SEN KRUCO

(Notoj pri «La majstro kaj Margarita» de M.A. Bulgakov)

de Sergio B. Pokrovskij

La eldirita pens' mensogas ...

Tiu verso de Tjutcxev/Lozgacxev ofte revenis en mian kapon dum la verkado de cxi tiu eseo. Vere, multon oni diris pri tiu ne tre longa romano, kaj kvankam ne cxio estas malvera, tamen preskał nenio estas tute gxusta.

La malfacilajxoj komencigxas jam cxe la gxenrodifino de «La majstro kaj Margarita».

  1. Por iuj gxi estas filozofia verko, kies eterna temo estas la Bono kaj la Malbono, ał Satano kaj Jesuo.
  2. Por aliaj gxi estas satira morromano pri la frua Sovetia epoko (la Moskvo komence de la 1930-aj jaroj, kontrastigebla kontrał la «Metropoliteno» de V. Varankin).
  3. Triaj, konforme al la titolo, vidas tie sentimentalan amhistorion.
  4. Aliaj vidas tie amuzan ludon per la eternaj mitoj de la homaro, de la Evangelioj kaj Fałsto gxis framasonismo kaj mistifikoj.
Cxio cxi tio sendube enestas en la romano, kaj tamen cxiu el la supraj formuloj sxajnas strange maltrafa.

La romano estas verkita tiel ke oni povas gxui gxian suprajxan tavolon sen pripensi pri la tavoloj pli profundaj. Gxuste tial mi gxin elektis por traduki en Esperanton (M. A. Bulgakov. La majstro kaj Margarita. El la rusa tradukis S. Pokrovskij. --- Jekaterinburg: Sezonoj, 1991. --- 376 pgx. (Serio «Oriento --- Okcidento», n-ro 26)). Tamen estas afero instrua jxeti rigardon sur ilin kaj kompari, en kiu situacio la romano estigxis kaj kiel sxangxigxis gxia percepto inter la epokoj kaj inter la nacioj.

«Ho trioble romantika majstro!»

Tiujn vortojn en la romano la Diablo adresas al la protagonisto.

Romantikistoj opiniis ke dangxero kaj morto estas gravaj trajtoj de la romantika etoso. Pusxkin nomis Pałlon I «nia plej romantika imperiestro». Tiusence Bulgakov vivis en medio tre romantika.

La komuna sagxo asertas, ke romantikisma (ał pli generale, estetika) rilato al la realo eblas nur kiam tiu realo estas suficxe malproksima. La romano de Bulgakov estas kontrałekzemplo. La mikso de la romantikismaj elementoj: satiro, grotesko, sentimentalo --- koncernas la realajxojn de la vivo samtempa al la ałtoro.

Tamen la komunsagxa aserto ne tute malgxustas. Viktimojn de la «oraj noktoj» sxokis ties humura prezento en cxap. 15 (La songxo de Nikanoro Ivanicx). Aliflanke, la nunan leganton tiu epizodo probable impresas kiel pura absurdohumuro, io simila al la freneza tetrinkado el «Alico en Mirlando» (cetere, ankał cxi tiu supozeble havis iun realan fonton).

En diversaj landoj estis multaj surekranigoj kaj surscenigoj de «La majstro kaj Margarita». Kaj neniun mi opinias vere sukcesa, kvankam Bulgakov ja estis eminenta dramverkisto kaj la teatra elemento senteblas ankał en la romano. Por mi la plej proksiman realigon de la spirito de la romano prezentas la filmo «Pentofaro» de kartvela regxisoro Ioseliani. Aperinta komence de 1985-aj jaroj, gxi restas por mi la plej bela kaj profunda filmo pri la vivo sub diktatora regximo. Nenio en «Pentofaro» aludas la romanon de Bulgakov, gxi estas tute aparta verko --- kaj tamen gxiaj metodo, etoso, romantikeco kaj grotesko tuj rememorigis al mi la romanon.

«Vivi sen falso»

En la koncerna epoko oni distingis tri cxefajn klasojn de Sovetiaj verkistoj:
  1. Proletaj verkistoj (la plej bona klaso, ekz-e Gorkij);
  2. Kamparanaj verkistoj (ankał nemalbona);
  3. La vojkamaradoj.
Atentindas, ke kvankam Majakovskij revis igxi «proleta verkisto», tiu revo realigxis nur post lia memmortigo; dum sia vivo li estis nur «vojkamarado».

Nu, por Bulgakov ne estis loko en tiu hierarkio. Li havis specialan titolon de «interna elmigrinto». Lian situacion povas komprenigi la dialogo, kiun lia edzino fiksis en sia taglibro (1937-08-29):

Literaturisto Cxurkin, ałdinte la familinomon Bulgakov demandas:

--- Diru, iam estis verkisto Bulgakov, cxu vi estas lia ...?

--- Pri kiu Bulgakov vi parolas? Kion li verkis?

--- Nu, teatrajxo lia estis, «La tagoj de la gefratoj Turbin»...

--- Estas mi.

--- Sed permesu!! Vi ja ecx vojkamarado ne estis! Vi estis ankorał pli malbona!

--- Nu, kio povas esti pli malbona ol vojkamarado ...

Post la malpermeso de cxiuj teatrajxoj kaj prozaj verkoj de Bulgakov li skribis leteron «al la Sovetia Registaro», dignoplene postulante eblon publikigi siajn verkojn ał permeson elmigri. Li menciis nełrastenion kałzitan de la gazetara molestado rezulte de kiu li «propramane forbruligis komencitan romanon pri la Diablo».

Li efektive malsanigxis. Kaj li efektive forbruligis la romanon. Poste liberalaj literaturistoj sentimentale pentris tiun forbruligon, komparante gxin al gxia pratipo en la rusa kultura tradicio: Gogol forbruliganta la duan parton de «La malvivaj animoj».

Sed oni ne troigu. Ecx en tiu drama cirkonstanco Bulgakov konservis konsiderindan memironion. Skribinte la koncernan frazon en la letero al la Registaro, li forsxiris proksimume po duonon de la manuskriptaj kajeroj (lał la longo), kaj forbruligis la eksterajn (nebinditajn) pecojn; «por ke tio estu vera», li diris. Sendube, ankał li pensis pri Gogol.

Supozeble ankał Stalin komprenis la aludon. Li telefonis en la apartamenton de Bulgakov kaj Bulgakov ricevis laboron en la Arta Teatro.

Bulgakov estis gaja, humurplena, sxatis mistifikojn. Tamen tre konscia pri sia persona kaj verkista digno. Literaturisto Jermolinskij diris ke «li estis societama kaj sekretema».

Tuj post la morto de Bulgakov tiama estro de la Asocio de la Sovetiaj Verkistoj, A. Fadejev, skribis en privata letero al lia vidvino ke dum sia tuta vivo Bulgakov «ne makulis sin per ecx malpleja politika mensogo».

Jesuo, Pusxkin, Stalin

La vortoj de Fadejev estas trafaj ... kaj tamen ne tute veraj. Pro siaj komplikaj rilatoj kun Stalin, Bulgakov ricevis specon de ostagxokomplekso. Sekve de kio, nelonge antał sia morto li provis verki teatrajxon «Batumo» pri Stalin.

La teatrajxo prezentas epizodon el la vivo de juna revoluciulo, gaja kaj ałdaca, la onta Stalin, en la urbo Batumo cxe la Nigra Maro. La cenzuro gxin permesis; la Arta Teatro kun granda entuziasmo komencis provludojn. Stalin tralegis la teatrajxon, trovis gxin cxarma --- kaj malpermesis gxin. La simpatia junulo estis tro homa (la samon oni poste riprocxos al Jesxua en la romano). Oni klarigis al Bulgakov:

Tian homon kia estas kamarado Stalin oni ne rajtas prezenti en imagitaj cirkonstancoj kaj atribui al la imagitajn parolojn.
Tiaj skrupuloj ne estis fremdaj al Bulgakov. Kelkajn jarojn pli frue li estis verkinta teatrajxon pri Pusxkin («La lastaj tagoj»), prezentantan nur la cxirkałajn personojn, cxiujn krom la protagonisto, kiun aperigi sur la sceno Bulgakov opiniis «sentakta».

Kaj ankorał pli frue li komencis verki «la romanon pri la Diablo», kiun ni konas kiel «La majstro kaj Margarita», en kiu li ne hezitis prezenti Jesuon kaj la Diablon.

Cxiam mistempa

Klare, pro tre multaj cirkonstancoj la romano ne estis publikigebla dum la vivo de la ałtoro. Oni ja verkadis pri Jesuo, sed nepre en la negativa tendenco, kiel atestas la romano mem:
La problemo estis jena. La redaktoro mendis al la poeto grandan kontrałreligian poemon por la sekva numero de la revuo. Tiu verkis la poemon, kaj ecx tre rapide, sed bedałrinde gxi neniom kontentigis la redaktoron. La cxefan personon, Jesuon, la poeto pentris per tre malhelaj farboj, kaj tamen Berlioz opiniis, ke cxio estas reverkenda. Nun li faris kvazał prelegon pri Jesuo, por komprenigi al la poeto lian precipan eraron.

Malfacilas diri, kio fakte mishelpis Senhejmulon: cxu la bildokrea forto de lia talento, cxu la kompleta malkono de la temo, sed lia Jesuo estis perfekte viva, ja viva, iam ekzistunta Jesuo, kvankam cetere, havanta cxiujn malvirtojn Jesuo.

Nu, Berlioz penis pruvi al la poeto, ke gravas ne tio, kia estis Jesuo --- cxu bona ał malbona --- sed la fakto, ke cxi tiu kiel individuo tute ne ekzistis, kaj ke cxiuj rakontoj pri li estas nur fikcio, ordinara mito.

Ne cxiuj redaktoroj estis tiom konsekvencaj kiel Berlioz, kaj satirajxoj ja abundis. Unu el la plej skandalaj estis la fama poemo de Damiano la Malricxulo (Demjan Bednij), kiu provokis koleran replikon de S. Jesenin. Kurioze, en alia versajxo Jesenin mem konfesis:
Kia hont' ke mi tiom kredegis je Dio,
Kaj amar' ke ne povas mi jam kredi plu!
Mihxail' Bulgakov, filo de profesoro de Kieva Akademio teologia, konfesis ke li ne plu kredas je Dio en 1910; kelkajn jarojn pli frue forlasis seminarion mia avo Mihxail' Pokrovskij, ankał filo de pastra familio. Tamen ilia rompo ne estis malica: mia avo plu sxatis kanti en pregxeja hxoro kaj edzigxis al pastridino.

Trudata misprezento cxiam vekas proteston. Neniam mi estis ortodoksa marksisto, sed nun min ofte indignigas maljustaj kaj ofte malkleraj atakoj kontrał tiu ideologio, precipe cxar la ideologio de la atakantoj estas neniom pli bona.

Do, iom pli justa verko pri religia temo estis nepublikigebla, kiel atestas la romano pri la provo de la majstro cxe alia redaktoro:

--- Nu, la redaktoro, ja mi diras, la redaktoro. Do, li finlegis. Li min rigardis tiel, kvazał mi havis flegmonan vangon, iel malrekte, kaj je iu momento li ecx konfuzite gruntridis. Li tusetadis kaj senbezone tałzis la manuskripton. La demandoj, kiujn li faris, sxajnis al mi frenezaj. Sen diri ion ajn pri la romano mem li demandis min, kio mi estas kaj de kie mi venis, cxu jam delonge mi verkadas kaj kial oni nenion ałdis pri mi antałe; li ecx prezentis tute idiotan, lał mia opinio, demandon: kiu do sugestis al mi verki romanon pri tia stranga temo?
Sed ankał nun, en la epoko de duonoficiala rekristanigo, la romano estas malkonvena pro la mala, kvankam simila, tialo: la prezento de la Diablo kaj de Jesuo sendube estas devioj de la oficiala doktrino. Nome,
  1. Jesuo estas tro homa.
  2. La Diablo estas nesuficxe fia.
La piuloj iel ne rimarkas ke ili ripetas la koncepton de poeto Senhejmulo.

Apokrifo

En la Sovetia epoko Biblio fakte estis libro malpermesita. Tio vekis specialan intereson kaj tre aligis gxian prestigxon.

Evidente, oni ne povis tute malatenti gxian enhavon. La sovetianoj de mia generacio lernis la Bibliajn mitojn el la beletro kaj arto, en formo rafinita kaj nobligita. Kaj por multaj «La majstro kaj Margarita» estis la cxefa informfonto pri la Evangeliaj temoj.

Unue mi tralegis Biblion jam en la matura agxo. Mi laboris kun kolegoj el Orient-Ełropaj socialismaj landoj, por kiuj kristanismo estis parto de politika opozicio, kaj ili volonte diskutis kun mi pri la temoj religiaj.

Verdire, ili trafis grundon malfekundan, ecx sxtonan. Mi estis interesita pri la religio kiel pri fenomeno historia kaj kultura, sed la ałtentaj tekstoj Bibliaj estis por mi granda elrevigxo.

Mi jam dekomence sciis ke mi neniel povos kredi la Bibliajn rakontojn pri la Mondokreo ał pri la Evangeliaj mirakloj. Tamen oni argumentis pri sublima morala belo de la religio; nu, mia unua konstato estis ke ecx se io simila ekzistas, gxi ekzistas malgrał kaj ekster Biblio (ekz-e en beletro kaj arto). Biblio restis por mi kruela monumento historia, tute kontrała al la tradiciaj Ekleziaj valoroj.

Cxar suficxis malfermi Biblion por vidi ke la Eternulo estas feroca kaj kaprica Orienta tirano, kiu jen ekstermas la homaron per la Diluvo, jen proprapersone masakras la senkulpajn egiptajn unuenaskitojn, jen promesas neniigi la mondon per la fajro ...

Ankał Jesuo en la Evangelioj estas nek milda nek afabla, li intence parolas malklare (Mk 10--12) kaj insultadas la ałskultantojn («Ho vipuridoj!»). Precipe en la Evangelio lał Johano oftas malkonvene komikaj epizodoj, kiam Jesuo parolas metafore kaj liaj ałskultantoj interpretas liajn dirojn lałvorte (Jn 3:4, 4:10--15, 32--33); tia simpla humuro estas ofta en la romano, jam en la unua cxapitro:

--- Kiu estas via fako? --- demandis Berlioz.

--- Mi estas eksperto pri nigra magio.

«Jen bele!» --- klakis en la kapo de la redaktoro.

--- Cx-cxu pri tiu fako oni volas konsulti vin cxi tie? --- li balbutis.

--- Jes, pri tiu fako, --- konfirmis la profesoro kaj klarigis: --- Cxi tie en la Sxtata biblioteko oni malkovris ałtentajn manuskriptojn de Gerberto el Ałrilako, magiisto de la deka jarcento. Necesas, ke mi ilin malcxifru. Mi estas la sola fakulo en la mondo.

--- Ah ha, vi estas historiisto, cxu? --- kun grandaj faciligxo kaj estimo demandis Berlioz.

--- Mi estas historiisto, --- jesis la profesoro kaj maltrafe aldonis: --- Hodiał cxe la Patriarhxa okazos kurioza historio!

Kaj denove tre ekmiris la redaktoro kaj la poeto.

Simetrie, iujn vortojn de la Diablo la homoj iom vivintaj en la socialisma «deficitekonomio» neeviteble gxeneraligis al la tuto da siaj vivkondicxoj:
--- Kaj la diablo, cxu ankał la diablo ne estas? --- subite la profesoro gaje demandis Senhejmulon.

--- Ankał ...

--- Ne kontrałdiru! --- senvocxe, nur per la lipoj flustris Berlioz, sin jxetinte malantał la dorson de la profesoro kaj terure grimacante.

--- Ne estas ja ia ajn diablo! --- maltrafe ekkriis Senhejmulo, tute malspritigite de cxiuj cxi sensencajxoj. --- Tie suficxus nenia pacienco! Vi cxesu frenezumi!

Cxi tiam la malsanulo ekridegis tiel, ke el la tilio super la sidantoj elflugis pasero.

--- Nu, jen kio cxe vi estas vere amuza, --- eligis la profesoro skuate de la ridego, --- oni demandu vin pri io ajn, gxi nepre mankas!

Resume, mi bone komprenas ke homojn kredantajn je la Sanktaj Skriboj ofte incitas la apokrifeco de la romano; sed mi konsentas kun Tolstoj' ke (kontrałe al la opinio de Dostojevskij) la Evangelioj malbone prezentas la kristanan idealon.

Tabuoj

En sia artikolo «Naciaj trajtoj de SF-verkado» (Literatura Foiro, n-ro 112) B. Golden mencias ke
la redakcio de Analog {Usona sciencfikcia revuo. --- Noto de S.P.} tabuas la sekvajn temojn, opiniante ke ili jam estis tro ofte uzataj, kaj apenał eblas verki fresxan intrigon:

a) sciencaj interpretoj de Bibliaj rakontoj ...

Nu, ankał en Sovetio la publikigo de «La majstro kaj Margarita» provokis lavangon da imitajxoj, kaj kurioze, cxiuj evidente ege malsuperis la romanon de Bulgakov, ecx verkite de talentuloj kia Cx. Ajtmatov; cxiuj fiaskis kaj nun estas tute forgesitaj. La temo sxajnas fermita pro trosatigxo.

Tamen «La majstro kaj Margarita» plu estas reeldonata kaj legata (almenał en la rusa). Paradokse, sxajnas ke Bulgakov estis pli libera en sia kreado ol la postaj imitantoj. Por klarigi tion necesas meti la verkon de Bulgakov en la historian kuntekston de la rusa klasika literaturo.

En la epoko de Pusxkin beletrajxo pri Jesuo estus sakrilegio absolute netolerebla. Kaj tamen fine de la listo de verkotaj tragedietoj Pusxkin metis la titolojn «Imperiestro Pałlo I» (same nepublikigebla pro politikaj konsideroj) kaj «Jesuo» (ecx la nuran liston kun tiom ałdacaj titoloj la cenzuro permesis publikigi nur en 1881).

Tiujn du tragedietojn Pusxkin ne verkis. Sed lia plej unua tragedieto estas «Sceno el Fałsto», temo nesenrilata al la romano de Bulgakov (kaj kurioze, ankał Pusxkin prezentas «apokrifon»).

«Idioto»

Verko kiu sendube influis Bulgakovon estis la romano «Idioto» de Dostojevskij. Mi citu el privata letero de Dostojevskij:
La cxefa tasko de la romano estas prezenti homon pozitive belan ... Cxiuj verkistoj, ne nur niaj sed ankał la Ełropaj, kiuj provis prezenti la pozitive belan, cxiam fiaskis ... Estas nur unu pozitive bela persono, Kristo ... En la kristanaj literaturoj la plej perfekta estas Donkihxoto. Sed li estas bela cxar samtempe li estas ridinda. Simile Pickwick de Dickens (nekompareble malpli forta ideo) ... La kompato por belo mokata kaj nekonscia pri sia valoro vekas simpation de la leganto. Ankał Jean Valjean vekas simpation per sia malfelicxo ... Mi havas nenion similan, tial mi ege timas ke rezultos plena fiasko ... La romanon mi titolis «Idioto» kaj dedicxas gxin al vi, Sofia Aleksandrovna Ivanova ...
Jen mi menciis la romanon de Dostojevskij en eseo pri Bulgakov, kaj subite naskigxis freneza asociajxo: Knāzķ Mysxkin, Princo Museto --- Mesio, Masxiahx ... Se rolulo en la romano de Bulgakov havus familinomon Mysxkin, la asociajxo estus eksterduba; sed cxe Dostojevskij? Frenezajxo! Kvankam en la malneta plano de «Idioto» plurfoje aperis «Princo Kristo» ...

La Evangelioj

Fakte la Evangelioj entenas tre malmulte da informoj pri Jesuo. Cxu li mortis juna ał grandagxa? Cxu li estis bela ał malbela? Alta ał malalta? Dika ał maldika? Cxu li estis klera? Milda ał kruda? La raportoj de la Evangelioj malakordas kiel la priskriboj de la Diablo en la romano de Bulgakov:
Poste, kiam verdire jam estis malfrue, pluraj organizajxoj prezentis siajn raportojn pri tiu homo. Maleblas sen miro kompari la raportojn. Ekzemple, la unua atestis, ke la homo estis malalta, ordenta, kaj lamis je la dekstra piedo. La dua, ke li estis altega, havis platenajn dentokronojn kaj lamis je la maldekstra piedo. La tria lakone informis, ke la homo havis nenian apartajxon.

Oni devas konstati, ke cxiuj cxi raportoj estas fusxaj.

La plej antikvaj fontoj pri Jesuo (Klemento el Aleksandrio, Justeno la Filozofo, Origeno, Irineo de Liono, Tertuliano) atestas, ke korpe li estis maldika, malbela kaj «sanktigis cxiujn agxojn homajn» --- t.e. ke li mortis maljuna. Sed en la Eklezio venkis la pagana ideo ke la belo estas atributo de dieco, kaj plej ofte Jesuon oni prezentas juna kaj bela kiel fanto trefa (ał kera, lał la lando).

Lia instruo estas konfuza kaj kontrałdira, oni povas trovi lałplacxe kaj la liberalan Cxar tiu, kiu ne estas kontrał vi, estas por vi [Lk 9:50], kaj la ekstremisman Kiu ne estas kun mi, tiu estas kontrał mi [Lk 11:23].

En la prezento de Bulgakov, Jesuo similas princon Mysxkin (ekz-e la agxo: cx. 27 jaroj cxe Bulgakov, 26--27 jaroj cxe Dostojevskij); kaj lia prediko estas milde anarkiisma.

Ideala diktatoro

Pri la Diablo la Sankta Skribo donas ecx malpli da informoj ol pri Jesuo. Sed malgrał la informa vakuo, la cxeesto de la Diablo cxiam estis klare sentebla en literaturo kaj folkloro, multe pli sentebla ol tiu de Dio.

Bulgakov emfaze sxajnigas sekvi la Mefistofelan tradicion, sed tio estas trompo. Unue, malgrał liaj deklaroj, malgrał la moto el «Fałsto» per kiu komencigxas la romano kaj la nomo Voland, la aludoj pensigas plie pri la tradicia diablofiguro el la opero de Gounod ol el la verko de Goeto. Kaj due, la romanpersono evidente estas pli altranga ol la diabletoj de Goeto ał Dostojevskij, gxi pli proksimas la Diablojn britajn.

Malgrał la deklaro en la moto («De l' fort' mi estas ono Malbonvolema cxiam sed kałzant' de bono»), Voland fakte ne estas speciale malbonvolema. Kvankam Bulgakov lin titolas la Princo de Malbono, li estas plie indiferenta pri la bono kaj malbono. Li estas nur justa kaj senkompata.

«Severa sed justa» estas la trajtoj kiujn konsiderinda parto de la rusa popolo atribuas al la ideala reganto; gxi ne estas fremda ankał al la Malnovtestamenta tradicio. Kaj Stalin sendube volis sxajnigi sin tia.

Malfacilas diri, cxu al Stalin placxus identigo kun la Diablo, tamen Bulgakov donis al Voland kelkajn liajn trajtojn (gxis la tute evidenta Stalina diro «la fakto estas la plej obstina afero en la mondo»). Supozeble gxi estis pli konforma al lia ideo pri sia rango ol la figuro de la juna revoluciisto el «Batumo» ...

Kompreneble, tiu estas nur unu faceto de la figuro de Voland, kaj ne tre grava. La romano ne estas politika pamfleto (kia estis, ekz-e, «La Purpura Insulo»). Voland reprezentas, lał liaj propraj vortoj, unu el la «instancoj» de la monda konstruo, Jesxua reprezentas instancon paralelan, kaj estas io (ał iu) super tiuj du instancoj. Sed pri tiu strukturo estas nur malklara aludo.

Neokazigo

Fine de la romano la sennoma majstro plenumas Dian funkcion: li liberigas la de li elpensitan prokuratoron el ties konsciencoriprocxo. Tie aperas du motivoj, tradiciaj por la rusa literaturo.

Unue, verkanto estas Kreanto: «Mi estas regxo kaj sklavo, mi estas vermo kaj Dio», lał la versoj de Derjxavin el la 18-a jc.

Due, la temo aperinta jam en «La rememoro» de Pusxkin pri hontindajxo, kiun li tamen rifuzas «forvisxi». Malsimile ol Pusxkin, cxe Dostojevskij kaj Bulgakov la problemo pri «neokazigo» de io okazinta reaperas kvazał fiksideo (plej klare en «La fratoj Karamazov», kie Ivano konstatas ke estas krimoj kiujn oni ne rajtas pardoni --- kaj sen pardono maleblas la ideala harmonio en la Dia Regno). Leono Sxestov, eminenta rusa ekzistadisto, asertis ke Dio povas fari okazintan neokazinta. Tion la majstro arangxas por Pilato, kvankam Bulgakov pridubigas la aferon:

Post la injekto cxio sxangxigxas antał la dormanto. De la lito al la fenestro etendigxas largxa luna vojo, sur gxin pasxas viro en blanka mantelo kun sangrugxa subsxtofo kaj iras al la luno. Apud li iras juna viro en dissxirita hxitono kaj kun misformigxinta vizagxo. La irantoj arde pri io parolas, diskutas, volas atingi interkonsenton.

--- Ho dioj, dioj, --- diras la mantelulo turnante sian orgojlan vizagxon al la kuniranto, --- kia vulgara ekzekuto! Tamen bonvolu al mi diri, --- lia orgojla vizagxo igxas petega, --- ja gxi ne estis, cxu? Mi vin petegas, diru, gxi ne estis, cxu?

--- Certe gxi ne estis, --- rałkvocxe respondas la kuniranto, --- simple vi gxin imagis.

--- Cxu vi povas jxuri tion? --- kajxole petas la mantelulo.

--- Mi jxuras, --- respondas la kuniranto, kaj liaj okuloj ial ridetas.

La transspegula mondo

Mia romkatolika amiko provis konverti min prezentante la admirindan konstruon de la Katolika Eklezio, rakontante kiel la Sankta Spirito inspiras senerarajn decidojn al la Koncilioj kaj al la Papo; sed mi ne povis ne indiki al li ke tio estas absolute identa al tio kion la komunisma doktrino rakontis pri la Partio (la avangardo de la progresema klaso), kiu en siaj Kongresoj faras strikte sciencajn decidojn, gvidate de sia senerara Klaskonscio.

Tiaj renversitaj similajxoj abundas, kaj supozeble ankał Bulgakov sentis ilin. «La nova mondo» multerilate aspektis kiel groteska negativajxo de la malnova (nun mi klare vidas tion en la re-renverso). Sed la romano ne estas nura politikajxo, tial Bulgakov etendis la paralelismon sur la terenon mitan.

La paralelajxoj inter la Dia kaj la Diabla mondoj estas surprize abundaj. Konsideru ekz-e la Kalvan Monton, kiu aperas en la romano kiel loknomo (traduko de Golgoto), sed kiu en gxuste tia formo estas konata kiel la kutima loko de sabatorgioj (ekz-e en la simfonia poemo de Musorgskij «La nokto sur la Kalva Monto»). La aludo estas frapa, tiom pli ke la Granda Balo cxe Satano estas kulmino de la dua parto de la romano, kaj malgrał ke Bulgakov nenie aplikas tiun loknomon al iu ajn diablajxo.

Lał la logiko de la romano la Granda Balo prezentas trajtojn de la nigra meso. La sango igxas vino, kaj se konsideri ilin historie, hororan kromsencon kunportas la vortoj de Voland:

--- Ne timu, regxino ... Ne timu, la sango jam antałlonge forsorbigxis en la teron. Kaj tie, kien gxi versxigxis, jam kreskas vinberaj grapoloj.
Ankał aliaj mitoj aperas spegulite. Ekz-e, multfoje kaj iom emfaze aperas aludoj al la Fałsto-mito (kvankam prefere en ties «apokrifa» formo, kia estas la opero de Ch. Gounod); sed nur naiva leganto kredos tion. Evidente,

La Kalva Monto

Post la morto de Bulgakov lia tombo longe restis nuda. Sed post 1952, kiam la Sovetia Registaro tre pompe festis la jubileon de N. Gogol kaj faris por li tre imponajn monumentojn, la vidvino de Bulgakov gxoje akceptis la forjxetitan kalvarion el mara granito de la tombo de Gogol, kaj de tiam gxi altas super la tombo de Bulgakov. Tiel plenumigxis la vortoj de Bulgakov, adresitaj al la ombro de Gogol: «Majstro, kovru min per via gisfera mantelo...» [el letero al Popov].

Verdire, jam antał la transmovo la kalvario perdis la krucon kaj Evangelian verson...