Kiel instali vortodividan ŝablonaron (OpenOffice/LibreOffice)

Versio unua: 2013-02-03
Versio ĵusa: 2013-02-04

Vortodividan ŝablonaron eblas instali en la operaciumo – tio principe estas preferinda, ĉar la ŝablonaro disponeblos por ĉiuj aplikaĵoj; tamen ne ĉiuj operaciumoj ebligas tion. Ĉi tiu paĝo temas pri instalo ene de LibreOfficeOpenOffice. Mi provis la instalon ene de LibreOffice-3.

  1. Elŝutu en vian komputilon la ŝablonaran pakaĵon: hyph_eo_XX.oxt
  2. Malfermu vian Oficejon aŭ ties redaktilon Writer, kaj instalu la pakaĵon per la Extension Manager. Por mi tio signifis:
    Tools → Extension Manager → Add → (navigu al la elŝutita hyph_eo_XX.oxt) → Open → Scroll Down Licence → Accept → Close)
  3. Eliru kaj reeniru la Oficejon / la redaktilon.

(Ĉio ĉi tio estas bilde prezentita en la koncerna paĝo de LibreOffice.)

Nun vi povas elekti lingvon Esperanto por elektitaj tekstopecoj: (Tools → Language), aŭ alineoj, aŭ por la tuta dokumento. Kaj por tiuj areoj elekti la menueron Hyphenate (Vortodivido). Vi ankaŭ povas agordi viajn preferojn pri la vortodivido – ekz-e kiom da tujsekvaj vortotranĉaj linioj vi konsentas toleri, aŭ la minimumajn nombrojn de lasendaj literoj (la ŝablonaro kontentige funkcios se vi postulos po almenaŭ 2 literojn antaŭ kaj post la tranĉo). Tiajn agordaĵojn rekomendindas fari en la alinea stilo:

Format → Styles and Formatting → Muso-2 sur la nomo de la alinestilo → Modify → Text Flow

Mi mem ne laboras en la Oficejo, tial mi prenis la unuan TTT-paĝon trafintan sub mian manon, kaj aranĝis ĝin kiel odt-dokumenton; ĝi estas la enirpaĝo de la esperantista Oficeja teamo: http://www.openoffice.org/eo/. Jen la redaktila odt-dokumento, kaj jen ĝia pdf-printaĵo.

Ĉiujn vortotranĉojn, ebligatajn de la indikita ŝablonaro por reprezenta aro da vortoj (kiu inkludas ĉiujn vortojn fundamentajn kaj BRO-ajn) vi povas trovi ĉi tie.