skuo de la kapo:

– ne, via reĝa moŝto; ankorâ ne. niaj koroj estas tiel ŝiritaj, kaj niaj mensoj tiel konfuzitaj, ke ni ankorâ ne povis ordigi al ni la pensojn. intertempe ni pasigis per preĝoj ĉiun momenton, kiun lasis al ni la devoj premantaj nin. en tia terura kaj mistera afero ni volas juĝi nur post sankta inspiro de la dioj.

– mi admiras vian saĝon, sanktaj viroj, – diris la reĝo, kvankam la respondo de la ĉefpastro tute ne kontentigis lin. poste li demandis:

– vi ambâ petis âdiencon. kial ne ankâ ·uzibitum?

la pastroj trovis ĉi tiun demandon ĝena, precipe en la tiamaj cirkonstancoj; sed ·ŝankhatum sentime respondis:

·uzibitum, ho reĝo, plene konsentis kun ni pri la fina celo de nia peto; sed li volis ĝin atingi per malsamaj rimedoj, almenâ li volis provi unue aliajn, ne tiel rektajn.

la reĝo tre malkontentiĝis pri la enigma kaj evidente evitema respondo de ·ŝankhatum, sed retenis akran rediron, kiu volis salti el liaj lipoj. post momento ·ŝankhatum parolis plue:

– nia peto, ho reĝo, rilatas al unu ·omar el ·betraĥ en la lando ·uc, kie loĝas ankâ, en bela palaco, ·zir-nana, la ĉefpastrino de ·iŝtar. tie, en la lando ·uc, troviĝas multaj blasfemuloj, kiuj malŝategas niajn grandajn diojn, kaj penas forlogi iliajn adorantojn. la ĉefpastra kolegio de kelka tempo penis, per rimedoj inspiritaj de la dioj mem, elradikigi tiun herezon, kaj enplanti adoron al niaj dioj en tiuj regionoj, apud la babela imperio. ·omar, kiu estis gasto en la astrologia kolegio kune kun la egiptaj vizitantoj, estas unu el la plej danĝeraj fervoruloj. dum lia vizito li ricevis informon pri trovo de dokumentoj, rilatantaj al niaj klopodoj. tiu informo povus, en liaj manoj, esti treege danĝera al nia kulto. plue, ·omar kun malpia aroganteco levis la okulojn al ·zir-nana, sindediĉintino; kaj ni timas, ke jam prosperis al li, kapti ŝian koron.

– kio? la koron de ·zir-nana?

– jes, ho reĝo; tio estas por ni, fervoruloj pri la honoro de nia granda diino, terura eltrovo.

– sed, – demandis la reĝo, – ĉu ·omar sciis, ke ·zalmuna estas ĉefpastrino kaj sindediĉintino al ·iŝtar? eble li ŝin konas nur per la nomo «·zalmuna».

– en tiu okazo, – tuj respondis ·ilu-ulba, – li posedas multe malpli da sagaco, ol oni supozas.

ĉiuokaze, – plue parolis ·ŝankhatum, – ·zir-nana, sciiĝinte, ke la ĉefpastra kolegio kondamnis lin al morto, konsentigis la reĝinon forsekretigi lin en la arbara ĉasdomo de la reĝo.

dum la parolo de ·ŝankhatum la mieno de la reĝo iĝis pli kaj pli malbonhumora. fine, ĉe la lastaj vortoj, la reĝo ekflamiĝis:

·omar trovis grandan plaĉon en miaj okuloj, – li diris. – lâ la juĝoj de ĉiuj, kiuj lin konas, li estas saĝa viro de nedubebla rekteco kaj eksterordinara sperteco pri ekonomiaj aferoj – ĝuste tia viro, kian mi serĉas kiel administranton por miaj bienoj. antâ ol tia viro estos kondamnita al morto, decas, ke mi, la reĝo, konsentu.

·ŝankhatum respondis kun firma, decida tono tia, kian neniu iam antâe kuraĝis alpreni antâ la reĝo:

– la rajto de la ĉefpastroj, en tiaj okazoj kondamni al morto, estas antikva kaj netuŝebla, via reĝa moŝto.

la vizaĝo de la reĝo ruĝiĝis de kolero:

– la ĉefpastroj, – li diris, plilâtigante la voĉon, – dum jarcentoj juĝadis en aferoj aparte rilatantaj al sia sankta ofico, sen kontrâstaro de la reĝoj. sed tio ne donas al ili ian neforpreneblan rajton.

·ŝankhatum respondis kun ekstera trankvilo, sed kun signifoplena, tranĉa tono de voĉo, kiu mirigis eĉ ·ilu-ulban, kaj kiu ekfrostigis la koron de la reĝo:

– volu la reĝo reiri en la pensoj al ankorâ pli antikva tempo, al la komenciĝo de la vico da reĝoj el la ·kasida gento. sen la helpo de la heredaj ĉefpastroj la unua ·kasida princo neniam estus ekokupinta la tronon de ·babel. memoru, ho reĝo, ke la posteuloj de tiu sama hereda ĉefpastraro, kiu havis la povon surtronigi, nun havas la povon detronigi ilin.

la reĝo paliĝis kaj videble konsterniĝis. amaso da maltrankvilaj kaj doloraj sentoj torente trafluis lian kapon: furiozo pro la maltimo kaj la malrespekto, montritaj al li de la pastroj; duonfreneza deziro refuti iliajn asertojn, kiuj, tamen – ĉi tiu terura penso subite altrudis sin al li – ne estas senbazaj; turmentaj duboj, ĉu en mortiga batalo kontrâ la pastroj, kiu la tutan landon implikus, estos por li ŝanco konservi la tronon de la ·kasidoj; â ĉu ne pli prudente estus, cedi al la postulo de la viroj antâ li, oferi sian fieron, kaj transdoni ·omaron al ili. tamen, ĉiu pli nobla impulso en li forpelis ĉi tiun lastan ideon. ankâ venis al li, fulmorapide, la sugesto konsiliĝi kun ·ilu-ittia kaj ·hamul, por gajni tempon. sed samtempe kun ĉi tiu sugesto venis la certeco, ke almenâ la nobla grandaĝulo forte malaprobus ĉian intencon, tiel malkuraĝe ĵeti ·omaron al la lupoj. post peza silento, kiu de momento al momento fariĝis pli ĝena, la reĝo respondis, akceptante mienon, en kiu reĝa digno kaj nobla malĝojo ricevis egalmezuron:

– via sankta ofico, pastroj, ŝirmas vin kontrâ la sorto, kiu trafus ĉiun alian maltimulon, kiu tiel parolus antâ babela reĝo. memoru, ke per la volo de la altaj dioj mi okupas la tronon de la lando, kie ilia honoro loĝas. la volo de la dioj ja sanktigas la babelan tronon kaj ĝian okupanton. ho vi ĉefpastroj, kiuj devus esti modeloj de sankteco, ve al malpiaj manoj, kiuj sin levas kontrâ tiun volon!

la reĝo ĉesis paroli. lia vizaĝo estis pala; lia brusto ondadis, kvazâ ĝi volas krevi, kaj la mano, kuŝanta sur brako de la seĝo, tremetis. lia aspekto kontrâdiris liajn bravajn vortojn. tio ne kaŝiĝis antâ la akraj okuloj de la pastroj. ili estis tro certaj pri sia afero, por esti facile trompataj. ·ŝankhatum ree prenis la parolon:

– la interpretado pri la dia volo estas aparta afero de la ĉefpastra kolegio, ho reĝo. tre zorge ni pripensis la sorton de ·omar. unu ·lemuel, komercisto el ·dedan, fanatika malamiko de niaj dioj, kiu estis intimulo de ·omar, kaj kuniniciatinto de ribelo kontrâ ili, jam pagis per la vivo sian blasfemadon. la kolero de la dioj ekbrulis kontrâ ĉi tiuj malpiuloj. la honoro de la loĝantoj en la ĉielo postulas, ke ni ekstermu ilin. ke ·omar trovis plaĉon en la okuloj de la reĝo, tion ni tre bedâras; sed cedi en ĉi tiu afero ni ne povas.

la senhonta aroganteco de ·ŝankhatum preskâ eksplodigis la reĝon de kolerego; sed prudenta diskreteco, â timo pri la sekvoj sufokis lian bolantan indignon. ree li pesis en la pensoj la ŝancojn en eventuala batalo kontrâ la hereda hierarkio: venko en la nunaj cirkonstancoj sendube firmigus, por multe da jaroj, lian tronon, kaj evitigus al li kaj eble al liaj tujaj posteuloj la danĝerojn, kiuj jam delonge maldolĉigis lian vivon. aliflanke, cedo por ĉiam malfortigus la potencon de la trono, kaj starigus nedisputeblan superecon de la hierarkio. malvenko! li ne kuraĝis pripensi ĝin! sed tio ne estis ĉio: en la profundo de lia animo sentiĝis timo, ke, batalante kontrâ la ĉefpastroj, kiom ajn malsinceraj ili estus, li ofendus la diojn.

povas esti, ke ·ilu-ulba divenis iom el la pensoj de la hezitema reĝo. li ekpensis, ke eble pli prudente estos, uzi alian taktikon, kaj faciligi al la fiera, sed nefortanima reĝo sin humiligi kaj cedi.

– ho, reĝo, – li diris kun preskâ milda tono de voĉo, – volu kredi, ke ni tre malvolonte kâzus malpacon inter la ĉefpastra kolegio kaj la trono de ·babel. tio malutilus al ambâ, kaj malplaĉus al la dioj. ni do nur petas, ke via reĝa moŝto donu al ni komunikon al la kapitano de la gvardio de via ĉasdomo, ordonantan al li liveri ·omaron en niajn manojn. ni uzos ĉian dezirindan diskretecon.

la reĝo respondis kun dignoplena mieno, kiu tamen ne povis kaŝi momentan senpeziĝon de la koro:

– tio estas multe pli konvena lingvaĵo, ·ilu-ulba. mi cedas al peto; ne al minaco. tian komunikon al mia kapitano mi havigos al vi, kondiĉe ke vi faru vian eblon helpi, ke la afero ne diskoniĝu. vi komprenas.

li leviĝis, por indiki, ke la âdienco finiĝis.

longan tempon ankorâ la reĝo restis en sia ĉambro, droninte en la plej malgajaj meditoj. li riproĉis sin pro la ŝanceliĝemo, kiu en la dâro de dek jaroj regis lian politikon, kaj kiu fine metis lin en ĉi tiun treege humiligan pozicion. se li estus sekvinta – li diradis al si en la pensoj – la pli energiajn konsilojn de ·ilu-ittia, kiu avertadis lin pri intrigoj de la ĉefpastra kolegio, li eble nun evitigus al si tian malvenkon.


febra eksciteco regis en la granda urbo. ĉi tie kaj tie grupetoj da homoj kolektiĝis en kvietaj flankostratoj kaj kortoj, por priparoli, duonvoĉe, la strangajn, maltrankviligajn novaĵojn kaj famojn, kiuj dum la tuta tago traflugis ĝin. neniu precize sciis, kio okazis; neniu komprenis la signifon de la misteraj okazantaĵoj. gravmienaj oficistoj rapidis de la reĝa palaco al la domoj de altranguloj, kaj returne al la palaco; en la kortoj de la temploj amasiĝis piuloj, malgajaj kaj konfuzitaj, kune kun scivolemuloj kaj skandaluloj – sed ne en la loko de la terura malfeliĉo, la granda templo de ·merodaĥ, al kiu oni allasis nur rajtigitajn oficistojn. moviĝado en la kazernoj kaj forgalopado de oficiroj sur rapidaj ĉevaloj al apudaj urboj, ankorâ pligrandigis la miradon. en unuj estiĝis malpreciza timo, ke la jam delonge bruletantaj revoluciaj konspiroj baldâ ekflamos; dum aliaj konjektis, ke milito kontrâ fremda nacio tuj okazos. aldone al ĉio ĉi tio, funebra spirito kaj mistera, silenta malĝojo ŝajne pendis kiel nigra nubo super la vasta urbo.

ĉapitro dudeka. ·lemuel faras eltrovon

ĉe unu el aro da malgrandaj, malsanigaj stratoj, limtuŝantaj malbonodoran, mezurban havenon, staris budo de selfaristo. du viroj, kamparane vestitaj, aliris tiun budon, kaj pririgardis kelke da objektoj, elmetitaj sur tabulo por vendo. unu el la viroj estis ·lemuel, la alia ·dingir. lâ interkonsento ili renkontiĝis tie por konsiliĝo. la selfaristo estis samideano kaj amiko de ·dingir, kaj volonte permesis al ili fari uzon el lia butiko. ili do sidiĝis sur tapiŝoj, kaj priparolis la gravajn aferojn okazintajn de post ilia nokta renkonto en la domo de la pramisto.

okaze elrigardante trans la montran tabulon, ·dingir subite ekkriis:

– ho! jen alproksimiĝas mia frato ·tatnaj, ĉefkuracisto de la reĝo!… he, ·tatnaj, envenu ĉi tien, kaj sciigu al ni, kial via vizaĝo estas eĉ pli funebra, ol la vizaĝoj de la pastroj kaj de la palaca flategularo.

·tatnaj, kiu vere aspektis treege malbonhumora, eniris la butikon, kaj, ne parolante, sidiĝis ĉe la flanko de sia frato en angulo, kie la rigardoj de la preterpasantoj ne povis lin trafi. ·dingir diris plue:

– vi povas malkaŝe paroli antâ mia amiko ·lemuel, riĉa komercisto, kiu, tamen, plene simpatias kun ni. efektive ni kune luktas en la nuna momento kontrâ la ĉefpastroj en afero, kiu plej forte provas nian sagacon.

post interŝanĝo de salutoj inter ·lemuel kaj ·tatnaj la reĝa kuracisto ekparolis:

– en lukto kontrâ la ĉefpastroj vi sendube bezonas pli ol ordinaran sagacon, sinjoroj. tre volonte mi partoprenas en la lukto, ĉar mi ricevis de ili hodiâ matene ofendegon.

– kian? – demandis ·dingir.

– mi estis stulta malsaĝulo, kaj dankas la ricevitan repuŝon al mia propra malprudento. ·ŝankhatum kaj ·ilu-ulba venis en la palacon por âdienco. trovante, ke restas kelke da momentoj antâ la voko de la reĝo, la sanktuloj volis pasigi ilin per pia meditado kaj preĝo. nu, mi, malsaĝulo, instigite de scivolemo, plaĉivolemo, parademo, kaj mi ne scias de kiuj ceteraj malsaĝaj emoj, eniris la ĉambron, por peti ilian permeson pririgardi la kadavron de la sankta sinmortiginto. kompreneble mi povus fari tion sen permeso de iu ĉefpastro, sed … nu, en fatala momento mi perdis la prudenton. la repuŝo, kiun mi ricevis, por ĉiam estos maldolĉegaĵo en mia interno. levante siajn sanktajn okulojn al la ĉielo je ofendiĝo pro mia malpia interrompo al iliaj piaĵoj, ili komprenigis al mi, pri kia terura profanaĵo mi fariĝis kulpa. ili ankâ sciigis al mi, ke ili postlasis severajn ordonojn, ke neniu alproksimiĝu al la mortinto; ke plue, la sanktulo estas malviva kaj jam ne bezonas pririgardon de ia kuracisto. dirinte tion, ili turnis al mi la dorson, kaj mi devis eliri, kiel vipita hundaĉo kun la vosto inter la kruroj.

·lemuel diris kun grava mieno:

– tio estas suspektinda konduto, kiu tre forte dezirigas min pririgardi la sanktan kadavron. kiu balzamos ĝin?

·tatnaj respondis:

·potipanea, egipto, la reĝa balzamisto. efektive mi estis sur la vojo al lia domo, lâ ordono de la reĝo. ·potipanea loĝas ie en ĉi tiu abomena kvartalo.

– bone, – diris ·lemuel, – tio estas bonega bonŝanco. kun via permeso, ·tatnaj, mi petos la egipton dungi min kiel helpanton ĉe la balzamado. mi bone pagos al li mian metiolernantecon.

la fratoj esplore rigardis la komerciston. ·dingir kun ĝojo kaj admiro, ·tatnaj kun kelka maltrankvilo. la kuracisto respondis:

– mi ne scias vian motivon, ·lemuel; sed estu singarda, kaj precipe ne endanĝerigu min.

– ne timu, mia klera amiko, – diris ·lemuel, – la danĝero, al kiu mi elmetas min, estas centoble pli granda. la ĉefpastroj soifas – â pli ĝuste soifis – mian sangon. efektive ili pensas, ke ili jam sate trinkis ĝin; sed ĝi estis la sango de iu alia. – leviĝinte, li aldiris:

– ni ne perdu altvaloran tempon, sinjoroj. dum ·ŝankhatum kaj ·ilu-ulba traserĉas la palacon de ·uzibitum, kaj, kredeble, elkovas novajn planojn, ni povas esplori … esplorindaĵojn en la templo. mi rakontos al vi, ·tatnaj, sur la vojo al la domo de ·potipanea, kiel okazis, ke ·zir-nana, alinomita ·zalmuna, la ·belulino, kaj ŝiaj sanktaj kunkonspirantoj pensas, ke mi estas malviva.


malpli ol unu horon poste tri viroj sin prezentis antâ flanka pordo de la granda templo de ·merodaĥ. ·tatnaj, la reĝa kuracisto, kaj ·potipanea, flavavizaĝa egipto, en pastra vesto de sia lando (kiun porti li ne rajtis) staris ĉe la pordo, dum ·lemuel, vulgarule vestite, sin tenis kelke da paŝoj malantâ ili, portante pezan sakon sur la dorso. viro, lâ aspekto temploservisto, kiu okaze malfermis la pordon, responde al ilia frapo, ne kuraĝis preni sur sin la respondecon enlasi ilin, sed volonte iris serĉi iun pli gravan personon. dum la viro forestis, ·lemuel flustris al ·tatnaj:

– alprenu kuraĝan mienon, mia sinjoro, kaj donu al ili la tutan pezon de la digno de via alta ofico. per ĝusta kvanto da aroganteco oni ordinare impresas la homojn – eĉ ruzulojn, kiuj mem uzadas la saman artifikon.

post kelka tempo alvenis unu el la malsuperaj pastroj, kiu demandis la vizitantojn, kio estas la celo de ilia veno. li havis funebran aspekton, kaj parolis duonvoĉe, kvazâ li timas veki la mortinton, â ofendi lian ĉirkâŝvebantan spiriton. ·tatnaj respondis kun dignoplena sinteno, sed kun la afableco de kortegano:

– ŝajne vi ne konas min, pastro. mi estas ·tatnaj, ĉefkuracisto de la reĝo. la reĝo volas, ke la sankta mortinto balzamiĝu lâ la plej lerta metodo, kaj persone ordonis al mi venigi ĉi tien lian propran balzamiston ·potipanean, el la lando egipta. ·potipanea kaj lia helpisto volas do pririgardi la mortinton, kaj fari aranĝojn pri la translokiĝo al tâga loko por la plenumado de sia laboro.

la pastro tuj akceptis maltrankvilan aspekton, kaj heziteme diris:

– mi ne scias, kion fari. miaj sinjoroj, ·ŝankhatum kaj ·ilu-ulba, postlasis ordonon, ke neniu aliru la mortinton ĝis ilia reveno.

·tatnaj milde respondis:

– mi povas bone kompreni, ke la sanktaj viroj, konfuzite de tia terura okazintaĵo, ne zorge antâpripensis tian deziresprimon. la enbalzamigo ja tre urĝas kaj ne permesas prokraston. la ĉefpastroj, lâ mia scio, estas en la nuna momento preme okupitaj de tre gravaj ŝtataferoj, kaj, kredeble, ne revenos antâ noktiĝo. krom tio eliris definitiva ordono de la reĝo, ke mi, kiel kuracisto, tuj persone kontrolu la aranĝojn pri la enbalzamigo, por ke ĉio dece fariĝu kun la plej granda respekto al la indo de la sankta viro. tuj poste mi devos raporti al li pri la plenumado de la ordono.

ankorâ la pastro hezitis tre embarasite.

·lemuel rimarkis, ke la pastro de tempo al tempo metis la manon sur la lumban regionon de sia dorso, kaj aspektas, kvazâ io doloras lin tie. parolante respektoplene kaj bonkore, li diris:

– mia sinjoro ·tatnaj, bonvolu pardoni; eble la sankta pastro ne bonfartas, kaj pro tio la afero aspektas al li multe pli grava, ol ĝi vere estas. eble vi povas doni al li bonan konsilon.

·tatnaj avide kaptis la sugeston de la ruza komercisto, kaj tre afable demandis la pastron pri la simptomoj de lia malsano. la pastro volonte priskribis detale siajn dolorojn kaj sian farton. ·tatnaj âskultis kun bonkora, sed grava mieno, kaj respondis:

– via malsano povas esti kâzata de unu el du malordoj. kiu el ili la kâzo estas, mi ne povas konstati sen zorga kaj preciza esploro. tio estas urĝa afero, kaj prokrasto estus danĝera. do, dum ·potipanea kaj lia helpisto prizorgas la mortinton, mi povas esplori vian aferon.

la penso liberiĝi de siaj doloroj, kaj esti prizorgata de la reĝa kuracisto mem, venkis ĉiujn restantajn skrupulojn de la pastro, kaj li kondukis la tri virojn tra koridoroj kaj antâĉambroj al la privata vestejo de la ĉefpastroj. survoje li elverŝis malĝojajn sentojn pri la terura sorto de la ĉefo. por li la afero estis doloriga, konfuza mistero. li sciigis al ili, ke la tri ĉefpastroj estis kune ĝis neordinare malfrua horo en ĉambro, apuda al la vestejo, kiu servis ilin kiel privatejo, ripozejo â ejo por okazaj interkonsiliĝoj. nemultajn minutojn poste, temploservisto, okaze enirinte la vestejon, trafis la teruran vidaĵon kaj tuj, freneza de konsterno, trakuris la templon kriegante. la pastro plue informis ilin, ke la ŝnuro estas ankorâ ĉirkâ la kolo de la mortinto, lâ insista ordono de la juĝista inspektoro. tion la bona viro tre bedâris kaj rigardis kiel malrespektaĵon kontrâ la sankta viro. – mi kovris lian kapon per blanka tuko, – li diris, – ĉar mi ne povis elporti la aspekton de la tordita vizaĝo.

dum ·tatnaj kaj la pastro sin retiris en la ĉefpastran privatejon, ·lemuel kaj la egipto eniris la vestejon. la mortinto kuŝis sur benko kaj estis vestita per longa, blanka surpliso, ordinare portata de pastroj ĉe negrava deĵorado interne de la templo. ·potipanea sin okupis per mezurado kaj pretigado de la kadavro por sia nâza laboro. dume ·lemuel rigardis ĝin kun streĉa atento. liaj viglaj okuloj ŝajne atentis ĉiun detaleton, ne nur de la kadavro mem, sed ankâ de ĝia pozo, de la ŝnuro ĉirkâ la kolo, kaj de la tola vesto. plej zorgeme li pririgardis la vizaĝon, la buŝon kaj la okulojn de la mortinto. subite li vokis la egipton kaj petis lin perforte malfermi lian buŝon. ·potipanea volonte plenumis tiun deziron; kaj ·lemuel dârigis sian esploron. kontenta rideto ludis ĉirkâ lia buŝo, kiam iom poste li turnis la atenton al diversaj objektoj en la ĉambro. evidente li trovis interesaj la enhavon de ligna kesto kaj de vestoŝranko, kaj la trabon en la mezo de la plafono, de kiu, kredeble, la ĉefpastro pendis, kiam la timema temploservisto eniris la ĉambron.

·lemuel ĵus finis sian esploron, kaj la egipto sian preparan laboron, kiam envenis ·tatnaj kaj la pastro.

– nu, diris la reĝa kuracisto, bonhumore ridetante, – nia konsultado malhelpis min plenumi mian devon ĉi tie, ·rigan, sed sendube nia egipto kaj lia pia helpanto dece traktis la eminentan sanktulon. mi nur volas formale konstati, ke efektive tiel estas.

·lemuel, per mangesto montrante al la vestoŝranko, demandis la pastron tre humile kaj kun lerte ŝajnigita, solena timo:

– via pastra moŝto; ĉu tiu ŝranko enhavas la vestojn de la sanktaj ĉefpastroj?

·rigan afable malfermis la meblon, vidigante du dubeblankajn vestojn, similajn al la vesto, kiun surhavis ·uzibitum. sed ilia blankeco ne estis tiel pura; efektive ili havis iom flavan nuancon.

– jes, – li diris, – jen estas la surplisoj, kiujn portas miaj sinjoroj ·ŝankhatum kaj ·ilu-ulba, kiam ili okupas sin per ordinaraj, piaj devoj en la templo. la tria loko – ho ve! – ricevadis la surplison de tiu bedârinda viro. multekostaj kaj bele ornamitaj, ceremoniaj vestoj troviĝas en aparta vestejo apud la plejsanktejo en la kvina etaĝo de la zikurati [34].

[34]  temploturo.

– mi tre volus tuŝi per la mano la sanktajn vestojn, – ·lemuel diris. – en ili certe estas ia efikeco.

la pastro bonhumore ridetis kaj flankenpaŝis por permesi al la pia helpanto palpi la vestojn. alproksimiĝante al la ŝranko, ·lemuel demandis:

– kiu el la du vestoj apartenas al mia sinjoro ·ŝankhatum? mi aparte respektegas lin pro lia sankteco, kaj volus tuŝi lian zonon per la lipoj.

– jen, amiko, – respondis ·rigan, – la vesto ĉe via dekstra mano. la vestoj de la heredaj ĉefpastroj estas tute tiaj samaj, krom la longoj. ·ŝankhatum estas pli altkreska, ol ·ilu-ulba.

– ho, – diris ·lemuel kun facila ĉagreno en la voĉo, – malestas la zono; mi do kisu la surbrustaĵon.

la reĝa kuracisto observis ĉi tiun sceneton kun miro, demandante sin, kion celas la araba komercisto.

gajninte per tiu piaĵo la favoron de la pastro, ·lemuel diris plue:

– por kompletigi niajn preparojn, ni bezonas malgrandan oleolampon, sankta pastro; ni volas ekbruligi aromaĵon. eble ne tro ĝenos vin havigi al ni tian objekton.

tuj kiam la pastro eliris el la vestejo, ·lemuel sin turnis al ·tatnaj kaj petis lin iri kun li en la apudan privatejon de la ĉefpastroj. la kurteno, apartiganta la du ĉambrojn, apenâ falis post ili, ·lemuel ekparolis rapide kun tre grava mieno:

– mia sinjoro, rigardu atente la kadavron. ·uzibitum ne mortigis sin mem. la pastroj ·ŝankhatum kaj ·ilu-ulba pendigis kaj mortigis lin, dum li estis sub epilepsia atako.

– kio? mortigita de siaj kolegoj? terura akuzo, tio, ·lemuel!

– tamen facile pruvebla. atente pririgardu la kadavron, precipe la strange torditan vizaĝon. mi malfermigis lian buŝon kaj konstatis, ke li mordis al si la langon. esplorante la buŝon, mi trovis en ĝi ankorâ restaĵon de sanga ŝâmo. plue, rigardu liajn kunpremitajn manojn kaj liajn piedojn. ili, la piedoj, ne malsuprenpendis malrigide, kiel oni supozus, sed rekte elstaras kiel ĉe homo sub tia atako. por ŝajnigi sinmortigon, la du sanktuloj pendigis lin de la trabo supre, per lia propra zono. la zono rompiĝis. ·ŝankhatum, la pli decidema el ili, deprenis sian zonon, kaj tiun zonon ili uzis. ĝi ankorâ troviĝas ĉirkâ la kolo de la mortigito. vi rimarkos, ke la koloro de la zono ĉirkâ la kolo de ·uzibitum tute akordas, ne kun la koloro de lia surpliso, sed kun la koloro de la surpliso de ·ŝankhatum, al kiu mankas la zono. la rompiĝintan zonon vi trovos en la kesto apud la vestoŝranko, kaŝitan sub tolaĵoj.

dum momento ·tatnaj staris senmove, konfuzite. poste li reeniris la vestejon, sekvate de ·lemuel, kaj, rapide pririgardinte la signojn kaj objektojn, indikitajn de la komercisto, diris mallâte kun grava mieno:

– ho, ·lemuel, vi estas tute prava: sinmortigo estas elbarita. kio estos la sekvo de ĉi tiu eltrovo?

– tertremoj en la ĉefpastraj palacoj; kaj la plej bruega tumulto, kiu iam okazis en ·babel!

– mi tuj sciigos ·ilu-ittian.

– ·ilu-ittian? kiu li estas?

– li estas kortegano; privata sekretario de la reĝo en eksterlandaj aferoj. li havas grandan, iom misteran influon en la reĝa palaco. entute li estas mistera homo, sed, mi kredas, fidela kaj honesta; unu el la malmultaj, pri kiuj oni povas tion diri. cetere, ne ekzistas amikaj rilatoj inter li kaj la ĉefpastroj. ĉi tiu informo estos por li tre valora, kaj ankâ por mia frato ·dingir.

·lemuel tiam rememoris la fremdulon, kiu akompanis lin kaj ·omaron sur parto de la vojo de ·padar al ·betraĥ. post momenta medito li petis la reĝan kuraciston prokrasti la disvastigon de la novaĵo ĝis la vespero. – eble, – li aldiris, – mi volos fari uzon el mia eltrovo por miaj propraj celoj, antâ ol ĝi diskoniĝos.

ĉapitro dudek unua. ·zalmuna batalas kontrâ la ĉefpastroj

·zalmuna kaj la reĝino sin retiris en la urbdomon de la unua, sen la scio de iu en la palaco, por senĝene interkonsiliĝi pri la konfuza stato, en kiu ĉio troviĝis; por eviti la reĝon; kaj fine, por atendi raporton de ·ilu-ittia. jam vesperiĝis, kaj la komplezema hiksoso ankorâ ne venis. la virinoj rigardis unu la alian maltrankvile de tempo al tempo. iliaj koroj estis tro premitaj por interparolo; kaj silento regis en la ĉambro dum kelka tempo. fine paŝoj âdiĝis en la koridoro, kaj, momenton poste, la atendita viro disigis la pezajn pordokurtenojn, kaj envenis. facile riverencante kun la plaĉa rideto, kiu malofte forlasis lian allogan vizaĝon, li diris:

– volu pardoni, viaj sinjorinaj moŝtoj, ke mi malfruas. ĉiu momento de la tago estis premokupita kaj sortoplena. kaj nun la reĝo atendas min post malpli ol unu kaŝbuo; do mi devas rapidi super mia longa raporto. volu do âskulti. kiam mi vidis mian reĝan sinjoron post la âdienco, kiun li donis al ·ŝankhatum kaj ·ilu-ulba, mi trovis lin en furioza humoro, kaj en la komenco tre malbabilema. sed iom post iom prosperis al mi eltiri el li la tutan aferon. nu, la batalo komenciĝis; kaj bedârinde en la unua lukto la reĝo estis devigata cedi lokon. vi jam scias, ke, malgrâ ĉiuj antâzorgoj, la ĉefpastroj eltrovis la kaŝejon de ·omar kaj sendis al ĝi duonroton el sia propra gvardio, supozeble kun ordono perforte eniri kaj mortigi nian amikon. en tio ili malsukcesis. ili kredeble estus sukcesintaj, se ne alvenus ĝustatempe bela knabino, rajdanta sur same bela azeno. ŝi avertis la reĝan gvardion. nu, ·ilu-ulba kaj ·ŝankhatum rekte postulis, ke la reĝo donu al ili leteron al ·padan-rimmu, ordonantan al li transdoni ·omaron en iliajn manojn. ili prezentis ·omaron kiel treege danĝeran malamikon de la dioj, efektive kiel fanatikulon, kiu posedas scion pri dokumentoj rilatantaj al kelkaj planoj kaj faroj de la ĉefpastra kolegio, «inspiritaj de la dioj mem», por elradikigi la ·jehova-kulton en la lando ·uc. lâ la pretendita, netuŝebla rajto de la kolegio ili kondamnis ·omaron al morto, ne nur pro tio, sed ankâ pro lia aroganteco kaj lia malpieco amindumi altan pastrinon, sin dediĉintan al ·iŝtar.

dirante tion, ·ilu-ittia multsignife ekrigardis ·zalmunan, kiu komprenis la aludon, kaj paliĝis. ·ilu-ittia dârigis:

– en la komenco la reĝo furioziĝis kaj malkonsentis. li eĉ pli furioziĝis, kiam ·ŝankhatum senpasie sciigis lin, ke, en okazo de malkonsento, la ĉefpastra kolegio uzos rimedojn detronigi la ·kasidan dinastion. kolera argumentado sekvis. longe la reĝo noble kontrâstaris, ne nur ĉar li klare vidis la gravegajn sekvojn de cedo, sed ankâ ĉar lia tuta reĝa animo kun abomeno forpelis la penson, tiel oferi al ili viron, kiu trovis plaĉon en liaj okuloj. tamen, miaj sinjorinoj, fine, post lerta alvoko de ·ilu-ulba al prudento kaj pieco kaj al respekto antâ la honoro de la dioj kaj tiel plu., la reĝo sentis sin devigata cedi. efektive, â pretekste, la reĝo cedis al peto, ne al minaco. ĉiuokaze tio estas treege bedârinda, sed tiam, konsidere ĉiujn cirkonstancojn, neevitebla.

·zalmuna estis eksplodonta de indigno, sed, ekvidante dolorplenan kaj petegan rigardon en la okuloj de la reĝino, ŝi sin detenis. ·ilu-ittia rimarkis kaj komprenis ĉi tiun interŝanĝon de rigardoj, kaj plue parolis:

– antâ unu kaŝbuo kaj duono la reĝo sendis la postulitan leteron al ·ŝankhatum, sed mi tre bedâras, ke li tion faris tiel senprokraste; ĉar mi ĵus sciiĝis, ke prosperis al ·tatnaj fari eltrovon, kiu eble remetos la tutan aferon en la fandujon, kaj espereble elvenigos ĝin en stato pli oportuna por la reĝo. – post momenta, impresa pâzo li diris grave:

·uzibitum ne mortigis sin mem. liaj kolegoj, ·ilu-ulba kaj ·ŝankhatum mortigis lin, dum li estis sub epilepsia atako; kaj pendigis lin de trabo en la vestejo, por ŝajnigi, ke li mortigis sin mem.

la du sinjorinoj salte leviĝis de la divanoj ĉe la unuaj vortoj de la kortegano kun ekkrioj de surprizo kaj teruro. ambâ tuj komprenis la gravajn sekvojn de tia eltrovo, pri kiuj ·ilu-ittia aludis.

– nekredebla rakonto, ·ilu-ittia! – ekkriis la reĝino.

samtempe ·zalmuna diris kun flamaj okuloj:

– do, la batalo komenciĝis. bone, ni tri kune batalu.

la hiksoso reprenis la parolon:

– pri la faktoj ne povas ekzisti duboj. la nuna stato de la kadavro klare montras, ke la morto okazis, dum ·uzibitum ankorâ estis sub la atako. plue, temploservisto, okaze enirante la vestejon, nur malmultajn minutojn post la eliro de ·ilu-ulba kaj ·ŝankhatum, ekvidis la malfeliĉulon pendantan per ŝnuro de plafona trabo. li estis tiel konsternita, ke mankis al li sufiĉe da prudento, por depreni la viron. eble li tiam povus savi lian vivon. homo ĵus suferinta de epilepsiaĵo, ne estas en la dâro de longa tempo en sufiĉe konscia stato, por pendigi sin.

tiam sekvis detala priskribo pri la cirkonstancoj, kiujn ·tatnaj raportis al ·ilu-ittia, kaj kiujn ripeti ne estas bezone.

·zalmuna kaj la reĝino âskultis kun la plej viva intereso: la pastrino esplordemandis sin, kian personan uzon ŝi povos fari el la novaĵo; kaj la reĝino maltrankvile pripensis, ĉu ŝia edzo nun kuraĝus kapti la okazon, por detrui la heredan potencon de la sumera hierarkio; â ĉu ŝi mem devos peni okazigi ilian falon.

nelonge post la fino de la raporto de ·ilu-ittia, la reĝino reiris al la palaco, portate de kvar lakeoj en ŝirmilfermita portilo, kaj akompanate de sia amanto. tuj kiam ili estis for, ·zalmuna rapidis al la palaco de ·ŝankhatum, kiu ne estis tre malproksime de ŝia loĝejo. en kelka distanco sekvis ŝin la du dikaj ênukoj. ŝia koro batis furioze. du fortaj emocioj interbatalis en ĝi, kaj preskâ disŝiris ĝin: duonfreneza timo pro la sorto de ·omar, kaj nedifinebla teruro ĉe la penso, ke, per minaco malkovri la krimon de la ĉefpastroj – por devigi ilin cedi rilate al ·omar – ŝi kâzos definitivan rompiĝon de ĉiuj interrilatoj kun la religiaj âtoritatoj de la lando, kaj por ĉiam detruos sian pastrinan karieron. sed ju pli ŝi alproksimiĝis al la celo de sia vojaĝeto, des malpli terura aspektis ĉi tiu lasta penso. tion kâzis vico da konsideroj, kiuj ĝis tiam ankorâ ne alprenis en ŝia menso tre precizajn formojn, sed kiuj nun subite revenis al ŝi en la memoron kun unuigitaj fortoj. la ĉefaj konsideroj estis la jenaj: ŝia malsukceso eĉ skueti la fidon de ·ijob; kaj lia subita kaj eksterordinara prospero tuj post lia resaniĝo; dubo pri tio, ĉu la terura sortobato, kiun ŝi faligis sur ·omaron, kaj lia pasia amo al ŝi vere iel ŝancelis lian fidon al ·jehova; la elstara, neignorebla nobleco de ·ijob, de ·omar, ·adaha kaj ·hamul, kies lâdon ·ilu-ittia ne povis sufiĉe prikanti; fine ŝi ne povis ne vive senti, ke tiu nobleco de anoj de la malestimata kulto akre kontrastas la malbonfarojn de la ĉefpastroj, ŝiajn proprajn farojn, kaj la abomenan mallojalecon de ·ajla kaj ·nupta. ĉu ŝi, pro kunlaborado kun tiaj homoj, oferus la vivon de viro, kiu, malgrâ ŝiaj antâaj kontrâbataloj, nun estis la idolo de ŝia koro? tamen, la penso esti mallojala kontrâ sia granda, adorata diino ankorâ teruris ŝin.

·ŝankhatum estis for de la domo. almenâ tiun sciigon ŝi ricevis de lia edzino. senhezite do ŝi direktis la paŝon al la domego de ·ilu-ulba, kiu troviĝis tute apude. ŝi alvenis kaj petis serviston sciigi al sia sinjoro, ke ŝi deziras paroli kun li. anstatâ, tamen, atendi en antâĉambro, ·zalmuna sentime sekvis la serviston, kaj eniris ĉambron, en kiu, en tiu momento, ·ilu-ulba kaj ·aramis, lia edzino, lâte kaj akre diskutis pri ia familia afero. ambâ estis en tre malbona humoro, kaj malkaŝe montris malplezuron pro la senceremonia entrudiĝo. precipe ·aramis, kiu sentadis malinklinon kontrâ ·zalmuna pro ĵaluzo, rigardis ŝin tre malafable. ·zalmuna iom neĝentile esprimis deziron paroli kun ·ilu-ulba sola. lia edzino tuj diris:

– mi restos ĉi tie.

·zalmuna respondis kun ia malestima malŝato – alude al ·ilu-ulba:

– mi certigas al vi, ·aramis, ke vi havas nenian kâzon ĵaluziĝi. sed nia afero ne estas por profanaj oreloj, kaj cetere treege urĝas.

la pastredzino kolere ripetis:

– mi restos ĉi tie!

·ilu-ulba konfuziĝis. miro pri la stranga konduto de ·zalmuna superis eĉ lian kreskantan koleron. maltrankvile li sin demandis, kia afero povas instigi ·zir-nanan tiel arogante insisti pri duopa interparolo kun li. li subtenus la edzinon, se li ne ĵus malpacus kontrâ ŝi. la sceno estis maledifa, kaj por ĉesigi ĝin, li diris malbonhumore, sed kun tiom da digno, kiom li povis kolekti:

– bone, ·zir-nana, ni iru en mian privatan sanktejon.

·aramis tuj diris kun malica mokrideto:

– nu, por ke vi ne malsanktigu la sanktejon, mi prefere eliros. interparolu do ĉi tie.

ĵetante al la pastrino rigardon, plenan de malamo, ŝi eliris.

tuj kiam la pezaj pordokurtenoj refermiĝis post ·aramis, ·zalmuna sin turnis al ·ilu-ulba, kiu postrigardis la elirantan edzinon kun mieno, esprimanta koleron, honton kaj antâtimon.

– ĉu vi jam forsendis la leteron de la reĝo al la arbara ĉasdomo? – ŝi demandis subite.

– jes, aro da gvardianoj foriris antâ unu kaŝbuo.

– kun kiaj instrukcioj?

– vere, ·zir-nana, via konduto stranga malfaciligas al mi, eĉ en mia propra domo, respondi al vi kun la respekto deca al ĉefpastrino!

– kun kiaj instrukcioj, viro?!

– plenumi la dekreton de la ĉefpastra kolegio, kaj mortigi ·omaron, blasfemanton de la dioj kaj malpiulon, kiu kaptis la koron de pastrino de ·iŝtar!

– ja, koron, kiun vi, sankta ĉefpastro, kaj edzo de nebela, sed riĉa virino, vane penis kapti. sed mi forpuŝadis viajn nâzajn penojn. nun, tuj forsendu komisiistojn sur la plej rapidaj ĉevaloj post la gvardianoj, por nuligi viajn instrukciojn, antâ ol estos tro malfrue.

la furiozo de la fiera ĉefpastro fariĝis neregebla. lia ronda vizaĝo purpuriĝis, kaj liaj malhelaj okuloj elĵetis fulmecajn rigardegojn al la virino antâ li.

– via aroganteco, ·zir-nana, transpaŝas ĉiujn limojn. mi ne faros ion tian!

– tamen, vi faros, tuj kiam mi rakontos al vi ion, kiu okazis hierâ vespere.

·zalmuna parolis ŝajne sen ekscito, sed kun morda akreco. ŝia vizaĝo estis morte pala, kaj la mano, per kiu ŝi apogis sin al divano, tremis:

– âskultu! vi, ·ŝankhatum kaj ·uzibitum estis kune en via vestejo en la granda templo. vi malpacis. vi kaj ·ŝankhatum akre riproĉis ·uzibitumon pri politikaj intrigoj. subite ·uzibitum ricevis epilepsian atakon. ·ŝankhatum, pli cerbovigla ol vi, tuj sugestis uzi la oportunan okazon ŝajnigi, ke li mortigis sin mem, kaj pendigi lin de trabo sub la plafono per lia propra zono.

·ilu-ulba paliĝis, kaj en la dâro de momento liaj okuloj akceptis vitrecan aspekton pro teruro. tamen li penis per ĉiuj fortoj sin regi, kaj nun ŝajnmoke demandis:

– kaj kiu frenezulo rakontis al vi tian fabelon?

– silentu! – kun glacieca malŝato ·zalmuna parolis plue. – la ŝnuro rompiĝis, kaj ·ŝankhatum malligis sian propran zonon, kiun vi ambâ uzis. la rompita zono de ·uzibitum troviĝas en la nuna momento en kesto en angulo de la vestejo, kaŝita per vestaĵoj. silentu, ĝis mi finos! iru kaj malfermu la buŝon de la mortigito, kaj vi trovos, ke la malfeliĉulo mordis al si la langon. eble ankorâ troviĝas sanga ŝâmo en lia buŝo. plue, rigardu liajn manojn, liajn piedojn, liajn suprenturnitajn okulglobojn. ĉio indikas epilepsian atakon. homo en lia stato ne povas sin mem pendigi. en la dâro de multe da horoj poste li ne kapablas tion fari.

kvankam la vizaĝo de ·ilu-ulba nun aspektis cindrece pala; kaj ŝvitgutoj vidiĝis sur lia frunto, tamen li ankorâ ne volis cedi en la lukto.

– kiu frenezulo … – li balbutis.

sed ·zalmuna tuj interrompis lin, alprenante solenan voĉtonon:

– nenia homa okulo vidis la malnoblegan krimon. nur la ĉieestantaj dioj ĝin vidis. plua neado estas senutila, ·ilu-ulba. kulpan animon via vizaĝo perfidas. rapidu kaj forsendu la virojn, preĝante, ke flugiloj doniĝu al la ĉevaloj. sciu, ke, se ·omar mortos per la manoj de viaj senditoj, morgâ matene la tuta urbo ekscios, kiamaniere la amata ĉefpastro trafis la morton!

en la dâro de kelke da momentoj la cerbo de ·ilu-ulba, obtuzigite de teruro, malkapablis labori. tamen per grandega peno li stimulis sin. tiam trakuris lian duonfrenezan kapon, fulmorapide, vico da konfuzaj demandoj kaj furiozaj deziroj: ĉu senutile estas dârigi la batalon? ĉu vere ·zir-nana ricevis tiun sciigon senpere de la dioj? ĉu ŝi sola scias pri la mortigo? â ĉu iu alia ĝin eltrovis kaj sciigis ŝin? freneza deziro ekkaptis lin, ĉion riski, sin ĵeti sur la antâe amatan, sed nun malamegatan virinon, kaj, silentigante ŝin por ĉiam, eble malhelpi diskonigon de la sekreto.

·zalmuna divenis liajn pensojn. spitante la memkondamnitan malkuraĝulon, ŝi diris:

– senutile estas, ·ilu-ulba, peni mortigi ankâ min. ekstere staras du el miaj servistoj, fortmuskolaj viroj, tiel aldonitaj al mi, kiel amantoj.

sen plua argumentado ·ilu-ulba konsentis tuj forsendi du fidindajn virojn, kvankam li tre timis, ke jam estos tro malfrue. la plifrueco de la unua senditaro kaj la severaj instrukcioj donitaj al ĝi estis malesperigaj.

emfaze ripetinte la minacon, ke ŝi nepre malkovros al la mondo ilian krimon, en la okazo se ·omar estos mortigita, ·zalmuna eliris kaj, sekvate de la du sindonemaj servistoj, revenis hejmen.

tuj kiam ·zalmuna estis sola en sia propra buduaro, granda senripozeco kaptis ŝin. konsiderinte, sur la vojo hejmen, la situacion, en kiu ŝi sin trovis rilate al ĉio, kiu konsistigadis ŝian ĝisnunan vivon, kaj konante nun la verajn karakterojn de la viroj, kun kiuj ŝi plenkore laboradis, ŝi ne volis lasi la aferojn flosi lâflue. ŝi forte malfidis ·ilu-ulban, kaj neniel povis esti certa, ke li efektive jam forsendis la duan komunikon al la arbara ĉasdomo. la mortigema rigardo, kiun ŝi ricevis el la okuloj de la viro, kiu iam altrudis al ŝi sian amon, sed kiu nun malamegis ŝin, kaj lia preskâ malespera situacio igis ŝin timi, ke li faros atencon kontrâ ŝia vivo antâ la morgâa mateno, prefere ol riski certan kaj plenan ruiniĝon de sia tuta kariero. tiam venis al ŝi la penso, ke eble ·padan-rimmu dubos pri la âtentikeco de la reĝa letero, â malvolos plenumi la ordonon, â deziros prokrasti ĝian plenumon. tuj do ŝi decidiĝis sen plua malŝparo de tempo forrapidi mem al la ĉasdomo. ŝi ne klare sciis, kion ŝi faros tie, nek kion ŝi diros al ·omar, se feliĉe li ankorâ estas viva. tion, ŝi pensis, ŝi povos pripensi sur la longa vojo.

malpli ol unu horon poste, ·zalmuna rajdis sur verva ĉevalo, nerekoneble vualite, tra jam senhomaj stratoj de la granda urbo. post ŝi rajdis, en malgranda distanco, ŝiaj fideloj ênukoj, armitaj kvazâ por batalo. sed unu fojon plu la kalkulema virino eraris. ŝi malĝuste taksis la danĝerojn de nokta vojaĝo en tempo de nacia maltrankvilo kaj politika konfuzeco. neniu el la tri homoj havis tre precizan scion pri la vojo al la ĉasdomo, kaj, penante eviti la ĉefvojojn, ili erariĝis en unu el la disaj antâurboj [35]. vojirinte en la dâro de pli ol unu horo en malĝusta direkto, ili estis devigataj sin returni kaj reiri lâ postesignoj kaj orientiloj.

[35]  en tiu antikva tempo la poste fama murego ĉirkâ ·babel ankorâ ne ekzistis.

·zalmuna, kiu okaze iom apartiĝis de sia eskorto, subite âdis post si tumultan bruon. la du viroj estis atakitaj de duonroto da soldatoj, kiuj gardis por la reĝa partio la ĉefajn ŝoseojn komunikigantajn la grandan urbon kun la ekstera mondo. la rondaj, senbarbaj vizaĝoj de la armitaj ênukoj kâzis suspekton, ke ili estas elamidoj, irantaj al ·babel, por pligrandigi la partianaron de la ĉefpastroj. ĉar ili ne povis, â ne volis, fari kredindan klarigon pri la celo de sia nokta vojaĝo, la rotestro ordonis aresti ilin. tion la fidelaj servistoj forte penis malhelpi, kaj furioza batalo okazis. la subita bruo ektimigis la ĉevalon de ·zalmuna kaj neregeble forkurigis ĝin. unu el la soldatoj, ekvidante la forgalopantan figuron, sendis post ĝi sagon kun la intenco trafi la beston, kaj malhelpi la forkuron. la sago estis bone celita kaj enfiksiĝis en la postaĵo de la ĉevalo. la vundita besto ankorâ pli teruriĝis kaj freneze saltis trans fosojn kaj kuregis tra kampoj. okaze trafinte ŝoseon, ĝi galopis dum kelka tempo lâ ĝia mezo.

·zalmuna tenegis sin per ambâ manoj je la selo kaj per streĉo de ĉiuj fortoj feliĉe konservis sian pozicion. sed iom post iom la rapideco de la ĉevalo malpliiĝis de doloro kaj sangoperdo; kaj ĝiaj paŝoj fariĝis pli ŝanceliĝaj kaj tremaj.

la nokta mallumo nun komencis cedi al matena krepusko. arbetaĵoj kaj aliaj objektoj akceptis fantomecajn aspektojn. timo kaptis la koron de la virino. de malantâ ĉiuj malhelaj, mistere aspektantaj senformaĵoj ŝajne ekaperis atakontoj, kontrâuloj, kiuj volis malsukcesigi ŝian celon. ne longe poste ·zalmuna alproksimiĝis al la vojoforko, kie jam du scenetoj de nia historio ludiĝis. nedecideme kaj nerve ŝi bridis la ĉevalon, kaj ĉirkârigardis, ne sciante, kie ŝi sin trovas, nek kion ŝi devas fari. ŝia koro estis peza; kaj de tempo al tempo nerva timo transiris en obtuzan senesperecon â akran maldolĉecon de la spirito pro ŝia sorto.

subite ·zalmuna vidis figuron de viro, kvazâ elpaŝantan el la griza mallumo. la viro alproksimiĝis tre malrapide al la vojoforko. lia kapo, kovrita per kapuĉo, estis klinita antâen, kaj peze li apogis sin sur longan bastonon. li aspektis kiel laca maljunulo en profunda, malgaja enpenseco. kredeble li preterpasus, ne rimarkinte la virinon, se la senfortigita ĉevalo en tiu momento ne ektimiĝus ĉe la neatendita, fantomosimila aperaĵo. ĝi flankensaltis, ŝanceliĝis kaj falis, teren ĵetante la rajdantinon. vekiĝinte el sia malgaja medito, la viro tuj alkuris, por helpi al la malfeliĉa virino. li faris tion kun pli granda vigleco, ol lia kaduka mieno supozigus ebla. ·zalmuna ricevis nur elartikiĝon de piedo kaj fortan skuon.

– dankon al vi, bonulo, – ŝi diris, – feliĉe mi ne falis sub la ĉevalon. sed unu piedo forte al mi doloras. bedârinde pereo alrigardas mian beston. noktaj vojorabistoj vundis ĝin per sago … kiu … ho! – ŝi ekkriis kun signoj de terurego, – ·lemuel!

– jes, ·zalmuna, alinomita ·zir-nana, – respondis la maljunulo, rigardante la virinon kun larme malsekaj okuloj, – jes, mi estas ·lemuel, la malestimata kolportisto, kies sangon vi soifis, kaj pensis esti verŝinta. jes, mi vivas, ·zalmuna. la viro, kiun vi mortigis, estis ·hagaj, mia servisto. noble li oferis sian vivon, por savi mian.

pasis momentoj, dum kiuj ·lemuel videble penis regi profundan emocion. poste li parolis plue per voĉtono, en kiu esprimiĝis samtempe akra animdoloro, abomeno kaj furiozo.

– sed, diablino, bone prosperis al vi mortigi vian viktimon, viron, kies piedon lavi indas nek vi nek viaj kunkrimuloj.

– kio? – ekkriis ·zalmuna kun tremanta voĉo, – ĉu ·omar vere estas malviva? parolu!

– jes, viaj senditoj, â la senditoj de la ĉefpastroj, mortigis lin antâ kaŝbuo kaj duono. malfeliĉe mi alvenis tro malfrue por morti kune kun li. iru for, do, malvirtulino, kaj ĝuu la triumfon de via venko! âskultu tamen. per ĉi tiu bastono mi povus frakasi vian kapon, â per ĉi tiu ponardo mi povus eltranĉi tiun malnoblan koron vian. sed mi scias, ke la ·eternulo vivas; kaj al li prefere mi lasos la venĝon al la mortigintoj de lia servisto.

·zalmuna nur duone âskultis la furiozan riproĉon de ·lemuel, kiu torentosimile elverŝiĝis el lia troŝarĝita koro. konsternite kaj ŝanceliĝante ŝi serĉis per la manoj apogon, kvazâ ŝi timas sveni. ekscitite ŝi interrompis lin:

– vi eraras, ·lemuel; vi eraras. vere, mi rapidis al la ĉasdomo, por savi lin, se eble. mi ja pasie amas lin, kaj jam riskis ĉion, ĉion ŝatindan en la mondo, por savi lin.

kun tranĉa malestimo ·lemuel rediris:

– ne parolu pri amo, malnoblulino! la vorto malsanktiĝas en via buŝo. mi scias, ke de kelka tempo vi ĉirkâvolvis lian honestan koron kiel vipuro. vipuro vi ja estas!

– vi maljuste juĝas min, vi, nokta ŝtelisto!

– jes, ·zalmuna, por savi karan amikon el la reto de malvirta virino, mi pasigis kelke da noktaj horoj en via skribejo. jes, mi ŝtelis dekduon da cilindroj, por malkovri vian idolanecon, kaj por tiri en la taglumon viajn intrigojn okazigi la spiritan pereon de ·ijob kaj de aliaj adorantoj de la ·eternulo. ĉu mi maljuste vin juĝas, vipuro, sciante, kiamaniere vi kâzis la morton de ·amtelaj kaj de ŝiaj filetoj; sciante, ke vi konspiris, kune kun viaj spioninoj, ·ajla kaj ·nupta, dispremigi per pluaj kordoloroj la fidon de ·omar al lia dio? via koro estas putra abismo de malvirto.

momenton ·lemuel pâzis, kaj poste moke dârigis:

– kaj ĉion ĉi tion, por plivastigi la regnon de viaj diaĉoj. vi kaj la ĉefpastroj estas vere indaj reprezentantoj de dioj, kiuj estas nenio, krom estaĵoj, kiuj iam estis mortemuloj, pekoplenaj, kiel vi mem. noblaj dioj, en vero, kiuj bezonas tiajn servistojn! vi kaj viaj kunkrimuloj penegis detrui min, sed mi ankorâ ne finis mian laboron. vana estas la freneza peno de la pastroj ekstermi la kredon al ·jehova. la vivanta dio, kiu amas la justecon kaj la virton, fine detruos siajn malamikojn. sciu, virino, morgâ matene, antâ ol la butikoj malfermiĝos, ĉiuj bubaĉoj en ·babel scios, ke la sanktuloj ·ŝankhatum kaj ·ilu-ulba malnoble mortigis sian kolegon ·uzibitum, dum li estis sub epilepsia atako. jes; mi, malestimata komercisto, tion eltrovis. el dudeko da apartaj lokoj la novaĵo diskuros kiel fajro en seka herbejo.

·zalmuna, terurite, rigardis duonfreneze antâ si. per ambâ manoj ŝi premis al si la febrajn tempiojn, kaj ĝemis. forgesante sian elartikigitan piedon, ŝi sin turnis, kredeble por forkuri, sed eligis dolorkrion, kaj preskâ falis teren. tuj ·lemuel rapidis subteni ŝin, kaj kun jam malsevera voĉtono diris:

– vi ne povas reiri sen helpo, ·zalmuna. en la plej proksima tendo loĝas diotimaj homoj. ili flegos vin kaj venigos vin hejmen.

– ne! – ekkriis ·zalmuna malespere, – mi ne volas esti flegata de ili!

– ne estos necese, – ·lemuel respondis sarkasme, – ĉar jen venas ·padan-rimmu, kiu sendube kun plezuro levos vin sur sian ĉevalon, kaj tenos vin en la brakoj.

dirinte tion, ·lemuel sin turnis, rapidpaŝe foriris, kaj baldâ malaperis en apuda arbaro.

ĉapitro dudek dua. la fino de la intrigoj

la mistera «atmosfero», kiun estigis la novaĵo pri la supozita sinmortigo de ·uzibitum, ankorâ peze pendis super la vasta urbo ·babel, la sekvantan matenon, kiam la ordinara aktiveco sur la stratoj rekomenciĝis.

subite nova famo mistere disvastiĝis, samtempe el multaj diversaj partoj de la urbo: unue flustritaj aludoj; poste pli lâtaj onidiroj; kaj fine nedubebla fakto, akompanata de ĉiuj spirohaltigaj detaloj. preskâ neniu sciis, kiel fariĝis, ke post ne pli ol unu horo la terura novaĵo resonadis de la plej kvietaj kortoj en la centro de la urbego ĝis la plej malproksimaj antâurboj, nome, ke la bedârinda, sankta ĉefpastro ·uzibitum ne mortigis sin mem, sed ke li estis malnoblege mortigita de siaj kolegoj, la heredaj ĉefpastroj ·ilu-ulba kaj ·ŝankhatum! antâ ol pasis plua horo, la publikaj placoj, precipe la placoj antâ la temploj kaj palacoj, bolis per ekscititaj popolamasoj.

la eksciteco de la pasinta tago estis granda, sed kompare senbrua pro la profunda doloro subkuŝanta ĝin. la nunan tumulton karakterizis flama, minaca indigno. eksterordinare estis vidi, kun kia volonteco la vulgaruloj kredis la malbelan famon. ŝajnis, ke la solvo de la mistero, kvankam terura, iom malŝarĝis al ili la koron. la sinteno de la popolo ankâ enlumigis ĝian respektegon al la viro, kiu sin levis el ĝia mezo ĝis la plej alta pozicio en la lando, krom la trono de la reĝo; kaj samtempe ĝi montris – kaj per tio malfermis la okulojn de multaj – la kaŝitan malinklinon kontrâ la fremda, hereda pastraro.

la konsterno en la pastraj rondoj ne havis paralelaĵon en la tuta historio de la idolkulto. en la reĝa palaco la eksciteco estis preskâ ne malpli granda, sed, kompreneble, bridita de kortega konveneco. tiuj, kiuj sciis ion pri la streĉitaj rilatoj inter la reĝo kaj la ĉefpastraro, tuj furioze pripensis la politikajn sekvojn de tiu miriga eltrovo.

la reĝo ricevis la novaĵon kun miksitaj sentoj. li tuj komprenis, ke la renversitaj cirkonstancoj – se la rakonto efektive estas vera – ne nur forprenis al la nuna hereda pastraro la povon almiliti lin, sed ankâ, prezentas al li la plej oportunan okazon fordetrui siajn personajn malamikojn, ·ŝankhatum kaj ·ilu-ulba, kaj sufiĉe restarigi la firmecon de sia trono. tio deprenis pezan ŝarĝon de lia koro. tamen la penso, puŝi la batalon en la kampon de la kontrâuloj, ankorâ timigis lin. aliflanke la novaĵo ĉagrenis kaj maltrankviligis lin. malgrâ kelkaj nebelaj karaktertrajtoj, la reĝo estis profunde religiema. li sincere bedâris, ke viroj, altigitaj al tiuj oficoj, kaj, lâ supozo, elstare sanktaj, povus vere esti tiaj abomenaj krimuloj. plua konsidero malĝojigis kaj maltrankviligis lin: li timis, ke la farita eltrovo malpligrandigos, almenâ dum kelka tempo, la simplan religiemon de la popolo, kaj sekve, ankorâ malpligrandigos la pian timon, kun kiu oni rigardis lin kiel teran enkorpiĝon de la plej alta dieco.

longe kaj dolore la reĝo meditis sola en sia privatejo, evitante la ĉeeston eĉ de siaj plej favorataj konsilistoj. li estis malinklina malkaŝi siajn plej internajn sentojn al iu el ili, des pli, ĉar li nun kun maldolĉa ĉagreno bedâris, ke li, malgrâ la admonoj de sia pli bona memo, malnoble transdonis ·omaron al tiuj fanatikuloj. en tiaj cirkonstancoj la konsiloj de liberpensulo, kiel ·ilu-ittia, estus senutilaj, eble eĉ malplaĉaj. ankorâ malpli da inklino li sentis, konsiliĝi kun ·hamul. ia stranga timo ekposedis lin, ke la malkaŝemo de la preskâ superhome saĝa hiksoso ŝancelos la fundamenton mem de lia kredo.

ju pli longe la reĝo meditis, des pli maltrankvila kaj malĝoja li fariĝis. fine li sopiregis esti for el ĉiuj ĉi tiuj ĉagrenoj kaj konfuzoj. li volis esti sola en ia malproksima templo de ·merodaĥ. eble tie li trovos, senpere de la dio mem, inspiron kaj gvidon. sed tio ja povis resti nur sopiro. kion ajn nevole, li devos tuj kaj energie agi.

li do leviĝis, kiam la suno jam alproksimiĝis al la okcidenta horizonto, kaj eliris el la ĉambro, por havigi al si la plej freŝajn novaĵojn. la koridoro, kondukanta al tiu privata ĉambro de la reĝo, estis preskâ plena de altaj oficistoj, kiuj evidente atendis lian elvenon. ili aspektis malgajaj kaj maltrankvilaj, kaj preskâ ne kuraĝis eĉ flustri vorton unu al la aliaj. vidante, ke la reĝo kolere sulkigas la frunton, la plimulto el la korteganoj diskrete sin retiris en apudajn koridorojn â ĉambrojn. al la ĉambelano kaj al kvar ministroj la reĝo ordonis sekvi lin en la âdiencejon. enirinte ĝin, la reĝo tuj sidiĝis sur la trono, kaj diris:

– viaj vizaĝoj, ho konsilistoj, estas gravamienaj. kio do estas la lasta novaĵo?

unu el la ministroj, viro kun fiera sinteno, respondis:

·marduk donu al la reĝo eternan vivon. la popolaĉo …

kolere la reĝo interrompis lin:

– ne nomu mian popolon popolaĉo!

la ministro profunde sin klinis kaj kolere mordis al si la malsupran lipon. kiam li elrektiĝis, lia vizaĝo jam montris humilan, preskâ mildan mienon:

– volu la reĝo ordoni. flama indigno metis tiun malbelan vorton en la buŝon de via servisto. la plej malaltaj klasoj de la urbo, forgesante la netakseblajn benojn, per kiuj la reĝo ilin superŝutadas, kuraĝas kriegi kaj postuli, ke la reĝo tuj juĝu la ĉefpastrojn.

alia ministro, kuraĝigite de rigardo de la reĝo, diris:

– granda estas la tumulto, ho reĝo; kaj la spiritoj de la vulgaruloj bolas. sed tio estas faro de agitistoj. en ĝi vidiĝas la mano de ·dingir, la estro de sekreta societo de revoluciuloj.

la malfeliĉa reĝo klinis la kapon, kaj apogis la frunton sur manplaton, por kaŝi la vizaĝon antâ la korteganoj. dum kelke da minutoj silento regis en la ĉambro; kaj neniu kuraĝis interrompi la doloran mediton de la okupanto de la trono. tiam la ĉambelano rimarkis moviĝon de la pordokurtenoj, kaj aliris ilin sur la piedpintoj.

– kio estas? – subite demandis la reĝo.

– alveno de novaj raportoj, ho reĝo, – respondis la ĉambelano, – la popolo penas perforte eniri la palacon de ·ilu-ulba.

la reĝo vigle leviĝis kaj kolere kriis:

– tion mi ne volas toleri. ·melzar, iru, ordonu al la palaca gvardiestro pretigi taĉmenton, por gardi la pordegon de lia palaco.

– mi tre timas, via reĝa moŝto, – ·melzar, la ĉefmilitestro, kuraĝis diri, – ke unu taĉmento ne sufiĉos.

– sendu du … tri. la leĝo de la lando, kaj mia sento de justeco ne permesas, ke malutilo trafu iun antâ deca enketo kaj lâleĝa kondamno.

antâ ol ·melzar eliris el la âdiencejo, la ĉambelano enlasis ĵus alvenintan oficiron, kiu, post profunda riverenco, raportis, ke granda amaso da ekscititaj homoj kolektiĝas sur la placo antâ la reĝa palaco, kaj ke la ĉefoj kun brua aroganteco postulas âdiencon ĉe la reĝo. apenâ finiĝis la raporto, eniris en la ĉambron ·ilu-ittia, sen antâe ricevita permeso. tiel granda estis la eksciteco, kaj tiel eksterordinaraj la cirkonstancoj, ke ŝajne neniu miris pri tio, ke li rekte supreniris la ŝtupojn antâ la trono kaj alparolis la reĝon!

– decas, ke via reĝa moŝto sciu, – li flustris, – ·zalmuna mistere malaperis hierâ nokte kune kun du servistoj, la famaj elamaj ênukoj. la servistojn oni trovis hodiâ matene mortigitaj sur soleca kampo ekster la urbo; sed nenian postesignon de la sinjorino. ŝia reĝina moŝto estas nekonsolebla kaj ploregas. la reĝino timas, ke ĉi tiu malfeliĉo kaj la krimo de la ĉefpastroj ne estas sen interrilato.

la novaĵo kortuŝis la reĝon pli profunde, ol ·ilu-ittia antâvidis. lia vizaĝo vidigis akran doloron kaj pene subpremitan furiozon. ·ilu-ittia parolis plue, nun jam pli lâte:

– la tumulto de la popolo fariĝas pli danĝera de momento al momento, ho reĝo. ni devas tuj agi. se la reĝo volas, mi alparolos la amason el reĝa ĉaro.

– tion faru, mia fidela princo, – respondis la reĝo, indikante per la vorto «princo», ke li altigas ·ilu-ittian al princa rango, – sed ne elmetu vin al tro granda danĝero. tuj kiam prosperos al vi trankviligi la popolon, venigu la ĉefpastrojn ĉi tien, sub protekta eskorto, se ili volas. intertempe mi iros paroli al la reĝino. kie ŝi estas?

– en sia buduaro, kredeble.

la reĝo kaj ·ilu-ittia eliris el la âdiencejo, sekvate de malbonvolaj rigardoj de la korteganoj, kiuj malestimis la unuan pro lia nedecidemo, kaj malamis la alian pro la supereco super ili, kiun li atingis en la reĝa konsilejo.

duonhoron poste eliris el la impona pordego de la reĝa palaco eleganta ĉaro, brile ortegita kaj ornamita per multekoloraj juveloj. duo da belaj, fortmuskolaj ĉevaloj ĝin tiris, altpaŝe kaj kun dignoplena malrapideco. honora eskorto de reĝaj gvardianoj akompanis la veturilon. du lancistoj antâiris la ĉevalojn, kaj dekduo da aliaj solene marŝis ĉe ambâ flankoj. apud la veturigisto staris ·ilu-ittia parade vestita. sur lia brusto pendis longa, ora ĉeno, indikanta lian princan rangon. la profundon de la ĉaro okupis ·hamul, sidanta sur remburita angulseĝo. tuj kiam la trankviligontoj alproksimiĝis al la popolamaso, kiu sin tenis je kelka distanco de la kolosaj sanktfiguroj, la antâirantoj kriis:

– cedu lokon, babelanoj, al la reĝa ĉaro. âskultu la parolon de la reĝo per la buŝo de la princo ·ilu-ittia!

·ilu-ittia trankvilmiene rigardis la bolantan amason da homoj, kaj post momento ekparolis, lâte kaj impone:

– viroj de la granda urbo! nia amata, sankta ĉefpastro ·uzibitum jam ne vivas …

iu en la amaso ekkriis: malnoblege mortigita!

trankvile ·ilu-ittia respondis:

– kredeble. sed la leĝo de la granda reĝo ·ĥammu-rabi diras, ke neniun oni rigardu kulpa antâ deca jura esploro. kiom malpli virojn, kiuj okupas tiajn altajn, sanktajn oficojn! jam preparoj fariĝis, por esplori tiun eksterordinaran aferon. mi certigas vin, ke la koro de la reĝo estas ŝirita de granda doloro. sed ankorâ pli forte ĉagrenas la bonan reĝon via tumulto, kiun la sankta mortinto certe malaprobus. do, noblaj babelanoj, montru vin indaj je la plej granda urbo en la mondo, indaj je la granda reĝo, kaj indaj je ·uzibitum. kviete foriru, ĉiu en sian domon. justeco nepre fariĝos.

âdiĝis en la popolamaso jen aprobaj murmuroj, jen malkontentaj eldiroj de pli tumultemaj viroj; sed la plimulto estis senesprime konfuzitaj. kiam do, lâ okulordono de ·ilu-ittia, la veturigisto antâenirige vipetis la ĉevalojn, trairejo tuj malfermiĝis tra la densa arego. en ĝi la pli juna hiksoso vidis nemalmultajn, kiuj evidente miris mute, kial ili tiel stulte obeas. post multaj malhelpoj la veturilo atingis la palacon de ·ilu-ulba. tie la popolamaso estis eĉ pli granda kaj ankorâ pli forte ekscitita, ol antâ la reĝa pordego.

·ilu-ittia tuj alparolis la maron da malafablaj, minacaj vizaĝoj ĉirkâ li, uzante preskâ la samajn argumentojn. sed baldâ evidentiĝis, ke li havas aferon kun pli obstina kaj danĝera amaso, ol li antâvidis. mokriproĉoj, incitoj kaj kriegoj âdiĝis el ĉiuj flankoj. la sperta diplomato tamen sentime dârigis sian deklamon. unu lâtvoĉa estro, suprengrimpinte piedestalon de obelisko apud la pordego, kriegis:

– kiu estas ·ilu-ittia, ke ni âskultu lin?

pli kaj pli proksime la amaso premis la gvardianojn, starantajn ĉirkâ la veturilo, kiuj jam singarde tenis la armilojn, pretaj defendi la ĉaron de la reĝo kaj ĝiajn okupantojn. tiam ·hamul leviĝis kaj majeste ĉirkârigardis. ŝajnis, ke preskâ neniu rimarkis lin antâe. tuj la tumulto en la proksimeco de la ĉaro trankviliĝis, kaj murmuro trakuris la popolon:

– silentu, – oni diris, – tio estas la grandaĝa egipta saĝulo; âskultu!

– babelanoj, – ekparolis la blankharulo, – negrave, kiu estas ·ilu-ittia. sufiĉas, ke li staras ĉi tie en la loko de la reĝo mem. vi serĉas juston. prave. sed la justo postulas ĉe la juĝantoj egalanimecon kaj senpasian sintenon. ĉu ne konfuza pasio kaj flama indigno regas vin en la nuna momento? via bona reĝo promesas al vi per la buŝo de ·ilu-ittia, ke justeco fariĝos. kredu lin. iru do trankvile hejmen, kaj ne kâzu, ke viaj posteuloj vin riproĉos, kaj hontos pro konduto via, malinda je via granda urbo.

la efekto de la simplaj vortoj de la grandaĝulo estis miriga. la tumulto liminterne de lia voĉo tuj ĉesis; kaj iom post iom la tuta vasta homamaso trankviliĝis. multaj tuj obeis lian konsilon, kaj foriris; aliaj scivoleme restis en konvena distanco, por vidi, kio plue okazos. momenton poste la pordego de la palaco duonmalfermiĝis, kaj viro elvenis, kiu, riverencinte antâ ·ilu-ittia kaj ·hamul, respekte alparolis la unuan:

·laomer, la domestro de ·ilu-ulba, mia sinjoro, humile petas vin enveni. li havas gravegan sciigon.

·ilu-ittia volonte konsentis kaj sekvis la serviston, kiu post la eniro fermis kaj zorge riglis la pordon. la domestro, aspekte respektinda maljunulo, atendis ·ilu-ittian en la sama, lukse meblita antâĉambro, kiun ·zalmuna eniris la antâan tagon. li estis pala kaj videble profunde malĝoja. tuj la kortegano demandis:

– kie estas via sinjoro?

– for.

– for? kien?

– mi ne scias. jam antâ la matena krepusko hodiâ matene li kaj ·ŝankhatum rajdis for sur la plej rapidaj ĉevaloj, alivestite kaj en plena sekreteco. ili petegis, ne ordonis, sed petegis min kaj promesigis, per ĉiuj rimedoj kaŝi la sekreton de ilia foriro ĝis la vespero. eĉ ·aramis, mia sinjorino, nenion scias pri la celo de ilia subita vojaĝo.

– sinkondamno; ĉu ne?

·laomer malgaje kapjesis, dolorĝemis kaj respondis kun tremantaj lipoj:

– mi tre timas, mia sinjoro, ke tio estos la juĝo de la popolo. verdire mi ne rigardis ilin kiel apartajn sanktulojn, sed … sed …

la maljunulo ne finis la frazon, kaj dâre balancis la kapon.


noktaj ombroj jam kovris la grandan ĉefurbon, kiam ·zalmuna ŝtele eniris sian domon, lamante. ŝia kapo estis klinita antâen, kaj ŝia mieno kaj ĉiu movo de la korpo montris ekstreman lacecon kaj korprematecon. senbrue trapasinte koridoron kaj aron da antâĉambroj, ŝi eniris sian buduaron. la ĉambro estis duonlumigita en la profundo per unu lampo, pendanta super altarosimila tablo kun statueto de la diino ·iŝtar.

subite leviĝis de antâ ĉi tiu tablo virino el preĝa pozo. tio estis ·belizunu, ŝia konfidenca babela servistino. eklumo de ĝoja surprizo, kiu ekvidiĝis en la larmemalsekaj okuloj de la virino, tuj malaperis. alkurante al ·zalmuna, kaj ĵetante sin antâ ŝin genue, ·belizunu kriis:

– ho, ·zir-nana, mia dolĉa sinjorino; vi revenis! sed kiel malfeliĉa vi aspektas! ho, kio okazis? kio tiel korpremas vin?

·zalmuna ne respondis. ŝajnis, ke ŝia kordoloro estas tro peza por parolo. ·belizunu ree parolis:

– la bona diino âskultis miajn preĝojn kaj redonis vin al ni … sed parolu, sciigu al via fidela servistino …

per voĉo, en kiu emocio kaj senespereco interbatalis, ·zalmuna interrompis ŝin:

– mia bona ·belizunu, mi ŝuldas al vi senfinan dankon. la diino pagu al vi tion, kion mi ne povas repagi. se vi amas min, ne demandu min, kio okazis. sed tuj pretigu mian skribilaron kaj la incensilon.

– sed, mia kara sinjorino … la afliktita virino balbutis.

– ne parolu, ·belizunu; per silento montru vian kunsenton.

·belizunu eliris kaj post nemultaj minutoj revenis, alportante malgrandan kupran ujon, en kiu ardis lignokarboj, kaj pleton kun aro da objektoj necesaj por leterskribado. ·zalmuna staris antâ la altarotablo, fikse rigardante en obtuza sensenteco la sanktfiguron. silente plorante, la fidela servistino metis la skribilaron sur kanapon kaj la incensilon sur tripiedon, starantan apud la tablo, kaj destinitan por ĝi. silente ŝi ree eliris.

la neevitebla brueto, kiun ŝi faris, ŝajne vekis la korpremegatan virinon el duona senkonscieco. kun ekmovo, kvazâ ŝi devigas sin alpreni finan decidon, ·zalmuna elprenis el interna poŝo de sia mantelo malgrandan argilan botelon, kaj elverŝis el ĝi brunan fluidaĵon en oran pokalon, starantan sur la sankta tablo. farinte tion, ŝi sidiĝis sur la kanapo, kaj per mallonga grifelo kun alfiksaĵo en formo de sagokapo presis kojnoformajn literojn sur du malseke molaj cilindroj. senhezite ŝi skribis leteron, pri kies teksto ŝi ŝajne jam antâe decidiĝis:

«·zir-nana al sia dolĉa, reĝa amikino sendas la lastajn salutojn. la reĝino de la ĉielo forprenu el via koro ĉiun malĝojon pro mia terura sorto. en la brakoj de la kompatema diino mi esperas trovi pardonon, forgeson, pacon. ·omar ne estas plu. tial la vivo estas por mi malamataĵo. honeste mi penis servi al la dioj. sed vanaj kaj malsaĝaj estis miaj penoj; kaj nun mi abomenas ilin. regas min malespero, kiun nenio surtera povus malpezigi. jam staras antâ mi pokalo, plenigita per cikuta veneno. post nemultaj momentoj mia spirito estos for. adiâ. volu akcepti, kiel memorigilon al ama amikino, mian domon kaj mian bienon en ·betraĥ. miaj egiboj administru mian turkisominejon en ·sinaj kaj mian bienon en ·elasar pro la profito de ·naama, filino de ·omar. ili donu decajn donacojn al mia servistaro, krom al ·ajla, kiun la sep malbonaj dioj turmentu en ambâ mondoj. la tuta restaĵo de mia havo elspeziĝu pro la profito de la temploj de ·iŝtar en ·uruk kaj ·babel

·zalmuna leviĝis, kvazâ en revo, kaj kun mieno de anima laceco malmoligis la cilindrojn super la ardantaj lignokarboj. poste ŝi metis la cilindrojn en silkan saketon, fermis ĝian buŝon per silka ŝnuro kaj sigelis la finaĵojn per sigelilo, pendanta de braceleto.

la komuniko estis skribita kaj preta por sia fatala vojo al la reĝa palaco. ankorâ ĝi estis en ŝia mano; sed forsendite, ĝi igos neevitebla ŝian sorton. rememorigante al si la jam faritan decidon, ·zalmuna freneze laboris forpeli el la pensoj sin altrudantajn konsiderojn pri la sekvoj, kiujn havos ŝia senespera ago. timante do, ke ŝi ŝanceliĝos, ŝi energie sonorigis vokilon, kaj iris renkonte al la tuj venanta servistino.

·belizunu, – ŝi diris per funebra voĉo, – tuj pretiĝu. prenu kun vi du virojn, kaj iru al la reĝa palaco. transdonu al la reĝino mem ĉi tiun saketon. ĝi enhavas treege gravan komunikon. en la okazo, se la reĝino ne povas akcepti vin hodiâ nokte, restu en la palaco, kaj plenumu vian komision kiel eble plej frue morgâ matene.

ne donante al la surprizita virino okazon diri eĉ unu vorton, ·zalmuna sin turnis kaj reiris al la sankta tablo. tie ŝi staris senmove dum kelke da minutoj, rigardante alterne la statueton kaj la pokalon, enhavantan la mortigan venenon. treege maldolĉa penso turmentis ŝin: trinki la venenon signifus malvenkon por ŝi, kaj venkon por la ·jehova-kultanoj, kiuj blasfemas ·merodaĥon kaj la grandan diinon. terura penso! des pli terura, ĉar la bildo de la malamata ·lemuel dâre persekutis ŝin, kaj ĉar lia mordanta parolo ankorâ sonis en ŝiaj oreloj. denove venis al ŝi la ĉagrena penso, ke inter la adorantoj de la «·eternulo» troviĝas homoj de elstara nobleco, kompare kun kiuj la ĉefpastroj kaj multaj aliaj aspektas kiel abomenaj malvirtuloj!

sur la vojo hejmen ·zalmuna forte penis imagi ian ekstazon, kiun ŝi sentos en la solena soleco de sia buduaro antâ la statueto de la amata diino, kaj ĉe la penso pri baldâa unuiĝo kun ŝi. tia rava sento tiam neniel volis veni. nun ĝi estis eĉ pli malproksime de ŝi. ŝia vizaĝo ricevis pli kaj pli dolorplenan aspekton. la okuloj, ruĝrandaj kaj sekaj, estis vitrecaj, kaj el ili elrigardis dum kelka tempo malluma, duonfreneza senespereco. ŝi volis preĝi, sed ne povis. sopire ŝi rigardis la statueton de la diino, deziregante lumeton de helpa simpatio. nenia respondo venis. poste ŝi prenis el ora skatoleto plenmanon da incenso, kaj ŝutetis ĝin sur la ardantajn karbojn, esperante, ke la ebriiga parfumo vekos en ŝia koro iom el la kutima fervoro kaj amo al la diino. la ĉambro iom post iom pleniĝis de forte odoranta fumo, kiu tamen, ne alportis al ŝi la deziratan adorsenton.

lâ subita impulso ·zalmuna prenis harpon, apogitan al la kanapo, kaj, sidiĝinte, komencis ludi favoratan himnon al ·iŝtar. kanti ŝi ne povis. iom post iom la melodio de la himno transiris, sen konscio de la ludantino, en treege plendajn akordojn. ili estis nevola elfluo el ŝirita, senespera koro.

subite ŝi vekiĝis, kvazâ el morta premsonĝo, forpuŝis la harpon kaj firmamiene aliris la sanktan tablon. rapide ŝi prenis la pokalon, eltrinkis ĝian enhavon, kaj ĵetis sin genue antâ la statueton de la diino. ektremo kaptis ŝin. post kelke da momentoj ŝiaj pensoj konfuziĝis, kaj ŝiaj membroj ekrigidiĝis. silento, senkonscieco, kaj fine morto.

ĉapitro dudek tria. paca ·betraĥ

kvar jaroj pasis, kaj duono. kelkaj el la strangaj okazintaĵoj en ·babel, kiuj okupis nian atenton dum sufiĉe longa tempo, diskoniĝis en ·betraĥ, kaj ankorâ vive restis en la memoro de la urbetanoj. la tragika morto de ·omar, amata kaj respektata de ĉiuj; la sinmortigo de ·zalmuna, la mistera belulino; la abomena krimo kontrâ la potenca ĉefpastro ·uzibitum; kaj fine, la sinakuza forkuro de liaj kolegoj estis oftaj temoj por gravaj diskutoj inter pensemaj viroj, kaj bonvenaj fontoj de flustritaj interrakontoj de ne malpli babilemaj virinoj. ankorâ la vulgaruloj priparolis la sortojn de ·omar kaj ·zalmuna kun kelka singardemo, se ne kun solena timo. jam la imagema popolo vestis la tutan aferon per pli-malpli fantaziaj aldonaĵoj, eble semante per tio semojn por miraklaj legendoj.

la perdo de la amata amiko ĵetis ·ijobon en profundan malĝojon. la novaĵeroj pri la cirkonstancoj, okazigintaj lian morton, kiam ili iom post iom trafiltriĝis el ·babel, kâzis al li multajn horojn de malgaja kaj streĉa medito. post kelka tempo alvenis al li sekreta informo, ke ·naama kaj ·adaha rifuĝis en la ekstrema sudo de la lando araba, kaj loĝas tie en trankvila sendanĝereco kune kun ·lemuel en bieno apartenanta al la maljunulo.

la plejaĝuloj de ·betraĥ opiniis konsilinde, ke ambâ knabinoj restu tie dum kelka tempo, ĝis oni povis esti certa, ke ĉiuj danĝeroj forpasis. petite de la urba konsilantaro, ·ijob volonte konsentis kontroladi la administradon de la bienoj de ·omar dum la neplenaĝo de ties filino.

la reĝino de ·babel ekposedis, lâ leĝa procedo, la domegon kaj teraĵon, testamentitajn al ŝi de ·zalmuna. jam de du jaroj loĝis tie ·hamul kaj ·ilu-ittia, kiu, almenâ en ·betraĥ, ree uzis sian unuan nomon, ·abidan. de la renkontiĝo kun sia grandaĝa parenco ·ilu-ittia pli kaj pli nâziĝis pro la ŝlimaj politikoj de ·babel. tion la gereĝoj klare vidis; kaj, por ne tute perdi lin, la reĝino proponis al ·hamul kaj li, ke ili okupu la belan palaceton en ·betraĥ. ·ilu-ittia dâre servis al la reĝo kiel privata konsilisto, kaj tre ofte vojaĝis ·babelon, kiam lia konsilo estis dezirata en malfacilaj aferoj. lian politikan sintenon forte influis lia kunuleco kun ·hamul kaj ·ijob. la reĝo rimarkis tion kun kreskanta kontenteco. la elstara nobleco kaj la preskâ superhoma saĝo de la grandaĝulo tre imponis al li; kaj la famo pri la miriga historio kaj la sankteco de ·ijob vekis en li vivan intereson, eble ion pli profundan. efektive li jam promesis al ·ilu-ittia viziti ·betraĥon la venontan printempon kune kun la reĝino kaj la princo ·ilu-zat.

la animoj de ·hamul kaj ·ijob kunligiĝis per la plej fortaj ligoj de ama amikeco. unu trovis en la karaktero kaj en la travivaĵoj de la alia ion, kio ankorâ pliriĉigis lian internan vivon. tiom da tempo, kiom ·ijob povis apartigi de siaj multaferaj okupoj, li tre volonte pasigis en feliĉa kuneco kun la amata kaj respektegata amiko, en kiu li vidis kvazâ enkorpiĝon de dia saĝo, kaj kiu strange kunligis lin kun la longa vico da grandaj patriarkoj.

en la administrado de sia tre rapide kreskanta havo kaj en la kontrolado de la bienoj de la mortinta ·omar, ·ijob ricevis tre kompetentan kaj fidelan helpon de viro, kiu nelonge post la tragediaj okazintaĵoj en ·babel alvenis en ·betraĥ, kaj petis de li ian humilan okupon. li diris, ke lia nomo estas ·oriel, sed insiste petis, ke oni ne faru demandojn pri lia deveno. ĉar ·ijob urĝe bezonis servistojn, kaj la okupopetanto alie plaĉis al li, li dungis lin.

la personeco de ·oriel tuj kâzis en la malgranda urbo neordinaran scivolon. efektive la betraĥanoj havis sufiĉan kâzon rigardi lin kiel enigmon. li estis juna aligentulo, kiu, malgrâ sia senornama, preskâ malriĉula vesto, havis la aspekton de nobelo. li estis malbabilema kaj pensema, ofte eĉ malgaja, kaj kutime tenis sin, kiom eble, aparte de la vilaĝanoj. kvankam la viro ne rekte malkonfesis kredon je la dioj de ·babel, li ne volis kunigi sin kun iliaj, jam ne multenombraj adorantoj. pri ·jehova li havis, en la komenco, nur tre ombrecan scion. per konstanta ĝentileco kaj malofta servemo ·oriel baldâ gajnis la bonvolon de ĉiuj, kun kiuj li havis aferon. al tio helpis en ne malgranda mezuro lia vire bela vizaĝo, lia meditema mieno kaj strange revema rigardo el liaj esprimoplenaj okuloj. la virinoj, precipe la junaj virinoj de ·betraĥ, avidis sondi la misteron, ĉirkâantan la belan fremdulon, sed iom post iom, post paso de du ĝis tri jaroj, ili ĉesigis la penon.

la solaj personoj, kies kuneston ·oriel ne evitadis, eĉ kelkafoje malkaŝe deziris, estis la intimaj amikoj de ·ijob. kiam ajn en la tendo de lia sinjoro, â antâ ĝia pordo okazis diskutoj pri politikaj, filozofiaj â religiaj aferoj, ·oriel penadis sin okupi apude, kaj avide âskultis. unu tagon, pli ol unu jaron post lia alveno, li konfesis al ·ijob, ke jam delonge li sentis malŝaton al la dioj de sia lando; kaj ke, sciiĝinte pri adorantoj al ·jehova en la lando ·uc, kies vivo estas multe pli nobla kaj pura, ol la vivo ĝenerale de la adorantoj al la dioj de ·babel, li decidiĝis ekloĝi en ·betraĥ kaj aliĝi al la kultanoj de la ·eternulo. dirinte tion, li ree petis ·ijobon ne fari demandojn pri lia deveno. ·ijob tre ĝojis pri tiu decido, kaj de tiu tempo diligente penis instrui la junan viron pri la vojo de la vero, traktante lin kiel estimindan amikon kaj egalulon, kelkafoje eĉ kvazâ amatan filon. oftaj intimaj interparoloj kunligis la korojn de la du viroj. la respekto, kiun sentis la pli juna viro al la sanktulo, kreskadis preskâ ĝis adoro tiel same, kiel poste li ankâ respektegis la grandaĝulon, ·hamul.

la betraĥanoj do jam ĉesis rigardi ·orielon kiel kuriozaĵon. ili alkutimiĝis al lia sindetenemo kaj lia pensemo. kiel intimulon de ·ijob, de ·hamul kaj, kvankam en ne tre granda mezuro, de ·abidan, ili traktis lin kun granda respekto. ankâ lia fideleco kaj la elstara lerteco, kun kiu li plenumis siajn administrajn devojn, plenigis ilin per admiro.

ofte okazis, ke ·oriel forestis for el ·betraĥ, prizorgante aferojn de ·ijob â administrante malproksimajn partojn de la bieno de la mortinta ·omar. dum unu tia okazo trafis ·betraĥon novaĵo, kiu ĉie kâzis ne malgrandan ekscitiĝon: per tuj venonta karavano el ·dedan alvenos ·naama kaj ·adaha, akompanataj de ·lemuel!

post foresto en la dâro de tiom da jaroj la sopiro de la knabinoj, revidi la amatan urbeton kaj la karajn amikojn tieajn, fariĝis treege forta; kaj fine prosperis al ili konsentigi la patrecan prizorganton konduki ilin al la malnova hejmo. la vundo, kiun kâzis en la koro de ·lemuel la morto de ·omar kaj de ·hagaj ankorâ ne volis cikatriĝi. dum longa tempo li sentis fortan malinklinon ree viziti la urbeton ·betraĥ, ĉar li ne povis liberigi sin de prema penso, ke li estas en kelka mezuro kulpa pri la morto de ·omar. li diradis al si, ke en la batalo kontrâ la ĉefpastroj kaj ·zalmuna li ja en aliaj rilatoj venkis; sed ofte li demandis sin malgaje, kiom efektive li gajnis per tiu venko por la aferoj, pro kiuj li tiel fervore bataladis. tiam li ankorâ ne sciis, ke la insidaj klopodoj de la babela pastraro en la lando ·uc jam tute ĉesis, kaj ke la tuta malfidelularo, hontante pri la malnoblega konduto de la estroj de la ·iŝtar-kulto, revenis al la simpla servado al ·jehova, sekvate de multaj aligentaj idolanoj.

·lemuel trapasis tempon, kiam regis lin malgajeco kaj deziro sin retiri de la mondo kaj ripozi. lia sola ĝojo tiam estis la kunuleco de la knabinoj, ·adaha kaj ·naama, kies filina amo kaj sincera aldoniteco kompensis en ne malgranda mezuro la maldolĉajn travivaĵojn en ·babel kaj la perdon de floranta komerco. sed tiu kunuleco, aliflanke, sklavigis lian koron pli, ol li konsciis.

·ijob estis irinta al ·padar, por bonvenigi la malnovan amikon kaj liajn zorgatojn, alvenontajn per la granda karavano el la sudo, kaj konduki ilin al ·betraĥ, kie multaj amaj kaj scivolaj koroj sopire atendis ilin. en la posttagmezo aro da virinoj eliris el la urbeto, por renkonti la knabinojn sur la vojo.

fine, ĉirkâ la vespero, polvonubeto anoncis ilian alvenon. la revido estis kortuŝa: ĝojo, kunsento kaj torento da malgajaj memoroj elverŝiĝis per abundaj larmoj. dum kelka tempo la tuta amikaro vojiris en solena silento, kun koroj tro plenaj por interparolo. poste komenciĝis inter la virinoj kaj la knabinoj pli kaj pli viviĝanta interŝanĝo de demandoj kaj respondoj kaj klarigoj.

la malnovaj servistoj de ·omar, kiuj ankorâ plenumis siajn antâajn devojn en la domo, kaj nova domomastrino, dungita de ·ijob, akceptis la knabinojn kun signoj de sincera emocio kaj ama sindonemo. ·adahan ili rigardis ne nur kiel eksterordinaran heroinon, indan je loko en baladoj, sed ankâ kiel superulinon, vidante, ke ·naama, ilia estonta sinjorino, traktas ŝin kun filina amo kaj granda respekto. ne plu ŝi estis servistino: ·lemuel rigardis ŝin kiel amatan filinon, kaj ·ijob honoris ŝin kiel virinon de modela virteco, kaj malkaŝe montris al ŝi patrecan korinklinon de patriarko.

noktaj ombroj jam falis, kiam fine ·adaha kaj ·naama sin trovis solaj en la ĉambro, kiun ili kune okupadis. cedante al natura impulso, ili ĉirkâbrakis unu la alian, kaj silente ploris. malgrâ la paso de la jaroj, ·naama vivece kaj ame konservis en la memoro la bildon de la patro. sed neniam antâe ŝi sentis tiel akre lian foreston, ol kiam ŝi, kune kun ·adaha, trairis la domon, rememorigante al si, ĉe ĉiu paŝo, okazintaĵojn rilatantajn al li, â apartajn kutimojn, karakterizajn de li.

la koro de ·adaha estis plena de emocioj, kiujn ŝi vane penis analizi. reve ŝi miris pri tio, ke ŝia malĝojo ne estas pli granda, ol ĝi efektive estis. ĝis antâ kelke da monatoj ŝi imagadis, ke revidi la domon en ·betraĥ denove disŝiros ŝian koron; ke ĉiam ŝi sentos sin treege malfeliĉa en ĝi. soleneco kaj sincera malĝojo ja regis ŝin; sed la revoj, kiujn ŝi gastigadis kaj nutradis en la koro antâ la tragedio en ·babel, nun ŝajnis al ŝi jam afero de malproksima pasinteco. nun, kiam ŝi post preskâ kvin jaroj revidis la antâan hejmon, en kiu ŝi servadis kiel vartistino, ŝia amo al ·omar, nobela grandsinjoro, aspektis al ŝi pli vana kaj pli aroganta, ol iam antâe, malgrâ ke ŝi konsciis, ke la longa kunesto kun ·lemuel kaj ·naama en plena samstataneco, kaj vizitoj al riĉaj kaj respektataj parencoj en ŝia hejmlando estis levintaj ŝin sur pli altan socialan nivelon. tiam ankorâ ·adaha ne komprenis, ke la stato de ŝia koro estas sekvo de tiu benoplena, saniga efiko, kiun tempopaso kâzas, precipe en la freŝa kaj elasta menso de sana junuleco. kiam alproksimiĝis la tempo por reiri al ·betraĥ, kaj dum la longa vojaĝo la pensoj de ·adaha sin okupis ne nur per malgajaj rememoroj pri ·omar kaj pri la vaneco de knabinaj revoj. venis al ŝi ankâ de tempo al tempo, komence iom kontrâvole, la bildo de pli juna viro, de ·benoe, la strange alloga rabistestro. dum la longa karavano pene tiriĝis lâ la antikva, polva vojo, sub brulanta somera suno, kaj dum la mensoj fariĝis tro obtuzaj por triviala interparolo, la juna virino ofte meditis kaj demandis sin, kio fariĝis kun tiu noblaspekta rabisto, tiu stranga miksaĵo de sovaĝeco kaj ĝentileco, de malnobla okupiteco kaj noblaj impulsoj: ĉu li efektive forlasis sian malbonan okupon, kaj ekloĝis en la lando ·uc? ĉu vere ekscio pri ·jehova povus tiele ŝanĝi la koron de homo, ke ĝi faris el idolana rabisto sinceran kaj noblan serviston de la ·eternulo? ĉu vere ŝia dio nun estas ankâ lia dio, lâ lia promeso? pli ol unu fojon ·adaha ekkonsciis pri fervora espero, ke ·benoe plenumis sian promeson.


varmega posttagmezo alproksimiĝis al vespero, promesanta pli agrablan aeron. jam freŝigaj ventetoj ekludis en la suproj de majestaj terebintarboj en la plej alta parto de la parko, kiu iam apartenis al ·zalmuna. en malvarmeta ombro de foliodensa arbo duonkuŝis sur tapiŝoj tri viroj: ·hamul, ·abidan kaj ·lemuel, interparolante. la ŝanĝita politiko de la babela lando estis la ĉefa temo de la interparolado. ·lemuel, kiu en la dâro de la pasintaj kvar jaroj vivadis preskâ en izoleco, sen kontakto kun la tumultaj aferoj de la granda mondo, avide âskultis la rakontojn kaj sciigojn de ·abidan. kelkaj el la demandoj de ·lemuel embarasis la ĝentilan korteganon, kaj li respondis ilin iom eviteme. eĉ antâ fidelulo, kiel la honesta dedanano, li ne volis diri ion, kio povus restarigi politikajn danĝerojn, â reveki la aktivecon de agitistoj, kiu feliĉe dum kelka tempo trankviliĝis. iom nevole, do, li sciigis al ·lemuel, ke ·ŝankhatum kaj ·ilu-ulba, lâ sekreta informo ricevita de li, nun troviĝas en ·hindujo, gastante en pastra kolegio sub alinomoj, kaj pretekstante esti piaj serĉantoj al la vero. sekretaj detektivoj observadas ilin, por raporti al la reĝo ĉiun signeton de intrigoj ĉe la kortegoj de hindaj princoj kontrâ la ·babela regno. ·lemuel parolis vigle:

– se mi sciiĝus antâ tri â kvar jaroj, kie mi povos trovi tiujn kanajlojn â la rampulinojn, ·ajla kaj ·nupta, mi estus sentinta fortan tenton elserĉi ilin, por saldi mian kalkulon kun ili. eĉ nun mi bedâras, ke la virinoj malaperis, ne postlasinte piedsignojn.

– lasu ilin, – diris ·hamul milde, – venĝado estas afero de dio. li repagos.

– ne estas venĝo, mia patro, – respondis ·lemuel ame, sin klinante antâ la jam tre malfortika hiksoso, – kio min pelas, sed deziro helpi, ke ili ne faru pluan malutilon al la knabinoj.

·lemuel, – diris ·abidan ĝentile, kun la kvieta parolmaniero de viro, kutiminta doni gravajn konsilojn, – ne veku dormantajn leonojn. nenia danĝero minacas ilin de la flanko de la du virinoj, ili havus aferon kun la tuta urbeto ·betraĥ. mi ne antâvidas atakon de ili. kaj rilate vin, vi povas nun sentime rekomenci vian komercon en ·babel, se tio estas via deziro.

enpense ·lemuel rigardis dum kelka tempo la suprojn de alta arbo, movetiĝantajn en la facila vento, kaj poste respondis:

– mi estas ankorâ juna kaj agema. tre ofte senpacienco turmentas min, kaj forta deziro kaptas min denove travagi la mondon. ne facile ja estas, tiel plene ŝanĝi sian vivmanieron. sed en solena momento antâ la ·eternulo mi prenis sur min la devon lâpove gardi la vivon de la du knabinoj, kiuj al mi estas tre karaj. en la okazo, se mi post kelka tempo denove reprenos mian komercadon, mi ne vojaĝos malproksimen de ·betraĥ. mia koro restos ĉi tie.


·adaha staris ĉe la ĉefa pordego de la bieno, kiu ree fariĝis ŝia hejmo. ŝi ŝirmis al si la okulojn per la mano kontrâ ĝenaj radioj de la subiranta suno. videble ŝi atendis iun kun maltrankvilo. la pasintaj kvar jaroj kaj duono ne pasis for sen rimarkebla efekto sur la eksteraĵo de la knabino. ŝi havis nun la aĝon de dudek tri jaroj. ŝia figuro jam ne montris la knabinan, gracian nedikecon de la dekokjarulino, kiun ni renkontis unue en la korto, portantan ·naaman sur la brako. ĝi estis nun pli virine ronda kaj digna. ŝia beleco intertempe ankorâ malvolviĝis kaj atingis eble jam la plej altan gradon de sia plena, matura ĉarmo.

– jen, fine ŝi venas, – ·adaha mallâte diris al si kun ekĝemeto, kiu malpezigis al ŝi la koron.

tuj kiam ·naama, la kâzo de la maltrankvilo de ·adaha, ekvidis la amatan vartistinon, ŝi komencis kuri. kun serioza mieno ·adaha ekiris renkonte al la infano. sur la vizaĝo de ·naama vidiĝis tre feliĉa rideto, kiu fariĝis esprimo de infana ekstazo, kiam ŝi saltete alproksimiĝis, kvazâ ŝi havas ĝojan novaĵon. tamen ·adaha ekparolis kun tono de riproĉo:

·naama, mia kara knabino, kie do vi estis la tutan posttagmezon? ni serĉis vin kun zorgo ĉie en la urbo!

– ho, karulino, ne koleru min. mi estis kun tre bona kunulo, kiun vi ankorâ ne konas. divenu!

– nu, kun kiu?

– kun ·oriel, nia nova administranto. ho, ·adaha, li estas tia aminda homo; kaj vi ankâ tre ŝatos lin. mi iris kun li al la granda ĉevalejo post la arbaro. tie li volis lastfoje kontroli aron da belegaj ĉevaloj kaj azenoj, antâ ol ili foriros al foiro en ·damasko. ·oriel estis por mi tiel bona kaj afabla, ke mi tuj ekamis lin. li rajdigis min sur la plej bela azeno, kaj ni gaje galopis, supren kaj malsupren sur la montetoj. ho! kia ĝojo ĝi estis! mi tre amas la … la ardon en liaj lumaj okuloj. la servistoj ankâ, ĉiuj, ŝatas kaj tre respektas lin. li ne konas timon, ·adaha. imagu; kiam ni alproksimiĝis al la ĉevalaro, ni vidis, ke granda tumulto okazas inter la bestoj. la viroj ne povis regi ilin, sed ·oriel tuj sin ĵetis sentime en la mezon de la ĉevaloj kaj devigis ilin kvietiĝi. li aspektis kiel heroo!

tiel ·naama babilis kun knabina entuziasmo, dum ili, manon en mano, reiris al la domo. ·adaha âskultis sen interrompo. ne montriĝis sur ŝia vizaĝo signo, ke ŝi partoprenas la entuziasmon de la knabino. ŝi aspektis pensema, kaj ŝia koro batis pli rapide. ·naama mire rigardis la kunulinon, kaj post momento dârigis sian rakonton:

·oriel tamen estas iom stranga viro, ·adaha. li parolas, kvazâ li venis el malproksima lando. ekzemple li diras: «gatu» anstatâ «ĥatu» kaj «kibit» anstatâ «ĥibet» [36]. sed, ·adaha, kial vi aspektas tiel malgaja, kaj ne parolas? ĉu vi ankorâ koleras min? mi pentas. sed vi ne povas imagi kiel rapidege la tempo forflugis.

[36gatu, ĥatu = mano; kibit, ĥibit = ordono.

– ne, karulino, – mi ne koleras vin, – ame respondis ·adaha. – maltrankvilo pro vi premis al mi la koron; kaj nun via rakonto vekas en ĝi memoron pri longe pasintaj travivaĵoj, kiuj ankorâ konfuzas min.

en tiu momento elvenis el la korto ·mirjam, la dommastrino.

– ho! – ŝi ekkriis, – ·naama, fine vi revenas! infano, kie vi estis kaj kial vi ne sciigis al ·adaha, kien vi iros?

la knabino ripetis sian rakonton al ·mirjam, sed kun jam sufokita fervoro. ili kune eniris la domon; kaj ·naama forkuris feliĉa, ke ŝia petolaĵo ne ricevis pli severan riproĉon.

kolerete la dommastrino diris:

·oriel devus ne tiel forkonduki la infanon. tamen, mi ne volas tro lâte plendi kontrâ li; ĉar li estas bona, nobla homo. ĉu vi jam vidis lin?

– ne.

– nu, kvankam li loĝas inter ni jam pli ol kvar jarojn, tre malmultaj komprenas lian spiriton, kun escepto, eble, de ·ijob kaj ties intimuloj. ·ijob efektive tre estimas kaj amas lin. sendube iam ·oriel estis idolano, sed nun li estas fidela servanto de ·jehova. la junulinoj de ·betraĥ sekvadas lin per sopiraj rigardoj; kaj la plej belaj sin ĵetus en liajn brakojn, tuj kiam li ekmalfermus ilin. sed ·oriel ne havas okulojn por belulinoj; li estas por ili ĝentila kaj afabla, sed – nenio pli. neniu, eĉ la plej amindumindaj el ili, povus fanfaroni pri la plej eta kuraĝigo. strangulo li estas.

– ne, ·mirjam, – ·adaha respondis enpense, – mi ankorâ ne vidis lin. – tiam, penante aspekti egalanima, ŝi aldiris:

– vere, vi igas min dezirema, renkonti tiun mirindaĵon.

la koro de ·adaha estis strange ekscitita; kaj tuj kiam ŝi povis liberigi sin de la babilema domomastrino, ŝi rapidis al malmultuzata ĉambro, por pripensi la ĵus âditan novaĵon. unu demando post alia sin prezentis al ŝi: ĉu tiu ·oriel estas ·benoe? – ŝia koro respondis per arda deziro, ke li estu ŝia iama, heroa savinto. – ĉu li venis ĉi tien, ne nur por ekloĝi inter jehovanoj, sed ankâ pro ŝi? ĉu la kâzoj de lia sindetenemo antâ junulinoj en ·betraĥ estas amo al ŝi, kaj certeco, ke ŝi revenos? – post kelka tempo tamen ŝi iom maltrankvile demandis sin, kial ili ankorâ ne renkontiĝis. ĉu li evitas ŝin? ĉu eble por doni al ŝi okazon âdi iom pri lia ŝanĝita vivo?

la sekvantan posttagmezon, ĉirkâ la vespero, ·adaha kaj ·naama iris lâ invito al la tendo de ·dina, la edzino de ·ijob. ·lemuel akompanis ilin sur parto de la vojo. sur lia ordinare pensema vizaĝo ludis feliĉa rideto, kiu iafoje havis eĉ petolan aspekton. la pensoj de ·adaha estis tro okupitaj por tion vidi. dume la infano gaje babilis, ne rimarkante, ke ŝiaj kunuloj nur distrite âskultas.

·adaha kaj ·naama eniris la tendon de ·dina, nun feliĉa patrino de tri infanoj. la plejaĝa infano, dolĉa knabeto, petis la vizitantojn iri kun li, por vidi lian novan azenidon. ·naama estis tro absorbita de la ĉarmo de la infanetoj, kaj prefere restis en la tendo. ·adaha do sola akompanis la knabeton, kiu gvidis ŝin lâ la plej mallonga vojo, tenante ŝian manon. gaje kaj vivece la bubeto babilis:

– ho, ·adaha, vi devas scii, ke ĝi estas tute mia propra azenido. la patro donacis ĝin al mi. ĝi naskiĝis antâ … mi ne scias, kiom da tagoj; kaj ĝi estas la plej dolĉa kaj la plej bela azenideto, kiun vi iam vidis. ·oriel diras, ke, kiam ĝi estos sufiĉe granda, mi ankâ estos sufiĉe forta, por rajdi sur ĝi. ho! kiom mi deziras, ke ĝi jam estu sufiĉe granda!

·adaha âskultis bonhumore kaj penis montri gajan partoprenon en la ĝojo de la infano; sed ŝiaj pensoj de tempo al tempo sin okupis per la demando, ĉu eble ŝi renkontos ·orielon sur la vojo â apud la azenejo. en la dâro de la tuta tago li ne vidigis sin en la bieno de ·omar; kaj la domanaro jam rimarkis la maloftecon de liaj vizitoj al ĝi. subite la knabo vekis ·adahan el ŝia enpenseco, kriante:

– jen, ĝi estas kun sia patrino, malantâ tiu arbetaĵo. rigardu!

·adaha rigardis kaj vidis ne nur la bestojn, sed ankâ – ·benoen.

– ho! jen estas ankâ mia kara ·oriel, – ĝoje diris la infano.

la okuloj de ·adaha kaj ·benoe renkontiĝis. en la lumaj okuloj de ·adaha ekbrilis ĝojo; sed ili tuj poste malleviĝis antâ la arda rigardo de la viro.

·adaha! – ekkriis ·benoe, impulse iom levante la manojn kaj ekpaŝante, kvazâ li volas kuri kaj ĉirkâbraki ŝin. per tiu ekkrio esprimiĝis granda ĝojo kaj forta sopiro kaj ankâ sento de malpeziĝo de la koro post longa, turmenta atendado. sed tuj li retenis sin kaj aldiris, jam pli trankvile:

– fine vi venis! mi atendis vin ĉi tie longajn jarojn; kvar jarojn kaj duonon; kaj mia animo konsumiĝis de sopiro.

·adaha relevis la okulojn. antâ ŝi staris viro, kiun ŝi facile rekonis, kvankam la pasinta tempo efikis sur li rimarkindajn ŝanĝojn. al lia natura allogeco ĝi aldonis la ĉarmon de digno, sincereco kaj honesteco. tion la juna virino vidis per unu rigardo; kaj ŝia koro eksaltis de ĝojo. tamen ŝi respondis iom sindeteneme:

– saluton al vi, ·benoe!

– ne «·benoe», ·adaha, – la viro rediris, – sed nun «·oriel» – «mia lumo estas dio». ·kedar donis al mi tiun novan nomon. ĉu vi ĝojas revidi min ĉi tie en ·betraĥ?

– jes, mi ĝojas.

– ĉu vi kredis, ke mi plenumos mian promeson?

– mi esperis, ke vi sincere penos.

– ja efektive, sincere mi povas diri, ·adaha, ke nun via dio estas mia dio.

la infano mire rigardis la interparolantojn, kiuj ŝajne malmemoris lian ĉeeston.

– venu do, ·adaha, – li diris iom senpacience, – kaj rigardu mian azeneton.

·oriel respondis por ·adaha, prenante la manon de la etulo:

– bone, karulo, ni rigardu vian belan azenidon. venu. sed estu singarda, ·palti, ke ĝia patrino ne piedfrapu vin.

por plaĉi al la infano, ·adaha fervore admiris la idon kaj frapetis la preskâ blankan kolon de la patrinbesto.

·oriel diris:

– ĝi estas belega azenido, ·adaha, sed ne egalas la azenon, sur kiu vi rajdis dum via aventura vojaĝo al ·babel.

– ne, – respondis ·adaha, ŝajne kun iom senpezigita koro, kvazâ ŝi bonvenigis ĉi tiun malpli embarasan temon. – ne; ĝi estis pli granda kaj multe pli fortmuskola besto.

·oriel preskâ ne atentis la respondon de la juna virino. subite li prenis ŝian manon, kuŝantan sur la kolo de la azeno, kaj diris kun tono de konsentigema sincereco, kiu tamen ne povis kaŝi profundan emocion:

·adaha, lumo de mia vivo; lâ ĉiuj leĝoj pri homaj interrilatoj vi apartenas al mi. ĉu vi povas tion nei?

·adaha penis ĝentile, sed senefike – ĉar tro neforte – fortiri la manon el la teno de la arda amindumanto:

– mi ne deziras nei tion, ·oriel, – ŝi diris milde, – sed antâ ol doni al vi respondon, mi volas paroli kun mia patreca prizorganto ·lemuel.

– ho! se via respondo dependas de konsilo de ·lemuel, kiu ne malŝatos la opinion de ·ijob, vi jam estas mia, ·adaha. sed rigardu! ni ne restos longe en dubo; ĉar jen venas ĝuste la viroj, kiujn ni bezonas, ·lemuel kaj ·ijob. demandu ilin!

ĝis tiu momento nek ·oriel, nek ·adaha rimarkis la alproksimiĝon de la du viroj. ·palti, la etulo, al kiu tedis pro la nesufiĉa atento donita al li de la geamantoj, estis vidinta la patron kaj ties amikon, kaj forsaltis al ili. tuj kiam ·ijob kaj ·lemuel ekvidis la junan paron, feliĉa rideto anstatâis la seriozan aspekton de iliaj vizaĝoj. ili komprenis la situacion, kaj volis sin retiri.

– ne foriru, sinjoroj, mi petas, – gaje vokis ·oriel, – ·adaha deziras ricevi de vi konsilon pri grava afero.

la esprimo de ĝojo, kiu tuj montriĝis en la mienoj de la alvenantoj, jam estis respondo al nefarita demando. ne bezone estis eldiri ĝin. tion, kredeble, pensis ·lemuel, ĉar li ekparolis:

– mi tuj rekonis ·benoen, kaj jam rakontis al mia saĝa amiko ·ijob la aventuron de ·adaha kun li. mi âdis kun granda ĝojo bonan raporton pri nia heroa amiko. lâdata estu la nomo de la ·eternulo, kiu ŝanĝis la koron de perfortulo, kaj kondukis liajn piedojn en vojon de paco kaj virto. se la beno de mondaferulo iom valoras, mi ĝoje benas vin, miaj infanoj: estu feliĉaj! via feliĉo estos mia feliĉo.

·ijob kortuŝite alpaŝis al la geamantoj, kaj, metante la manojn sur iliajn ŝultrojn, li diris solene:

– la beno de la ·ĉiopova estu kun vi. âdinte la strangan historion, kiun ·lemuel rakontis al mi, ĉu iu povus dubi, ke li destinis unu por la alia? ·adaha, mia kara filino, kun plena konfido vi povas meti vian manon en la manon de ·oriel. mi konas lin, kaj amas lin kiel filon. kaj vi, ·oriel, per via nobleco vi gajnis perlon de granda valoro. nia lando ne posedas pli dolĉan, noblan virinon ol vian estontan edzinon.

– venu, ·ijob, – diris ·lemuel. – iru kun ni, ·palti, mia amiketo; ni ne havas pluan aferon ĉi tie.

prenante la manon de la mirigita knabeto, ·lemuel forkondukis lin; kaj ·ijob sekvis, lasante solaj la feliĉajn amantojn. ili foriris; kaj en la dâro de kelke da minutoj la du viroj iris flankon ĉe flanko en profunda enpenseco, preskâ ne âdante la babilon de la etulo. ·lemuel la unua parolis:

·ijob, mi estas tre feliĉa.

– ne pli feliĉa ol mi.

– pri la profundeco de niaj propraj sentoj ni ne volas disputi. tamen, ĉi tiu feliĉa okazo vekas en mia koro malĝojan emocion. «homo proponas, dio disponas.» mi destinis ·adahan por ·omar.

·ijob respondis milde:

·adaha estos pli feliĉa kun ·oriel, ol ŝi estus kun ·omar. ·omar estis tro pezanima por tia suna estaĵo, kiel ·adaha. strigo ne estas tâga kunulo por alâdo.

– vero, ho saĝa amiko; sed la alâdo per siaj triloj dispelus la sorĉon, en kiu vipuro tenis la strigon. suna radio estas bona kuracilo kontrâ malgajeco. cetere, la alâdo tiam amis la strigon. – du larmoj ŝtele elfluis el liaj okuloj, kiam, momenton poste, li aldiris:

– mi volis savi la noblan viron el terura animmizero.

– ho, vere, ·lemuel, la ·eternulo mem savis lin el animpereo. karega estis al mi tiu belanima viro. mi funebris pro li, kiel mi funebris pro miaj propraj filoj. sed nun, amiko, ni ĝoju kune kun la ĝojantoj; ni trovu feliĉon en la feliĉo de aliaj.